Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto jarkolekto 2002 julio-aug › kresko

Revuo Esperanto

La daŭra kreskado de Esperantujo

Lu Wunsch-Rolshoven

Lu Wunsch-Rolshoven Kiam ĝis antaŭ unu jaro oni demandis min, kiel evoluas Esperanto, mi iomete hezitis. Kaj mi elturniĝis dirante, ke la evoluo estas malsama laŭ la landoj - ke en kelkaj landoj kreskas la kvanto de Esperanto-parolantoj, en aliaj ĝi stagnas, en iuj ĝi iomete malkreskas, ĉar ne alvenas novaj parolantoj pro manko de publika informado. Mi konsciis, ke la membronombroj de multaj landaj asocioj de UEA stagnas au eĉ malkreskas kaj ke en Germanio ili ondumas kaj ne multe ŝanĝiĝis sume en la tri pasintaj jardekoj. Sed subite mi konstatis, ke en multaj kampoj la aplikado de Esperanto fakte kreskadas de jardekoj.

Ĉirkaŭ dekprocenta kresko La Internacia Seminario (IS) de la Germana Esperanto- Junularo (GEJ) grandiĝis forte en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj. En 1970 estis proksimume 50 partoprenantoj, en 1980 jam 150 kaj en 1990 estis pli ol 300. Triobliĝo en dek jaroj signifas 11-procentan kreskon. En 1980 en Germanio ekestis la Internacia Festivalo (IF) kaj la Printempa Semajno Internacia (PSI) kaj ankaŭ la Somera Esperanto-Familia Tendaro (SEFT) - ĉiuj tri por la postjunulara generacio. Ili intertempe kreskis al 200, 160, resp. 60 partoprenantoj.

Aldoniĝos ĉi-jarfine kvina renkontiĝo, la Novjara Renkontiĝo, kiu havos kvindekon da partoprenantoj. Entute oni do povas diri, ke la unusemajnaj internaciaj renkontiĝoj en Germanio kreskis de 50 partoprenantoj en 1970 al 700 homoj tridek jarojn poste - mezume proksimume 10-procenta jara kresko.

Esperantujo: tutmonda progreso Pri tiu kresko la Esperanto-komunumo apenaŭ konscias - mi ne vidis publikajn statistikojn pri la suma partoprenantaro de Esperanto-renkontiĝoj. Sed la kresko ekzistas, estas mezurebla kaj ŝajne estas tutmonda tendenco.

Mi daŭre vidas, ke estiĝas novaj renkontiĝoj tutmonde, mi legas pri relative junaj renkontiĝoj (3-a, 5-a, 8-a ktp) en Afriko, en Hindujo, tre multloke - kaj ili daŭre kaj rapide kreskas.

Ni devas fronti krudan fakton: Esperanto (re)eniris la vojon de sukceso, kreskanta nombro da homoj volas lerni kaj poste uzi Esperanton en internaciaj renkontiĝoj - kaj ili tion fakte faras! De movado al kreskanta komunumo Tiu turniĝo en la historio de Esperanto komenciĝis en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento. (Fakte temas pri daŭrigo de la centjara disvastiĝo, kiun interrompis mondmilitoj kaj diktatoroj.) La unua Internacia Seminario de GEJ okazis en decembro 1957 kun dudekkvino da partoprenantoj kaj ĝis 1970 ĝi kreskis al 50. (La temoj de ISoj cetere kutimas esti ekster-Esperantujaj - kaj ŝajne ankaŭ tio estis io nova.) En 1968 Hermann Behrmann fondis la Esperanto-Centron en Paderborn. Li okazigis amasajn korespondajn kursojn kaj tiel kreis multajn Esperanto-parolantojn.

En la sepdekaj jaroj ĉiuj GEJ-estraranoj estis lernintaj per lia lernolibro Esperanto programita.

Ĉefa utiligo: internaciaj renkontiĝoj La tempo estis matura. Eŭropo, rekonstruinte la vivon post la militaj detruoj, ekvojaĝadis - la Esperanto-parolantoj kunvojaĝadis kaj pliaj homoj komprenis la kernan praktikan utilon de Esperanto: personaj rilatoj internacie. Krom Internaciaj Seminarioj estiĝis pliaj junularaj renkontiĝoj, Internacia Junulara Festivalo en Italio, Internacia Junulara Semajno en Hungario, Kultura Esperanto-Festivalo en Nordio kaj multaj aliaj - malgrandaj kaj grandaj, du-tri-landaj kaj multnaciaj.

Esperantuja muzika kulturo Estiĝis Esperantuja muziko - ĉefe, ĉar en la kreskantaj kaj plioftiĝantaj renkontiĝoj kuniĝis kreskanta publiko. Antaŭ 1970 temis plej ofte pri tradukoj. Gianfranco Molle kaj aliaj tiam komencis kanti pri ni. La teknika kvalito de niaj kasedoj pro financaj kaŭzoj komence estis nekontentiga, sed ĝi dum tempo tre pliboniĝis. La postaj jardekoj vidis estiĝon de muzika Esperantuja kulturo kun alta kvalito - kaj la daŭra kresko estas impona.

Intertempe ni povas ĝui la aktualajn produktojn de kvindeko da muzikaj grupoj kaj kantistoj. En la interreto ni trovas por senpaga elŝuto ĉ. 175 muzikajn pecojn - entute pli ol ok horojn da nuntempeca esperantlingva muziko. Oni povas cetere ŝati aŭ ne ŝati la memstariĝon de la Esperantuja kulturo - ĝi simple estas fakto! Gazetoj diversiĝis Dum la lastaj tridek jaroj oni povis konstati ankaŭ la aperon de multaj novaj gazetoj.

Pri nia internacia komunumo raportas nun ankaŭ Eventoj kaj la Ondo de Esperanto, pri la cetera mondo Monato kaj pri apartaj temoj kaj regione ekestis pliaj gazetoj. Ili vivas eksterrete kaj interrete, eble ne vere floras en kelkaj kazoj, sed ja kutime pluekzistas.

Interreto - ĉu kreita por ni? Venis la tempo de la interreto - kaj sekve plia internaciiĝo de la mondo. La Esperantoparolantoj ĵetis kaj plu ĵetas sin al tiu ebleco - nun oni povas ĉiutage, ĉiuminute vivi Esperantujon. Kaj la kresko de Esperantujo pluiris en nova dimensio. Ni atingis daŭran kreskadon.

Ni, Esperanto-parolantoj, povas iomete trankviliĝi: "La mondo" ja akceptas nian lingvon. Heziteme kaj iompost- iom, nerimarkite de la publika opinio kaj de la politikistoj - sed pri la tendenco ne estu dubo.

Kaj post la junularaj jaroj? La elirpunkto de tiu ĉi artikolo estis renkontiĝoj. Por multaj el ni certe venis iam la demando: Kaj nun, kio post la junulara aĝo? Ĉu ni ĝuu Esperantujon plu nur papere? Nu, estiĝis IF, PSI kaj kelkaj similaj aranĝoj - kaj mi havas la impreson, ke la emo de plenkreskaj Esperanto-parolantoj teni la amikajn rilatojn el la junulaj jaroj momente ne havas sufiĉe da loko. Tial ni pripensis okazigi plian renkontiĝon, ne kiel konkurencon, sed kiel aldonon.

Ni ja imagu Esperantujon post kvin jaroj. Plej supozeble plu alvenados la junuloj al siaj renkontiĝoj - kaj aĝiĝos ni ĉiuj. Aldone venadas homoj pli aĝaj. Esperantujo kreskadas.

Ĉu ni ĉiuj kunpremiĝu en la jam ekzistantaj renkontiĝoj? Post iom da historiaj kaj estontecaj rimarkoj mi do revenas al la origina temo de tiu ĉi artikolo: mi tutanime invitas vin festi kun ni la Novan Jaron en la nova Novjara Renkontiĝo.

Sendepende de via aĝo: Estu bonvenaj! (*Rimarko de la redaktoro: pliaj informoj en Kalendaro sur la p. 154).

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/jul-aug/kresko.html