Novjara
mesaĝo de la prezidanto de UEA Karaj legantoj kaj nelegantoj de la revuo de UEA, kiam antaŭ kelkaj monatoj mi diris, ke mi ne volas esti prezidanto de UEA sed de ĉiuj esperantistoj, la reagoj estis malsamaj, kaj ne mankis kelkaj sinceruloj, kiuj, surbaze de simpla laŭvorta kompreno, ŝoke konstatis, ke tio estas okazo de antaŭanoncita diktaturo. En la realo mi volis diri, kaj praktike ĉiuj komprenis, ke UEA respondecas al ĉiuj esperantistoj, ĉu membroj, ne-membroj aŭ duon-membroj, kaj ke ĉiuj esperantistoj estas samvalora parto de nia komunumo, sendepende de la ekonomia farto de la landoj, en kiuj ili vivas.
Pro tio mi sendas same varmajn salutojn al la nelegantoj de la revuo de UEA. Mi provos alirimede atingi ilin, sed ĉies helpo pri la diskonigo de ĉi tiu saluto estas bonvena. Novjaraj mesaĝoj kaj kongresaj rezolucioj estas tre malfacilaj tekstoj, ĉar kutime ili konsistas el tro roz-kolora pentrado de la realo kaj el listo de plenumindaj agadoj fare de movado, kiu apenaŭ kapablos plenumi ilin. Ni ĉiuj scias tion, sed kial ĝeni la festan etoson?
Ni provu ĉi-foje alian vojon. Ni provu esti malpli roz-koloraj: 1) La movado en ekonomie riĉaj landoj baraktas iom pli ol kutime. Se vi rigardas al la membronombroj en Usono, Italujo, Germanujo ktp., vi vidos, ke la nombroj emas je falo kaj "stagnas" nur en tiuj landoj, kie agema estraro ageme kontraŭbatalas.
Ĉu temas pri vera krizo? Mi ne scias. Ĉiutage dekoj da komencantoj komencas lerni Esperanton rete ekster kiu ajn tradicia kurso, kaj abrupte aperas en ret-listoj per tiaj amindaj mesaĝoj: "mi komenci lerni Esperanto pasinta sabato". Aliflanke, ĉiuj scias, kiom malfacile estas en tradicia kurso igi kursanon esperantisto. En la kazo de retaj komencantoj, tio estas praktike neebla - kial reta kurs-fininto volu pagi membrokotizon al organizaĵo? Sufiĉas al li aŭ ŝi klaki sur kelkaj TTT-ejoj por trovi multon pli ol oni povas legi. Nur kelkaj "stranguloj", kiuj volas sperti vivan paroladon, rigardante la kunparolanton en la okulojn, en la fino trovas "la esperantistojn". 2) La movado en ekonomie malriĉaj landoj estas en progreso pli ol kutime kun ĉiuj siaj apartaĵoj (je kiuj eŭropanoj komencas alkutimiĝi). Brazilanoj, irananoj, kubanoj, kolombianoj, vjetnamoj, estas pli kaj pli multenombraj kaj aktivaj. Aliflanke, jen plia problemo: ili malfacile trovas sian lokon en organizaĵoj, kiuj estas pensitaj kaj ĝis nun agorditaj por okcidentaj mez-klasuloj. Ne temas nur pri UEA, sed pri ĉiuj Esperanto-organizaĵoj (inkluzive de la plej maldekstraj kaj revoluciaj).
Ĉi tiuj du supraj konstatoj, laŭ mi, estas la strukturaj kialoj de granda parto de niaj nunaj problemoj. Tamen ne temas nur pri problemoj, sed eble ankaŭ pri mirindaj oportunaĵoj, se ni kapablos utiligi ilin.
Ni devus esti kontentaj, ke Esperanto eniris tre bele en la bravan novan teĥnologian mondon. Ni devus tre multe danki ĉiujn tiujn kreantojn de paĝoj, de kursoj, de tekstoj en la reto. En ĉi tiu okazo nia movado pruvis sian kapablon adaptiĝi al novaj situacioj en mirinda maniero. Nun simple niaj tradiciaj strukturoj devus starigi al si la problemon, kiel utiligi ĉi tiun abundan aktivadon kaj igi ĝin integra parto de la movado.
Kompreneble ni devas esti kontentaj ankaŭ pri la pliiĝo de esperantistoj en ĉiuj landoj de la mondo, kvankam tio povas kaŭzi problemojn por la establiĝintaj rutinoj kaj financaj fluoj. Ĉu finfine nia celo ne estas disvastigi Esperanton ankaŭ al Etiopujo? Kiu decidis, ke etiopoj estas tro malriĉaj por Esperanto? Mi ĉiam demandis kaj ankoraŭ demandas min, kial noktaj fantomoj ne atakas la trankvilan dormon de niaj estraranoj, respondeculoj, ĉefĝeneralaj gvidantoj, kiam Esperanto ankoraŭ malĉeestas en Etiopujo, Indonezio, Filipinoj, Paragvajo, ...
Kaj cetere, se ni parolas pri pozitivaĵoj, ni ne forgesu, ke la sinteno de lingvistoj kaj sciencistoj al Esperanto neniam estis same objektiva kiel nun. Mi ne volas citi anekdotojn aŭ personajn travivaĵojn, sed mi renkontas ĉiam malpli da tiuj kompataj, superecaj ridetoj, kiuj kutimis saluti iun ajn aludon je Esperanto. Tio estas unuflanke ĝojiga sed aliflanke devas instigi nin ne faligi la nivelon de nia scienca agado pri/por Esperanto. Unu soci-lingvisitika aŭ esperantologia verko devus same valori kiel unu poemo de enamiĝinta komencanto.
Do, se ĉio plejbonas en la plej bona mondo, ŝajnas tute senbaza tiu fenomeno de idea rezignismo kiu atakas partojn de la malnova movado. Esence, eble temas pri la jeno: ni, la esperantistoj, diras, ke la popoloj faru en konsento unu grandan rondon familian. La aliaj diras ke ne, ke la rondo ne estu farata en konsento sed laŭ la reguloj de la Monda Komerca Organizaĵo, kaj ke ĝi ne estu familia, ĉar iuj estas regantoj kaj iuj regatoj.
Ĉar multaj kredas je tio, ankaŭ ni kredu je tio (la psi.ologia premo en multaj landoj estas tro granda, por ke oni ne konkludu tion). Sekve ni serĉu por ni ian pli facilan niĉon, en kiu ni povos debati inter ni pri ni kaj pri niaj pasintaj gloroj for de la granda, freneza mondo.
Ne, karaj geamikoj, ni ne devas fuĝi el la mondo sed vivi en ĝi kaj al ĝi proponi nian solvon, nian vizion kaj la valorojn, kiujn ni efektive sukcesas praktike realigi.
La ideoj pri merkato kaj senkompata venko de la plej forta estas baze kontraŭaj al niaj ideoj. Ni volas mondon justan kaj plurcentran. Ni humile estas la malhumilaj heredantoj de pluraj granduloj: Zamenhof mem, kies kongresaj paroladoj estas daŭre relegindaj por kompreni ĝis kiu grado ni rifuzas militon kaj perforton, E. Privat, I. Lapenna, kaj longa listo da aliaj, kiujn mi ne povas nun plene mencii.
Ni estas ankaŭ kaj ĉefe la senmeritaj heredantoj de generacioj da esperantistoj, kiuj batalis, baraktis kaj esperis tra unu el la plej tragediaj jarcentoj, la pasinta. La heroaĵoj pli aŭ malpli grandaj kaj la solidarecaj agoj faritaj de niaj antaŭuloj trapuntas ĉiujn kontinentojn kaj ĉiujn jardekojn. Memorigi pri kelkaj estus nejuste, sed eble iam iu volos verki verkon pri la lingvo de solidareco.
Ni estas, do, la fiera Esperanto-movado, kiu dum pli ol unu jarcento faris sian laboron por interkompreniĝo kaj paco sen pagoj kaj sen dankoj, dum la oficialaj instancoj, pagate kaj laŭdate, ofte faris, kaj ankoraŭ nun faras, la malon. Ĉiukaze ni ne havas ion ajn por timi el la komparo kun lastmomentaj merkatistoj kaj tutmondistoj.
Sed certe ni havas ion por timi el la komparo kun la antaŭaj esperantistaj generacioj. Laŭeble ni intensigu nian agadon soci-utilan, favoran al suferantoj en ĉiuj partoj de la mondo. Pri tio, sub la ŝildo Agado Espero, vi havos okazon legi plue dum la venonta jaro. Ne sufiĉas esti proponata por la pac-premio Nobel, gravas ankaŭ meriti ĝin. Do, rekte kaj kuraĝe, kaj kun la konscio pri tio ke ni laboras por pli bona mondo, ni daŭrigu nian kutiman laboron: informado, instruado, utiligado.
(Pro tio, ke en novjaraj mesaĝoj oni ne eniras detalojn, mi ne eniros detalojn, sed vi scias pri kio temas.)
Tre feliĉan jaron al ĉiuj!
Renato Corsetti
prezidanto de UEA