Kara
Stano,
Vi, la nova redaktisto, petis min, la novan agantan direktoron, klarigi, kial mi decidis surŝipiĝi, kiam la maro ŝajnas aparte turbulenta kaj ĉu mi kiel verkisto jam havas scenaron por plua ĉapitro de mia propra vivromano.
Bona demando. Jen mi estis en mia praelemento, en aŭstralia arbaro (La fotoalbumo!), kie oni aŭdas nur birdojn kaj insektojn, kie sovaĝaj kanguruoj preterhopas vespere. Kaj mi legadis diversflankajn kritikojn kaj raportojn pri rezignaciemo: UEA en krizo; UEA maldemokratia; UEA stagnas; UEA ne plu servas al siaj membroj; UEA foruzas sian monon por pagi al deko da salajruloj; venenaj rilatoj inter la estraro kaj la oficistaro.
Mi tamen decidis kandidati por la posteno de ĝenerala direktoro. Ĉu mi estas masoĥisto?
Unue mi diru, ke por mi estas privilegio labori por Esperanto. Kion ajn diru la eksteraj kaj internaj kritikantoj, la afero Esperanto estas unu el la plej noblaj sur la tero. Eventuala ĉi-kunteksta demando: ĉu mi estas finvenkisto aŭ raŭmisto? Mi dubas, ĉu iu ajn esperantisto estas nur tia aŭ nur tia ĉi: almenaŭ mi estas kaj kaj. Esperanto donas al mi ilon, per kiu mi verkas kaj ĝuas amojn kaj amikecojn - mi estas do "raŭmisto". Aliflanke, la lingvo ne tiel interesus min, se ĝi ne havus la celon revolucii la kulturon de nia planedo. Finvenkisma fanfaronaĵo? Mi kredas, ke ne.
Mi jam iom spertis la ĉiutagan vivon en la Centra Oficejo en Roterdamo. Kontraŭ la tro oftaj kritikoj de homoj, kiuj probable neniam estis tie, mi povas jam diri, ke tie laboras diligentaj kaj sindediĉaj profesiuloj. La amaso da ĉiutagaj taskoj estas peza ŝarĝo, kiu restigas la homojn en siaj oficejoj longe post la deviga devortempo.
Ĉu do ĉio bonas, ĉu nenio estas ŝanĝebla, ŝanĝinda, ŝanĝenda? Nu, estas multaj indikoj, ke ni devas fari ion novan. La daŭra falo de la anaro estas alarma: ĉu tio ligiĝas al la funkciomaniero de la CO? Eble ne, sed ni devas pripensi tion. Evidente la domo en Roterdamo ne plu konvenas: ĝi ne estas sufiĉe granda, kaj ĝi ekkadukiĝis. Sed ĉu aĉeti novan domon? Kie? Ĉu dividi la funkciojn kaj havi diversajn malpli grandajn ejojn diversloke, eble en landoj malplikostaj? La komputilaro estas eksmoda, nepre plibonigenda aŭ eĉ anstataŭigenda. Tio ne okazos sen grandaj kostoj.
Kompreneble oni ne povos fari decidojn pri ĉiuj ĉi ŝanĝoj en la unuaj semajnoj de 2002. Sed mi sentas, ke UEA eniras transforman periodon. Tio parte konsolas min kontraŭ la konscio, ke multrilate mi estos komence la plej nesperta aganta direktoro en la movada historio. Eble nova homo pli facile akceptus la neceson radikale ĉion pripensi.
Supre vi legas mian moton, mian esperon: harmonio interne, ekspansio eksteren. Ĉu mi atendas du miraklojn? Ĉu estas naive memorigi la samideanojn, ke ni ja estas tiaj: ni havas malgraŭ ĉiaj diferencoj la saman ideon, ke tiu ideo estas absolute prifierinda. Sed ekspansio eksteren: jen vera defio. Kaj tamen post miaj spertoj en Litovio dum la pasintaj tri-kvar jaroj mi scias, ke ankoraŭ estas amasoj da homoj, kiujn altiras la ideo de neŭtrala tuthomara helplingvo.
Mi vidas la rolon de la direktoro de la CO kanala: mi funkciu kiel kanalo, tra kiu fluu la abundaj energioj de la homoj en la oficejo mem, de la estraro, kaj antaŭ ĉio de la dise loĝantaj membroj de la tutmonda movado.
Kaj nun mi volas inversigi la proceduron, Stano. La organo Esperanto estas ege grava: se vi estas ano loĝanta en fora kontinento, la revuo preskaŭ estas la movado! Istvn estas tre kapabla homo kaj metis sian stampon sur la revuon dum jardeko. Sed sendube vi havas proprajn celojn ne nepre samajn. Mi nun invitas vin klarigi al ni viajn esperojn pri la estonta laboro.
Trevor Steele
Dankon, Trevor!
Jes, Istvan faris bonan kaj grandan laboron kaj ni ĉiuj kore danku lin pro tio. Simile kiel vi, ankaŭ mi venas preskaŭ kiel novico (kvankam kun pluraj redaktoraj spertoj). Por bone fari la laboron, ankaŭ mi do bezonos helpon de la tuta skipo, de la funkciuloj, asocioj, kluboj, membroj, sed kial ne ankaŭ de ne-membroj, kiel proponas Renato en la novjara mesaĝo.
Viaj ideoj plaĉas al mi kaj mi estas ĉi-koncerne via samideano. Mi serĉos kun vi la internan harmonion kaj kiel redaktoro klopodos konstrui kanalojn, kiuj dampos diversajn turbulojn. La ekspansio eksteren estas nia komuna devo (pri ĝi ja estas nia laborplano) kaj la vorto kanalo taŭgas plursence ankaŭ por la revuo mem: ĝi estu bone funkcianta informa kanalo, ligilo inter ni ĉiuj: la estraro, la membraro, la grupoj kaj la asocioj. Por ke tiu informa kanalo bone funkciu, ĝi tamen devas esti ambaŭ-direkta.
La redaktoro ja povas aperigi nur informojn, kiujn li sukcesas akiri.
Mi venis al la unua el miaj esperoj, aŭ defioj: Ĉu esperantistoj volas havi revuon kiu fidele informas pri ĉio grava en nia Esperantujo? Se jes, ili klopodu helpi kaj fidele informi la redaktoron pri la disaj novaĵoj. Li ordigos kaj redaktos ilin, kaj redonos ilin al ĉiuj pere de la revuo... Kiel simple, ĉu ne?
Mia dua espero, aŭ defio: kiel komercisto mi malkovris regulon: se oni volas vendi varon, anstataŭ laŭdi la ĝisnunan produkton oni atente aŭskultu kion bezonas la kliento - kaj klopodu doni tion al li. Ankaŭ redaktoro devas esti "komercisto" kaj aŭskulti, kian gazeton deziras la leganto (kiu ja pagas ĝin). Ĉi-koncerne jam nun ŝajnas al mi (sed mi eble eraras), ke la revuo iom tro serioziĝis kaj oficialiĝis, ke ĝi iom malproksimiĝis de la simpla popolo, de ĝiaj ĉiutagaj verdaj ĝojoj kaj zorgoj. Do mi volus iom pli da atento dediĉi "al la popolo" , enkonduki ankaŭ distraĵojn k.s. Ĉu vi reagos, kara leganto, al la esprimitaj esperoj-defioj? Via redaktoro scivolas pri via opinio. Sufiĉas poŝtkarto aŭ retmesaĝo!
Stano Marĉek