Priskribi
sian propran landon al legantoj kun diversaj fonoj estas tre defia tasko.
Estas malfacile ne forgesi, ke eble la plej ordinara detalo estas tute neevidenta
por tiuj, kiuj konas nek la landon, nek la kontinenton. Cetere, necesas
koncizigi tiel kompleksajn temojn, kiuj plenigas tutajn bibliotekojn! Mi
tamen akceptis la defion. Al la legantaro de Esperanto certe plej interesos
la homa kaj natura aspektoj de la kongresa lando de la 87-a UK.
Kiam portugaloj unue alvenis al Brazilo en 1500, ili trovis kelkajn tribojn de indiĝenoj kun la kutimo vori la malamikojn venkitajn dum bataloj, por ensorbi ilian kuraĝon. Sed plejparte la alvenintoj trovis, inter la multnombraj etnoj, tre dolĉajn popolojn.
Oni
kalkulas, ke je la alveno de portugalaj eltrovintoj, 5 milionoj da indiĝenoj
vivis en la teritorio de nuntempa Brazilo, kun propraj moroj, sociaj sistemoj
kaj riĉaj mitoj. Pro perforta alikulturigo iliaj idoj estas ne pli
ol 300 mil, parolantaj 170 lingvojn. Kelkaj troviĝas ankoraŭ nekontaktitaj
aŭ malofte kontaktitaj de la civilizo, sed la premo de la "okcidenta"
kulturo estas tre granda, kio postulas superhomajn klopodojn por konservi
miljarajn tradiciojn. La pacamo kaj gastigemo de tiuj popoloj triste fariĝis
ĉefa kaŭzo por ilia ruiniĝo, i.a. pro tute biologia kialo:
infektiĝo per virusoj fremdaj al ilia medio.
La nomoj de granda parto de la nunaj urboj, lokoj, plantoj kaj manĝaĵoj estas indiĝendevenaj, eĉ se averaĝa brazilano tute ne konscias pri la originala signifo de tiuj vortoj (same kiel vi, leganto, antaŭ la esperantaj saguo, tapiro, manioko).
Oni konsideras, ke la nuntempa brazila popolo heredis ne nur vortojn kaj kutimojn, sed ankaŭ multajn trajtojn de tiuj prabrazilanoj. Brazilo, kun siaj 170 milionoj da enloĝantoj (ĉ. 75% en urboj), eble estas la lando kun plej granda rasa kunfandiĝo. Al la indi- ĝenoj kaj al portugaloj asocii ĝis afrikanoj ekde la XVI-a jarcento. Sklavigitaj ili venis (perforte, evidente) plejparte el regionoj de nunaj Niĝerio, Benino kaj Angolo. Oni venigis ilin por laboro en plantejoj, ĉar la spirito de la lokaj indiĝenoj estis neregebla de sklavigistoj.
Kvankam
pluraj leĝaj limigoj al sklaveco ekvalidis en la 1850aj jaroj, sklavismo
en Brazilo oficiale daŭris ĝis la jaro 1888. La proceso pri liberigo
ne estis bone aranĝita laŭ la socia vidpunkto kaj la idoj de iamaj
sklavoj ĉiam kalkuliĝis inter la loĝantoj kun malplej favoraj
vivkondiĉoj.
Je tiu tempo oni ekvenigis eŭropajn elmigrintojn por pli okupi la teritorion, ĉefe en la sudo. Venis pluraj milionoj da portugaloj, italoj, germanoj kaj hispanoj. Kelkajn jarojn poste komenciĝis ankaŭ la japana enmigrado, tiel ke nuntempe Brazilo estas la lando kun plej multnombra japanida loĝantaro ekster Japanio. Tiuj laborfortoj, kiuj en siaj landoj spertis tre malfacilajn vivkondiĉojn, laboris en kamparoj kaj en la industriiĝantaj urboj. Pli poste envenis libananoj, sirianoj, hungaroj, kroatoj, poloj, ukrainoj, svisoj, aŭstroj kaj, en malpli granda nombro, dekoj da aliaj nacioj. En la lastaj jardekoj, koreoj kaj ĉinoj estas la plej signifaj enmigrintoj laŭnombre. Sennombraj kontribuoj de ĉiuj ĉi kulturoj populariĝis tra la lando, ĉefe en la brazila kuirarto, jam riĉa pro indiĝenaj kaj afrikdevenaj ingrediencoj. En la sudo, eŭropanoj trovis pli mildajn temperaturojn kaj klimaton pli similan al siaj nasklandoj, ĉar dum somero (ne forgesu: en decembro-marto, ĉar ni estas sudanoj!) la temperaturoj en Rio, ekzemple, ofte atingas 40 celsiusajn gradojn.
Malgraŭ tiom da influoj, la portugala lingvo estas mirinde unueca en Brazilo! La escepto estas tipaj regionismoj kaj akcentoj, tute supozeblaj pro la granda teritorio kaj diversaj geografiaj realoj. Oni tamen tute ne rajtas paroli eĉ pri brazila lingvo, ĉar nur kelkaj diferencoj estas inter la brazila varianto de la portugala kaj la originala lingvo.
La
gaja karaktero de la popolo manifestiĝas ankaŭ en sennombraj ritmoj,
kelkaj mondfamaj kiel sambo kaj bosanovo kaj tiel multaj diversaj dancoj
kaj muzikstiloj de sudo ĝis nordo. Tial mi vetas, ke estos samtempe
malfacila kaj facila tasko organizi la Nacian Vesperon en la UK.
Karnavalo estas la plej konata brazila festo en la mondo. Sub televida premo, la paradoj perdis multon de la spontana organiziĝo de la komunumoj kaj de la popola kreivo. Iasence en plej grandaj urboj la festo fariĝis industrio kaj la karnavalaj institucioj profesie rilatas al sponsoroj. Sambranĉaj sponsoroj, kiel televidĉenoj kaj biermarkoj, eĉ disputas inter si ekskluzivajn rajtojn. Por solvi tiujn demandojn ĝi cetere ne plu estas limigita al la tradicia kalendaro. Tra la tuta jaro pluraj grandaj urboj en Brazilo stimulas karnavalajn paradojn, por la konsterno de religiemaj konservativuloj, kiuj opinias tiun ekstersezonan festadon malpia...
Eĉ se iom longe enfermitaj en siaj komunumoj kaj vilaĝoj, la idoj de la unuaj enmigrintoj pli kaj pli miksiĝis kun homoj el aliaj rasoj. En publikaj lernejoj oni kutime havas en sama ĉambro homojn el plej diversaj devenoj. Bedaŭrinde Brazilo havas unu el la plej malegalaj distribuoj de riĉeco en la mondo, tiel ke en privataj lernejoj kaj universitatoj tiu diverseco ne ripetiĝas. Pliegaligi la vivnivelajn kondiĉojn, laŭ rasoj kaj laŭ regionoj, estas vera socio defio. La rimedoj estas multaj (Brazilo estas inter la dek plej grandaj ekonomioj en la mondo), same kiel la problemoj.
Tute paradokse, malgraŭ la historia enradiki ĝinta plureco, bedaŭrinde regas kaŝitaj (foje malkaŝaj) rasismaj antaŭjuĝoj ĉe iuj. La brazila leĝaro preskribas fortan punon al mondheredaĵon la XVII-jarcentan kolonian barokon pruvita rasismo, kiu tamen ofte en la praktiko montriĝas malfacile pruvebla. Malgraŭ ĉio, la ideo pri kunvivado inter malsamaj gentoj, kun malsamaj kutimoj kaj religioj, estas ĝenerale akceptata. Mi estas certa, ke pro tio Esperanto trovas inter la brazilanoj tiel fekundan grundon. Eĉ se homo ne konas aŭ ne rekte kredas je la ebleco de internacia helplingvo, la ideo en si mem estas tute natura al la natura homekumenismo de brazilanoj.
La naturo estas tiel riĉa kaj la arbaroj tiel kompleksaj kaj densaj vivsistemoj, ke brazila verkisto foje nomis ilin verda infero. Pro tiu eco la okupado de la internlando estis malrapida tra la jarcentoj kaj la loĝantaro plu koncentriĝas relative proksime al la brazila marbordo, 7400 km longa. Brazilo dividiĝas laŭ 5 regionoj kun pli malpli unuecaj trajtoj:
Sudorienta - sur 900 mil km2 (10% de Brazilo), tie troviĝas 42% de la brazilanoj (72 milionoj), ne hazarde ankaŭ la ĉefaj urbegoj Sao Paulo kaj Rio-de-anejro. Ĝi estas la plej grava industria regiono (50% de la brazilaj industrioj) kaj ĉefa produktanto de kafo, oranĝo kaj sukerkano. Pro la situo, la klimatoj varias de la tropika ĝis la duondezerta, kaj famas la pejzaĝoj de plaĝoj, montaroj kaj historia arkitekturo.
Suda - la dua plej industriiĝinta (7% de Brazilo, 15% de la loĝantaro), ĝi havas gravan produktadon de manĝaĵoj (viando, sojo, rizo, tritiko). Tie estas la civitanoj kun plej rektaj kontaktoj kun najbaraj landoj, pro proksimeco kaj eĉ komunaj gaŭĉaj tradicioj. Ĝi estas la ĉefa regiono por vino, pro subtropika klimato. Tie troviĝas i.a. la famaj akvofaloj de Iguaĉu [iguasu']. Mezokcidenta - en tiu regiono, pli-malpli geografia centro de la kontinento, vivas 7% de la loĝantaro sur 20% de la brazila teritorio. La malproporcio estas pravigita de Pantanal, malseka regiono kiu estas natura sanktejo de besto-specioj, ege vizitinda. En ĝi troviĝas Braslia, la ĉefurbo naskiĝinta en 1960 el la urbokoncepto de Oscar Niemeyer.
Nordorienta - loĝloko por 28% de la brazilanoj sur 18% de la landa teritorio, ĝi estas la parto de Brazilo kie la homoj plej suferas pro naturaj malfavoraj kondiĉoj, ĉefe pro granda duondezerta internlando. Spite al tio, ĝi estas la regiono kun plej diversaj kulturaj manifestiĝoj, kun fortaj afrikdevenaj trajtoj kaj la plej antikvaj homspuroj en la Amerika kontinento.
En kelkaj urboj videblas signoj de la invado de nederlandanoj kaj francoj (XVII jarc.), seriozaj minacintoj al la superrego de portugaloj dum koloniaj tempoj (Brazilo sendependiĝis en 1822). En ĝi troviĝas rava marbordo, ĉe kiu staras i.a. la bela kongresurbo Fortalezo kaj la bunta unua ĉefurbo de la lando, Salvador, en Bahia.
Norda - La plej maldense loĝata (45% de la lando kaj nur 8% de la loĝantaro!), ĝia okupado okazis ĉefe laŭlonge de la riveroj. Tiu regiono estas ege grava pro la pluvarbaro, kiun oni kromnomas pulmoj de la planedo, kun 55 mil plantspecioj (katalogitaj...) kaj la rivero Amazono, la plej granda en la mondo laŭ akvovolumo; fakte en ties baseno troviĝas 1/5 de la dolĉakvo-rezervoj de la mondo. Estas gigantaj bienoj, el kiuj la plej granda havas 30 mil km2 - samgranda areo kiel Belgio!
Pro la distancoj, la diversaj regionoj de Brazilo restas plejparte malkovrotaj de homoj el aliaj regionoj. Por ni en la Sudo, la fruktoj, la manĝaĵoj, pejzaĝoj kaj tradicioj de la Nordo konsistigas tutan universon, kiu plu surprizas nin. Kongresanoj estos bonŝancaj havi tiel riĉan sperton, en la UK kaj ĉirkaŭaj ekskursoj.
James Rezende Piton
UEA-Komitatano "A" kaj ano de UEA-Komisiono por Ameriko