Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝouea internerevuo esperanto jarkolekto 2002 februaro › estrarkunsido

Revuo Esperanto

Ivo Osibov

La januara Estrar-kunsido

La Estraro de UEA kunsidis de la 11-a ĝis la 13-a de januaro en Roterdamo en plena konsisto, kio ne ĉiam okazas. La kunsidojn partoprenis la observantoj de TEJO Marko Naoki Lins kaj de ILEI Maŭro La Torre.

Ĉeestis ankaŭ la Aganta Ĝenerala Direktoro de UEA, Trevor Steele kaj la nova redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marĉek. Krome la Estraro invitis kaj aŭdis raportojn, opiniojn aŭ informojn de la Direktoro de la CO, Pasquale Zapelli, la ĝisnuna redaktoro de la revuo Esperanto, Istvan Ertl, Konstanta Kongresa Sekretario Nikola Raŝiĉ kaj oficisto pri financo Marvin H. Stanley.

Dum vesperaj horoj, post la estrarkunsidoj, kunsidis ankaŭ la estrara Komisiono por CO, kiu raportis al la Estraro.

Dum la estrarkunsidoj en vigla diskuto sed harmonia atmosfero estis plenumita tre ampleksa tagordo kiu konsistis el 17 eroj kaj nenombreblaj suberoj.

Nek eble nek necese estas prezenti ĉi tie ĉiujn detalojn de la estrara laboro. Mi provos konigi al vi nur la temojn kiuj supozeble pleje vin interesas.

1. La nova Aganta Ĝenerala Direktoro eklaboris la 1-an de januaro. Li iom post iom eniras la problemojn kaj ni esperas ke li sukcese laboros por ilia solvado. Dum la komenca periodo li povos havi necesajn informojn de la Direktoro de la CO.

Ankaŭ la nova redaktoro de la revuo Esperanto Stano Marĉek ekfunkciis. La januara numero de la revuo estas preta. La februara estas preparata. Ni planas per la marta numero kapti la aperritmon tiel ke la abonantoj ricevados la revuon komence de la apermonato. Laŭ la aranĝo kun la redaktoro li komplete prespretigos la revuon eksteroficeje: li redaktos, enpaĝigos, grafike aranĝos, pretigos la revuon por presado kaj interrete forsendos ĝin al la presejo, kiun decidos la CO.

La Direktoro de la CO, Pasquale Zapelli, jam elektis Ionel Onet nova oficisto kiu prizorgos la libroservon. Li eklaboros tuj kiam la CO havigos por li laborpermeson. Komence lin enkondukos en la laboron la ĝisnuna oficisto gvidanta la libroservon, Simo Milojeviĉ, kiu prokrastis pensiiĝon ĝis la fino de 2002. Parton de sia labortempo S. Milojeviĉ dediĉos al la Biblioteko Hodler, ĝis nun neglektata.

Resume: En 2000 en la CO laboris entute 12 geoficistoj, el kiuj 2 neplentempaj.

El ili 3 jam foriris (ĝenerala direktoro, purigado, provlegado) kaj du el ili jam estas anstataŭigitaj (ĝenerala direktoro, purigado), dum la porrevua laboro de la tria (provlegado) translokiĝis al la redaktoro eksteroficeja. Unu el la forirontoj (la ĝisnuna redaktoro) ankaŭ estas jam anstataŭigita kaj liaj liberiĝintaj laborkapablo kaj kvalitoj povas esti uzataj dum la restanta tempo por plenumi aliajn necesajn taskojn de la Asocio. Por la dua forironto (libroservo), kiu tamen restos ĝis la fino de la jaro, ni jam havas anstataŭon, kiu espereble ekfunkcios tre baldaŭ. Ankaŭ tiel liberiĝas laborkapacito uzebla por aliaj taskoj.

Momente estas la plej grava problemo la baldaŭa foriro de la direktoro de la CO. Pri la taskoj kiujn li plenumis estos necese decidi kiam ni havos kompletan bildon pri la strukturo de la CO konformigita al la bezonoj de la Strategia Laborplano, pri kio intense okupiĝas la Komisiono por CO. Ĝis tiam necesos parte reorganizi la plenumadon de liaj ĝisnunaj taskoj kaj parte engaĝi eksteroficejan plenumanton (prizorgado de la ekzistanta komputila sistemo).

Do, post foriro de la oficistoj kiuj tion anoncis kaj post eklaboro de la jam elektita nova, la stabo en la CO nombros ok personojn, kiuj tamen devos plenumi malpli da taskoj ol ĝis nun (el la taskaro momente forfalis redaktado de la revuo, grafiko porrevua, provlegado kaj alispeca prizorgo de la revuo, kiuj ĝis nun okupis unu kompletan oficiston kaj grandan parton de aliaj).

Kompreneble la demando pri nove dungotaj oficistoj ne finiĝis. La komisiono pridiskutis kun la Aganta Ĝenerala Direktoro la estontajn bezonojn de la Asocio. Ĝi ankaŭ komencis starigi kalendaron por kompletigi la procedon por elekti definitivajn okupantojn de la oficoj de Ĝenerala Direktoro kaj Redaktoro.

2. Komisiita de la Komitato, la Estraro pozitive traktis la proponon de EEU fondi Komunikadan Centron en Bruselo. UEA garantios la kovron de elspezoj ĝis sumoj maksimume fiksitaj por la jaro 2002 kaj 2003.

Kompense UEA rajtos uzi la Centron por informaj laboroj specifaj por UEA.

Detaloj estos ankoraŭ traktataj kun EEU.

3. Malfermo de komunikada centro en Bruselo igas ankoraŭ pli aktuala la demandon pri la estonta sidejo de UEA. Ĉu ni restu en Roterdamo en nia nuna domo aŭ ni translokiĝu en alian domon ekzistantan aŭ konstruotan en Roterdamo mem, aŭ al alia nederlanda urbo aŭ alia lando? La Komisiono pri CO decidis skizi la diversajn eblecojn tiurilatajn por malfermi diskuton en la Asocio.

4. Surbaze de la invitoj de la respektivaj landaj asocioj la Estraro principe decidis okazigi la universalajn kongresojn en 2004 en Pekino, Ĉinio kaj en 2005 en Vilnius, Litovio.

Fine mi dankas al ĉiuj kiuj fidante kaj pacience sekvis la laboron de la Komisiono por CO kaj de la Estraro en plenumado de la taskoj kiujn starigis antaŭ ĝi la asociaj Statuto, regularoj kaj Komitato. Mi esperas baldaŭ informi vin pri la planoj en unuopaj estraranaj fakoj kiel realigi la Strategian kaj la Trijaran Laborplanojn.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/revuo/2002/februaro/estrarkunsido.html