
Ĝis la fino de novembro 2002 aliĝis al la 88-a UK en Gotenburgo (de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2003) ĉ. 300 personoj el 45 landoj. Post Svedio (50), plej multaj kongresanoj estas el Nederlando (30), Germanio (24), Francio (20), Japanio (18), Britio (13), Belgio (12), Italio kaj Usono (10). Plej multajn aliĝojn oni atendas en decembro, pro la fino de la plej favora kotizperiodo. Ekde januaro 2003 la kotizoj plialtiĝos je 25%. Do, bv. rapidi aliĝi kaj pagi ĝis la jarfino.