
Pri Esperanto en aziaj landoj zorgas la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM).
Prez.: Hori Yasuo (Japanio).
Vicprez.: Tran Quan Ngoc (Vjetnamio).
Membroj: Wang Ruixiang (Ĉinio), Lee Jung-kee (Korea Respubliko), Tariq Umar Chaudry (Pakistano) kaj Abdul Salam (Barato).
Organo: Esperanto en Azio, red. Doi Ĉieko kaj Hirokaz, Nisisiba 4-17-9, Kanazawa-ku, Yokohama-si, 236-0017, Japanio; B+(045) 785-5458. La bultenon ricevas ĉiu, kiu donacas al Fondaĵo Azio minimume 20 jare.
La Komisiono mastrumas plurajn projektojn por disvastigo de Esperanto, aranĝas aziajn kongresojn, ktp.
Ĝi funkcias per la rento de la tiel nomata Kapitalo Azio. Vi povas fari kontribuojn al ĝi, ankaŭ indikante la celon de via kontribuo, pere de la Centra Oficejo de UEA - info@uea.org.
Retejo: http://www.jei.or.jp/kaem/kaem_kap.htm
La ĉeesto en ĉi tiu listo celas havi nur informan valoron. La statuso de ĉiu asocio listigita dependas de la decidoj de la kompetentaj organoj.)