Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj pagmanieroj

Kongresoj

Pagmanieroj por Universalaj Kongresoj

En landoj kun peranto de UEA, ni rekomendas uzi tiun plej facilan vojon por kotizoj, UK-aliĝoj ktp. Ĉiam klare indiku la celon de via pago! Jenaj rimedoj ekzistas por rekte pagi al UEA:

Bankoj:

Poŝtobankoj: La kontoj estas nome de Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam.

Atentu: Ofte estas (poŝt)banka depreno por pagoj el eksterlando; tiakaze aldonu minimume 10,00 eŭrojn por kovri la bankkostojn. Pagoj ene de Eŭropa Unio pagataj laŭ la "SEPA"-transpagsistemo estas senkostaj.

Ĉekoj: Plej konvenaj estas ĉekoj en eŭroj, usonaj dolaroj aŭ britaj pundoj. Bv. aldoni 23,00 eŭrojn por bankkostoj.

Kreditkartoj: UEA akceptas Eurocard/Mastercard/Access, American Express kaj Visa/Carte Bleue/JCB. Atentu, ke se vi pagas kreditkarte kongresan mendon, UEA devas plialtigi la sumon pagotan je 5% pro administraj kostoj, tiel ke ĉe grandaj sumoj, pago per banka ĝiro aŭ ĉeko ofte kostas malpli. Se vi pagas kreditkarte UEA-membrokotizon, kotizon de Societo Zamenhof aŭ Patrono de TEJO, aliĝkotizon de Universala Kongreso, donacon al UEA, aŭ abonon al Esperanto, KontaktoTEJO-Tutmonde, debetiĝas al vi nur la kotizo aŭ donaco, sen aldono de 5%. Por pagi kreditkarte, necesas:

Ekzistas sekura servilo en la retejo www.uea.org per kiu oni povas protektite sendi la kreditkartajn informojn al la CO. La sekura pagoformularo atingeblas el la parto Aliĝoj: http://uea.org/alighoj/ kaj estas aŭtomate proponata en la retejaj aliĝ- kaj mendformularoj.

PayPal: Nun eblas uzi PayPal por pagoj al UEA (favore al la retadreso "financoj@co.uea.org"). Estas 5%-a administra aldonkosto, same kiel rilate kreditkartajn pagojn, kun la samaj esceptoj; detalojn vidu ĉi-supre.

Monbiletoj: Ne ĉiuj biletoj estas ŝanĝeblaj en Nederlando; kelkaj nur je kurzo ne simila al la oficiala kurzo en la lando de emisio.