Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj › iik en Zagreb

Kongresoj

Internacia Infana Kongreseto 2001

Krioj sur deklivoj

Kvindek ses infanaj voĉoj sufiĉis laŭte proklami la grandecon de la Infana Kongreseto okazinta samtempe kun la Universala Kongreso en Zagrebo. La infanoj pasigis semajnon en Grad Mladih (Infana Urbo) sur la herbejaj kaj arbaraj deklivoj de la Ursa Monto. La fortoj de la kvin gvidantoj kune kun simila nombro da helpantoj estis streĉitaj provizi buntan programon por okupi kaj kontentigi ĉion, precipe pro la tre (tro?) granda aĝgamo.

Tamen, bunto kaj abundo estis: grupo lernis nodojn kaj konstruis arbo-kabanon, alia flugigis kajtojn, alia modelumis el argilo, aliaj konstruis pupojn post spekto de pupteatro, iuj kantis, pliaj kunmetis bidajn kolĉenojn. Vesti sin per kimono estis ebleco, kiel ankau pluki florojn kaj pretigi bildojn el la petaloj. Varmaj posttagmezoj pleniĝis per laŭstadia freneza olimpiado, trezor-serĉado, drako-ĉasado, mini-golfo kaj aliaj sportaĵoj. Vesperojn okupis magia spektaklo de Trixini, rostadon de cilindropanoj ĉe komuna fajro kaj adiaŭa koncerto por kiu multaj pretigis erojn. Ekskursoj gvidis la gregon al UK, al etnografia kaj teknika muzeoj kaj al cikonia vilaĝo.

La infanoj venis el dekkvino da landoj, do la lingva diverseco multis. La duono regis nian lingvon denaske aŭ simile, pli ol kvarono povis adekvate paroli, nur ĉe malmultaj mankis sufiĉa parolkapablo.

Sufiĉe da oficiala raportado, ni aŭdu unu voĉon (9-jaran) el la monto-flanko, per starigo de la kutima [por bne diri ŝablona] demando “Kion vi ŝatis pri la IIK?”. Respondo: “Mi povis ludi kun la katoj, kaj estis multa libera tempo. Tamen estis multaj programoj kaj bonaj konkursoj, estis bone fari bildojn el florpetaloj kiujn ni mem kolektis, manlaboroj estis bonaj - la argilaj figuroj, ni ŝatis prepari skeĉojn, estis bona la paraŝuta ludo… mi ne ŝatis la ekskursojn ĉar devis iri longe en busoj kaj multe promeni [fakte, mallonge kaj malmulte, tamen…] Neniam per buso… per trajno, aŭ aviadilo au pramo, io ajn sed ne buse. Estis bone esti en grupo [kun samaĝaj knabinoj]. La grandaj knaboj ne tro ĝenis nin.” La ceteraj kvindek kvin sendube havas proprajn prijuĝojn, sed kiel tiom da dedeklivaj krioj prezenti?

Stefan kaj Hajnal MacGill

(la artikolo estis verkita por Internacia Pedagogia Revuo de ILEI)

Lasta ŝanĝo:
2003-06-11
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/iik_2001_art.html