Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio

starta paĝokongresoj iik 2003rezultoj › impresoj

Kongresoj

Impresoj de infanoj pri IIK 2003

La infanoj verkis!

En la antaŭlasta tago, unu grupo havis taskon verki raportetojn pri la kongreseto. Jen la rezultoj. Iuj estas iom koncizigitaj kaj korektitaj. Kelkaj tekstoj estis verkitaj nacilinge kaj tradukitaj, sed la plimulto estis verkitaj rekte en Esperanto. Ili helpu al ni memori la somerajn tagojn kune!

Johann el Francio:

Mi ŝatis la sportojn kun Berto. Mi ŝatis la futbalon. Mi ŝatis la herbon kaj la arbaron kaj la domon kaj la skeĉojn kaj mi ŝatis naĝi. Mi ŝatis Berton kaj Beatrixon. Mi ŝatis la amikojn. Mi ŝatis la besto-ĝardenon.

Roxanne el Svedio:

Estis amuze. Ni ludis ludojn, kaj havis amuzon. Ni faris perlo-krokodilojn.

Jasmin el Svedio:

Estis amuze esti ĉi tie. Mi ricevis unu novan amikon. Ŝi nomiĝas Rita. Estis amuze fari brakĉenojn el ŝnuro. Estis amuze lerni ĵuĵitsuon. Mi ŝatis la futbalon, kvankam mi neniam gajnis. Estis amuze montri la skeĉon kaj la dancon kaj fluti kiam la aliaj kantis.

Hajni el Hungario:

Mi ŝatis la kongreseton. Estis bongustaj la manĝoj. La loko estis bela - la lago kaj la arbaro. Ni naĝis en la lago. Ni iris al bestoĝardeno. Ni vidis fokojn, ursojn, leonojn… Inter la partoprenantoj estis unu/du ne-normalaj, sed la aliaj estis simpatiaj. La matemanĝo okazis tro frue, kaj oni vekis nin kaj mi frostis. Nia dormloko estis tro eta, kaj mi dormis sur la planko.

Rita el Rumanio:

Mi ŝatis ĉiutage la naĝadon kaj mi ege ŝatis la futbalon. Mi ne ŝatis vekiĝi frue, ĉar mi volis dormi multe. Mi iomete ŝatis la bestoĝardenon. Tie mi ĝuis la elefantojn kaj la fokojn. Mi volintus ke estu ĉiutage diskoteko kaj danco. Mi ŝatis la vesperajn rakontojn kaj ludi kun la seĝoj. La manĝoj estis bongustaj. Mi ŝatis miajn koleginojn sed min nervozigis tiuj knabinoj kun kiuj mi ne povis paroli Esperante. Sed mi ege ŝatis Fatima, ĉar kun ŝi mi povis paroli hispane.

Fatima el Svedio:

Mi ŝatis ludi futbalon, vojaĝi al la bestoĝardeno kaj ludi per perloj. Kiam ni vojaĝis al la bestoĝardeno ni rigardis ĉiujn eblajn bestojn. Estis amuze kiam Beatrix (gvidanto) eniris en la ĉambron kaj plendis ke ni ridis kaj laŭte parolis kiam ĉiuj aliaj dormis. Estis ĝene kiam Ariadne faris “ding-ding” sur nian hararon. Florian estis la plej amuza el ĉiuj. Li faris dancojn kaj kantis por ni. Ni lernis memdefendon. Vere estis amuza ĉio kaj ĉiuj estis afablaj, kaj ĉiuj mankos al mi treeeeeeege muuuuuuuulte.

Felix el Norvegio:

Mi ŝatis naĝi, ludi futbalon, ludi seĝo-ludojn, lerni Esperanton, promeni kaj ekskursi.

Ariadne el Kubo:

Mi ŝatis naĝi en la lago, sed estis iom malvarma akvo. Mi ŝatis fari la olimpikajn ludojn. La besto-ĝardeno estis bela kaj interesa. Ni faris ludon kun muziko kaj seĝoj kaj tio estis tre bona. Ni ĉiuj ludis futbalon. Resume, ĉio estis tre interesa kaj instruis al mi kelkajn aferojn pro tio ĉion mi ŝatis.

Gretel el Francio:

Mi ŝatis naĝi. La vetero estis bona, krom en dimanĉo. Mi ŝatis la sportajn olimpikojn, la futbalon, kiam ni skribis leterojn kaj multe mi ŝatis esti en la zoo. Mi ne ŝatis ke oni ne povis dormi longe. Mi ne ŝatis ke la duŝo estis vendrede matene malvarma. Mi ne ŝatis kiam oni prenis nian pordon. Mi ŝatis la pentradon kaj la paroligan grupon. Mi ŝatis la fajron. Mi ne ŝatis la vespojn kaj la fruan matenmanĝon. Mi ŝatis la vesperan rakonton pri la Avinjo.

Tomoya el Japanio:

Florian kaj Jon estis miaj bonaj amikoj. Mi ŝatis futbalon, la manĝojn, la dormadon, la naĝadon kaj la fajron.

Edit el Norvegio:

Estis amuze baniĝi. Mi pensas ke estis amuze ankaŭ en la besto-ĝardeno. Estis tre bongustaj manĝoj ĉi tie, nur tre malmultajn tagojn mi ne ŝatis ilin. Mi ŝatis la sportajn ludojn. Mi ekkonis Sara, kiu dormis en nia ĉambro.

Jon el Norvegio:

Mi ŝatis futbal-ludi. Mi ŝatis manĝi glaciaĵojn kaj bulkojn kaj ĝenerale manĝi. Mi ŝatis ĉion. Tomoya estas mia nova amiko.

Nora en Svedio:

Mi ŝatis naĝi, sed ni ne rajtis naĝi multe. Mi ne ŝatis eliri tiom frue. Mi faris du musojn: unu brunan kaj unu citron-koloran. En la besto-ĝardeno mi aĉetis ringon kun delfeno kaj notlibron kun du sebroj sur ĝi. Kiam Johano faris ion mabonan al mi, mi batis lin dufoje kaj tiam li batis min! Se li faros ion malbonan al mi, mi batos lin dek foje kaj piedbatos lin unufoje. Mi ne ŝatas ke iu faru ion kontraŭ mi kaj mi ne rajtas fari ion.

Kristine el Norvegio:

Estis agrable ĉi tie. Estis bone ke ni lernis mem-defendon. En la zoo estis multaj amuzaj bestoj, sed estis pene iri tuttage en la varmo. La fokoj estis la plej lertaj. Estis bone ricevi viziton de la plenkreskulaj kongresanoj. Ne estis facile frue kuŝiĝi por dormi. Mi dormis de dimanĉo ĝis merkredo en ĉambro “Arbaro” (kun bruaj knabinoj) sed nun mi dormas en ĉambro “Ĝangalo” (kun familio) kaj tie ĉiu kuŝiĝas frue. Ni faldis paperojn kaj faldis ranojn. Tio estis amuza. Nekredeble multe oni povas fari el papero. Mi ludis speciale bone kaj naĝis kaj saltis de roko kaj ludis futbalon kaj grimpis sur arbon en la korto. Ni ricevis treege bonajn manĝaĵojn kaj Aino kaj la aliaj en la kuirejo estis treege afablaj. La olimpiko estis tre bona.

Teodora el Rumanio:

Mi ŝatis naĝi, dormi, manĝi, ludi, fari la olimpikajn ludojn kaj maiz-flokojn.

Alico el Belgio:

Mi ŝatis naĝi, la sportajn olimpikojn, futbalon. Mi ne ŝatis ke oni ne povis pli longe dormi. Mi ne ŝatis la vespojn kaj ke la akvo de la duŝo estis malvarma vendrede. Mi ŝatis la fajron, la skeĉojn kiujn ni pretigas kaj mi ŝatis la historion de Avinjo.

Isabella el Svedio:

Estis amuze ludi futbalon, naĝi kaj ludi kaj fari aĵojn el perloj. Estis bonaj la manĝaĵoj. Estis malfacile ekstari je la oka horo. Estis amuze sidi ĉe la fajro. Estis bone lerni mem-defendon kaj en la vespero estis amuze paroli kaj ridi kiam iu venis kaj ordigis nin. Ne estis amuze kiam vespo pikis min, kaj estis tre multe da vespoj ĉi tie. Estas bone ke estas svedaj infanoj kaj gvidantoj ĉi tie, ĉar mi ne povas paroli tiel multe da Esperanto. La tuta semajno ĉi tie estis amuza.

Estas interese rimarki, ke eĉ infanoj kiuj tre bone regas la lingvon parole kaj uzas ĝin en la familia rondo, havas tute malcertan regon super la literumado. En la nuna kongreseto ni ĉiutage organizis paroligan rondon por la malfortaj parolantoj. Estonte, ni organizu verkan rondon por la bonaj parolantoj, ke ili bonigu la regon de la skriba lingvaĵo, verkante rakontojn, poemojn ktp, ekzemple por kongreseta kuriero!

Nun por fini, teksto de Karina el Hungario, kiu anstataŭ verki raporton pri la semajno pretigis taglibron pri unu tago:

Ĵaŭde venis gastoj. Oni pretigis programeton por ili. La gvidanrtoj volis, ke ĉiu montru sin kante kaj dance. Mi ne ŝatas danci, mi ne ŝatas kanti. Do, mi iris sub la lito. Estis bone: mi faris vestaĵojn por mia lud-simio kiun mi aĉetis en la besto-ĝardeno. Poste kiam Jasmin fiinis la flutadon ŝi venis al mi kaj ni iris al la korto. Ni manĝis rapide kaj poste ni fuĝis en la apuda arbaro. Tio estis interesa loko, ni trovis multajn bufetojn apud la vojeto. Kiam mi iris pli enen ni trovis rivereton. Jasmin trovis tie ranon revenvoje. Ni iris plue enen. Tiam ni vidis grandegan rokon kiu staris en nia vojo. Ni transgrimpis ĝin kaj mi preskaŭ glitis ĉar mi estis en pantofloj. Pli ene ni trovis multegajn formikojn. Ni sekvis ilin iomete, sed kiam ili turniĝis en la densan arbaron ni iris plu laŭ la vojeto. Ni iris ankoraŭ 600 metrojn ĉirkaŭe, sed tiam Jasmin komencis plendi ke ni devas reiri, por necesaj kialoj. Kiam ni revenis feliĉe ne estis jam gastoj. Tiam Jasmin dormis duon-horon, dum tio mi ludis tabul-ludon kun Rita, poste ni ŝak-ludis. Iu envenis kaj diris ke estas fajro ĉe la lago, kaj ŝi forkuris. Mi kaj Jasmin restis. Do, tio estis mia ĵaŭdo.

Lasta ŝanĝo:
2003-09-10
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/iik2003/impresoj.html