Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojiik 2003 › biografioj de aliĝintoj

Kongresoj

Internacia Infana Kongreseto 2003

Biografioj de aliĝintoj

Heidi Bartsch

Heidi naskiĝis la 2an aprilo 1998 en Grenoble (Francio) kaj iras al la infanetlernejo. Petolema knabino kun forta personeco, ŝi eble ne volos integriĝi en la IIK grupon tuj-tuj, sed tio venos post iom da tempo. Ŝia lingvoscio estas pasiva, tial ŝia patrino ankaŭ ĉeestos. Ĝis nun, ŝi lernas Esperanton per tio ke la patro laŭtlegas librojn.

Ĉe ni en la Alpoj, ŝi ege ŝatas promeni tra la montaro, rapidi sur sia luĝo (sledeto) dum la vintro kaj ĝenerale ludi kun sia frato ekstere. En la domo, ŝi ofte ludas per brikoj "Lego" kaj karesas niajn katon SoKo (Sinjoro Kato) kaj hundinon Isa. Ŝi ankaŭ multe desegnas.

Jean Bartsch

Jean naskiĝis la 4an oktobro 1996 en Grenoble (Francio) kaj nun iras al la bazlernejo, kie li lernas legi kaj kalkuli. Li estas bona lernanto kaj iom silentema knabo, ĝis li konas la aliajn infanojn en iu grupo, tiam li ĝoje partoprenas en ĉiuj ludoj kaj agadoj. Lia lingvoscio estas sufiĉe bona kaj post unu semajno, li certe parolos flue. Ĝis nun, li laboris kun la lernolibroj Esperanto por infanoj (Sinjoro Muso) kaj Ludu kun ni. Li ankaŭ ŝatas Tinĉjon en esperanto (La nigra insulo).

Ni loĝas en izolita loko en la Alpoj kaj Jean ŝatas observi la bestojn (kapreolojn, ĉamojn, vulpojn, melojn kaj multajn birdojn, inkluzive falkojn kaj aglojn) kaj florojn. Li ankaŭ ŝatas maskovestiĝi, inter alie kiel Zoro.

Wendy Bartsch

Wendy naskiĝis la 25an decembro 1959 en Usono kaj ŝi estas la patrino de Jean kaj Heidi. Ŝi venos kiel helpantino por Heidi kaj ĝenerale por asisti la IIK-skipon. Ŝia lingvoscio estas bona, sed iomete pasiva. Ŝi nun legas Faktoj kaj fantazioj por pli bone prepari la kongreseton kaj esperas multe paroli kun homoj el multaj landoj, tiel plibonigante sian esperantan kapablon. Alie, ŝi bone parolas la francan, la anglan kaj iomete komprenas la germanan.

Ŝi estas bestkuracistino kaj do havas bonajn medicinajn konojn, ankaŭ por homoj. Ekde multaj jaroj, ŝi helpas en la vartejo kaj la junulara centro de nia vilaĝo, kaj ankaŭ instruas la anglan bonvole en la lernejo kaj profesie al plenkreskuloj. Dum ŝia libera tempo, ŝi faras artajn manlaborojn, ekzemple tapiŝojn, kaj multe promenas tra la montaro kun nia hundino Isa.

Sinprezento de Fatima ABERKAN

Saluton!

Mia nomo estas Fatima. Mi havas dek-unu jarojn. Mi havas tri fratojn kaj unu fratinon. Mia fratino estas dudek-kvin jara. Miaj fratoj estas dudek-unu, nau kaj kvin jaraj. Mi naskiĝis en Svedio, sed mia patro venis de Maroko kaj mia patrino venis de Ĉilio. Mi loĝas en Tyresö. Tyresö estas bela kaj malgranda urbeto. Miaj ŝatataj geamikoj estas: Paulina, Maimuna, Isabella, Linnea kaj Mattias. Mi ŝatas esperanton kaj hundojn.


Rita SIGMOND

Mia baptofilino, cetere nevino, kiel hungarino vivanta en Rumanio, krom la hungara lingvo lernas ankaŭ la rumanan lingvon. Jam en la kvina klaso ili eklernis ankaŭ la anglan kaj la germanan lingvojn. Mi rimarkis, ke ŝi havas talenton por la lingvoj. Antaŭ du jaroj mi rakontis al ŝi pri la Internacia Lingvo, pri miaj vojaĝoj eksterlanden, pri la UK-jn ktp.ktp.

Rita ekinteresiĝis pri Esperanto, kaj mi tre feliĉe, volonte ekinstruis sin. Dum la unua jaro si nur iomete lernis, sed dum la dua jaro, kiam si eksciis pri la IIK, kaj kiam mi diris, se si diligente lernos, mi akompanos ŝin al la Kongreseto, ĉiusemajne 2-3 foje ni lernas la lingvon. Ŝi konas nun jam preskaŭ 400 vortojn, kuraĝe ŝi parolas, kaj sufice talente ŝi korespondas. Mi estas certa, ke ĝis la Kongreseto ŝi tre flue parolos. Aldone mi sendas la rakonteton verkitan de ŝi.

Kluĵo, 2003.01.21. SIGMOND Julia

Kristine Bratrud

Kristine estas 12-jara agema knabino kiu tre ŝatas futbalon kaj sportojn. Ŝi ankau ŝatas lerni fremdajn lingvojn. La anglan ŝi lernas en la lernejo kaj Esperanton ŝi lernas ĉe sia avino, kiu uzis Esperanton dum 52 jaroj. Kristine partoprenis en la infana kongreseto en Israelo. Tie ŝi trovis novajn bonajn amikojn kiujn ŝi esperas revidi en Knapekulla ĉi tiun someron.

Avino


Sinprezento de Hajni MacGill

Saluton!

Mi estas Hajnal, aŭ karesforme Hajni. Tio estas knabina nomo, kaj signifas "Aŭroro". Mi estos 11-jara en julio. Mi estas en la 5-a klaso. Mi ĝis nun havis nur 5-ojn en la jarfinaj notoj (plej bonajn). Mi iras danci ĉe art-gimnastiko. Mi havas du fratinojn, unu 12-jara (Karina) kaj unu preskaŭ 3-jara (Sonja). Ni loĝas en Hungario, Budapeŝto. Mi estis en la antaŭa infana kongreseto, en Zagrebo, kaj mi ĝuis ĝin. Mi parolas hungaran, esperantan kaj iomete la anglan.


Sinprezento de Karina MacGill

Saluton!

Mi estas Karina. Mi havas 12 jarojn, preskaŭ 13. Mi kolektas kaktojn kaj aferojn kiuj rilatas al la filmoj Stel-Militoj (Star Wars). Mi ŝatas la naturon, sed mi ŝatas paroli pri preskaŭ ĉio. Mi havas du fratinojn kaj unu kobajon. Eble vi vidis ĝin kun mi sur kovrilo de Juna amiko. Mi loĝas en Hungario. Mi parolas denaske Esperanton. Lerneje mi lernas la francan.


Sinprezento de Familio MacGill-Soponyai

Ni estas esperanta familio - patro el Nov-Zelando, patrino el Hungario - ni vivas en Hungario. Du knabinoj havas Esperanton denaske (Karina kaj Hajnal) kaj parolas flue. La gepatroj interparolas ĉefe en Esperanto, paĉjo al la infanoj plejparte en Esperanto, ili respondas foje Esperante foje hungare, laŭ la situacio. Kiam Panjo estas sola kun la infanoj, ili interparolas hungare, sed plenfamilie, esperante. Paĉjo foje parolas al Hajnal angle, ĉar ŝi tion lernas lerneje. Sonja ricevas de Paĉjo denaske alparolon en la angla, el kio ŝi multon komprenas, sed malmulte emas paroli. De kelkaj monatoj, Paĉjo parolas al ŝi ankaŭ Esperante, kiun ŝi regule aŭdas ankaŭ de la aliaj. Ŝi ŝajnas same bone kompreni la anglan kaj Esperanton, sed denove malemas mem diri pli ol sporadaj vortoj.

Sinprezento de Familio Machlik-Lund

Nia familio estas hungar-norvega (hungara patro, norvega patrino). Ni loĝas en norda Norvegio. La infanoj estas en la aĝo 3-7 jaraj. Jon vizitas la unuan klason de la lernejo, kaj la aliaj tri infanoj la infanvartejon. Mario laboras kiel muzikisto (violonĉelisto en simfonia orkestro kaj instruisto en muziklernejo). Marianne laboras kiel tradukisto kaj instruisto pri la rusa lingvo, sed ankaŭ havas ioman edukon kiel violonisto.

Hejme ni parolas tri lingvojn. La gepatroj parolas ĉiam esperanton inter si. La patro parolas ĉiam la hungaran al la infanoj. La patrino parolas ĉiam nur esperanton al la plej juna infano (Endre), kaj mikse (norvege kaj esperante) al la aliaj infanoj. La infanoj parolas nur norvege inter si kaj plej ofte ankaŭ al la gepatroj. La plej aĝa infano (Jon) sufiĉe ofte respondas ankaŭ en la hungara kaj en esperanto. Tamen ege mankas al la infanoj praktikado en esperanto, kaj ilia lingva nivelo en esperanto kaj la hungara estas nekompareble malpli alta ol en la norvega.

Ni dufoje partoprenis Renkontiĝon de Esperantaj Familioj (REF), kaj ni planetas ankaŭ ĉi-somere partopreni ĝin. Aŭtune 2002 niaj tri plej aĝaj infanoj iomete komencis ludi muzikinstrumentojn: violonon, violonĉelon kaj gitaron. Ni ofte ludas simplajn infankantojn kune en nia familio. Ni tre ŝatus scii, ĉu aliaj kunportos muzikilojn al IIK. Se jes, ni kun granda plezuro povus provi aranĝi komunan muzikadon. Tamen, ni ankoraŭ ne scias kiumaniere ni vojaĝos kaj ĉu ni havos eblecon kunporti niajn proprajn muzikilojn.

Sinprezento de Tomoya Lauffenburger-Hashido

Mia nomo estas Tomoya. Mi ŝatas rugbeon kaj piedpilkon. Mi ludas rugbeon ĉiun sabaton matene en la rugbeoklubo de nia urbo. Mi ŝatas manĝi, sed mi ne ŝatas piko-gustajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Mi ŝatas ankaŭ ludi ŝakon. Mi ŝatas Esperanton. Mi ofte spektas la vidbendon «Mazi en Gondolando» kaj ofte aŭskultas la kasedon «Ora teamo». Mi ĝojas baldaŭ partopreni la IIKn por multe paroli Esperanton kaj ludi kaj naĝi kun la aliaj infanoj. Ĝis baldaŭ!

Skribas lia patro Alano:

Tomoya estas vigla knabo, kiu aĝas 9 jarojn kaj duono. Li havas duoblan ŝtatanecon, la japanian de lia patrino Yoshie kaj la francian de lia patro Alano.

Li loĝas ĉefe en suda Japanio, sed li loĝas ĉiun someron ankaŭ du aŭ tri monatojn en orienta Francio, kie li iras ĉirkaŭ 6 semajnojn en la lokan lernejon. Liaj du klasoj, en Japanio kaj Francio, havas korespond-programon. Tomoya regas egalnivele ambaŭ lingvojn, la japanan kaj la francan. Li ankaŭ iom komprenas la t.n. «regionan» lingvon de lia patro, t.s. la germanan, kaj la anglan, kiun instruas lia patrino. Ĉu tio ne sufiĉas ?! Kial do li tiel entuziasmas pri Esperanto?

Ŝajne li instinkte komprenas, ke ĉiu lingvo havas limigitan utilon, kaj ke nur vera internacia lingvo donas al li veran homan identecon. Ĉiukaze, kiam lia patro esperantistiĝis antaŭ tri jaroj kaj duono, li tuj entuziasmiĝis pri la ideo. La aventuro por li kaj lia pli juna frato Elio, kiu baldaŭ aĝos 6 jarojn, komencis per la sonkasedo de «Mazi en Gondolando», t.e. la kantoj de la vidbendo: sufiĉe longan tempon, ĝi estis la sola kasedo, kiun ambaŭ volis aŭskulti dum aŭtomobila veturado. Post kelka tempo, ili komencis ankaŭ spekti la vidbendon «Mazi en Gondolando», kaj tiun ili spektis dum sufiĉe longa tempo kvazaŭ ĉiutage, eble entute pli ol kvindek fojojn. Iliaj gepatroj tre surprizis pri tio, sed ambaŭ klarigis, ke ili ankoraŭ ne ĉion komprenas, ke ili ne volas forgesi, ktp. Ili eĉ parkeris kelkajn kantojn, kiujn ili komencis kanti.

Poste, Tomoya spektis ankaŭ «Esperanto – Pasporto al la tuta mondo», sed nur unu fojon la tutan vidbendon. Li ŝajne estas ankoraŭ tro juna por tiu vidbendo, kvankam li estas relative matura infano kaj mem decidis, ke Esperanto iĝu sia tria lingvo. Li ekde kelka tempo parolis pri la Infana Kongreseto: li unue hezitis partopreni, sed subite li decidis. Li komencis studi per la «Propedeŭtika lingvo-kurso por infanoj 1: Ludu kun ni !», sed li tiun lerno-libron ne tiom ŝatas, ĉar oni devas skribi, kaj li volas unue bone legi. Do li decidis lernis ĉefe per «Saluton ! Esperanto aŭtodidakte». Li ankaŭ lernas ĉiusabate posttagmeze en Esperanto-kurso instruata de sia patro: kvankam li estas la plej juna lernanto en la grupo, li bone partoprenas, kaj lia Esperanto iĝas pli kaj pli aktiva. Tomoya aŭskultis kelkfojojn la sonkasedon «Liza kaj Paŭlo». Pri tiu kaj aliaj materialoj, li diras: «Mi scias, ke mi ne ĉion komprenas, tamen ŝajnas al mi, ke mi ĉion komprenas.» Li tre ŝatas, ke sia patro laŭtlegas al li diversajn librojn por infanoj, kaj li ofte mem legas bildrakontojn, ĉefe la aventurojn de Tinĉjo, aŭ de Asteriks kaj Obeliks, sed li verŝajne «legas» ĉefe la bildojn, kaj la vortojn skribitajn per grasaj literoj.

Ĉiukaze, Esperanto eniris lian vivon, kaj lia unua Infana Kongreseto sendube estos por li ĝoja, sed ankaŭ grava evento. Tamen, ĉar estos por li la unua renkonto kun aliaj Esperanto-parolantaj infanoj, bonvolu esti iom pacienca kun li: Tomoya certe bezonos iom da tempo por senti sin tute hejme en la internacia lingvo.

Sinprezento de Felix Klugge

Mi estas Felix. Mi havas 12 jarojn. Mia frato nomiĝas Gerd, mia fratino Rita.
Mi loĝas proksime de la norvega urbo Bergen sur insulo inter fjordoj
Mi ŝatas bani min en lagoj, okupiĝi pri ŝtonoj kaj plantoj.
Miaj gepatroj venas el Germanio, tial mi parolas hejme germane.
En lernejo mi parolas norvege.
De pluraj monatoj mi lernas Esperanton volonte kaj rapide.

Sinprezento de Alice Larue

Mi estas 7-jara knabino. Mi loĝas en Bruselo, Belgio.
Mi parolas la francan hejme, la nederlandan lerneje, kaj esperanton ferie.
Mi ŝatas naĝi.
Mi estas en la dua jaro en la lernejo.
Mi havas ĝemelon, Killian. Li ne venos ĉar li ne parolas sufiĉe Esperanton.

Sinprezento de Aurore Larue

Mi estas 10-jara knabino.
Mi vivas en Kraainem, Belgio.
Mi parolas francan, nederlandan kaj Esperanton. Mi parolas francan hejme,
nederlandan en la lernejo kaj ĉe la skoltoj, kaj esperanton dum ferioj.
Mi estas en la kvara klaso de la lernejo.
Mi ŝatas ĉevalojn.
Mi havas grandan fraton, Florian, 12-jaran, kaj fratinon Alice, 7-jaran, kaj fraton Killian, 7-jaran.

Sinprezento de Florian Larue

Mi estas 12-jara knabo.
Mi loĝas en Belgio, apud Bruselo.
Mi parolas la francan, nederlandan kaj esperantan.
En belgio estas 3 naciaj lingvoj: franca, nederlanda kaj germana.
Mi lernis Esperanton kun mia patro, ĉefe dum PSI (Printempa Semajno Internacia, ĉirkau Pasko, en Germanio) kaj IF (Internacia Festivalo, ĉirkaŭ Novjaro, en Germanio).
Mi parolas la francan hejme kaj la nederlandan en la lernejo.
Mi parolas la francan denaske, kaj eklernis la nederlandan kiam mi aĝis du jarojn kaj duonon.
Mi ŝatas pianon, interreton, tujmesaĝi kun la amikoj tra la interreto, naĝi, Harry Potter.
Mi estas en unua jaro de mezlernejo = sepa jaro entute.
Ni estas 4 infanoj en la familio (2 knabinoj, 2 knaboj): Alice, Aurore, Killian kaj mi. Killian ne venos. Mi estas la plej aĝa infano de la familio.

Sinprezento de familio Larue

Ni estas familio kun 4 infanoj: Florian, knabo 12-jara, Aurore, knabino 10-jara, Alice, knabino 7-jara, kaj Killian, knabo 7-jara. Ni loĝas en Belgio, tuj apud Bruselo.

Ankaŭ nia familio estas internacia: paĉjo estas franco, kaj panjo estas belgo. Sed paĉjo vivis ĉefe en Belgio kaj havas plejparton de sia familio el Belgio. Kaj ambaŭ parolas denaske la francan.

Tamen ni estas plurlingvaj. Ni kutimis vivi en Bruselo, kiu estas du-lingva urbo: temas pri la franca kaj nederlanda lingvoj. Nun ni loĝas tuj apude, en Kraainem, oficiale nederlandlingva, sed kun plimulto de enloĝantoj, kiuj parolas la francan, kaj kun speciala statuto por ili. Cetere ni havas nederlandlingvajn praavojn. Pro ĉio tio, la infanoj parolas la francan denaske, sed eklernis la nederlandan frue en antaŭlernejoj. La ĝemeloj eĉ jam en la aĝo de 5 monatoj.

Oni parolas ankaŭ multajn aliajn lingvojn en nia regiono, ĉar Bruselo estas ĉefurbo de Europa Unio.

Paĉjo, kiu parolas Esperanton de 1980, deziris instrui esperanton, sed ne sukcesis paroli sufiĉe regule en Esperanto kun la infanoj. Ili finfine eklernis Esperanton ĉefe dum la PSI = Printempa Semajno Internacia, ĉiujare en Germanio, okaze de Pasko. Ili uzis ĝin jam dum IF, UK, kaj aliaj renkontoj. Sed estas nia unua partopreno en IIK.

Prezento de Gretel SCHUMANN

Gretel parolas tri lingvojn, ŝi havas francan patrinon, germanan patron kaj Esperantajn gepatrojn. Gretel estos 9-jara, ŝi vizitas la kvaran klason en lernejo kaj lernas ludi pianon ĉe finna instruistino. Antaŭ endormiĝo ŝi legas bildolibron kaj poste relegas lernejan tekston por bone memori ĝin. Ŝi ŝatas ludi ŝakon, salti per gum-ŝnuro kaj grimpi sur arboj. Gretel ĝojas pri la lago en IIK.


Prezento de Johann SCHUMANN

Johann estas 7-jara kaj parolas tri lingvojn, li havas francan patrinon, germanan patron kaj Esperantajn gepatrojn. Johann vizitas la duan lernejan klason kaj lernas ĵudon, sed baldaŭ ĉesos. Li ŝatas ludi kartojn, konstru-ludojn kaj grimpi sur arboj kaj rokoj. Johann volos multe ludi kaj boati en la lago de IIK.


Prezento de Bert SCHUMANN

Berto estas patro de Gretel kaj Johann. Li ŝatas foti kaj meti fotojn en Interreton. Li organizas en julio la Renkonton de E-istaj Familioj. En laborejo li programas per Lotus Notes sur komputilo. Hejme li masaĝas la dorson de amikoj kun dorsodoloroj. Li ludos kun vi en la la lago de IIK, kaŝos sin kaj grimpos sur arboj.


Lasta ŝanĝo:
2003-06-25
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/iik2003/biografioj.html