Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2011 › kiel atingi

Kongresoj

96-a Universala Kongreso de Esperanto, 23 - 30 julio 2011, Kopenhago - Danio

La kongresejo Bella Center

Center Boulevard 5
DK-2300 København S



Montru pli grandan mapon

Por atingi la kongresejon el la flughaveno necesas preni trajnon ĝis stacio Ørestad, tie ŝanĝi al metroo direkte al Vanløse kaj eliri en la tuj sekva stacio: Bella Center.

Por atingi la kongresejon el la urbo necesas preni metroon al Vestamager (linio M1) kaj eliri en la stacio Bella Center. Busoj 30 (el stacio Vesterport kun halto i.a. ĉe la centra stacidomo, direkte al Søvang, Rønnevej) kaj 4A (el stacio Svanemøllen, tra Valby- kaj Sjælør-stacioj, ĝis Sundbyvester Plads) haltas ankaŭ ĉe Bella Center.

Por pliaj informoj oni povas konsulti la retan vojaĝplanilon por Kopenhago: www.rejseplanen.dk (en la dana, angla kaj germana).

Lasta ŝanĝo:
2011-07-04
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2011/kiel_atingi.php