Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2010 › dua bulteno
UK-2010, Habano, Kubo, 17-24.07.2010

DUA BULTENO

Kongresa Temo:
Interproksimigo de kulturoj

Enhavo

Loka Kongresa Komitato

Prezidanto, eksteraj rilatoj, kulturo Julián Hernández Angulo
Vicprezidanto, loĝigo, ekskuroj Alberto Rodríguez Pineda
Sekretario, kongresejo, programoAlberto Fernández-Calienes Barrios
Kasisto, gazetara servoMaritza Gutiérrez González
Klerigaj kaj fakaj programeroj Juan Ramón Rodríguez Gómez
Retejo, Kongresa Kuriero Norberto Díaz Guevara
Infana Kongreseto, Movada FoiroAlbania Duthil Álvarez
ILEI-konferencoMarta E. Alonso Gutiérrez
Junularo, IJKAriadna García Gutiérrez

↑ enhavo ↑

Por eniri la landon

Ĝenerale. Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj, kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima kuba diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ties adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi devas havi vizon aŭ turistan karton, kaj sub kiuj kondiĉoj. UEA/LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2010, kaj prin cipe ne povos respondi al tiuj petoj.

Dokumentoj. Ĉiu vizitanto devas posedi pasporton validan minimume ses monatojn post la alven dato, koncernan vizon aŭ turistan karton, samkiel revenbileton. Eblas akiri turistajn kartojn ĉe kubaj konsulejoj, vojaĝoficejoj, kaj flugkompanioj flugantaj al Kubo. La kongresanoj mem devas zorgi pri la akiro de turistaj kartoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de UEA/LKK.

Konfirmiloj kaj invitleteroj. Normale la kongresa konfirmilo devus sufiĉi por pruvi la kon gres anecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA sendos se oni petas ĝin. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleterojn nek aliajn konfirmaĵojn. Bv. konscii, ke nek UEA nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.

Datoj. Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaŭro (17-24 julio, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.

Mongarantioj. Senkonsidere ĉu vi havas aŭ ne la vizon, necesas pruvi ĉe la eniro en la landon, ke vi posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj monrimedoj.

UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj el nepagipovaj landoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando.

Asekuro. Eksterlandanoj havu konfirmilon pri sanasekuro. LKK kaj UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj. Vizitantoj ne posedantaj sanasekuron povas aĉeti polison ĉe ASISTUR S.A asekura entrepreno por turistoj (http:// www.asistur.cu). Bv. noti ke LKK ne povas respondeci pri viaj havaĵoj.

Transporto el la internacia flughaveno de Havano. Publika transporto el/al la havana internacia flughaveno José Martí ne ekzistas. Taksioj funkcias ĉefe dumtage. Dum vesperaj horoj, kiam la plej multaj flugoj el Eŭropo kaj kelkaj el amerikaj landoj alvenas, la kvanto de taksioj estas malgranda, kio povas kaŭzi problemojn de longa atendado kaj plialtigo de la tarifoj. Estos ofertata transporto de la flughaveno al la hoteloj ĉe la alveno kaj reen por la forflugo, por tiuj kiuj mendas hotelon pere de UEA (nepre bone indiki la fluginformojn!).

Transporto inter la hoteloj kaj la kongresejo. Por tiuj, kiuj mendas hotelon pere de UEA, estos senpaga transporto inter la hoteloj kaj la kongresejo; matene tien, posttagmeze reen kaj tien-reen por la vesperaj aranĝoj.

Eniro en la kongresejo (ĉe la alveno). Pro sekurecaj kialoj la kontrolado de la nomŝildoj estos pli rigora ol kutime; ilia disdonado kaj registriĝo de surlokaj kongresanoj okazos en aparta konstruaĵo je kelkdekoj da metroj de la kongresejo, post hotelo Palco. Por rapidigi la servadon, nepras kunporti la paperan konfirmilon de kongresaneco.

↑ enhavo ↑

Utilaj informoj pri Kubo kaj Havano

Oficiala nomo: Respubliko Kubo.

Ĉefurbo: Havano (2 400 000 loĝantoj).

Geografio: Lokita ĉe la enirejo al la Meksika Golfo, meze de la Kariba Maro, Respubliko Kubo estas fakte insularo konsistigita de la insuloj Kubo, Isla de la Juventud (Junulara Insulo — konsiderata speciala municipo) kaj 4 195 insuletoj kaj rifoj, kiuj sume formas surfacon de 110 992 km2. La plej proksimaj landoj estas Haitio, Usono, Jamajko kaj Meksiko.

Oficiala lingvo: Hispana. Ĝi estas la sola lingvo parolata tutlande.

Loĝantaro: 11 200 000 loĝantoj (denseco: 101 loĝantoj/ km2). La deveno de la loĝantaro estas 60% hispana, 22% mulatoj kaj mestizoj, 11% afrika kaj 1% ĉina. Politik-administra divido: 14 provincoj (Pinar del Río, La Habana, Ciudad de La Habana, Matanzas, Cienfuegos, Villa Clara, Sancti Spíritus, Ciego de Ávila, Camagüey, Las Tunas, Holguín, Granma, Santiago de Cuba kaj Guantánamo) plus speciala municipo Isla de la Juventud (antaŭe Isla de Pinos).

Nacia festotago: 26-a de julio.

Religio: 47% katolikoj, 4% protestantoj. La cetera loĝantaro agnoskas oficiale neniun kredon. Estas tre disvastiĝintaj afrokubaj kredoj (santerio kaj aliaj).

Politika sistemo: Socialisma respubliko.

Ŝtatestro: Raúl Castro Ruz.

Klimato. Tropika kun averaĝa temperaturo de 25º C. En la somera (pluva) sezono la averaĝa temperaturo estas 27º C (humideco 81%), dum en la vintra (seka) sezono ĝi estas 22º C (humideco 79%).

Loka tempo. UTC-5. De aprilo ĝis oktobro UTC-4.

Mono. Kuba peso (CUP) kaj Kuba konvertebla peso (CUC). Rekomendindas kunporti eŭrojn aŭ aliajn internacie ŝanĝeblajn valutojn, sed ne alporti usonajn dolarojn (USD) ĉar ekzistas aldona 10%-imposto kiam oni ŝanĝas tiujn. Eblas pagi rekte en eŭroj (EUR) en kelkaj turismejoj kiel Varadero, Cayo Largo, Jardines del Rey, strando Santa Lucía en Camagüey, ĉe la strando Covarrubias en Las Tunas, kaj ĉe la strandoj de Holguín (Guardalavaca, Don Lino, Esmeralda, Pesquero).

Monŝanĝo. Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en flughavenoj, bankoj, monŝanĝejoj (Casa de Cambio, CADECA S.A.) kaj en hoteloj (ĉi-laste je ne tre favora kurzo), kaj same eblas reŝanĝi ilin je la fino de la restado en la lando. La kurzo varias proksimume simile al kurzo inter eŭro kaj dolaro.

Kreditkartoj. Akcepteblas kreditkartoj Visa kaj MasterCard nur se ili ne estis emisiitaj de usonaj bankoj aŭ ties filioj. El monaŭtomatoj eblas preni monon nur per Visa-kreditkartoj. Eblas preni kontantan monon el monŝanĝejoj per Mastercard-kreditkartoj, kontraŭ pago de 10% de la sumo.

Elektro. 110 V, 60 Hz, kontaktiloj plataj kaj dupolusaj. En pluraj hoteloj troviĝas ankaŭ kon tak tilingoj por 220 V. Bv. mem alporti adaptilon.

Doganreguloj. La doganrilataj leĝoj malpermesas la importon de pornografio, narkotaĵoj, bestoj kaj pafiloj, kvankam ĉi-lastaj akcepteblas se uzotaj por sporta ĉasado kaj kun antaŭa aprobo de la koncerna kuba instanco. Estas permesata la eksporto de artaĵoj, antikvaĵoj kaj aliaj kulturaj valoraĵoj leĝe protektataj, pere de koncerna dokumento emisiita de la kompetentaj institucioj kaj rajtigita per aĉetkvitanco. La maksimuma valoro de aliaj eksportotaj varoj estas 1000 USD; oni ne bezonas prezenti dokumentojn por la eksporto de manfaritaĵoj.

Flughavena imposto. La flughavena imposto en ĉiuj kubaj internaciaj flughavenoj estas CUC 25,00, pagenda antaŭ la pasporta kontrolo.

Sanreguloj. Oni postulas internacian vakcinan atestilon nur de vizitantoj el landoj kie flava febro aŭ ĥolero estas endemiaj aŭ kiuj estis deklaritaj de la Internacia Sanorganizo infektozonoj. Estas malpermesata importo de produktoj el besta aŭ vegetaĵa origino.

Vestaĵoj. Someraj, prefere kotonaj vestaĵoj kaj leĝeraj jakoj aŭ puloveroj por la vesperoj (kaj por la salonoj de la Kongresejo, kiuj estas klimatizataj kaj povus iĝi tro malvarmaj). Ne forgesu faldeblan pluvombrelon, sunkremon kaj bankostumon.

Sekureco. Kubo estas tre sekura lando kaj la homoj estas ege afablaj kaj helpemaj. Tamen, en Havano, kiel en ĉiuj grandaj urboj, necesas singardemo pri mono kaj havaĵoj.

Medikamentoj. Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina.

Telefonado. Kubo +53, Havano 7. Por voki eksterlanden de Havano: 119.

Ĉiuj poŝtelefonoj en Kubo atingeblas per +53 5 kaj koncerna numero. Por voki eksterlanden el poŝtelefonoj: 00.

Vizo de turistoj: Vojaĝantoj kiel turistoj (kongresanoj) devas posedi karton aŭ turistan vizon, akireblan en la kubaj konsulejoj, en vojaĝagentejoj aŭ flugkompanioj. La turista karto validas por unufoja eniro kaj restado en Kubo por 30 tagoj ekde la alvendato. Eblas facile plilongigi ĝin por pliaj 30 tagoj. Dezirantoj plilongigi sian turistan vizon povas tion fari en la Direkcio pri Migrado kaj Fremdultrafiko ĉe la adreso: Desamparados esquina San Ignacio (Centro Cultural Almacenes San José), La Habana Vieja; tie pagendas 25 CUC per fisko-markoj antaŭe akireblaj ĉe kiu ajn filio de la Banko Metropolitano S.A., kiukaze bv. peti kvitancon.

↑ enhavo ↑

Havano

Sankta Kristoforo de Havano, la kuba ĉefurbo, estis fondita la 16-an de novembro 1519. Ĝi estas la plej granda urbo en Karibio kaj havas multon por oferti. Muziko, danco, arto, kulturo ĝenerale, prezentoj kaj aliaj amuzformoj donas al ĝi surprize multflankan personecon. La Malnova Havano, kiun Unesko deklaris en 1982 Kultura Heredaĵo de la Homaro, estas unu el la plej malnovaj kaj bone konservitaj koloniaj urboj en Ameriko. Aldone al tio, troviĝas bonegaj strandoj je unuhora distanco de la urbocentro.

Kiel atingi la kongresejon. La Kongresa Palaco de Havano situas je 20 minutoj de la urbocentro (aŭtomobile) en unu el la rezidejaj kvartaloj de la okcidenta urboparto, kie ĝi okupas 60 mil kvadratajn metrojn. Ĝi atingeblas per publika transporto (buse), taksioj kaj busoj organizitaj de UEA. Adreso: Palacio de Convenciones de La Habana, Calle 146, Cubanacán, Playa, Ciudad de La Habana. Bv. ne skribi al la kongresejo sed ĉiam nur al la CO.

Memoraĵoj kaj suveniroj. Kuba rumo, fajnaj cigaroj, kafo, manartaĵoj estas inter la plej ŝatataj suveniroj, sed vi mem malkovros en la Malnova Havano grandan bazaron kun amaso da interesaj ofertoj, kiuj estas same akireblaj en ĉiuj grandaj urboj. Lasta ŝanco por tio estas la sendoganaj vendejoj en la flughavenoj.

Trinkakvo. La kranakvo estas bonkvalita, sed por eviti tropikajn malsanojn, rekomendindas aĉeti mine ralan akvon.

↑ enhavo ↑

Loĝado en Havano

Ĝeneralaj kondiĉoj de mendoj: La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj plurloke en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Bv. nepre legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon.

Loĝado: Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).

Eniro kaj eliro: Principe, eblas okupi ĉambrojn post la tagmezo de la mendita dato, kaj necesas forlasi la ĉambrojn antaŭ la tagmezo de la lasta tago. Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni nuligas la rezervon kaj vi perdas la plenan pagitan sumon por la tuta restadperiodo!

Dulitaj ĉambroj kaj hazarda kunloĝigo: La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio dulitajn ĉambrojn oni disponigas nur al duopoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi al homoj kiuj nepre volas loĝi en dulitaj (aŭ plurlitaj) ĉambroj sed ne havas kunloĝanton, sur la retpaĝo de la kongreso (www.uea.org/kongresoj/uk_2010.html) troveblas anonctabulo por tiu celo.

Frueco de la mendo kaj alternativaj mendoj: Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe ĉar la kongreso okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue, kaj ne eblas garantii la plenumon de la originala mendo ĉiam laŭ la preciza deziro de la mendanto. Tial ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn. El la retpaĝo de la kongreso eblas scii, kiuj hoteloj jam estas plenaj.

Pagoj: La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Ofertataj servoj: Se ne estas menciite alie, la ĉambroj de la hoteloj havas duŝejon (kelkaj ankaŭ bankuvon), necesejon, televidilon kaj telefonon, kaj la matenmanĝo estas inkluzivigita en la prezo.

Limdatoj: La limdato por fari mendojn estas la 1-a de majo 2010. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ aparta krompago (40 eŭroj). Eblas malmendi nur ĝis la 13-a de junio 2010! Pri la ceteraj malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo.

Loĝkonfirmo: Minimume unu monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj. La subaj prezoj estas en eŭroj (EUR) por unu persono por unu nokto.

↑ enhavo ↑

Hoteloj


Vidu la bildon

1 Hotelo Palco (****)
Retejo: http://hotelpalcodecuba.com
tel.: +53 (7) 204 7235, fakso: +53 (7) 204 7236, retadreso: info@hotelpalcodecuba.com
Adreso: Calle 146 entre 11 y 13, Ciudad de la Habana 16046
Komforta hotelo ĉe la kongresejo, ofte ricevis premiojn kiel la plej bona hotelo por negocado. Ĝi estas plene klimatizata kaj havas kablan televidon, sekurŝrankojn, telefonon ankaŭ kun rekta ligo por eksterlandaj vokoj, fridujeton en la ĉambroj, naĝejon, restoraciojn, trinkejojn kaj laborejon (i.a. kun interretkonekto kontraŭ aparta pago).

Prezo en ĉambro: unupersona — 57 €, dupersona — 48 €


Vidu la bildon

2 Hotelo Meliá Cohiba (*****)
Retejo: http://es.solmeliacuba.com/cuba-hotel/melia-cohiba
tel.: +53 (7) 833 3636, fakso: +53 (7) 834 4555, retadreso: melia.cohiba@solmeliacuba.com
Distanco de la Kongresejo: 9 km
Adreso: ave. Paseo entre 1ra y 3ra, Vedado, Ciudad de la Habana
Eleganta 5-stela, 22-etaĝa hotelo kun bela vido de la urbo kaj maro, en kvartalo Vedado ĉe la ĉemara promenejo Malecуn. Ĝi havas 5 restoraciojn, 6 kafejojn, kaj la solan noktoklubon kun la etoso de la Havano de la 50-aj jaroj, Habana Café. La hotelo havas klimatizadon, naĝejon, ekzercejon, retaliron, sekurŝrankon ktp.

Prezo en ĉambro: unupersona — 98 €, dupersona — 73 €


Vidu la bildon

3 Hotelo Nacional de Cuba (*****)
tel.: +53 (7) 836 3564, fakso: +53 (7) 836 5054
Distanco de la Kongresejo: 10 km
Adreso: Calle o esq. 21, Vedado, Ciudad de la Habana
Luksa hotelo en hispanstila konstruaĵo sur monteto inter la kvartalo Vedado kaj la Malnova Urbo (Habana Vieja). Ĉe tiu monteto la piratoj kutimis elŝipiĝi, pro ĝia strategia lokiĝo. Nuntempe ĝia situo strategias ĉefe pro la apudeco al la noktokluboj kaj vizitindaĵoj de Havano. Ĝi havas i.a. klimatizadon, naĝejon, sekurŝrankojn, ĝardenon, laborejon, kafejon kaj restoraciojn.

Prezo en ĉambro: unupersona — 86 €, dupersona — 66 €


Vidu la bildon

4 Hotelo Meliá Habana (*****)
Retejo: http://es.solmeliacuba.com/cuba-hotel/melia-habana
tel.: +53 (7) 204 8500, fakso: +53 (7) 204 8505, retadreso: melia.habana@solmeliacuba.com
Distanco de la Kongresejo: 4 km
Adreso: avenida 3ra entre 76 y 80, Miramar, Ciudad de la Habana
Alia 5-stela hotelo de la Meliá-ĉeno, strategie lokita ĉe la maro inter la kongresejo kaj la urbocentro-malnova urbo, en la negockvartalo Miramar. Ĝi havas klimatizadon, 3 naĝejojn, restoraciojn, kafejojn, interretkonekton,laborejon, tagan bustransporton al la urbocentro ktp.

Prezo en ĉambro: unupersona — 83 €, dupersona — 61 €


Vidu la bildon

5 Hotelo Tryp Habana Libre (*****)
Retejo: http://www.gran-caribe.com/espannol/hotel.asp?hotel_code=SCTSMTryp
tel.: +53 (7) 838 4011, fakso: +53 (7) 834 6177
Distanco de la Kongresejo: 9 km
Adreso: Calle l esq 23, Vedado, Ciudad de la Habana
La hotelo situas en la kvartalo Vedado, apud la ĉemara promenejo Malecón, Coppelia-glaciaĵejo kaj la havana universitato. Ĝi havas i.a. klimatizadon, naĝejon, restoraciojn kaj kafejon.

Prezo en ĉambro: unupersona — 78 €, dupersona — 56 €


Vidu la bildon

6 Hotelo Saint Johns (***)
tel.: +53 (7) 833 3740
Distanco de la Kongresejo: 9 km
Adreso: Calle o entre 23 y 25, Vedado, Ciudad de la Habana
Situante en la kvartalo Vedado, tiu ĉi ekonomia hotelo havas en sia lasta etaĝo rigardejon, kafejon kun muzikoj de la 1940-aj jaroj kaj malgrandan naĝejon. La ĉambroj estas klimatizataj kaj havas i.a. televidilon kaj sekurŝrankon.

Prezo en ĉambro: unupersona — 49 €, dupersona — 40 €


Vidu la bildon

7 Hotelo Club Acuario Havana (***)
tel.: +53 (7) 204 7628, fakso: +53 (7) 204 4379
Distanco de la Kongresejo: 5 km
Adreso: Calle 246, Marina Hemingway, Santa Fé, Playa, Ciudad de la Havana 10400
Moderna hotelo ĉe la maro, kun klimatizataj kaj komfortaj ĉambroj. Ĉiuj manĝoj kaj trinkaĵoj estas inkluzivigitaj en la prezo.

Prezo en ĉambro: unupersona — 47 €, dupersona — 38 €


Vidu la bildon

8 Hotelo Montehabana (***)
Retejo: http://www.gaviota-grupo.com
tel.: +53 (7) 206 9595, fakso: +53 (7) 206 9912, retadreso: reservas@montehabana.co.cu
Distanco de la Kongresejo: 4 km
Adreso: Calle 70 y 5ta B, Miramar, Playa, Ciudad de la Habana
Moderna apartamenta hotelo konstruita en 2004; situas en la komerca kvartalo Miramar. Komfortaj kaj klimatizataj ĉambroj, grandaj aloj, naĝejo i.a. igas ĝin perfekta hotelo por longtempa restado.

Prezo en ĉambro: unupersona — 46 €, dupersona — 36 €


Vidu la bildon

9 Hotelo Comodoro (***)
tel.: +53 (7) 204 5551, fakso: +53 (7) 204 2089
Distanco de la Kongresejo: 4 km
Adreso: Calle 3ra y 84, Miramar, Playa, Ciudad de la Habana
Komforta kaj moderna hotelo ĉe la maro. Anstataŭ la kutima betona turo, tiu ĉi hotelo konsistas el dometoj. Ĝi havas naĝejon, restoraciojn kaj trinkejojn, kaj la ĉambroj estas klimatizataj.

Prezo en ĉambro: unupersona — 44 €, dupersona — 39 €


Vidu la bildon

10 Hotelo Neptuno/Tritón (***)
tel.: +53 (7) 204 1606
Distanco de la Kongresejo: 4 km
Adreso: Avenida 3ra y 70, Miramar, Ciudad de la Habana
La hoteloj Neptuno kaj Tritón estas du turoj ligitaj teretaĝe. La ĉambroj estas komfortaj, klimatizataj, kelkaj kun bankuvoj, sekurŝrankoj, fridujetoj, televidiloj kaj vidon al la maro. Krome la hoteloj havas restoraciojn, kafejojn kaj naĝejon. La sola problemo estas, ke en ĉiu turo funkcias nur unu lifto. Se konsideri la fakton ke ambaŭ turoj havas 22 etaĝojn, atendado por la lifto povas daŭri sufiĉe longe.

Prezo en ĉambro: unupersona — 34 €, dupersona — 26 €

↑ enhavo ↑

Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

Kubo, la kariba regiono kaj Centra Ameriko estas unu el tiuj partoj de la mondo kiujn homoj revas koni pro iliaj naturo, arkitekturo, homa diverseco kaj historio. Jen perfekta okazo pli bone konatiĝi kun tiu parto de la mondo, partoprenante antaŭ- kaj/aŭ postkongresajn ekskursojn.

La prezoj inkluzivas:
— restadon en kvalitaj hoteloj/gastejoj (3-stelaj aŭ similaj, krom se alie indikite);
— matenmanĝojn en la hoteloj;
— se indikite en la ekskurspriskriboj, ankaŭ aliajn manĝojn kaj trinkaĵojn; — transporton per komfortaj klimatizataj turismaj busoj (kaj flugon Havano– Santiago de Kubo dum P3);
— enirbiletojn por la vizitotaj lokoj laŭ la ekskurspriskriboj; — Esperantajn ĉiĉeronojn.

La prezoj ne inkluzivas:
— ekstrajn elspezojn en la hoteloj, ekz. telefonvokojn;
— ekster Kubo, la transporton de/al la flughavenoj;
— trinkaĵojn, krom se alie indikite;
— flughavenajn impostojn.

La ekskursoj en Kubo devas havi minimume po 20 partoprenantojn. Se estos malpli ol 20 partoprenantoj en iu ekskurso, la prezo altiĝos aŭ la koncerna ekskurso estos nuligita. En tiaj okazoj la mendintoj estos ĝustatempe informitaj pri tio kaj povos ŝanĝi al alia aŭ entute nuligi sian mendon.

La ekskurso al Gvatemalo devas havi minimume 6 partoprenantojn kaj povas havi maksimume 12 partoprenantojn. La ĉiĉerono estas majaa indiĝeno E-parolanta.

↑ enhavo ↑

Antaŭkongresaj ekskursoj

A1 Kubo, okcidento kaj centro — Naturo kaj historio

12-a — 16-a de julio, 5 tagoj/4 noktoj

12.07 Alveno en Havano, transporto al la hotelo Villa Panamericana kaj tranokto.

13.07 Matenmanĝo kaj transporto al Viñales, ĉe la plej okcidenta provinco de Kubo, en belega valo, kun abunda naturo kaj agrikulturo (fruktoj, legomoj, kafo, tabako ktp). La vilaĝo havas praktike nur unuetaĝajn domojn el ligno, kio bele kongruas kun la ĉirkaŭa naturo. Vizito al la vilaĝo kaj ĉirkaŭaĵoj. Tranokto en hotelo Los Jazmines (vespermanĝo).

14.07 Matenmanĝo kaj transporto al Cienfuegos, kosmopolita, kun malsama historio ol aliaj urbo de la insulo ĉefe pro sia rolo kiel grava nacia kaj internacia havenurbo. Vizito al la urbo. Tranokto en hotelo Jagua (vespermanĝo).

15.07 Matenmanĝo kaj transporto al Trinidad, la plej bone konservita koloniepoka urbo de Kubo, barokstila. Vizito al la Arkitektura Muzeo. Vizito al la valo Valle de los Ingenios. Tranokto en ĉe-mara hotelo Ancón (ĉiuj manĝoj kaj trinkaĵoj inkluzivigitaj).

16.07 Matenmanĝo kaj transporto al Havano. Fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 293 EUR; dulita 252 EUR.

Ekstraj noktoj en Havano en hotelo Villa Panamericana (Calle A y Avenida Central, Cojímar; tel. +53 (7) 795 1001). Loko en: unupersona ĉambro 60 EUR; dulita 29 EUR.

A2 Gvatemalo kaj la majaa kulturo

7-a — 17-a de julio, 11 tagoj/10 noktoj

7.07 Alveno en Gvatemalurbo, vizito al muzeoj, transporto al Antigua kaj enhoteliĝo en hotelo Los Búcaros.

8.07 Vizito al la urbo kaj indiĝena teksaĵ-arta vilaĝo. Tranokto en Antigua.

9.07 Vojaĝo al Comalapa. Survoje vizito al indiĝen-turisma oficejo de Kichin Konojel — Edukaj kaj Terkulturaj Projektoj. En Comalapa vizito al la urbeto, konata pro siaj artistoj. Koncerto de majaaj muzikoj kaj enhoteliĝo en Comalapa Refugio de Doña Catarina.

10.07 Vizito al Arkeologia Centro Tekpan. Tagmanĝo ĉe indiĝenoj.

Sunsubirrigardado ĉe lago kaj enhoteliĝo en hotelo Las Villas Sta. Catarina Palopos.

11.07 Boatkrozado kaj vizito al indiĝenaj vilaĝoj. Hotelo San Juan la Laguna.

12.07 Vizito al Chichicastenango, bazaro kaj varmaj fontoj. Hotelo San Andrés Sajcabaja.

13.07 Veturado kaj vizito al Coban. Hotelo Casa d’Acuña.

14.07 Veturado al Sayaxche, El Ceibal, Flores kaj El Remate. Hotelo Casa de Don Ernesto.

15.07 Vizito al Tikal. Boata veturo laŭ la rivero Rio Dulce. Enhoteliĝo en hotelo Finca Tatin (en la ĝangalo).

16.07 Vizito al Livingston kaj indiĝena projekto Aktinamit. Reveno al Antigua, enhoteliĝo en hotelo Los Búcaros.

17.07 Vizito al muzeo, transporto al la flughaveno kaj fino de la servoj.

La ekskursprezo inkluzivas ĉiujn manĝojn kaj po unu senalkoholan trinkaĵon dum manĝoj.

La ekskursantoj devas mem aranĝi la necesajn flugojn al Gvatemalo kaj inter Gvatemalo kaj Kubo! En komplikaj kazoj UEA povas doni konsilojn.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 750 EUR, dulita 650 EUR.

↑ enhavo ↑

Postkongresaj ekskursoj

P1 Kubo — Historio

24-a — 28-a de julio, 5 tagoj/4 noktoj

24.07 Veturo de la kongresejo je la 14h30 al Santa Clara, en la centro de la insulo, fondita el la antikva indiĝena vilaĝo Cubanacán. Koloniepoka universitata urbo kun mallarĝaj stratoj kaj gastama loĝantaro. La urbo havas kelkajn muzeojn honore al Che Guevara kaj lia vivo. Tranokto en hotelo Los Caneyes (vespermanĝo).

25.07 Veturo al Trinidad tra Cienfuegos. Urba vizito en Cienfuegos, la perlo de la sudo, urbo fondita de francoj en 1819, kun belegaj parkoj kaj novklasikaj konstruaĵoj. Alveno en Trinidad kaj tranokto en ĉe-mara hotelo Ancón (ĉio inkluzivigita).

26.07 Urborigardado en Trinidad, fondita en 1514 de Diego Velázquez.

La romantika etoso miksiĝas kun la sklaveca pasinteco kaj unika urba arkitekturo, de novklasika ĝis baroka kun kelkaj tuŝoj de araba arkitekturo. Strategie lokita inter la montaro Escambray kaj la Kariba Maro, tie troviĝas la plej granda preĝejo de Kubo, la katedralo de la Sankta Triunuo.

27.07 Transporto al Havano tra la valo Valle de los Ingenios. Hotelo Villa Panamericana.

28.07 Matenmanĝo kaj fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 261 EUR; dulita 228 EUR.

Ekstraj noktoj en Havano en hotelo Villa Panamericana (Calle A y Avenida Central, Cojímar; tel. +53 (7) 795 1001). Loko en: unupersona ĉambro 60 EUR; dulita 29 EUR.

P2 Kubo — Naturo kaj Plaĝo

24-a — 28-a de julio, 5 tagoj/4 noktoj

24.07 Ekiro je la 14h30 de la kongresejo al Viñales en la plej okcidenta provinco de Kubo, en belega valo, kun riĉa naturo kaj agrikulturo (fruktoj, legomoj, kafo, tabako ktp). La vilaĝo havas praktike nur unuetaĝajn domojn el ligno, kio bele kongruas kun la ĉirkaŭa naturo. Vizito al la vilaĝo kaj ĉirkaŭaĵoj. Tranokto en hotelo Los Jazmines (vespermanĝo).

25.07 Transporto al Varadero, la plej konata feriejo de Kubo kun blanksablaj kaj blumaraj plaĝoj. Enhoteliĝo en Villa Tortuga (ĉio inkluzivigita).

26.07 Libertempo en Varadero.

27.07 Veturo al Havano. Enhoteliĝo en Villa Panamericana.

28.07 Matenmanĝo kaj fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 386 EUR; dulita 325 EUR.

Ekstraj noktoj en Havano en hotelo Villa Panamericana (Calle A y Avenida Central, Cojímar; tel. +53 (7) 795 1001).

Prezoj: Loko en: unupersona ĉambro 60 EUR; dulita 29 EUR.

P3 Havano–Santiago–Camagüey–Trinidad–Santa Clara

24-a — 29-a de julio, 6 tagoj/5 noktoj

24.07 Ekiro je la 14h30 al flughaveno por preni la flugon al Santiago. Alveno en Santiago kaj transporto al hotelo Las Américas. Vespermanĝo kaj tranokto.

25.07 Matenmanĝo kaj urba rigardado. Santiago estas la dua urbo de Kubo laŭ loĝantaro kaj ekonomio; ĉirkaŭita de la imponaj montoj de Sierra Maestra, la urbo estas konata pro siaj deklivaj stratoj kaj miksita loĝantaro; oni diras ke ĝi estas la plej ekzotika urbo de la lando kaj la precipa lulilo de ĉiuj muzikĝenroj de Kubo. Tranokto.

26.07 Veturo al Camagüey kaj urba rigardado. Camagüey estas konata ankaŭ kiel "la konfuza" pro la malsimetriaj stratoj, kiuj konfuzas la vizitantojn, intence tiel planitaj pro la tiamaj pirataj invadoj. Ĝi estas konsiderata alia lulilo de la kuba kulturo. Hotelo Camagüey (vespermanĝo).

27.07 Veturo al Trinidad, la plej bone konservita koloniepoka urbo de Kubo, barokstila. Vizito al la Arkitektura Muzeo. Vizito al Valle de los Ingenios (Valo de la Sukerkanmuelejoj). Tranokto en ĉe-mara hotelo (ĉio inkluzivigita).

28.07 Veturo al Santa Clara tra Cienfuegos. Cienfuegos estas kosmopolita urbo, kun aparta historio ĉefe pro sia rolo kiel grava nacia kaj internacia havenurbo. Vizito al la urbo. Santa Clara, en la centro de la insulo, estis fondita el antikva indiĝena vilaĝo Cubanacán. Koloniepoka universitata urbo kun mallarĝaj stratoj kaj gastama loĝantaro. La urbo havas maŭzoleon kaj placon honore al Che Guevara. Tranokto en hotelo (vespermanĝo).

29.07 Veturo al Havano kaj fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 657 EUR; dulita 574 EUR.

Ekstraj noktoj en Havano en hotelo Villa Panamericana (Calle A y Avenida Central, Cojímar; tel. +53 (7) 795 1001). Loko en: unupersona ĉambro 60 EUR; dulita 29 EUR.

↑ enhavo ↑

Dumkongresaj ekskursoj

Kiel mendi ekskursojn?

Bonvolu atente tralegi la priskribojn kaj elekti. Post la elekto, plenigu klare kaj atente (preslitere) la koncernan parton de la mendilo kaj sendu ĝin samtempe kun via pago al Roterdamo. Prefere uzi la retan mendilon. Se en via lando estas kongresa peranto, vian mendon/pagon vi povas sendi al tiu.

Por malmendoj validas la kondiĉoj presitaj dorsflanke sur la mendilo. Bv. ĉiam sendi la mendilon kaj pagon al la sama adreso, t.e. instanco.

Ĝeneralaj kondiĉoj

Ĉar ĉiuj ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizanto rezervas al si la rajton eventuale nuligi iujn ekskursojn, pri kio ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso, kun propono de eblaj alternativoj.

Ĉiuj ekskursoj startas de antaŭ la kongresejo. Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos esperantlingvaj interpretistoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi. Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (EUR).

Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la menditaj kongresaj biletoj. Sur la biletoj estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj sur la biletoj. Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj povas esti netaŭga por homoj kun marŝhandikapoj. La priskriboj de la ekskursoj kutime mencias tion.

Servoj inkluzivigitaj

— ĉiĉeronado de loka turisma servo kaj esperantlingva ĉiĉerono; — vojaĝo per altkvalitaj busoj (ne kiam temas pri piedira, publiktransporta, ŝipa ktp. ekskurso); — enirbiletoj de la vizitataj lokoj.

ni rekomendas al la partoprenantoj de la dumkongresaj ekskursoj porti komfortajn ŝuojn, leĝerajn vestaĵojn, sunprotektan kremon kaj sunŝirmilon (ĉapon, sunombrelon aŭ simile).

↑ enhavo ↑

Tuttagaj ekskursoj

La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en merkredo, la 21-a de julio, sed ankaŭ en aliaj tagoj. La prezoj inkluzivas enirbiletojn kaj, se indikite, tagmanĝon.

Ĉiuj ekskursaj busoj estas altkvalitaj kaj klimatizataj.

E1 Valo Viñales

Lundo kaj merkredo 8:00 — 18:00 Prezo: 46 EUR

La valo Viñales estas en la listo de Naturaj Heredaĵoj de Unesko ekde 1999 kaj estas unu el la plej belaj naturaj vidindaĵoj de la insulo. Ĝia milda klimato ebligas la kultivadon de praktike ĉiaj specoj de vegetaĵoj. Kafo kaj tabako abundas tie. Aliaj mirindaĵoj estas ĝiaj kavernoj, kelkaj dekojn da kilometroj longaj. La ekskurso montros la ĝeneralan bildon de la valo kaj iros al unu el la enireblaj kavernoj. Tagmanĝo inkluzivigita.

E2 Cayo Levisa

Merkredo kaj vendredo 8:00 — 19:00 Prezo: 55 EUR

Cayo Levisa estas paradiza insulo, ne multe konata de turistoj, ĉirkaŭ 60 km nordokcidente de Havano. La ŝipveturo al la insuleto daŭras ĉirkaŭ 30 minutojn. Ideala loko por tiuj, kiuj ŝatas strandojn kaj aktivadojn marrilatajn. Tagmanĝo inkluzivigita.

E3 Varadero

Merkredo 8:00 — 18:00 Prezo: 30 EUR

Ekskurso al la mondfama Varadero. Ĝiaj blanksablaj plaĝoj kaj bluvarma akvo metas Varaderon sur la saman nivelon de internacie konataj plaĝoj, kiel tiuj de Cancún aŭ la hispana Costa Brava, kun la avantaĝo ke ĉe Varadero vi havas trankvilon kiel aldonaĵon. Duŝejoj en Placo América estas je dispono por ŝanĝi vestaĵojn antaŭ kaj post la marbanado.

E4 Guamá

Mardo kaj merkredo 8:00 — 18:00 Prezo: 52 EUR

Guamá situas en rava laguno (Laguna del Tesoro) de la Zapata duoninsulo.

Tiu ĉi marĉa regiono estas granda rezervejo de flaŭro kaj faŭno. Oni ŝipekskursos al la Taina vilaĝo, loko omaĝe al la originaj loĝantoj de la insulo.

Per statuoj en reala grandeco ĝi provas doni ideon pri la tiea vivo antaŭ la alveno de eŭropanoj. Posta vizito al krokodilbredejo. Tagmanĝo inkluzivigita.

↑ enhavo ↑

Duontagaj ekskursoj

D1 Havano

Sabato, dimanĉo 14h00 — 18h00

Mardo, ĵaŭdo 08h00 — 12h00 Prezo: 17 EUR

Konatiĝu kun la Malnova Havano (en la listo de Unesko kiel Monda Heredaĵo), ĝiaj antikvaj domoj, fortikaĵoj, pitoreskaj stratetoj, preĝejoj. Dum la ekskurso oni promenos al kvar el ĝiaj placoj, vizitos la eksterajn areojn de la fortikaĵoj El Morro kaj La Cabaña, kaj povos konatiĝi kun la bazaro de manartaĵoj.

Panorama rondveturado al Gran Teatro de La Habana, Nacia Kapitolo, Centra Parko, Placo de la Revolucio kaj Havana Universitato. Aliaj vidindaĵoj malkovreblaj dum la promenado.

D2 Laŭ la vojo de Hemingway

Lundo, mardo kaj vendredo 08h00 — 12h30 Prezo: 22 EUR

Vizito de la muzeo Ernest Hemingway. Veturo al la monumento al Hemingway en la fiŝista vilaĝo Cojímar. Promenado en la Malnova Havano kun vizito al restoracio El Floridita.

D3 Kanonpafado

Merkredo, ĵaŭdo 20h00 — 21h30 Prezo: 25 EUR

En la malnovaj tempoj, kiam Havano ankoraŭ estis ĉirkaŭita de muregoj, la pordoj de la urbo estis ĉiunokte fermitaj por protekti kontraŭ invadoj de piratoj, kaj granda ĉeno baris la eniron en la havenon. Kanonpafo avertis la popolon pri tio precize je la 21h00. Tiu tradicio daŭre vivas en la Fortikaĵo San Carlos de la Cabaña, eĉ sen la plua ekzisto de urbaj muroj. La tuta afero okazas precize kiel ĝi estis en sia origino. Vespermanĝo inkluzivigita.

D4 Tropicana

Merkredo 20h30 — 0h30 Prezo: 62 EUR

La plej fama kabaredo de Kubo (eble de la mondo), funkcianta ekde 1939. Ekstaza kaj neforgesebla spektaklo. Inkluzivas duonbotelon da rumo kaj salaĵetojn.

↑ enhavo ↑

Semajna skemo de ekskursoj

T = tuttaga ekskurso
M = duontaga ekskurso matene
P = duontaga ekskurso posttagmeze
V = vespera ekskurso

Nomoj / DatojSab 20/07Dim 21/07Lun 22/07Mar 23/07Mer 24/07Ĵaŭ 25/07Ven 26/07Prezo EUR
E1 Valo Viñales    
T
 
T
    € 46
E2 Cayo Levisa        
T
 
T
€ 55
E3 Varadero        
T
    € 30
E4 Guamá      
T
T
    € 52
D1 Havano
P
P
 
M
 
M
  € 17
D2 Vojo de Hemingway    
M
M
   
M
€ 22
D3 Kanonpafado        
V
V
  € 25
D4 Tropicana        
V
    € 62

↑ enhavo ↑

Bankedo

La bankedo okazos lundon, la 19-an de julio, je la 19h30, en la kongreseja restoracio "El Bucán".

Aperitivoj

— Tipe kubaj kokteloj kaj aperitivfrandaĵoj
— Mojito [moĥito], dajkirio, Cuba Libre (rum-kolao)
— Krokedoj: fiŝaj, viandaj (vegetaĵaj ♣)
— Almanĝaĵo de fromaĝo, ŝinko kaj paprikkolbaso
— Viandbuletoj (vegetaĵbuletoj ♣)
— Biero, minerala akvo, limonadoj, kolao, fruktosukoj

Antaŭplado

— Kukurba kremo (vegetara)
— Unua plado
— Fiŝa filepeco en mango-saŭco
(gombo kaj aliaj vegetaĵoj leĝere frititaj en vegetaĵa oleo ♣)
— Terpoma kaĉo kun butero

Dua plado

— Kradrostita porkaĵa steko (soja hamburgero en tomatsaŭco ♣)
— Maŭroj kaj kristanoj (rizo kun ruĝaj fazeoloj laŭ kuba maniero)
— Manioko en saŭco de ajlo, cepo kaj amara oranĝo
— Avokada kaj kukuma salato en saŭco de citrono kaj verda mento

Deserto

— Glaciaĵ-torto
— Kafo aŭ teo
— Rumo Havana Club 7-jaraĝa
— trinkaĵoj
— Ruĝa vino Soroa
— Ruĝa vino Nazareno Cabernet Sauvignon (Ĉilio)
— Blanka vino Nazareno Chardonnay (Ĉilio)
— Biero, minerala akvo, gastrinkaĵoj, fruktosukoj

Prezo: 30 EUR
♣ = vegetara varianto

↑ enhavo ↑

Provizora programo

Ĉi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.

Sabato, 17 julio. Loĝigo. Malfermo de la kongresejo je la 9h00. Alveno de kongresanoj kaj registriĝo. Disdonado de dokumentoj. Komitato de UEA. Unuafojaj Kongresanoj (17h00). Artistoj. Libroservo. Movada Foiro/Interkona Vespero (19h00). Giĉetoj funkcias ĝis la 18h00.

Dimanĉo, 18 julio. Solena Inaŭguro (10h00). Ekumena Diservo. Inaŭguro de IKU/AIS. Kongresa Temo. Paroligaj Kursoj. Hispana Eksprese. Libroservo. Nacia Vespero.

Lundo, 19 julio. Kleriga Lundo. Komitato de UEA. ILEI. IKU-prelegoj. Paroligaj Kursoj. Hispana Eksprese. KER-Ekzamenoj (registriĝo). Libroservo. Bankedo. Balo.

Mardo, 20 julio. Tago de la Lernejo. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Paroligaj Kursoj. Hispana Eksprese. KER-Ekzamenoj. Estraro Respondas. Landa Agado. Delegita Reto. Libroservo. Societo Zamenhof. Teatro.

Merkredo, 21 julio. Tuttagaj ekskursoj. Kongresejo fermita.

Ĵaŭdo, 22 julio. Tago de la Libro. IKU-prelegoj. Kongresa Temo. Esperantologia Konferenco. Belartaj Konkursoj. Paroligaj Kursoj. KER-Ekzamenoj. CO Respondas. Urba Akcepto (por invititoj). Libroservo. Koncerto.

Vendredo, 23 julio. Komitato de UEA. IKU-prelegoj. Paroligaj Kursoj. Faka Forumo. Aŭkcio. Ĉefdelegitoj kaj Perantoj. Venontaj UK-oj. Libroservo. Internacia Arta Vespero.

Sabato, 24 julio. Solena Fermo (10h00). Libroservo (ĝis la 14h00). Fermo de la kongresejo (14h00).

↑ enhavo ↑

Programeroj dum UK

Novtipaj KER-ekzamenoj de UEa je tri niveloj. Post la bjalistoka UK duan fojon estos organizataj dumkongrese la novtipaj Ekza menoj laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) de UEA-ITK. La ekzamenoj okazos je tri niveloj — B1, B2 kaj C1 — kiujn eblas partopreni ne nur en ilia kompleto, sed ankaŭ nur en unu el la ekzamentipoj: skriba aŭ parola.

La ekzamensistemo estas ellaborita surbaze de la manlibro de la Konsilio de Eŭropo: Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj: lernado, instruado, pritaksado. La sukcesaj trapasintoj de la ekzameno ricevos kvarlingvan (Esperanto, angla, franca kaj germana) diplomon, eldonitan de ITK, la ŝtate agnoskita, plej granda ekzamencentro de Hungario.

La skriba sesio de la ekzameno okazos ĵaŭdon, la 22-an de julio, posttagmeze.

Por la parola parto (20-minuta individua sesio) oni povas elekti tempon laŭ la vico de la aliĝoj, jam antaŭ la UK aŭ surloke.

Aliĝi por la skriba sesio eblos ankoraŭ dum la UK, sed por la parola parto la ekzamenebloj estas limigitaj. Ju pli frua aliĝo, des pli granda ŝanco ricevi ekzamenlokon.

La ekzamenkotizoj estas diversaj, laŭ la land-kategorioj de la membrokotizoj de UEA. La kotizo pageblas per antaŭa ĝiro al UEA-konto, aŭ surloke ĉe la kongresa kaso.

Interesiĝantoj jam nun povas peti ekzamenspecimenojn, kaj la fruaj aliĝintoj povas havi preparhelpon kaj ekzamenkonsilojn ĉe la teamo de www.edukado.net.

Pliajn informojn pri la ekzameno (postuloj, prezoj, statistiko, specimenoj ktp) legu kaj akiru:
— en la libro Esperanto de nivelo al nivelo;
— ĉe http://www.edukado.net/pagina/NOVAJ+UEA-EKZAMENOJ/22422;
— aŭ petu ĉe katalin@ikso.net.

Paroligaj kursoj kun edukado.net. Kiel tradicie jam de pluraj jaroj la porinstruista retejo edukado.net denove gvidos paroligajn kursojn por la partoprenantoj de la UK. La du paralelaj kursoj — kiuj okazos dufoje tage dum kvar tagoj de la UK-semajno, do entute ok fojojn — estas celataj por komencantaj (A1, A2) kaj meznivelaj (B1, B2) parolantoj de la internacia lingvo. Ankaŭ observantoj de la instrulaboro estas bonvenaj. La kursmaterialo por komencantoj estas la eldonaĵo Poŝamiko (5 EUR); en la alia nivelo oni estos petata kontribui al la kopikostoj. Antaŭa aliĝo ne estas bezonata. La programojn gvidos la konataj Esperanto-pedagogoj s-ino Katalin Kováts kaj s-ro Sylvain Lelarge.

↑ enhavo ↑

Kiu kongresas kiam kaj kie?

41-a Internacia Infana Kongreseto (IIK), 17-24 julio 2010 en Havano. Informoj ĉe la TTT-ejo: http://bertosch.free.fr/iik2010/index.html kaj ĉe la respondeculo de IIK, s-ro Bert Schumann, retadreso bert.schumann@gmail.com.

43-a IlEI-Konferenco, 11-17 julio 2010 en Matanzas, Kubo. La konferenca temo estas: Edukado por kultura proksimiĝo. La ILEI-Konferenco sesios en hotelo Canimao kaj havos buntan programon fakan, laboran kaj distran. Se estos sufiĉe da interesitoj okazos la ekzamenoj de ILEI/UEA. Pliaj informoj, kotizoj, fotoj kaj aliĝilo troviĝas ĉe la TTT-ejo de la konferenco: http://ilei.info/agado/Kubo.php.

66-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), 24-31 julio 2010 en Los Cocos, Kubo. La moderna kampadejo Los Cocos, situanta ĉe la strando Jibacoa inter Havano kaj Varadero, havas kapaciton por 400 personoj en novaj kaj komfortaj dometoj, ankaŭ naĝejon, sportejon, ludejon ktp. Informoj kaj aliĝo ĉe la TTTejo: www.tejo.org/ijk/2010 kaj ĉe TEJO/IJK, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel. +31 10 436 1044, f+31 10 436 1751; oficejo@tejo.org.

↑ enhavo ↑

Ĝeneralaj informoj

Disdonado de propagandiloj kaj informiloj. Universala Kongreso estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri iu nova iniciato, pri specialaj agadoj de via faka asocio, por reklami novan eldonaĵon aŭ revuon, fari donacon al ĉiuj kongresanoj, por anonci iun renkontiĝon, kursaron, varon. La plej efika maniero estas enmeti la informilon en la dokumentujon kiun ricevas ĉiu kongresano. Tiu servo estas aparte pagenda (275 EUR), kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA por disdonado (bv. kontakti la CO de UEA). Neniu dokumento rajtas esti distribuata en la kongresejo sen permeso de la Estraro.

Salonmendoj kaj standoj (budoj). Ĉiuj fakaj asocioj konataj al UEA ricevis mendilon por havi salonon por sia kunveno dum la UK, se ili tion bezonas.

Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 31-a de marto de la kongresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate, kaj eblas postuli por ili ekstran lupagon. Salonon por kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocioj. Se via asocio ankoraŭ ne ricevis la mendilon, bv. peti ĝin ĉe la konstanta adreso. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldonejoj, revuoj aŭ grupoj kiuj volas aparte efike informi kongresanojn, disdoni broŝurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi budon (standon) dum la kongreso (380 EUR).

Tiujn budojn oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insignoj k.s.), sed jes por kolekti mendojn.

Kongresa libroservo. Universala Kongreso estas okazo ankaŭ por aktualigi vian bibliotekon, aĉetante en la plej riĉa E-vendejo de la jaro: la Kongresa Libroservo. Multaj novaj libroj, interalie el la kongreslando mem, estos unuafoje lanĉitaj en la Kongresa Libroservo, en kiu plurajn titolojn eblos aĉeti ankaŭ kun speciala rabato. La Kongresa Libroservo havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantaĵojn dum la UK. Se vi aŭ via asocio volas vendigi viajn eldonaĵojn, necesas ke vi ofertu ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antaŭ la kongreso.

Pagmanieroj. Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn mendojn. Elektu tiun kiu estas por vi la plej oportuna kaj plej malkara. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas poŝta aŭ banka monĝiro. Se vi mendas proksime al la limdatoj, bv. ankaŭ noti ke pagoj al poŝtaj kontoj ekster Nederlando (Germanio, Svedio k.s.) povas foje daŭri eĉ unu monaton. Nepre konsideru malfermon de konstanta konto ĉe UEA, ĉar tio havas plurajn avantaĝojn. Bonvolu ĉiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco. Kotizojn kaj donacojn al la bonfaraj kasoj oni prefere pagu al la landa peranto (vidu la liston de la oficialaj perantoj sur la interna dorskovrilo).

Pagojn por loĝigo, ekskursoj kaj bankedo faru rekte al Universala Kongreso de Esperanto en unu el la jenaj manieroj:

— ING-konto n-ro 62 73 37 je la nomo de Universala Kongreso de Esperanto en Rotterdam. IBAN-numero: NL96INGB0000627337, SWIFT (BIC)-kodo: INGBNL2A.

— ABN-Amro-konto n-ro 42.69.01.444 je la nomo de Universala Kongreso de Esperanto, Rotterdam.
IBAN-numero: NL86ABNA0426901444.
SWIFT (BIC)-kodo: ABNANL2A.

— UEA-konto: personoj kun sufiĉa bonhavo ĉe UEA povas sendi mendilojn kaj peti debeton al sia persona konto.

— monbiletoj: oni povas sendi monbiletojn (en eŭroj aŭ valuto ŝanĝebla al eŭroj) al la konstanta adreso, prefere en registrita koverto.

— al la poŝtokonto en la nomo de Universala Esperanto-Asocio en Belgio: 000- 1631831-97 / Germanio: Köln 3182.91.509 BLZ 370 100 50 / Svedio: 74374-0 / Svislando: Bulle 12-2310-0.

Pagante per banka ĝiro de ekster Nederlando, nepre aldonu 10 eŭrojn por la bankkostoj.

Se vi pagos per banka ĉeko, sendu ĝin al la konstanta adreso. La ĉeko estu en eŭroj kaj nepre aldonu 20 eŭrojn por la bankkostoj ! Prefere ne sendu ĉekojn kiuj ne estas titolitaj al unu el la bankoj en Nederlando. Kostoj por ili povas esti tre altaj. Ne forgesu ĉiam klare indiki la celon de via pago.

Kreditkartoj. Eblas pagi ankaŭ per kreditkartoj Visa, Eurocard, Mastercard kaj American Express, indikante la numeron de la karto, la daton ĝis kiam ĝi validas, kaj la 3-kontrolciferojn malantaŭe sur la kartoj (CVC-numero). En tiu kazo la pagata sumo tamen devas esti plialtigita per 5% pro administraj kostoj, tiel ke por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron.

Asekuro. La kongreskotizo inkluzivas nenian asekuron. Necesas do, ke ĉiu aliĝinto zorgu mem pri taŭga asekuro ekzemple kontraŭ akcidento kaj malsano dum la kongreso. La kongreso ne repagas mendojn (ekz. por loĝado, ekskursoj, bankedo), se la malmendo venas post la difinita limdato. Ĉar temas pri relative grandaj monsumoj, estas konsilinde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno. Pri tio konsultu vian kutiman asekuriston.

Donacoj. La kongreso bonvenigas donacojn por la ĉi-subaj celoj:
— Adoptaj Gepatroj: subvencias partoprenon en la Internacia Infana Kongreseto de infanoj el landoj kun transpagaj problemoj.

— Fondaĵo Canuto: helpas membrigon al UEA de esperantistoj el landoj kun transpagaj problemoj.

— Triamonda Kaso: helpas al kongresanoj el triamondaj landoj.

— Blindula Kaso: helpas al blindaj kongresanoj.

— Volontula Fondaĵo: subtenas volontulan servon ĉe la Centra Oficejo.

— Ĝenerala Kaso: por la ĝenerala subteno al la organizado de la UK. Mencio pri ĉiu donacinto aperos en la Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.

↑ enhavo ↑

Kontaktinformoj

Konstanta adreso de Universalaj Kongresoj

Centra Oficejo de UEA, Kongresa Administracio: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam; tel. +31 (0)10 436 1044, fakso: +31 (0)10 436 1751; kongresoj@co.uea.org.

N.B. Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. LKK-anoj ne povas trakti individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.

Retpaĝoj: http://www.uea.org/kongresoj.

↑ enhavo ↑

Kongresaj perantoj

Se estas en via lando, prefere sendu viajn mendilon kaj pagon al la peranto. Se ne, sendu la mendilon kaj pagon al Roterdamo. Mendojn sen pago oni ne traktos.

Aŭstralio: Libroservo de AEA, Esperanto House, 143 Lawson St, Redfern NSW 2016

Aŭstrio: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, 3400 Klosterneuburg

Belgio: Claude Glady, 1 rue du Culot, 5630 Cerfontaine
aŭ Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, 2000 Antwerpen

Britio: Esperanto-Asocio de Britio, Station Rd, Barlaston, Stoke-on-Trent ST12 9DE

Ĉeĥio: Lucie Karešová, Havličkovo nám. 1, 130 00 Praha

Ĉinio: Ĉina Esperanto-Ligo, P.O. Kesto 825, 100037 Beijing

Danio: Arne Casper-Mortensen, Bryggervangen 70, 4.tv., 2100 København

Estonio: Virve Ernits, Vallimaa 17-8, 93812 Kuressaare

Finnlando: Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki

Francio: Unuiĝo Franca por Esperanto, 4 bis, rue de la Cerisaie, 75004 Paris

Germanio: Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Str. 9, 55129 Mainz

Grekio: Helena Esperanto-Asocio, Aristidu 9, 105 59 Athina

Hispanio: Pedro A. Garrote Escribano, Apartado 119 Esperanto, 47080 Valladolid

aŭ Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 1008, 08200 Sabadell

Hungario: Hungaria Esperanto-Asocio, Pf. 193, 1368 Budapest

Islando: Islanda Esperanto-Asocio, Pósthólf 1081, 101 Reykjavík

Israelo: Jehoŝua Tilleman, 97-a Dereĥ-Akko, 26373 Kirjat-Mockin

Italio: Itala Esperanto-Federacio, Via Villoresi 38, 20143 Milano

Japanio: Japana Esperanto-Instituto, Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku, 162-0042 Tôkyô

Kanado: Olga Du Temple, 765 Braemar Avenue, North Saarnich, BC V8L 5G5

Korea Resp. : Korea Esperanto-Asocio, 1601 Kangbyon Hanshin Core B/D 1601, 350 Mapo-dong, Mapo-gu, Seoul, 121-703

Kroatio: Boris Di Costanzo, set. Carmen Sylve 19, 51410 Opatija

Latvio: Margarita Želve, R ūpniecības iela 35-13, Rīga 1045

Litovio: Litova Esperanto-Asocio, ab.k. 167, 3000 Kaunas C

Nederlando: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam

Norvegio: Agnar Fitjar, Wiers Jenssens vei 33A, 5089 Bergen

Nov-Zelando: David Dewar, 24 Date Crescent, Halswell, Christchurch 8025

Pollando: Jan Książek, ul. Paderewskiego 6 m 2, 97-300 Piotrków Tryb aŭ Jan Skonieczka, ul. Chłodna 23ª, 85-345 Bydgoszcz

Rusio: Miĥail Ĉertilov, P.f. 21, 143000 Moskva-Odincovo-6
aŭ Halina Gorecka, ab.ja. 1205, 236039 Kaliningrad

Serbio: Milica Ristić-Dokmanović, Bul. Oslobodjenja 29/II, 11000 Beograd

Slovakio: Lúbomír Fajth, 018 26 Plevník

Svedio: Lisbet Andréasson, Kajsa Kavats gata 8, 242 35

Svislando: François Randin, Chemin de la Vallombreuse 14, 1004 Lausanne

Usono: Esperanto-USA, 5730 Hollis Street, Emeryville CA 94608

↑ enhavo ↑

aviadilo de Cubana

FLUGOJ AL LA 95-A UK EN HAVANO

Cubana de Aviación kaj Copa Airlines estas la oficialaj flugkompanioj de la 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano, Kubo.

Cubana de Aviación, 80-jara flugkompanio, ofertas al la kongresanoj malaltan tarifon por flugoj el 5 urboj el Eŭropo kaj 13 urboj el Ameriko. Sube estas la netaj prezoj kun interkrampe la aldono por la ceteraj impostoj laŭ la prezoj en decembro 2009 (*la impostoj varias laŭ la lando de la ekflugo kaj la momento de la aĉeto).

Ameriko:

MeksikoUSD 210,00 (+ 126,84*)
CancunUSD 160,00 (+ 48,61*)
KarakasoUSD 430,00 (+ 98,94*)
PanamoUSD 330,00 (+ 144,00*)
MontrealoCAD 470,00 (+ 130,00*)
TorontoCAD 470,00 (+ 133,25*)
BonaeroUSD 580,00 (+ 204,00*)

Eŭropo:

ParizoEUR 300,00 (+ 242,42*)
MadridoEUR 390,00 (+ 289,75*)
LondonoGBP 270,00 (+ 172,20*)
Romo EUR620,00 (+ 76,87*)
MoskvoEUR 640,00 (+ 137,26*)

Cubana flugas ankaŭ el Santo Domingo USD 225,00 (+ impostoj); Bogota USD 319,00 (+ impostoj); San José USD 250,00 (+ impostoj); Guatemala USD 260,00 (+ impostoj); Montego Bay USD 345,00 (+ impostoj); Kingston USD 345,00 (+ impostoj).

Por ricevi la kongresan tarifon, bv. kontakti unu el la oficejoj de Cubana (listo ĉe www.cubana.cu/guide/?article=of_otros), menciante ke vi estas kongresano de la 95-a UK en Havano. La biletoj aĉetitaj ne estas redoneblaj kaj ne eblas flugi per alia kompanio ol Cubana. La vojaĝo povas daŭri maksimume 21 tagojn ekde la unua flugo. La rezervoklaso devas esti H (sed P por Montrealo, Toronto kaj Moskvo; K pot Karakaso; R por Parizo).

La alia oficiala flugkompanio, Copa Airlines, flugas al 45 urboj el 24 amerikaj landoj. Ĝi ofertas rabaton de 15% je la publikaj tarifoj por flugoj el Centra kaj Suda Ameriko kaj Karibeo (rabatkodo C2843) kaj 20% por flugoj el Norda Ameriko (rabatkodo D2843). La kongresa rabato ne estas kombinebla kun alia(j) rabato(j) kaj validas de la 5-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto nur por flugoj de Copa (CM) kaj Aero República (CM*) al Havano en la rezervoklasoj S, I, Q, U, V, B, N, K, H kaj Y.

Por aĉeti la flugojn de Copa, bv. kontakti unu el ĝiaj oficejoj (listo ĉe www.copaair.com/html/user/default.aspx?pageid=72&lang=es) menciante la rabatkodon kaj ke vi estas partoprenanto de la 95-a UK. La kompanioj povas peti pruvon de via kongresaneco.

↑ enhavo ↑