

P1 Varsovio – Krakovo – Oświęcim – Wieliczka – Częstochowa
1-a – 5-a de aŭgusto, 5 tagoj/4 noktoj
1.08 Renkontiĝo antaŭ la kongresejo je la 13h00. Ekveturo, alveno al Varsovio kaj enloĝigo. Promenado tra la Malnova Urboparto: Placo kun Kolono de Zygmunt III Waza, la plej malnova sekulara monumento en Varsovio; la Malnova Foirplaco kun interesaj domoj ĉirkaŭe; la Barbakano el la 16-a jarcento, konstruita kiel parto de la Ĉirkaŭurbaj Muroj; Monumento de la Eta Ribelanto, por omaĝi la plej junajn partoprenintojn de la Varsovia Ribelo; la Prezidenta Palaco, la plej granda konstruaĵo ĉe la strato Krakowskie Przedmieście kaj la plej granda inter la palacoj de Varsovio. Vespermanĝo.
2.08 Matenmanĝo. Vizito al la Reĝa Kastelo – iama sidejo de polaj reĝoj kaj de la regna konsilio (Sejmo) de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (pola kaj litova). Rigardado de la ĉefurbo el belvedero de la Palaco de Kulturo kaj Scienco. Promenado tra la Parko Łazienki, kie troviĝas la monumento de Fryderyk Chopin; la Surakva Palaco, ankaŭ nomata Palaco sur insulo; la Amfiteatro, kun aŭditorio simila al tiu en Herkulano, ornamita per statuoj simile al Forum Romanum (Roma Forumo). Tagmanĝo. Vojaĝo al Krakovo, enhoteliĝo kaj vespermanĝo.
3.08 Matenmanĝo, ekskursado en Krakovo al la Monteto Wawel, simbolo de la iama pola monarkia gloro. Sur la pinto staras la Reĝa Kastelo kaj la Katedralo de Wawel, konstruita en la 14-a jarcento, en kiu okazis preskaŭ ĉiuj kronadoj kaj la entombigoj de polaj monarkoj kaj entombigoj de famaj polaj poetoj. Vidiĝos la Sonorilo de Zygmunt kaj la Reĝaj Salonoj. Tagmanĝo. Promenado tra la malnovaj urbopartoj, vizito al Sukiennice (teksaĵbazaro) en la koro de la Malnova Foirplaco. Foje oni diras, ke ĝi estas la plej malnova vendejcentro en la mondo. Nuntempe en la elegantaj kioskoj estas vendataj memoraĵoj el Krakovo. Vizito al la Maria-Preĝejo, kie troviĝas la brila mezepoka altaro de Wit Stwosz kaj el kies turo trumpetisto ludas en kvar direktoj de la mondo ĉiuhore; la Pordego Floriańska, parto de la iamaj ĉirkaŭurbaj muroj el la 13-a jarcento; la Barbakano, ronda fortikaĵo finkonstruita en 1499; kaj Kazimierz, iama juda kvartalo. Reveno al la hotelo kaj vespermanĝo.
4.08 Matenmanĝo, forveturo al la koncentrejo Auschwitz-Birkenau, tombejo kaj loko de la mondskale plej amasa genocido de judoj, poloj, ciganoj kaj rusoj. La Muzeo de Auschwitz (fondita en 1947) estis aldonita al la listo de mondaj heredaĵoj de Unesko. Alveno al Wieliczka, tagmanĝo kaj vizito al la salminejo, kiu estas la plej malnova salo-entrepreno en Pollando. Ĝi similas al urbo kun siaj propraj grandegaj kavoj kaj subteraj lagoj. Ankaŭ tiu ĉi subtera mondo sukcesis gajni lokon en la listo de mondaj kulturaj heredaĵoj. Reveno al la hotelo en Krakovo kaj vespermanĝo.
5.08 Matenmanĝo. Vizito al la plej grava loko por polaj katolikoj: la pentraĵo de Sankta Madono en la Monaĥejo de Jasna Góra en Częstochowa. Vidiĝos, krom kapelo kun mirakla pentraĵo de la Nigra Madono, Trezorejo kaj Kavalira Salono. Eniro en la turo de la sanktejo, de kie eblas vidi la pitoreskan panoramon de la urbo. Tagmanĝo kaj reveno al Varsovio. Fino de la servoj.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 418 EUR; dulita 360 EUR.
Ekstraj noktoj en Varsovio en hotelo Ibis Warszawa Centrum (ul. Aleje Solidarności 165, 00-876 Varsovio). Loko en: unupersona ĉambro 85 EUR, dulita ĉambro 48 EUR.
1-a – 3-a de aŭgusto, 3 tagoj/2 noktoj
Bv. atenti ke la bicikla ekskurso povas esti ne taŭga por kelkaj homoj!
1.08 Renkontiĝo antaŭ la kongresejo je la 13h00. Vizito al besto-rezervejo kun tarpanoj (eŭraziaj sovaĝaj ĉevaloj), eŭropaj bizonoj, alkoj, cervoj, aproj, lupoj; promenado laŭ la eduka itinero nomata “Bizonaj-Riboj”. Tagmanĝo. Enloĝigo en Hotelo Białowieski.
2.08 Matenmanĝo, bicikla ekskurso tra la Naturrezervejo de Białowieża – ĉ. 20 km kaj 3 horoj. Survoje: trajnstacidomo en Białowieża (kun historia Restoracio Tsarist), vilaĝo Podolany – Centro de Arbarscienca Edukado – landlimo kun Bjelorusio – Vojo Narewka - “Itinero de Reĝaj Kverkoj” – vilaĝo Pogorzelec – Białowieża. Tagmanĝo. Vizito al la Natur- kaj Arbarmuzeo kun panorama vido de Białowieża el ĝia turo. Palaca Parko (restaĵoj de la anglastila parko kun la plej malnovaj monumentoj en Białowieża kaj interesa flaŭro). Reveno al la hotelo. Vespere: fajrego kun muziko (i.a. enkoncerta) kaj vespermanĝo konsistanta el regionaj pladoj (diversspecaj kolbasoj, turnrostaĵo, pola plado farita el saŭrkraŭto, ŝaŝliko, kafo, teo, pano kaj tomata saŭco). Ŝirmitaj benkoj kaj tabloj. Oni antaŭvidas dancadon, prezentadon de ĉas-signaloj kaj konkurson por la plej bona ĉas-signalanto. La vojaĝo reen okazos en kaleŝoj lumigataj per torĉoj.
3.08 Matenmanĝo, vizitado al la strikte protektata areo (parto de la praarbaro sen iu ajn homa influo). Veturo al Hajnówka. Tagmanĝo. Vojaĝo per mallarĝaŝpura trajno el Hajnówka al Topiło – vizitado al la ĉirkaŭaĵo. Reveno al Hajnówka. Vizito al la Ortodoksa Preĝejo de la Sankta Triunuo, kie okazas festivaloj de ortodoksa religia muziko. Reveno al Bjalistoko kaj fino de la servoj.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 330 EUR; dulita 290 EUR.
Ekstraj noktoj en Bjalistoko (Hotelo Titanic). Loko en: unupersona ĉambro 48 EUR; dulita ĉambro 27 EUR.