DUA BULTENO
Kiu kongresas kiam
kaj kie?
40-a
Internacia Infana Kongreseto (IIK), 25-a
julio – 1-a aŭgusto 2009, en Supraśl, 16 km nordokcidente de
Bjalistoko. Oni invitas infanojn kaj junulojn kun bona rego de
Esperanto al neforgesebla semajno. La 40-a IIK okazos en la Eduka
Centro de Supraśl (la etaĝdomo estos rezervita por IIK!). En kelo
uzeblas tablotenisa ĉambro, ekstere eblas piedpilki. La centro disponas
pri konferenca salono por 100 personoj kun fortepiano, granda sporta
halo kun gimnastikejo, 30 bicikloj, 10 kajakoj kaj 12 ĉevaloj pohore
lueblaj. Por ĉiu grupo de ses infanoj ĉeestos unu plenkreskulo. Pliaj
informoj kaj aliĝilo troveblas en la retpaĝo de IIK:
http://bertosch.free.fr/iik2009
aŭ ĉe la IIK-administranto: Bert Schumann, 9 rue du Couradin, FR-35510
Cesson-Sévigné, Francio; bert.schumannCHEgmail.com.
42-a
ILEI-Konferenco, 17-a - 25-a de julio 2009 en Krakovo.
Temo de la konferenco: “La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de
interkultura komunikado”. La konferenco sesios en la Supera Lernejo de
Direktado kaj Bankismo (WSZiB). Estas planata bunta programo, i.a.
inaŭguro, komitatkunsidoj, estrarkunsidoj, ekzamenoj de ILEI/UEA,
paralelaj seminarioj de lernu!, E@I, Interkulturo, E-Literaturo kaj
Cseh-instruistoj. Krom ĝenerala programo okazos riĉaj ekskursa, kultura
kaj distra programeroj. Pli detalaj informoj kaj aliĝilo ĉe la retejo
http://www.ilei.info
kaj ĉe la ĉefa loka organizanto Małgorzata J. Komarnicka, ul.
Kilińskiego 14 m 3, PL-59-300 Lublin, Pollando,
margerita.ilei.pollandoCHEgmail.com,
√+48 603 318 149.
65-a
Internacia Junulara Kongreso (IJK),
18-a - 25-a de julio 2009 en Liberec, Ĉeĥio. Aliĝoj kaj informoj ĉe
TEJO/IJK, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; √+31
10 436 1044, f+31 10 436 1751; roficejo@tejo.org. Vizitu ankaŭ la
TTT-ejon: http://ijk.esperanto.cz.
reen al la enhavo