
Transporto al Bjalistoko. Bjalistoko estas atingebla aŭtomobile, buse kaj trajne. El la internacia fughaveno de Varsovio Fryderyk Chopin oni povas preni buson al Bjalistoko. La servon prizorgas la entreprenoj Podlasie Express, kies busoj ekiras je ĉiu horo ĉirkaŭ la tagmezo kaj je ĉiu dua horo dum la cetero de la tago (la vojaĝo daŭras inter 3,5 kaj 4 horojn), kaj Trans-Avia, kies busoj ekiras je la 12-a, 15-a kaj 19-a horoj (ĉ. 4-hora vojaĝo). La biletoj (45 zlotoj en februaro 2009) aĉeteblas rekte de la ŝoforo.
Alia vojaĝebleco estas preni urban aŭtobuson (n-ro 175) ĝis la centra stacidomo de Varsovio (Dworzec Warszawa Centralna – ĉ. 25 min) kaj de tie trajnon al Bjalistoko. Rektaj trajnoj de PKP ekiras je la 6h05, 7h25, 9h25, 11h25, 13h25, 15h25, 17h25 kaj 19h25. Trajno de la entrepreno Intercity (IC) kutime ekiras je la 14h15, sed bv. kontroli surloke ĉu okazis ia ŝanĝo. La trajnvojaĝo (en februaro 36 zlotoj en la duaklasa vagono kaj 56 zlotoj en la unuaklasa) daŭras 2,5 horojn.
Kiel atingi la kongresejon
La 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en la Bjalistoka Politekniko, ĉe la strato Wiejska. Ĝi estas supera lernejo kun pli ol 13 000 studentoj, fondita en 1949 kiel Supera Inĝeniera Lernejo. Nuntempe kadre de ĝi funkcias 8 fakoj. En 2008 ĝi estis elektita la plej bona lernejo en la Podlaĥia Vojevodio. En la konstruaĵoj de la Politekniko estos la diversaj kunvensalonoj, grandaj koridoroj kaj bone ekipitaj studentaj loĝejoj. Sur la verdaĵo antaŭ la ĉefa konstruaĵo estos tendego, kiu servos kiel Salono Zamenhof, kaj dua, gastronomia tendo vendos malmultekostajn bongustajn podlaĥiajn manĝaĵojn. El la stacidomo (haltejo Dworzec PKP ĉe la placo antaŭ la stacidomo) ĝis la urbocentro (t.e. la strato Lipowa kaj apudaj) iras busoj n-roj 1, 2, 4, 10, 21 kaj 28. Oni povas tien ankaŭ marŝi (ĉ. 15 minutojn), irante super la fervojo kaj laŭ la stratoj św. Rocha kaj Lipowa.
El la stacidomo ĝis la kongresejo iras rekte du busoj: n-ro 10 de la haltejo Dworzec PKP (ĉe la placo antaŭ la stacidomo) kaj n-ro 11 de la haltejo Kolejowa/PKP, kiu situas rekte trans la strato, do iras kontraŭadirekte. Oni elbusiĝu ĉe la strato Wiejska ĉe la haltejo Wiejska/Politechnika. Inter la urbocentro kaj la kongresejo eblas marŝi (ĉ. 20-25 minutojn) laŭ la strato Legionowa. Eblas tien veturi per ĉiuj busoj, kiuj haltas ĉe la strato Wiejska, haltejoj Wiejska/Kopernika (busoj n-roj 3, 3N, 8, 10, 16, 17, 23, 26, 27, 104) kaj Wiejska/Politechnika (apud la kongresa tendo; busoj n-roj 3, 3N, 10, 11, 16, 26, 104) kaj ĉe la strato Zwierzyniecka, haltejoj Domy Studenta (busoj n-roj 8, 10, 26) kaj Zwierzyniecka/Mazowiecka (apud grandaj studentaj domoj de la Politekniko; busoj n-roj 8, 10, 17, 26). Buso n-ro 6 haltas ĉe Mazowiecka/ Kopernika aŭ Kopernika/Pawilon, depende de la direkto.
Busveturojn oni povas kontroli ĉe mapo: http://komunikacja.bialystok.pl/mapselect.asp.