

1. Hotelo Branicki Hotelo
Branicki (★★★★) http://www.hotelbranicki.com
15-435 Białystok, ul. Zamenhofa 25
Unuaklasa hotelo, kiu spegulas la etoson de la antaŭmilita Bjalistoko. Ĝi situas en la senbrua parto de la urbocentro. Ĝiaj belstila aspekto, bonveniga etoso kaj la plej alta nivelo de servoj faras ĝin perfekta loko por labori kaj ripozi. La hotelo disponas 32 aparte projektitajn ĉambrojn kun unika interno kaj altkvalitaj materialoj, kaj saŭnejon. La ĉambroj havas i.a. kontraŭalergiajn kusenojn, fridujeton kaj senpagan retkonekton. Du senfumaj etaĝoj. Taŭga por handikapuloj.
2,7 km de la kongresejo. Veturo el haltejo Sienkiewicza per aŭtobusoj n-roj 3 (direkto Wiadukt/Stadion), 6 (direkto Bażantarnia), 16 (direkto Paderewskiego).
Prezo en ĉambro: unupersona 149 €, dulita 84 €.
2. Hotelo
Gołębiewski (★★★★) http://www.golebiewski.pl/hg_bialystok/es
15-064 Białystok, ul. Pałacowa 7.
La hotelo situas en la pleja centro de la urbo, tuj apud la baroka Palaco de Branicki el la 18-a jarcento, la teatro, kaj la belega urba parko. La ĉambroj estas ekipitaj i.a. per satelita televidilo kaj senpaga retaliro. En la hotelo estas akvoparko kun diverstemperaturaj naĝejoj, kaj ludejo kun kegloludo kaj bilardo. Taŭga por handikapuloj.
Ĉirkaŭ 3 km de la kongresejo. Veturu per la buslinioj n-ro 8 aŭ 17 ĝis la dua haltejo ĉe la strato Zwierzyniecka.
Prezo en ĉambro: unupersona 123 €, dulita 69 €.
3. Hotelo
Best Western Cristal
(★★★) http://www.cristal.com.pl
15-424 Białystok, ul. Lipowa 3/5
Hotelo Best Western Cristal estas konstruaĵo kun pli ol 50-jara tradicio; ĵus renovigita. Ĝi troviĝas ĉe unu el la plej belaj stratoj urbocentre kaj proksime de multaj vidindaj antikvaĵoj. La hotelo disponigas la plej altan nivelon de servoj, ekzercejon kaj sinbeligejon. Ĉiuj ĉambroj klimatizataj, kun bankuvo, fridujeto, televidilo, radio kaj telefono. Senpaga retaliro. Taŭga por handikapuloj.
Ĉirkaŭ 1,5 km de la kongresejo. De la Universitata Placo oni veturu per la buso n-ro 10 ĝis la dua haltejo Zwierzyniecka.
Prezo en ĉambro: unupersona 102 €, dulita 53 €.
4. Hotelo
Trio (★★★) http://www.trio.bialystok.pl
15-399 Białystok, ul. Hurtowa 3
Moderna kaj komforta konstruaĵo uzata ekde 2002, nur 5 minutojn de la urbocentro en kvieta parto de la urbo. Entute 30 ĉambroj kun bankuvo, LCD-televidilo, telefono, kafotablo kaj senpaga retaliro. Apud la hotelo eblas parki aŭtomobilon senpage. La hotelohavas restoracion.
La distanco al la kongresejo estas ĉ. 1 km. Oni povas iri aŭ piede aŭ veturi per buso n-ro 11 de la strato Składowa ĝis la unua haltejo Wiejska.
Prezo en ĉambro: unupersona 122 €, dulita 61 €.
5. Willa
Pastel
http://www.kasol.com.pl/pastel
15-269 Białystok, ul. Waszyngtona 24a
La vilao Willa Pastel situas en la senbrua parto de Bjalistoko kaj havas komfortajn ĉambrojn kun bankuvo, televidilo kaj sendrata retaliro.
Proksimume 1,5 km for de la kongresejo. Oni atingas ĝin enbusiĝante ĉe haltejo Zwierzyniecka per buslinioj 8 (direkto Starosielce), 10 (direkto Księżyno), 17 (direkto KEN/ Kołątaja), 26 (direkto Paderewskiego), aŭ de la haltejo Mazowiecka per buslinioj n-ro 3 (direkto Wiadukt/Stadion), 6 (direkto Bażantarnia), 16 (direkto Paderewskiego); sed plej konvene estas promeni (ĉ. 10 min.) laŭ la stratoj Waszyngtona kaj Wesoła.
Prezo en ĉambro: unupersona 64 €, dulita 35 €.
6. Hotelo
Gromada (★★) http://www.gromada.pl/pl-hotel-show-37.html
15-703 Białystok, ul. Jana Pawła II 77
Hotelo Gromada situas lime de la urbo ĉe arbaro, 8 km de la centro kaj 4 km de la stacidomo. Atentemaj hotellaborantoj ĉiam pretas helpi kaj doni turismajn konsilojn. Ĉiuj ĉambroj estas konvene meblitaj kaj bone ekipitaj per bankuvo, televidilo, radio kaj telefono. Du ĉambroj por handikapuloj.
Ĉirkaŭ 5 km de la kongresejo. Veturu per la buso n-ro 4 al la stacidomo, poste per buso n-ro 10 ĝis la haltejo Zwierzyniecka.
Prezo en ĉambro: unupersona 56 €, dulita 34 €, trilita 31 €.
7. Villa
Tradycja
http://www.villatradycja.pl
Białystok, ul. Włуkiennicza 5
La vilao Villa Tradycja kunigas elegantecon, modernon kaj amikecan
etoson. Ĝi estas nova loko kun unika kaj bonstile ornamita interno. La
vilao troviĝas en la urbocentro de Bjalistoko kaj proksime de malgranda
parko kaj publika naĝejo.
La distancoallakongresejo estas ĉ. 2 km. Veturu per la buso n-ro 3 aŭ 16 de la haltejo Sienkiewicza ĝis Wiejska.
Prezo en ĉambro: unupersona 58 €, dulita 53 €.
8. Dworek
Tryumf
http://www.dworek-tryumf.pl
16-001 Księżyno apud Bjalistoko, ul. Klepacka 1
La bieno Dworek Tryumf situas ĉe la limo de Bjalistoko kaj havas tre komfortajn ĉambrojn, dekoraciitajn en varmaj koloroj kaj bonega dezajno, kaj kun modernaj ekipaĵoj. La ĉambroj havas i.a. bankuvon, televidilon, radion, telefonon kaj retaliron.
La distanco al la kongresejo estas ĉ. 7 km. Oni povas veturi per la buso n-ro 10 de la haltejo Księżyno ĝis la haltejo Politechnika.
Prezo en ĉambro: dulita 51 €.
9. Hotelo
Pod Herbem (★★)
http://www.hotel-podherbem.pl
15-351 Białystok, ul. Wiejska 49
Ĉiuj ĉambroj estas ekipitaj per televidilo, retaliro kaj telefono.
La distanco al la kongresejo estas ĉ. 300 m, do oni povas atingi ĝin en 5 minutoj.
Prezo en ĉambro: unupersona 56 €, dulita 33 €, trilita 29 €.
10. Hotelo
Zajazd Podlasie (★★★)
http://www.hotelpodlasie.pl
15-182 Białystok, ul. 27 Lipca 24/1
La hotelo troviĝas sufĉeproksime de la urbocentro kaj 5 km for de la kongresejo. Ĝi disponigas sendratan retaliron, gardatan parkejon, senpagajn gazetojn, ĉambrojn kun televidilo ktp.
Por atingi la kongresejon veturu per la buso n-ro 6 (direkto Bażantarnia).
Prezo en ĉambro: dulita 40 €.
11. Hotelo
MOSiR (★★)
http://www.mosir.bialystok.pl/obiekty/6
15-272 Białystok, ul. Wołodyjowskiego 5
Konvene situanta hotelo, nur ĉ. 1 km for de la kongresejo kaj en la “verda” parto de Bjalistoko. La hotelĉambroj havas televidilon kaj telefonon. En la hotelo estas restoracio kaj gardata parkejo. La matenmanĝo ne estas inkluzivigita!
Oni povas promeni ĝis la kongresejo aŭ veturi per la busoj n-roj 8 (direkto Starosielce), 10 (direkto Księżyno), 17 (direkto KEN/Kołątaja), 26 (direkto Paderewskiego).
Prezo en ĉambro: unupersona 27 € (sen duŝejo 19), dulita 20 €, trilita 18 €, kvarlita 15 €.
12. Hotelo
Turkus “Jard”
http://www.jard.pl
15-703 Białystok, Al. Jana Pawła II 54
La hotelo situas en Bjalistoko, 2 km for de la urbocentro, 900 m de la stacidomo, 200 m de la plej proksima naĝejo. Ĉiuj ĉambroj estas ekpitaj per televidilo, retaliro, telefono, duŝejo kaj necesejo. La hotela restoracio ofertas italajn, balkanajn kaj vegetarajn pladojn.
La distanco al la kongresejo estas 4,5 km. Oni povas atingi ĝin per la busoj n-roj 10 (direkto Dworzec PKP/Księżyno), 11 (direkto Kleosin), 23 (direkto Wiadukt).
Prezo en ĉambro: unupersona 66 €, dulita 40 €, trilita 31 €, kvarlita 27 €, kvinlita 22 €.
13. Gastejo
Wiking
http://www.jard.pl
Szosa do Augustowa 2
Troviĝas 3 km de la centro de Bjalistoko kaj 4,5 km de la stacidomo. Ĉirkaŭas ĝin belegaj arbaroj. Apude troviĝas la Muzeo de la Vilaĝo kaj plaĝo ĉe Supraśl, unu el la plej puraj riveroj en Podlaĥio. Preskaŭ ĉiuj ĉambroj havas duŝejon, televidilon, telefonon kaj necesejon.
La distanco al la kongresejo estas 7 km. Eblas veturi al Bjalistoko per la buso n-ro 102.
Prezo en ĉambro: unupersona 46 €, dulita 29 €, trilita 22 €, kvarlita 18 €.
14. Hotelo Trzy Sosny (en
Kleosin)
http://www.trzysosny.pl/eo_index.html
16-001 Kleosin, ul. Leśna 20
La Konferenca kaj Bankeda Centro “Trzy Sosny” troviĝas ĉe la urbolimo de Bjalistoko. La situo ĉe la flanko de arbaro ebligas agrablan ripozadon, tamen kun facila kaj rapida aliro al la urbocentro. La ĉambroj, banĉambroj kaj necesejoj estas plene ekipitaj. En la ĉambroj troviĝas i.a. televidilo kaj sendrata retaliro. En la hotelo estasankaŭ restoracio kaj trinkejo, kaj eblas senpage parki aŭtomobilon apud ĝi.
La distanco al la kongresejo estas ĉ. 7 km. Veturu per la buso n-ro 10 aŭ 11 de la haltejo Kleosin al Politechnika.
Prezo en ĉambro: unupersona 42 €, dulita 28 €, trilita 20 €.
15. Hotelo
Spark
http://www.hostelspark.pl
15-396 Białystok, ul. Kopernika 97A
La hotelo troviĝas apud la urbocentro. De ĝi facilas atingi plej multajn lokojn en Bjalistoko. Ĝi garantias trankvilan ripozon en plene ekipitaj ĉambroj kun i.a. televidilo kaj sendrata retaliro.
La distanco al la kongresejo estas ĉ. 2 km. Oni povas veturi per busoj n-roj 6 (el haltejo Kopernika, direkto Osiedle Pieczurki), 11 (el haltejo Składowa, direkto Kleosin), kaj 17 (el haltejo Składowa, direkto Plażowa).
Prezo en ĉambro: unupersona sen duŝejo 43€, dulita sen duŝejo 22 €, kun duŝejo 26, trilita kun duŝejo 20 €.
16.
Hotelo
Dworek “Jard”
http://www.jard.pl
16-070 Choroszcz, ul. Warszawska 58
Dworek troviĝas en konstruaĵo el la 19-a jarcento, 4 km de Bjalistoko kaj 600 m de la urbocentro de Choroszcz, tuj apud la Naturparko de Narew. Ĉambroj kun duŝejo, necesejo kaj televidilo. Por gastoj estas disponeblaj tenisejo kaj retaliro.
La distanco al la kongresejo estas 12 km. Eblas veturi al Bjalistoko per la buso n-ro 103.
Prezo en ĉambro: unupersona 42 €, dulita 24 €, trilita 21 €, kvarlita kaj kvinlita 20 €.
17. Hotelo Turystyczny “Jard”
http://www.jard.pl
15-399 Białystok, ul. Transportowa 4
La hotelo situas ĉe la gravaj landaj vojoj kaj 1,5 km de la plej granda butikumcentro en Podlaĥio. Vi povas promeni en la apuda parko ĉe la Palaco de Branicki aŭ al bestoĝardeno.
La distanco al la kongresejo estas ĉ. 2,5 km. Oni povas veturi per la busoj n-roj 8 (direkto Towarorowa), 11 (direkto Kleosin), kaj 17 (direkto Plażowa).
Prezo en ĉambro: unupersona 40 € (sen duŝejo/necesejo kaj sen matenmanĝo 31 €), dulita 24 € (sen duŝejo/necesejo kaj sen matenmanĝo 16 €), trilita 20 €, kvarlita 18 €.
18. Gastejo Nad Zalewem,
Konstruaĵoj A, B kaj C “Jard” – http://www.jard.pl
16-010 Wasilkуw apud Bjalistoko, ul. Białostocka 94
Troviĝas 8 km de la urbocentro de Bjalistoko, 55 km de la landlima transirejo al Bjelorusio, kaj 8,5 km de la stacidomo en Bjalistoko. Preskaŭ ĉiuj ĉambroj havas necesejon, duŝejon, televidilon kaj telefonon. La dumtaga restoracio servas per fiŝaj, italaj, balkanaj, lokaj kaj vegetaraj pladoj. En konstruaĵo B matenmanĝo ne estas inkluzivigita.
La distanco al la kongresejo estas 12 km. Eblas veturi al Bjalistoko per la buso n-ro 100.
Prezo en ĉambro (konstruaĵo): unupersona (A/C) 36/52 €, dulita (A/B/C) 22/16/31 €, trilita (A/B/C) 22/15/26 €, kvarlita (A/B) 21/16 €.
19. Studentaj domoj de la Medicina Universitato
http://www.umwb.edu.pl/domy_stud/
N-ro 2, Białystok, ul. Akademicka 3
N-ro 3, Białystok, ul. Waszyngtona 23
La domoj troviĝas en la urbocentro. Por ĉiuj du ĉambroj estas unu duŝejo. Matenmanĝo ne inkluzivigita.
De la domo n-ro 1 la distanco al la kongresejo estas 2,5 km, de la dua 1,2 km. Oni povas veturiper la busoj n-roj 8 (direkto Starosielce), 10 (direkto Księżyno), 17 (direkto KEN/Kołątaja), kaj 26 (direkto Paderewskiego). De la domo n-ro 2 veturu per la buso n-ro 16 (direkto Paderewskiego/Pętla). Oni povas promeni laŭ la stratoj Waszyngtona kaj Wesoła kaj atingi la kongresejon en 10 minutoj.
Prezo en ĉambro en kon struaĵaro n-ro 2: unu persona (ĝemela) 29 €, dulita (ĝemela) 21 €, en konstruaĵaro n-ro 3: dulita (ĝemela) 17 €.
20. Studentaj Domoj de Bjalistoka Universitato
Białystok, ul. Żeromskiego 1
Matenmanĝo ne inkluzivigita.
La distanco al la kongresejo estas ĉ. 2 km. Oni povas veturi per la busoj n-roj 8 (direkto Towarowa), 11 (direkto Kleosion), kaj 17 (direkto Plażowa).
Prezo en ĉambro: dulita 20 €.
21. Studentaj Domoj de Bjalistoka Politekniko
Białystok, ul. Zwierzyniecka
Matenmanĝo ne inkluzivigita. La domoj troviĝas je nur 2-minuta promeno de la kongresejo.
Prezo en ĉambro: dulita 17 €.
22. Ripozejo Knieja (en Supraśl)
– http://www.halgen.com.pl/knieja.php
16-030 Supraśl, Al. Niepodległości 6 Konferenca kaj bankeda centro en
la urbeto Supraśl, apud la arbaro de Knyszyn. Ĉiuj ĉambroj estas
ekipitaj per propra duŝejo, televido, sendrata retaliro kaj balkono.
La distanco al la kongresejo estas 18 km.
Prezo en ĉambro: dulita 32 €.
23. Pilgrima kaj Turisma Centro
(en Święta Woda)
16-010 Wasilkуw, ul. Ks. W. Rabczyńskiego 2
Ĉambroj kun telefono kaj televidilo. Ĉambro Deluxe estas ekipita per fajrujo kaj Jacuzzi-bankuvo. Kelkaj ĉambroj ne havas proprajn banĉambrojn sed komunajn. Matenmanĝo ne inkluzivigita.
La distanco al la kongresejo estas 15 km. Oni povas veturi al Bjalistoko per la buso n-ro 100.
Prezo en ĉambro: dulita 30 €, trilita 25 €, kvarlita 24 €, kvinlita 23 €.
24. Hotelo
Zejer (★★★) (en
Choroszcz) http://www.zejer.pl
16-070 Choroszcz, Barszczewo 2A
Nova hotelo kun du restoracioj kaj gardata parkejo. En ĉiu ĉambro estas fridujo, televidilo, telefono kaj sendrata retaliro; krome estas ĉambroj por handikapuloj.
La distanco al la kongresejo estas proksimume 10 km. Oni atingas Bjalistokon per la buso n-ro 103.
Prezo en ĉambro: unupersona 37 €, dulita 25 €, trilita 20 €, kvarlita 19 €.
25. Ripozejo
“Puszcza”(en Supraśl)
http://www.puszcza.pl
16-030 Supraśl, ul. Cegielniana 67
La ripozejo situas en Supraśl (ĉ. 15 km de Bjalistoko kaj 22 km de la kongresejo). Oni povas veturi al Bjalistoko buse, per speciala busa konekto.
Prezo en ĉambro en la hotela konstruaĵo: dulita, trilita aŭ kvarlita 19 €; en ĉaledoj 4-6 litaj kun duŝejoj 16 €, sen duŝejoj 15 €.