DUA BULTENO
Ĝeneralaj informoj
Disdonado de propagandiloj kaj informiloj. Universala Kongreso estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri iu nova iniciato, pri specialaj agadoj de via faka asocio, por reklami novan eldonaĵon aŭ revuon, fari donacon al ĉiuj kongresanoj, por anonci iun renkontiĝon, kursaron, varon. La plej efika maniero estas enmeti la informilon en dokumentujon kiun ricevas ĉiu kongresano. Tiu servo estas aparte pagenda (275 EUR), kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA por disdonado (bv. kontakti la CO de UEA). Neniu dokumento rajtas esti distribuata en la kongresejo sen permeso de la Estraro.
Salonmendoj kaj standoj (budoj). Ĉiuj fakaj asocioj konataj al UEA ricevis mendilon por havi salonon por sia kunveno dum la UK, se ili tion bezonas. Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 31-a de marto de la kongresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate, kaj eblas postuli por ili ekstran lupagon. Salonon por kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocioj. Se via asocio ankoraŭ ne ricevis la mendilon, bv. peti ĝin ĉe la konstanta adreso. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldonejoj, revuoj aŭ grupoj kiuj volas aparte efike informi kongresanojn, disdoni broŝurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi budon (standon) dum la kongreso (380 EUR). Tiujn budojn oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insignoj k.s.), sed jes por kolekti mendojn.
Kongresa Libroservo. Universala Kongreso estas okazo ankaŭ por aktualigi vian bibliotekon, aĉetante en la plej riĉa E-vendejo de la jaro: la Kongresa Libroservo. Multaj novaj libroj, interalie el la kongreslando mem, estos unuafoje lanĉitaj en la Kongresa Libroservo, en kiu plurajn titolojn eblos aĉeti ankaŭ kun speciala rabato. La Kongresa Libroservo havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantaĵojn dum la UK. Se vi aŭ via asocio volas vendigi viajn eldonaĵojn, necesas ke vi ofertu ilin al la Libroservo de UEA (CO) minimume du monatojn antaŭ la kongreso.
Pagmanieroj. Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn mendojn. Elektu tiun kiu estas por vi la plej oportuna kaj plej malkara. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas poŝta aŭ banka monĝiro. Se vi mendas proksime al la limdatoj, bv. ankaŭ noti ke pagoj al poŝtaj kontoj ekster Nederlando (Germanio, Svedio k.s.) povas foje daŭri eĉ unu monaton. Nepre konsideru malfermon de konstanta konto ĉe UEA, ĉar tio havas plurajn avantaĝojn. Bonvolu ĉiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco. Kotizojn kaj donacojn al la bonfaraj kasoj oni prefere pagu al la landa peranto (vidu la liston de la oficialaj perantoj sur la interna dorskovrilo).
Pagojn por loĝigo, ekskursoj, bankedo kaj flugbileto faru rekte al Universala Kongreso de Esperanto en unu el la jenaj manieroj:
– poŝta ĝirkonto: nederlanda konto 62 73 37 je la nomo de Universala Kongreso de Esperanto, Rotterdam. IBAN-numero: NL48PSTB0000627337, SWIFT (BIC)-kodo: PSTBNL21.
– banko: per banka ĝiro al konto 42.69.01.444 je la nomo de Universala Kongreso de Esperanto ĉe ABN-AmRo Bank, Rotterdam. IBAN-numero: NL86ABNA0426901444. SWIFT (BIC)-kodo: ABNANL2A.
– UEA-konto: personoj kun sufiĉa bonhavo ĉe UEA povas sendi mendilojn kaj peti debeton al sia persona konto.
– monbiletoj: oni povas sendi monbiletojn (en eŭroj aŭ valuto ŝanĝebla al eŭroj) al la konstanta adreso, prefere en registrita koverto.
– al la poŝtokonto en la nomo de Universala Esperanto-Asocio en Belgio: 000-1631831-97 / Germanio: Köln 3182.91.509 BLZ 370 100 50 / Svedio: 74374-0 / Svislando: 12-2310-0.
Se vi pagos per banka ĉeko, sendu ĝin al la konstanta adreso. La ĉeko estu en eŭroj. Pagante per banka ĝiro aŭ ĉeko de ekster Nederlando, nepre aldonu 20 eŭrojn por la bankkostoj. Prefere ne sendu ĉekojn kiuj ne estas titolitaj al unu el la bankoj en Nederlando, ĉar kostoj por ili povas esti tre altaj. Ne forgesu ĉiam klare indiki la celon de via pago.
Kreditkartoj. Eblas pagi ankaŭ per kreditkartoj Visa, Eurocard, Mastercard kaj American Express, indikante la numeron de la karto, la daton ĝis kiam ĝi validas, kaj la 3-kontrolciferojn malantaŭ la kartoj (CVC-numero). En tiu kazo la pagata sumo tamen devas esti plialtigita per 5% pro administraj kostoj, tiel ke por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron.
Asekuro. La kongreskotizo inkluzivas nenian asekuron. Necesas do, ke ĉiu aliĝinto zorgu mem pri taŭga asekuro ekz. kontraŭ akcidento kaj malsano dum la kongreso. La kongreso ne repagas mendojn (ekz. por loĝado, ekskursoj, bankedo), se la malmendo venas post la difinita limdato. Ĉar temas pri relative grandaj monsumoj, estas konsilinde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno. Pri tio konsultu vian kutiman asekuriston.
Donacoj. La kongreso bonvenigas donacojn por la ĉi-subaj celoj:
– Adoptaj Gepatroj: subvencias partoprenon en la Internacia Infana Kongreseto de infanoj el landoj kun transpagaj problemoj.
– Fondaĵo Canuto: helpas membrigon al UEA de esperantistoj el landoj kun transpagaj problemoj.
– Triamonda Kaso: helpas al kongresanoj el triamondaj landoj.
– Blindula Kaso: helpas al blindaj kongresanoj.
– Volontula Fondaĵo: subtenas volontulan servon ĉe la Centra Oficejo.
– Ĝenerala Kaso: por la ĝenerala subteno al la organizado de la UK.
Mencio pri ĉiu donacinto aperos en la Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.
reen al la enhavo