
Ĝenerale. Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj, kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima pola diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ties adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi devas havi vizon, kaj sub kiuj kondiĉoj. UEA kaj LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2009, kaj principe ne povos respondi al tiaj malfruaj petoj.
Vizoj. La civitanoj de EU, kaj interalie de la jenaj landoj, ne bezonas vizon por eniri Pollandon (kiu estas membro de la Schengen-traktato): Argentino, Aŭstralio, Brazilo, Ĉilio, Israelo, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Kostariko, Meksiko, Novzelando, Svislando, Urugvajo, Usono, Vatikano kaj Venezuelo. Konsilindas tamen kontakti la plej apudan polan ambasadejon por kontroli ĉu okazis ŝanĝoj intertempe.
Por peti la polan (Schengen-) vizon necesas prezenti financajn garantiojn kaj ateston pri asekuro por la periodo dum kiu oni estos en Pollando.
Ĉiu kongresano devas mem zorgi pri la akiro de vizo. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de UEA.
Datoj. Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la ofciala kongresa daŭro (25 julio – 1 aŭgusto, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭ- kaj/aŭ postkongresaj ekskursoj). Eventualan pli longan restadon oni devas aranĝi private.
Konfrmiloj kaj invitleteroj. Normale la kongresa konfrmilo devus sufĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli ofcialan invitleteron, kiun UEA/LKK sendos se oni petas ĝin, al aliĝintaj kongresanoj el vizbezonaj landoj. Al nealinĝintoj oni ne povas sendi invitleteron nek aliajn konfrmaĵojn. Bv. konscii, ke nek UEA nek LKK povas infui la decidojn de la vizdonaj instancoj.
Mongarantio. Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon, necesas pruvi ĉe la eniro en la landon ke oni posedas sufĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfrmon pri pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufĉaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas fnancajn garantiojn al iu ajn kongresano. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando.
Asekuro. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de asekuro, pri kio la kongresanoj zorgu mem. Ofte tute taŭga asekuro estas aĉetebla en fug- havenoj. Sendepende de tio, ĉu necesas havi vizon aŭ ne, ĉiu kongresano prefere asekuru sin por la daŭro de la vojaĝo kaj restado.
Centra Oficejo de UEA, Kongresa Administracio: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam; tel. +31 (0)10 436 1044, fakso: +31 (0)10 436 1751; kongresoj@co.uea.org.
N.B. Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. LKK-anoj ne povas trakti individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin.