Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2009dua bulteno › antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj
UK-2009, Bjalistoko, Pollando, 25.07-01.08.2009

DUA BULTENO

Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj

Podlaĥio, kie troviĝas Bjalistoko, estas certe unu el la plej pitoreskaj kaj unikaj regionoj de Pollando. Tamen, por pli profunde ekkoni la miljaran historion kaj kulturon kaj ankaŭ la naturan riĉecon de Pollando ĝenerale, ni invitas vin partopreni antaŭ- aŭ/kaj postkongresajn ekskursojn al aliaj lokoj.

La prezoj inkluzivas:

   restadon en kvalitaj hoteloj (3-stelaj aŭ similaj);
   manĝojn laŭ la ekskurspriskriboj;
   transporton dum la ekskurso en altkvalitaj klimatizataj aŭtobusoj (ankaŭ: ŝipveturon dum A2 kaj biciklo-, trajn- kaj kaleŝveturon kun vespera festeno dum P2);
   enirbiletojn por la vizitotaj lokoj;
   Esperantajn ĉiĉeronojn.
La prezoj ne inkluzivas:
   ekstrajn elspezojn en la hoteloj, ekz. telefonvokojn;
   trinkaĵojn;
   transporton de/al la flughaveno (krom se alie indikite).
Ĉiuj ekskursoj devas havi minimume 30 partoprenantojn. Se estos malpli ol 30 partoprenontoj en iuj ekskursoj, la prezoj altiĝos aŭ la koncernaj ekskursoj estos nuligitaj. En tiaj okazoj la mendintoj estos ĝustatempe informitaj pri tio kaj povos ŝanĝi al alia aŭ entute nuligi sian mendon.
Bv. frue mendi por esti certa pri loko en la ekskurso kiun vi deziras.

reen al la enhavo