
D1 Bjalistoko
Sabato kaj dimanĉo 12h00 – 18h00
Lundo kaj mardo 8h00 – 14h00
Prezo: 10 EUR
Speciale por la kongreso la ekskursa promen-itinero estis planita kunlabore kun Bjalistoka Esperanto-Societo. Oni vizitos lokojn ligitajn al la Zamenhofa historio en la urbo. De la kongresejo oni iros tra la urba parko al la historia muzeo, Branicki-palaco, urbodomo, Esperanto-societo en strato Piękna, monumento pri Zamenhof, loko kie troviĝis la naskiĝdomo de Zamenhof ĉe strato kiu portas lian nomon, lernejo kie li studis, kaj la domo de Jakobo Ŝapiro, eminenta bjalistoka esperantisto.
D2 Tykocin
Dimanĉo kaj lundo 12h00 – 18h00
Vendredo 8h00 – 14h00
Prezo: 50 EUR
La bela urbeto nomata “La Perlo de la Baroko”, fondita en 1425, estas unu el la plej malnovaj urbetoj en Podlaĥio. En 1837 naskiĝis tie Marko Zamenhof, la patro de Ludoviko Zamenhof. Por memorigi la aŭtoron de la internacia lingvo, en la 140-a naskiĝdatreveno de Ludoviko estis instalita memortabulo. Oni vizitos la katolikan preĝejon de la Sankta Triunuo, konstruitan en la 18-a jarcento, kies belega fasado kaj interna riĉa ornamaĵaro impresos la ekskursantojn. Sekvos la granda sinagogo el la 17-a jarcento kun riĉe ornamita renesanca interno, precipe la centra parto t.n. “bima”.
D3 Popolaj metioj en Czarna Wieś Kościelna
Lundo 8h00 – 14h00
Mardo 12h00 – 18h00
Prezo: 34 EUR
Dum la ekskurso oni konatiĝos kun aŭtentikaj popolaj metioj. En la pasinteco estis la tradicia rimedo por havigi ĉiutagajn ilojn; nuntempe oni tiumaniere preparas ĉefe dekoraciajn detalojn. Oni ne nur observos sed ankaŭ partoprenos la potfaradon laŭ la loka grizkolora stilo. Alia vizitota loko estas forĝista arto-metiejo, kie oni kreas fajrujajn ilojn, pordegojn kaj balustradojn.
D4 Ciechanowiec
Mardo 8h00 – 14h00
Ĵaŭdo 12h00 – 18h00
Prezo: 40 EUR
La Muzeo de Agrikulturo troviĝas en la Palaco de Starzeński kaj en la ĉepalaca parko. Oni povas spekti la ekspoziciitajn internojn de la palacaj salonoj, bienoj kaj de kamparanaj domoj karakterizaj por la regiono Podlaĥio. Oni ekscios, kiamaniere homoj vojaĝis (ĉaroj) kaj kiajn ilojn ili uzis por kulturi la teron. Fine la ekskursantoj vizitos perakvan muelejon de la 19-a jarcento, kiu daŭre funkcias. Oni partoprenos demonstran mueladon de cerealoj.
D5 Vizito al arbo-ĝardeno Silvarium
Ĵaŭdo 8h00 – 14h00
Vendredo 12h00 – 18h00
Prezo: 35 EUR
Silvarium konsistas el arbo-ĝardeno kaj natura apoteko en Poczopek, 30 km de Bjalistoko. Ĉirkaŭ 100 sanigaj plantoj estas kolektitaj, ĉiu kun aparta priskribo. Dum la promenado laŭ edukaj itineroj oni rimarkos la spurojn de bestoj loĝantaj en la Praarbaro de Knyszyn kaj ekkonos arbojn kaj plantojn kreskantajn tie. Oni rigardos sovaĝan abelujon kaj lernos pri kiel homo bredis abelojn. En malgranda muzea ekspozicio malantaŭ vitro oni povos vidi kiel aspektas la strukturo de abelujo kaj formikejo, kaj kia estas la vivo de la abeloj. En la sama loko troviĝas megalitaj ŝtonoj kolektitaj en praarbaro kaj aranĝitaj en keltstilaj rondoj. Inter ili oni trovos sunhorloĝon, kiu indikas ne nur la horon sed ankaŭ la koncernan sezonon.
D6 Supraśl
Mardo 12h00 – 18h00
Ĵaŭdo 8h00 – 14h00
Prezo: 52 EUR
La urbeto Supraśl, arkitektura trezoro, troviĝas en la centro de la pitoreska nacia Pejzaĝa Parko en la Arbaro de Knyszyn. La malnova monaĥejo de Bazilaj Fratoj, konstruita en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, donas karakterizan formon al la plej malnova parto de la urbeto. Kaj la plej grava konstruaĵo en la monaĥeja komplekso estas la ortodoksa preĝejo konstruita en la fino de la gotika periodo, en la 16-a jarcento, preskaŭ komplete detruita en la dua mondmilito. De la preĝejo nur kelkdek freskoj de Nektari saviĝis; ili estas nun prezentataj en la Muzeo de Ikonoj, en la Palaco de Abatoj, kiun oni vizitos dum la ekskurso. Multaj monumentoj kaj antikvaĵoj en Supraśl rememorigas pri la tempoj kiam la urbeto elstaris pro la granda teksa manufakturo. Inter la plej gravaj malnovaĵoj troviĝas kelkdek lignaj domoj de tekslaborantoj, konstruaĵo de la plej frua baza lernejo, kaj katolikaj kaj evangeliaj preĝejoj. Alia simbolo de la ora manufaktura periodo estas la palaco de familio Buchholtz, konstruita en eklektika mikso de stiloj kaj valora arĥitektura monumento. Nuntempe la palaco estas la sidejo de la publika Belarta Artlernejo.