Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2009dua bulteno › Dumkongresaj ekskursoj
UK-2009, Bjalistoko, Pollando, 25.07-01.08.2009

DUA BULTENO

Dumkongresaj ekskursoj

Kiel mendi ekskursojn?

Bonvolu atente tralegi la priskribojn kaj elekti. Post la elekto, plenigu klare kaj atente (preslitere) la koncernan parton de la mendilo kaj sendu ĝin samtempe kun via pago al Roterdamo. Se en via lando estas kongresa peranto, vian mendon/pagon vi povas sendi al tiu. Por malmendoj validas la kondiĉoj presitaj dorsflanke sur la mendilo. Bv. ĉiam sendi la mendilon kaj pagon al la sama adreso, t.e. instanco.

Ĝeneralaj kondiĉoj

Ĉar ĉiuj ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizanto rezervas al si la rajton eventuale nuligi iujn ekskursojn, pri kio ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso, kun propono de eblaj alternativoj.

Ĉiuj ekskursoj startas de antaŭ la kongresejo. Klopodu veni dek kvin minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos esperantlingvaj interpretistoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi. Ĉiuj prezoj estas en eŭroj (EUR).

Kun la kongresaj dokumentoj ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la menditaj kongresaj biletoj. Sur la biletoj estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj sur la biletoj. Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj povas esti netaŭga por homoj kun marŝhandikapoj. La priskriboj de la ekskursoj kutime mencias tion.

Servoj inkluzivigitaj

   ĉiĉeronado de loka turisma servo kaj esperantlingva ĉiĉerono;
   vojaĝo per altkvalitaj aŭtobusoj (ne kiam temas pri piedira, publiktransporta, trajna, k.s. ekskurso!);
   enirbiletoj de la vizitataj lokoj.

Ni rekomendas al la partoprenantoj de la dumkongresaj ekskursoj porti komfortajn ŝuojn, leĝerajn vestaĵojn, sunprotektan kremon kaj sunŝirmilon (ĉapon, sunombrelon aŭ simile).

reen al la enhavo