Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2009dua bulteno › antaŭkongresaj ekskursoj
UK-2009, Bjalistoko, Pollando, 25.07-01.08.2009

DUA BULTENO

Antaŭkongresaj ekskursoj

A1 Varsovio kaj ĉirkaŭaĵo


23-a – 25-a de julio, 3 tagoj/2 noktoj

23.07 Kolektiĝo en la internacia flughaveno de Varsovio en la ĉefa halo, antaŭ la elirejo de pasaĝeroj el la kontrolata areo, je la 12h00 (je la 13h00 ĉe la akceptejo de hotelo Ibis Warszawa Centrum, ul. Aleje Solidarności 165, 00-876 Varsovio). Alveno al la hotelo kaj tagmanĝo. Promeno en la malnova parto de la urbo kun vizito al la plej interesaj lokoj: Placo kun Kolono de Zygmunt III Waza, la plej malnova sekulara monumento en Varsovio; Malnova Foirplaco; Ĉirkaŭurbaj Muroj kun Barbakano; Monumento de la Eta Ribelanto. Fine, vizito al la Palaco de Kulturo kaj Scienco, kun rigardo al la ĉefurbo el belvedero sur la 30-a etaĝo. Vespermanĝo.

24.07   Matenmanĝo kaj ekveturo al Żelazowa Wola – naskiĝloko de la fama pola komponisto Fryderyk Chopin (vilaĝa bieno kun belega parko apud la rivero Utrata). Forveturo al Wilanów por viziti ĝiajn palacon kaj parkon, kiuj travivis la duan mondmiliton neŝanĝitaj. Tagmanĝo. Vizito al Parko Łazienki, kie troviĝas i.a. monumento pri Chopin, Palaco sur Akvo kaj la fama Amfiteatro. Libera tempo kaj reveno al la hotelo. Vespermanĝo.

25.07 Matenmanĝo, vizito al la Reĝa Kastelo, iama sidejo de la polaj reĝoj kaj de la regna konsilio (Sejmo) de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (pola kaj litova). Forveturo al Bjalistoko, alveno ĉ. la 16-a horo. Fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 270 EUR; dulita 230 EUR.

Ekstraj noktoj en hotelo Ibis Warszawa Centrum. Loko en: unupersona ĉambro 85 EUR; dulita ĉambro 48 EUR.

A2 Gdynia – Sopot – Gdansko – Malbork


22-a – 25-a de julio, 4 tagoj/3 noktoj

22.07 Kolektiĝo en la internacia flughaveno de Gdansko en la ĉefa halo, antaŭ la elirejo de pasaĝeroj el la kontrolata areo, je la 12h00 (je la 13h00 ĉe la akceptejo de hotelo Cztery Pory Roku, ul. Spacerowa 28, 83-010 Gdansko). Enloĝigo, tagmanĝo kaj ekveturo al Gdynia, moderna urbo konstruita post la unua mondmilito. Tie troviĝas belega haveno kaj multnombraj promen-itineroj. Promeno tra la Placo de Kościuszko. Vizito al la militŝipo “Błyskawica”, unu el la plej belaj tiuspecaj ŝipoj, kiu estis konstruita en 1935-36 en Britio kaj dum la dua mondmilito servis la polan mararmeon. Vizito al la granda velŝipo “Dar Pomorza”. En Sopot promenado sur la plej longa (511m) ligna ĝeto en Eŭropo. Krom la maro, ĉe unu flanko de la ĝeto oni spektos la belegan panoramon de la fama Hotelo Grand kaj de la ĉina hotelo Zhong Hua ĉe la alia flanko. Reveno al la hotelo kaj vespermanĝo.

23.07 Matenmanĝo kaj ekveturo al la Malnova Urboparto de Gdansko, kie oni vizitos la Reĝan Vojon – vojon, laŭ kiu polaj reĝoj alvenadis al Gdansko. La plej riĉaj loĝantoj de la urbo vivis tie, kaj preskaŭ ĉiu domo havas interesan historion. Vizito al la Urbodomo de la Malnova Urbo – unu el la plej belaj konstruaĵoj en Pollando, staranta malantaŭ la vizitota Korto de Artus el 1633 – kaj al la Fontano de Neptuno, kiu estas la simbolo de la urbo. La strato de Sankta Maria estas unu el la plej belaj stratoj en Gdansko, kaj la Maria-Preĝejo, konstruata dum 159 jaroj, estas la plej granda brika gotika preĝejo en la mondo. Tagmanĝo. Vizito al la Muzeo de Sukceno kaj al Gdansko Oliwa, renesanca, baroka kaj rokokostila katedralo, kie oni ĝuos orgenan koncerton. La orgeno estas unika ne nur pro tio, ke ĝi estas la plej granda en Pollando, sed ankaŭ pro siaj anĝeloj kaj steloj, kiuj moviĝas kaj brilas dum la ludado. Reveno al la hotelo. Vespermanĝo.

24.07    Matenmanĝo, alveno al Malbork kaj vizito al la kastelo de Teŭtonaj Kavaliroj, konstruata en gotika stilo de 1274 ĝis 1457. La kastelo estas la plej granda mezepoka brika kastelo en Eŭropo, pro kio ĝi estas vere vidinda. Tagmanĝo. Vizito en Frombork al la katedralo kaj Muzeo de Nikolao Koperniko. Krozado al Krynica Morska. Reveno al la hotelo kaj vespermanĝo.

25.07 Matenmanĝo, veturo al Bjalistoko. Alveno ĉ. la 15h00. Fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 405 EUR; dulita 345 EUR.

Ekstraj noktoj en hotelo Cztery Pory Roku.

Loko en: unupersona ĉambro 55 EUR; dulita ĉambro 33 EUR.

reen al la enhavo