Pri la kongresejo
DE BEURS - LA BORSO
Beurs (Borso) aŭ World Trade Center (Monda Komerca Centro) Rotterdam estas perfektigita formo de konstruaĵo por multaj luantoj. La 200 luantoj - inter kiuj multaj internacie laboras – kaj la defia ĉirkaŭaĵo faras la konstruaĵon 24 horojn tage vivoplena centro de komerco. Borso-WTC oferas reprezentan fonon por la sidejo de entreprenoj, por kongresoj kaj eventoj. En kaj ĉirkaŭ la konstruaĵo oni trovas grandan diversecon de butikoj, oni trovas komercocentron kaj kongrescentron. Cetere estas sidejo ĉi tie de WTC Klubo Roterdama kaj WTC Arta Galerio.
En Borso-WTC oni trovas diversspecajn entreprenojn. Ĝia forto estas ke luantoj povas trovi siajn komercajn partnerojn en la konstruaĵo. Speciale por tiu celo oni havas WTC Klubo Roterdama, klubo por entreprenistoj, kie flegado de kontaktoj kaj starigi novajn kontaktojn en sia kontaktreto estas unuaranga aktivaĵo. Krom ĉi tiu diverseco de luantoj oni trovas ankaŭ kelkajn tre specialajn luantojn en la konstruaĵo, kiel ekz.e Area010, organizo kiu helpas junajn komencantajn entreprenistojn inventideajn por starigi sian entreprenon, aŭ Digital Port Rotterdam, sendependa informocentro por entreprenistoj kiuj volas scii kion IKT vere povas signifi por la funkciado de ilia entrepreno. De aŭgusto 2004 oni ankaŭ povas trovi komercan televidan stacion en Borso-WTC, kun la speciale disvolvita programo “Business Lounge” (Komerca Salono), kiu celas “entreprenistan Roterdamon”. Kaj ni ne forgesu Rotterdam Marketing, fondaĵo kiu respondecas pri multaj aktivaĵoj en la urbo.
Koncize: Borso –WTC estas la loko kie “entreprenista Roterdamo” renkontiĝas.
El Vikipedio:
La Borso - Monda Komerca Centro de Roterdamo (Beurs-Word Trade Center Rotterdam) situas ĉe ĉefstrato Coolsingel kaj Borsoplaco (Beursplein) en la centro de Roterdamo (proksime de la komerca ĉefstrato "Koopgoot"). Ĝi estas la negoca centro de Roterdamo kun ĉirkaŭ 200 oficejoj. La konstruaĵo altas 93 metrojn.
Historio
La historio de la Borso kaj Monda Komerca Centro komenciĝas en 1598, jaro en kiu la unua roterdama borso estis fondita. La projekto de tiu Borso montriĝis ekstreme sukcesa. Manko da spaco gvidis al starigo de pli grandaj borskonstruajhoj el kiuj konstruaĵo en la kvartalo Westnieuwland plej longe staris (1736-1940). Tiu konstruaĵo estis planita de Adriaen van der Werff.
La bazo de la nuna konstruaĵo estis planita de arkitekto J.F. Staal kaj realigita inter 1936 kaj 1940. Dum bombado de Roterdamo la 14-an de majo 1940 la borskonstruaĵo estis plurfoje bombtrafita, sed la damaĝoj povis esti rapide riparitaj. jam en 1941 la borso ĉe Coolsingel remalfermiĝis.
Tiu multfunkcia konstruaĵo entenas ne nur multajn komercborsojn, sed ankaŭ butikojn, konferencejojn, trinkejon kaj oficejojn. En 1973 estis planita konstruado de kroma etaĝo. Arkitekto de tiu pligrandigo estis Arthur Staal, la filo de J.F. Staal. En 1984 ekis konstruado de nova oficejturo meze de la jam staranta konstruaĵo. La verda elipsforma turo planita de arkitekto Rob van Erk, estis finkonstruita en 1987. La reĝino tiam baptis la tuton Borso-Monda Komerca Centro ( Beurs-World Trade Center kunmetaĵo de nederlanda Beurs kaj angla World Trade Center). Nuntempe la Centro plu gastigas unu borson : la asekurborson. Ĝi estas posedata kaj regata de Beurs Rotterdam N.V.
|