Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2008dua bulteno › utilaj informoj pri nederlando kaj roterdamo

UK 2008


DUA BULTENO

Utilaj informoj pri Nederlando kaj Roterdamo

Situo: Nederlando situas nordokcidente en Eŭropo. La ĉefurbo estas Amsterdamo (ankaŭ la plej loĝata urbo), sed la registaro rezidas en Hago.

Roterdamo estas la dua plej granda kaj la plej avangarda urbo en Nederlando.

Loĝantaro: Nederlando havas ĉ. 16 500 000 loĝantojn kaj Roterdamo ĉ. 600 000, el kiuj 45% havas alilandan devenon. Nederlando estas unu el la plej dense loĝataj landoj en la mondo, kun po 395 loĝantoj en kvadrata kilometro.

Klimato: Mildaj someroj kun kelkaj tre varmaj tagoj.

Lingvoj: La nederlanda kaj frisa estas la oficialaj lingvoj. Tre parolata estas ankaŭ la angla, iom malpli la germana kaj la franca. Populariĝas la hispana.

En Roterdamo oni aŭdas ofte ankaŭ la portugalan pro la granda kaboverda komunumo, la araban (ĉefe pro marokanoj), kaj ankaŭ la turkan.

Mono: La oficiala mono estas la eŭro, dividita en 100 cendoj. Moneroj: 1, 2, 5, 10, 20, 50 cendoj, 1 kaj 2 eŭroj. Monbiletoj: 5, 10, 20, 50, 100, 200, 500 eŭroj. Kreditkartoj ne estas tre popularaj, sed en hoteloj kaj kelkaj restoracioj akceptataj. Pli popularaj estas eŭropaj debetkartoj (ekz. Maestro).

Monŝanĝado eblas en flughavenoj, stacidomoj, bankoj kaj poŝtoficejoj.

Loka tempo: UTC +1 horo (+2 horoj somere).

Trinkakvo: Kranakvo estas bonkvalita, sed la homoj ofte preferas aĉeti mineralan akvon (spa blauw = sengasa, spa rood = kun gaso).

Laborhoroj: Vendejoj kutime laboras de la 9-a ĝis la 18-a de lundo al ĵaŭdo kaj sabate, de la 9-a ĝis la 22-a vendrede, kaj (nur apud la kongresejo!) de la 13-a ĝis la 17-a dimanĉe.

Elektro: La elektra tensio estas 220-volta. La kontaktiloj estas dupolusaj.

Transporto: Oni moviĝas tra Roterdamo plej facile, rapide kaj malmultekoste per publika transporto. Por uzi la tramojn, busojn kaj metroon oni devas unue aĉeti strippenkaart aŭ OV-chipkaart (karto kun kreditoj kiuj aŭtomate depreniĝas kiam oni eliras el la transportilo/stacio – bv. ĉiam legigi vian karton en la indikitaj lokoj kiam vi eniras kaj eliras el la transportilo). La strippenkaart, papera karto kun 15 aŭ 45 strioj, devas esti stampita tuj kiam vi eniras en la transportilon (ĉiu strio egalas al unu zono/areo en la urbo – plus unu strio por la startprezo). Por moviĝi en la urbocentro vi devas stampi la duan liberan strion. Eblas ke pli ol unu persono uzu la saman strippenkaart se iu kun karto stampas ankaŭ por ĉiu el la aliaj kunvojaĝantoj.

Medikamentoj: Se vi uzas preskribitan medikamenton, bv. kunporti kuracistan recepton en la latina. Apotekoj funkcias dum la normalaj laborhoroj (vd. supre). Nokta apoteko, de la 22-a ĝis la 8-a horo matene, troviĝas en Schiedamsedijk 80a (daŭrigo de Coolsingel sude).

Sanservoj: Eksterlandanoj havu konfirmilon pri sanasekuro. UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.

Telefonado: Prefikso por telefoni de eksterlando al Nederlando estas +31; oni ellasu la unuan nulon de la regiona antaŭnumero. Por telefoni de Nederlando al eksterlando: 00 + landokodo + telefonnumero.

reen al la enhavo