Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2008dua bulteno › tuttagaj ekskursoj

UK 2008


DUA BULTENO

Tuttagaj ekskursoj

La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en merkredo, la 23-a de julio, sed ankaŭ en aliaj tagoj. La prezoj inkluzivas kafon kun biskvitoj kaj foje malgrandan lunĉon, sed ne vere plenan tagmanĝon.

E1 Ĉirkaŭ IJsselmeer

Lundo kaj merkredo
Ekiro: 8h00 Reveno: ĉ. 18h30

Prezo: 49 EUR

IJsselmeerTiu ĉi ne estas simpla tuttaga ekskurso: ĝi estas la plej malstreĉa, sed kun plej diversaj pejzaĝoj. Ĉirkaŭ la urbo Volendam ni trinkos kafon kun kuketo kaj sekve iros tra Afsluitdijk al la frisa kamparo. La ekskurso sekvos parte tra la Ald-Faers-Erf-vojo. Ni vizitos la Woord & Beeld-preĝejeton kaj ekspozicion tie, kaj aŭtentikajn bienojn.

Eblos vidi diversajn flankojn de la kampara vivo tra la diversaj riparejoj, bakejoj, ĉasdometo ktp.

E2 Ĉirkaŭ Dordrecht kaj Kinderdijk

Mardo kaj merkredo
Ekiro: 9h00 Reveno: ĉ. 17h00

Prezo: 50 EUR

KinderdijkEkiro al Alblasserwaard. Kafo kaj kuketo estos servataj, kaj sekve ni vizitos tiun ĉi trankvilan areon, kun dormantaj vilaĝoj, historiaj bienoj kaj glaci-epokaj montetoj. Kinderdijk, aro de ventomuelejoj en la Unesko-listo de konservendaj lokoj, estas la plej fama "enloĝanto" de la urbo. Lunĉo en la cikonia vilaĝo Groot Ammers.

Daŭrigo al Sliedrecht, kie ni ŝanĝos la aŭtobuson por… akvobuso! Ĉirkaŭ 40-minuta veturado laŭ la rivero Merwede tra la urbo Papendrecht al la plej malnova urbo de Nederlando, Dordrecht, kiu ricevis urborajtojn en 1220. Diversaj luksaj domoj memorigas nin pri la plej prospera periodo de la urbo, kun kiu vi havos kompletan konatiĝon.

E3 Reĝa Hago

Merkredo
Ekiro: 9h00 Reveno: ĉ. 17h30
Prezo: 50 EUR

Pacpalaco en HagoHago estas la sidejo de la nederlanda registaro kaj de la reĝa familio. Ĝi ankaŭ estas kultura urbo kaj butikuma urbo. La ekskurso komenciĝos per kafo kaj kuketo, sekve promeno "tra la spuroj de Oranje-familio" kiu portos vin al palacoj, reĝaj staloj kaj diversaj aliaj lokoj kun rilato al la nederlanda reĝa familio. Tagmeza kafo en Haga restoracio. Tagmeze vizito al la Pacpalaco, sidejo de la Internacia Tribunalo.

E4 Vlissingen

Merkredo kaj vendredo
Ekiro: 10h30 Reveno: ĉ. 18h30

Prezo: 47 EUR

VlissingenVlissingen, urbo de la nederlanda heroo Michiel de Ruijter, estas la sola urbo en Nederlando kun sia historia urbocentro ĉe la maro. La historio de Vlissingen estas plena je konkeradoj, pafadoj kaj inundoj. Je alveno, kafo kaj loka kuketo estos servataj al vi. Vizito al Het Arsenaal, vivanta muzeo kun akvario kaj parko de piratoj, kie vi konatiĝos kun la vivstilo de tiuj historiaj personoj. Vi travivos emocian aventuron en la ŝipa simulilo kaj vidos gigantajn varŝipojn trairi antaŭ viaj okuloj la akvovojon, rigardante el turo de la 17-a jarcento.

E5 Veluwe

Merkredo
Ekiro: 8h00 Reveno: ĉ. 18h30

Prezo: 48 EUR

VeluweAlveno al la pulmo de Nederlando, la naturriĉa Veluwe. Kafo kaj kuketo ĉe restoracio De Molen. Promenado tra la parko gvidate de eksa forstisto, kiu montros siajn preferatajn lokojn kaj rakontos interesajn anekdotojn.

Post la lunĉo spektado al malnov-nederlanda folklorgrupo (muziko, dancoj kaj kostumoj) aŭ libera tempo en la parko.

E6 Zaanse Schans, Volendam kaj Amsterdamaj kanaloj

Merkredo kaj ĵaŭdo
Ekiro: 8h00 Reveno: ĉ. 19h00

Prezo: 51 EUR

Amsterdamaj kanalojEkiro, paŭzo por kafo kaj kuketo, kaj alveno al Zaanse Schans, ĉarma kaj aparta vilaĝeto kie la ventomuelejoj ankoraŭ funkcias laŭ la originalaj celoj, kaj ankaŭ estas uzataj kiel loĝejoj. Daŭrigo al apuda Volendam, tipa fiŝista vilaĝo kun malnovaj pentraĵ-aspektaj dometoj.

Paŭzo por kafo kaj daŭrigo al Amsterdamo, kie ni ŝip-ekskursos tra la internacie konataj Amsterdamaj kanaloj. Unika sperto, unika ekskurso!


reen al la enhavo