Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2008dua bulteno › postkongresaj ekskursoj

UK 2008


DUA BULTENO

Postkongresaj ekskursoj

P1 Nordo de Nederlando – Frislando kaj insulo Texel

27-a – 31-a de julio, 5 tagoj/4 noktoj

27.07 Renkontiĝo je la 8-a horo matene antaŭ la kongresejo kaj ekveturo al la naturriĉa Frislando, provinco norde en Nederlando, konata por sia pejzaĝo plena je lagoj. Dum la busveturo ni haltos en la nacia parko De Weerribben por lunĉi. En la nacia parko eblos mallonge boat-ekskursi. La ekskurso daŭros al la hotelo Holland Inn en Wolvega (adreso: Steenwijkerweg 52, NL-8471 LC Wolvega; tel. 0561 61 8847), kie ni alvenos en la fino de la posttagmezo. Tempo por malstreĉiĝi. Vespermanĝo.

28.07 Matenmanĝo kaj ekveturo al la fama Jopie Huisman-muzeo en la urbo Workum. Tiu ĉi estis propra muzeo de la artisto/pentristo kaj feraĵisto. Sekve ni iros al la urbo Sneek, kie ni navigos sur lago kun la sama nomo. Reveno al la hotelo. Vespermanĝo.

29.07 Post la matenmanĝo ni ekveturos al la insulo Texel, trairante la gigantan digon Afsluitdijk. Pramŝipo alportos nin al la plej granda Wadden-insulo de Nederlando, insulo kun aparta kaj abunda naturo.

Ni konatiĝos kun la insulo aŭtobuse, tamen kun sufiĉe da tempo por bone aprezi la tuton. La tagmanĝo estos servita en lunĉoskatolo. En la fino de la posttagmezo ni reiros al la hotelo. Vespermanĝo.

30.07 Matenmanĝo kaj ekveturo laŭ Stavoren, konata pro la "Virineto de Stavoren", al Hindeloopen, konata pro siaj bunte kolorigitaj lignaĵoj.

Vizito al la konata Frisa Sketmuzeo. Posttagmeze ni iras tra Workum al Sonnema Beerenburg-muzeo en Bolsward. Post belega diapozitiva prezento vi ricevos kafon aŭ regionan alkoholaĵon. Fine de la posttagmezo ni revenos al la hotelo tra la historia IJlst, laŭ la vojo de la malnovaj lignotranĉaj ventomuelejoj.

31.07 Post la matenmanĝo ni vizitos la etosplenan havenurbon Harlingen.

Lunĉo en la hotelo kaj ekvojaĝo al la Orkidejejo en Luttelgeest. Tie ĉi vi vidos pluv-arbaron, orientan ĝardenon, orkidebredejon ktp.

Adiaŭa vespermanĝo, transporto al la kongresejo kaj fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 450 EUR, dulita 389 EUR. Ekstraj noktoj en Euro Hotel Centrum, Roterdamo. Loko en: unulita 78 EUR, dulita 45 EUR.

P2 Sudo de Nederlando – Zelando kaj Belgio

28-a de julio – 1-a de aŭgusto, 5 tagoj/4 noktoj

28.07 Renkontiĝo antaŭ la kongresejo je la 8-a horo matene kaj ekveturo tra Brabanto al la unika Zelando, provinco kun diversaj vilaĝoj kun iliaj propraj kutimoj, dialektoj kaj pejzaĝoj. Halto en Ulvenhout por lunĉo, kaj daŭrigo al Middelburg, belega urbo kun diversaj vidindaĵoj.

La glaciaĵoj estas aparte bongustaj en Middelburg. Post konatiĝo kun la urbo, veturo al la hotelo Holland Inn Wemeldinge (adreso: Noordelijke Achterweg 62, NL-4424 EG Wemeldinge; tel. 0113 62 1551), kie du ventomuelejoj, Aeolus kaj Hoop, beligas la vidaĵon. Vespermanĝo.

29.07 Post matenmanĝo vizito al la Zelanda Muzeo en Vlissingen, kie vi konatiĝos kun la riĉa zelanda marhistorio. Tagmanĝo el lunĉoskatolo.

Posttagmeze ni vizitos Portaal van Vlaanderen (Pordego al Flandrio) en Terneuzen, kie ni konatiĝos kun la funkciado de la plej uzataj kluzoj en la mondo. Reveno al la hotelo. Vespermanĝo.

30.07 Post la matenmanĝo ni iros al la plej granda allogaĵo de Zelando: Waterland Neeltje Jans. La parko havas belegan fok-spektaklon, kompletajn klarigojn pri la Deltawerken (sudnederlanda dig-sistemo, konstruita por eviti similajn inundojn kiel tiu de 1953), kaj promenadon ene de la barilego kontraŭ marinundoj (stormvloedkering).

Posttagmeze ŝipveturo el Neeltje Jans. Reveno al la hotelo. Vespermanĝo.

31.07 Matenmanĝo kaj veturo al la limregiono inter Nederlando kaj Belgio.

Brugge

Halto en la fascina Bruĝo, kie vi povos laŭ bontrovo konatiĝi kun la urbo. Posttagmeze ni iros al la naturrezervejo Zwin. La loko estas konata pro la bela naturo, diversspecaj birdoj, kaj amaso da promenvojetoj, taŭgaj ankaŭ por rulseĝuloj. Reveno al la hotelo. Vespermanĝo.

1.08 Matenmanĝo kaj ekveturo al la plej granda papiliejo de Eŭropo: De Berkenhof en Goes. Lunĉo kaj veturo al Breda, ĉarmega urbo bone konata en Nederlando. Vespermanĝo, transporto al la kongresejo kaj fino de la servoj.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 440 EUR, dulita 389 EUR. Ekstraj noktoj en Euro Hotel Centrum, Roterdamo. Loko en: unulita 78 EUR, dulita 45 EUR.

P3 Landa "krozo" ĉirkaŭ Maastricht

26-a de julio – 2-a de aŭgusto, 8 tagoj/7 noktoj

Ni uzu flekseblan difinon de "krozo" por nia ekskurso – ĉar ni kunvenos kaj dormos en ŝipo, malnova, sed vera ŝipo. Ĝi tamen estas ligita al la ĉefa promenejo de Maastricht kaj tute ne moviĝas.

Ĝia nomo estas Botelo, sed ni renomos ĝin Boat-elo – ĉar ni konas la diferencon inter botelo kaj boato, ĉu ne? Fakte ĝi estas du barĝoj kunligitaj: la malpli granda servas kiel ferdeko por sidi, kunveni kaj ĝui la etoson. Interne la litoĉambroj estas kompaktaj (t.e., malgrandaj) sed puraj, kun propraj necesejoj kaj duŝoj. La malgrandaj rondaj fenestroj aldonas al la senton de krozo. Nia boato antaŭe krozadis en la rivero Meuse, aŭ Maas nederlande. Ĝi nun estas konvena por ni pro sia situo en la akvo en la mezo de la urbo.

Premita inter la belga kaj germana landlimoj, Maastricht estas unu el la plej belaj, ĉarmaj kaj vizitindaj urboj en Eŭropo. Kun longa historio ekde antaŭ la alveno de la romianoj, ĝi nun estas kosmopolita urbo kun gaja animeco nerivalata aliloke en Nederlando. Granda parto de la cetero de Nederlando havas samecan aspekton, sed tie ĉi estas hispanaj kaj romiaj ruinaĵoj, diversaj specoj de kuirartoj, franca/belga influo en la arkitekturo, kaj eĉ malsameca pejzaĝo. Maastricht estas malgranda kaj facile promenebla urbo, plejparte glata sed kun kelkaj proksimaj "tuberoj" kiujn ili nomas montetoj, kie fascinaj kavernoj entenas antikvan kaj modernan historion, inkluzive de ampleksaj tuneloj uzataj por ŝirmado tra la jarcentoj, kaj por savi artaĵojn de la lando kontraŭ la germana invado dum la Dua Mondmilito.

26.07 Alveno en Maastricht (du horojn per trajno el Roterdamo). Ni povas aranĝi grupan trajn-veturadon se vi ne havas alian manieron atingi la Boatelon. Necesos esti tie antaŭ la 15-a horo por enhoteliĝi kaj promeni al la urbodomo por aŭskulti koncerton de la tiea kariljono de la 15h30 ĝis la 16h15. Poste, kun mapo en mano, ni reiros al la Boatelo por prepari por la interkona vespero/vespermanĝo ĉe Eetcafe Minchelers ĉe la Markt (bazara placo).

27.07 De la 11-a ĝis la 17-a horo profesia ĉiĉerono montros al ni la plej belajn lokojn en la malnova urbocentro, inkluzive de katedraloj nun uzataj por aliaj celoj, kaj de la fama muzeo Bonnefanten. Ni tagmanĝos en la centro kaj lernos kien veni por aliaj manĝoj.

28.07 Tuttaga vizito al Suda Limburgo, kelkaj preĝejoj, kaj la Maastricht-a universitato. Vespermanĝo ĉe la restoracio De l’Empereur.

29.07 La supre menciitaj kavernoj kaj tuneloj, tagmanĝo ĉe la supro de la monto, kaj libera vespero por ripozo kaj kulinara frandado. Ĉi tiu tago inkluzivas multe da promenado kaj iom da grimpado.

30.07 Tuttaga krozo sur (alia) ŝipo al Liège, Belgio. Promeno en Liège kaj kuna vespemanĝo en Maastricht.

31.07 Kvinlanda vizito – Belgio, Francio, Germanio, Luksemburgo kaj Nederlando – en nur ok horoj. Nekredeble!

1.08 Programo laŭ grupa decido. Listoj da ideoj haveblos dum la UK. Adiaŭa vespermanĝo.

2.08 Ĝis revido post matenmanĝo.

Notu: Se vi veturas hejmen el la Amsterdama flughaveno, vi devas atingi ĝin almenaŭ du horojn antaŭ la horo de via flugo. La trajno iras rekte en la flughavenon, sed nepre planu tiel ke via alhejma flugo estu posttagmeze.

La ekskurso komenciĝos ĉe la Maastricht-a Botelo sabaton posttagmeze la 26-an de julio, kaj finiĝos tie matene la 2-an de aŭgusto. La prezo inkluzivas sep noktojn kaj matenmanĝojn en nia Boatelo kaj aŭ tagmanĝon aŭ vespermanĝon ĉiun tagon (ĉe specialaj, malsamaj restoracioj por sperti la diversajn kuirartojn de la urbo), Esperantan ĉiĉeronadon aŭ tradukadon, kaj enirojn ĉe ĉiuj planitaj vizitindaj lokoj. Nia speciala gastiganto estas Hans Adriaanse, nia Maastricht-a amiko.

Prezoj: Loko en dulita kajuto 898 EUR; por la sama ĉambro por unuopulo 1105 EUR. Por ĉambroj por paroj kiuj preferas duoblan liton, ni aranĝos restadon en proksima "lito kaj matenmanĝo"-ejo kontraŭ proksimume la sama prezo. Minimuma nombro da partoprenantoj dudek, kun maksimumo de tridek. Bonvolu noti ke se estos malpli ol dudek partoprenantoj, la prezo devos altiĝi ĝis eventuale cent eŭroj pli alte. Aliĝante vi akceptas ankaŭ tian eventualan plialtiĝon.


reen al la enhavo