Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2008dua bulteno › kiu kongresas kiam kaj kie?

UK 2008


DUA BULTENO

Kiu kongresas kiam kaj kie?

39-a Internacia Infana Kongreseto (IIK), 19-26 julio 2008, en Oostvoorne, 40 km okcidente de Roterdamo. Ni invitas infanojn kaj junulojn kun bona rego de Esperanto al neforgesebla semajno. La 39-a IIK okazos en la komforta kaj hejmeca junulargastejo Samuel Naardenhuis (la tuta domo estos rezervita por IIK!) apud lagoj, strando kaj bunta naturo. Tuttaga ekskurso iros al la kelkfoje internacie premiita amuziĝparko Efteling. Por ĉiu grupo de ses infanoj ĉeestos unu plenkreskulo. Pliaj informoj kaj aliĝilo troveblas en la retpaĝo de IIK: http://bertosch.free.fr/iik2008 aŭ ĉe la IIK-administranto: Bert Schumann, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sévigné, Francio; bert.schumann@free.fr.

41-a ILEI-Konferenco okazos de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2008 en Portonovo, Benino. Temo de la konferenco: "ILEI-konferenco en Afriko – Kial?" La konferencejo kaj tranoktejo estos en Songai-Centro. Estas planata bunta programo kun i.a. inaŭguro, komitatkunsidoj, estrarkunsidoj, ekzamenoj de ILEI/UEA, artaj aranĝoj, bankedo kaj diversaj ekskursoj. Pliaj kaj detalaj informoj ĉe la retejo http://www.ilei.info/novaĵoj/portonovo.php.

Informoj pri la konferenco haveblas en la hejmpaĝo de ILEI, www.ilei.info, kaj ĉe ILEI-estrarano pri konferencoj Aida Čižikaitė, Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio; aidute@mail.lt.

63-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). La IJK okazos en Szombathely, Hungario, de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2008. Aliĝoj kaj informoj ĉe TEJO/IJK, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; ĵ+31 10 436 1044, f+31 10 436 1751; oficejo@tejo.org. Vizitu ankaŭ la TTT-ejon: thttp://esperanto.net/ijk2008/.


reen al la enhavo