Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2008dua bulteno › kiel atingi la kongresejon

UK 2008


DUA BULTENO

Kiel atingi la kongresejon

KongresejoLa kongresejo estas Beurs-WTC. Ĝi troviĝas en Beursplein (Borsa placo) ĉe la ĉefa strato de Roterdamo, Coolsingel.

De la Amsterdama internacia flughaveno Schiphol bv. preni Intercity-trajnon (direkto Vlissingen aŭ Dordrecht) aŭ la internacian trajnon al Bruselo (tamen ne la trajnon Thalys, por kiu necesas anticipa lokrezervo!) ĝis la Roterdama Centra Stacio (Rotterdam CS).

De la Roterdama flughaveno bv. preni aŭtobuson n-ro 33. Ĝia finhaltejo estas la Roterdama Centra Stacio.

De la Roterdama Centra Stacio eblas iri piede (15-20 min., vidu en Google Maps), taksie, metroe aŭ trame (haltejo Beurs) al la kongresejo.

Biletoj (= kartoj) por la publikaj transportoj aĉeteblas ĉe poŝtoficejoj, kelkaj tabakejoj, el maŝinoj (aŭtomatoj) ĉe la metrostacioj, kaj ĉe la transportiloj mem.


reen al la enhavo