

La hoteloferto en Roterdamo estas tre varia kaj por ĉiaj buĝetoj. Tamen, ĝi ne estas senlima! Ĉefe la plej malmultekostaj loĝejoj havas malmulte da lokoj, ĉar temas pri malgrandaj konstruaĵoj.
Krom per la papera mendilo sendita kun la papera Dua Bulteno, ankaŭ eblas mendi per la retpaĝo de la kongreso: http://www.uea.org/kongresoj/uk_2008.html.
Post kiam vi mendas, vi havas unu semajnon da tempo por ke la pago de la loĝejo estu plenumita. Post tiu tempo, se la pago ne atingas la Centran Oficejon de UEA aŭ la landan peranton, la mendo estos nuligita.
Kelkaj hoteloj havas ĉambrojn por nefumantoj, sed pro la hotelkapacito ne ĉiuj ĉambroj menditaj de UEA en tiuj hoteloj estas senfumaj.
La prezo de la ĉambro inkluzivas matenmanĝon, krom se alie indikite.
1. NH Atlanta Rotterdam, Coolsingel/Aert van Nesstraat 4.
Kvarstela hotelo trans la strato antaŭ la kongresejo.
Ampleksaj ĉambroj, klimatizilo, fridujeto, sekurŝranko,
duŝejo kun bankuvo, japana restoracio. Matenmanĝo ne
estas inkluzivigita.
Loko en ĉambro: unupersona 149 EUR,
dulita 75 EUR.
2. Bilderberg Parkhotel Rotterdam, Westersingel 70.
Kvarstela
hotelo, unu el la plej luksaj de Roterdamo. Modernaj
ĉambroj kun bela rigardo super la urbo. Centre lokita antaŭ
kanalo kaj metrostacio, ĉ. 700 m (aŭ je unu metrostacio) de
la kongresejo. Privata ĝardeno, gimnastikejo, sendrata
retkonekto kaj propra parkejo.
Loko en ĉambro: unupersona 200 EUR, dulita 108 EUR.
3. Hilton Hotel Rotterdam, Weena 10.
Kvarstela hotelo je
400 m de la kongresejo. Klimatizitaj ĉambroj, sendrata
retkonekto, kafo/teo-maŝino kaj satelita/kabla televidilo,
laborcentro, gimnastikejo kaj restoracio.
Loko en ĉambro: unupersona 121 EUR, dulita 66 EUR, trilita 54 EUR.
4. Eden Savoy Hotel Rotterdam, Hoogstraat 81.
Kvarstela
hotelo je 500 m de la kongresejo. Klimatizitaj ĉambroj
kun retkonekto, kafo/teo-maŝino, fridujeto, ankaŭ senpaga
gimnastikejo, sendrata retkonekto en publikaj areoj,
restoracio kaj kafejo. Parkejo antaŭ la hotelo kun rabato
por hotelgastoj. Matenmanĝo ne estas inkluzivigita.
Loko en ĉambro: unupersona 121 EUR, dulita 61 EUR, trilita 54 EUR.
5. Grand Hotel Philadelphia, Van Vollenhovenstraat 48-50.
Kvarstela hotelo je 1,3 km de la kongresejo, kun tramhaltejo
apude. La konstruaĵo el la 18-a jarcento estis originale
ŝipoficejo. Krom komfortaĵoj de luksa hotelo (bankuvo,
aparta duŝejo, sendrata retkonekto en la ĉambro), tiu ĉi
hotelo elstaras pro sia sociala funkcio: laboras tie gejunuloj
kun psika aŭ/kaj fizika handikapo por esti preparitaj por la
labormerkato.
Loko en ĉambro: unupersona 120 EUR,
dulita 60 EUR.
6. Bastion Hotel Rotterdam Terbregseplein, Hoofdweg 40.
Kvarstela hotelo je 3 km de la kongresejo, kun bushaltejo
apude (busoj 34 kaj 37). Klimatizilo, gimnastikejo, parkejo
k.a.
Loko en ĉambro: unupersona 102 EUR, dulita 64 EUR.
7. Bastion Hotel Rotterdam/Rhoon, Driemanssteeweg 5 (fine
de Groene Kruisweg).
Tristela hotelo je 7 km de la kongresejo
(aŭtobusoj 64 kaj 69) kun sendrata retkonekto, televidilo
kaj parkejo.
Loko en ĉambro: unupersona 103 EUR, dulita
63 EUR.
8. Bastion Hotel Brielle, Amer 1, Brielle.
Tristela hotelo en
apuda riĉhistoria urbeto Brielle. Taŭga por kongresanoj kun
propra aŭtomobilo. Parkejo, sendrata retkonekto kaj
komfortaj ĉambroj.
Loko en ĉambro: unupersona 100 EUR,
dulita 62 EUR.
9. Euro Hotel Centrum, Baan 14/20.
Familia tristela hotelo
urbocentre je 700 m de la kongresejo. Komfortaj ĉambroj
kun i.a. televidilo kaj sendrata retkonekto.
Loko en ĉambro: unupersona 78 EUR, dulita 45 EUR, trilita 40 EUR.
10. Hotel Breitner, Breitnerstraat 23.
Tristela hotelo je 800
m de la kongresejo. Komfortaj ĉambroj kun sekurŝranko,
ventumilo, telefono kaj modemkonekto, televidilo kaj
senpaga sendrata retkonekto.
Loko en ĉambro: unupersona 88 EUR, dulita 55 EUR, trilita 50 EUR.
11. Hotel van Walsum, Mathenesserlaan 199/201.
Tristela
hotelo apud la CO, jam 40 jarojn kromhejmo de UEA-estraranoj. Komfortaj ĉambroj kun la kutimaj iloj troveblaj
en tiu kategorio. Sendrata retkonekto, restoracio kaj parkejo.
Loko en ĉambro: unupersona 79 EUR, dulita 52 EUR.
12. Hotel Emma, Nieuwe Binnenweg 6.
Tristela hotelo en la
urbocentro, renovigita en 2006. Ĉambroj kun i.a. sekurŝranko,
ventumilo, sendrata retkonekto, radio, televidilo, telefono,
kafmaŝino kaj fridujeto.
Loko en ĉambro: unupersona 77
EUR, dulita 58 EUR, trilita 52 EUR, kvarlita 44 EUR.
13. Hotel Turkuaz, Henegouwerplein 56-58.
Komforta
tristela hotelo je 1,7 km de la kongresejo. Kafo kaj teo 24-
hore senpaga, sendrata retkonekto.
Loko en ĉambro: unupersona 55 EUR, dulita 38 EUR, trilita 33 EUR.
14. Hotel Campanile Oost, Koningslaan 2.
Tristela hotelo je
ĉ. 30 minutoj metroe de la kongresejo. Senpaga parkejo,
sendrata retkonekto, restoracio, handikapul-amika.
Loko
en ĉambro: unupersona 71 EUR, dulita 44 EUR.
15. Maritime Hotel Rotterdam, Willemskade 13.
Tristela
hotelo kun marista etoso en privilegia situo: ĉe la rivero
Mozo (Maas), tuj apud la Erasmus-ponto, je ĉ. 900 m de la
kongresejo, kun komfortaj ĉambroj. Sekurŝranko, senpaga
Interreto por gastoj, etosplena kafejo kaj porpaga parkejo
apud la hotelo.
Loko en ĉambro: unupersona 71 EUR, dulita
41 EUR.
16. Hotel Floris, Graaf Florisstraat 68.
Hejmeca hotelo je ĉ. 1,5 km de la kongresejo, en kvieta kvartalo apud la Centra
Stacio. Komfortaj ĉambroj, kafejo kaj granda ĝardeno. En la
unulitaj ĉambroj ne estas necesejo aŭ duŝejo! La du- kaj
trilitaj ĉambroj havas duŝejon kaj necesejon.
Loko en
ĉambro: unupersona 45 EUR, dulita 45 EUR, trilita 45 EUR.
17. Astoria Hotel, Pleinweg 203-205.
Dustela hotelo kun
hejma etoso trans la rivero Mozo en la sudo de Roterdamo. Atingebla pere de metroo (haltejo Zuidplein) plus tramo 2,
haltejo je 2 min. de la hotelo. La hotelo havas kafejon,
lavejon, lunĉpakaĵojn. Duŝejo en la koridoro.
Loko en
ĉambro: unupersona 35 EUR, dulita 35 EUR, trilita 35 EUR.
18. Gastejo De Hoogkamer, Van Baerlestraat 252, NL-3132
EK Vlaardingen.
Trankvila domo ĉe naturo en najbara urbo
Vlaardingen kun ĉefe trilitaj ĉambroj (kelkaj du- kaj
kvarlitaj). Por atingi la gastejon prenu trajnon el la centra
stacidomo en Roterdamo direkte al Hoek van Holland, eliru
ĉe la stacio Vlaardingen West kaj promenu 800 metrojn ĝis
la gastejo (aŭ prenu aŭtobuson 56 elirante ĉe haltejo
Erasmusplein Vlaardingen). Eblas kuiri en la gastejo. Butikoj
kaj manĝvendejoj troviĝas apude. Bv. kunporti viŝ- kaj
litotukojn. La gastejo fermiĝas inter la 23-a kaj 7-a horoj. Matenmanĝo ne inkluzivigita.
Prezo por persono: 20 EUR.
19. Amasloĝejo Mafkees, Schaatsbaan 41-45.
Simpla
dormejo urbocentre, tuj apud la Centra Stacio. Du grandaj
dormoĉambroj (unu miksita, alia nur por virinoj), duŝejoj,
kaj viraj kaj virinaj necesejoj. Kafejo. Striktaj reguloj pri
bruado kaj konduto. Fermita de la 11-a ĝis la 17-a horo
ĉiutage. Matenmanĝo inkluzivigita. Bv. kunporti litotukojn
aŭ dormosakon.
Prezo por persono: 11 EUR.