Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2008dua bulteno › por eniri la landon

UK 2008


DUA BULTENO

Por eniri la landon

Ĝenerale. Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj, kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima kongreslanda diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ties adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi devas havi vizon, kaj sub kiuj kondiĉoj.

UEA kaj LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2008, kaj principe ne povos respondi al tiaj malfruaj petoj.

Vizoj. La civitanoj de EU, kaj interalie de la jenaj landoj, ne bezonas vizon por eniri Nederlandon: Argentino, Aŭstralio, Brazilo, Ĉilio, Israelo, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Kostariko, Meksiko, Nov-Zelando, Svislando, Urugvajo, Usono kaj Venezuelo. Konsilindas tamen kontakti la plej apudan nederlandan ambasadejon por kontroli ĉu okazis ŝanĝoj intertempe.

Por peti la nederlandan (Schengen-) vizon necesas prezenti financajn garantiojn kaj ateston pri asekuro por la periodo dum kiu oni estos en Nederlando.

Ĉiu kongresano devas mem zorgi pri la akiro de vizo. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de UEA.

Datoj. Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresa daŭro (19-26 julio, eventuale plus la daŭro de menditaj antaŭkaj/ aŭ postkongresaj ekskursoj). Eventualan pli longan restadon oni devas aranĝi private.

Konfirmiloj kaj invitleteroj. Normale la kongresa konfirmilo devus sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA/LKK sendos se oni petas ĝin, al aliĝintaj kongresanoj el vizbezonaj landoj. Al nealinĝintoj oni ne povas sendi invitleteron nek aliajn konfirmaĵojn. Bv. konscii, ke nek UEA nek LKK povas influi la decidojn de la vizdonaj instancoj.

Mongarantio. Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon, necesas pruvi ĉe la eniro en la landon ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al iu ajn kongresano. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando.

Asekuro. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de asekuro, pri kio la kongresanoj zorgu mem. Ofte tute taŭga asekuro estas aĉetebla ĉe flughavenoj. Sendepende de tio, ĉu necesas havi vizon aŭ ne, ĉiu kongresano tamen asekuru sin por la daŭro de la vojaĝo kaj restado.

reen al la enhavo