Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2008dua bulteno › duontagaj ekskursoj

UK 2008


DUA BULTENO

Duontagaj ekskursoj

D1 Roterdamo kaj Eŭromasto

Sabato kaj dimanĉo
Posttagmeze (13h30-18h30)

Prezo: 21 EUR

Erasmus-pontoAŭtobusa ekskurso tra la nova kaj malnova Roterdamo, tra la konataj stratoj Weena kaj Coolsingel kaj aliaj malpli konataj, sed same interesaj.

Kop van Zuid-duoninsulo kun ponto Erasmus certe estos parto de la vizito, same kiel aliaj turismaj allogaĵoj de la urbo. Finu la ekskurson en la turo Eŭromasto, de kie vi havos kompletan superrigardon de Roterdamo kaj de la apuda regiono.

D2 Silento en Biesbosch

Lundo posttagmeze (13h00-17h30)
ĵaŭdo matene (9h00-10h30)

Prezo: 28 EUR

BieshoschKonatiĝu kun la nacia parko Biesbosch, ĝia unika naturo kaj protektitaj plantoj kaj bestoj pere de elektra ŝipo. Tiu silenta ŝipo havas la rajton iri al lokoj malpermesitaj al aliaj, ne elektraj, bruaj ŝipoj. Tiu ĉi nacia parko estis spontanee kreita de la naturo kaj ankaŭ de la homoj. Pro sia bunta naturo, dum la milito ĝi servis kiel rifuĝejo por tiuj kiuj havis kialon kaŝiĝi. Ĝuu kaj unuiĝu kun la naturo!

D3 Delfshaven, muelejo kaj bierfabriko

Dimanĉo, mardo kaj ĵaŭdo
Posttagmeze (14h00-16h00)

Prezo: 34 EUR

Delfshaven

Delfshaven komence estis haveno de la pli norda urbo Delft, sed poste iĝis kvartalo de Roterdamo.

Grandparte pro la detruo okazinta en la centro de Roterdamo dum la Dua Mondmilito, Delfshaven estas nuntempe la plej pitoreska loko de la urbo. Sur ĝia kanalo troviĝas la sola funkcianta muelejo en Roterdamo, kiu daŭre fabrikas kaj vendas farunon; la preĝejo de kie la Pilgrimantaj Patroj ekiris, tra Britio, por kolonii Usonon; kaj la sola bierfabriko de Roterdamo. Publika transporto.

D4 Historia tramo tra Roterdamo

Lundo kaj mardo
Matene (9h00-10h30)

Prezo: 25 EUR

Vizitu Roterdamon en historia tramo el 1931. La ekskurso portos vin al la plej ĉarmaj kvartaloj de la urbo, tra la ĉefaj turismaj allogaĵoj. La tramo en si mem jam estas aparta allogaĵo, kaj en ĝi vi spertos vojaĝon en la tempo.

D5 Skutilo tra Roterdamo

Lundo kaj vendredo
Matene (9h00-11h30)

Prezo: 27 EUR

skutiloAlia maniero konatiĝi kun la urbo Roterdamo estas pere de skutilo. Grupoj de minimume 8 personoj irados tra la plej interesaj lokoj de la urbo, ĉiu loko kun aparta rakonto.

Vi ekzercos ne nur viajn okulojn kaj cerbon, sed ankaŭ viajn muskolojn.

D6 Kuir-teatro

Ĵaŭdo
Posttagmeze (14h00-17h30)

Prezo: 65 EUR

Aparta kaj ekskluziva aktivado. La kuir-teatro estas ejo kie grupo de maksimume 40 personoj kune kuiras kaj manĝas multkulturajn pladojn.

Ĝi estas maniero senstreĉiĝi, konatiĝi pli bone kun viaj kunuloj, kaj lerni (pli bone) kuiri alilandajn pladojn. Inkluzivas ĉiujn ingrediencojn de la 5-plada maroka menuo. Trinkaĵoj aparte pageblaj. Unika ŝanco certe ne perdinda!

D7 Amfibia buso

Lundo kaj mardo
Posttagmeze (14h00-15h30)

Ĵaŭdo
Matene (11h00-12h30)

Prezo: 17 EUR

Unika maniero konatiĝi kun Roterdamo, surtere kaj surakve. La ekskurso portos vin trans la Erasmus-ponton al Katendrecht, kie la aŭtobuso eniros la riveron Maas kaj ebligos al vi havi alian rigardon de la urbo, el la akvo.

Revenante, la buso laŭiros la Nordan Insulon, Willems-ponton, Blankan Domon (unua ĉielskrapulo de Eŭropo), Kubformajn Domojn, kaj Laurenspre ĝejon.

D8 Spido-havenekskurso

Vendredo
Posttagmeze (14h00-15h30)

Prezo: 10 EUR

Jen la plej bona maniero ekkoni la plej grandan havenon de Eŭropo, iam la plej grandan en la mondo. Dum tiu ĉi ekskurso vi konatiĝos kun la moderneco de la haveno kaj ricevos buntan informon klarigantan diversajn detalojn de la havenlaboro. Publika transporto ĝis la ŝipo.

D9 Hagaj muzeoj kaj Pacpalaco

Mardo
Matene (9h00-13h00)

Prezo: 25 EUR

Panorama MesdagTiu ĉi interesa ekskurso donos al vi la eblecon elekti koni aŭ la muzeon Yi Chun (koreo, kiu venis alparoli la partoprenantojn de la Dua Packonferenco en Hago en 1907, pledonte por pli da atento al la tiame subpremataj koreoj; tamen oni ne permesis tion al li, kaj kelkajn tagojn post sia alveno en Nederlando li subite kaj mistere mortis), aŭ la muzeon Panorama Mesdag (kie videblas la plej granda nederlanda pentraĵo kaj plej malnova panorama pentraĵo en la mondo, kiu restas en sia originala loko, pentrita de Hendrik Willem Mesdag – la muzeo provizos Esperantan klarigon el sia sonsistemo!).

La daŭrigo de la ekskurso estos vizito al la Pacpalaco.


reen al la enhavo