DUA BULTENO
Bankedo
La bankedo okazos lundon, la 21-an de julio, je la 19h30, en la
interetaĝa restoracio (inter la 1-a kaj 2-a etaĝoj).
Aperitivkukaĵo
Ravioloj el kuirita interripaĵo farĉitaj per figoj,
prezentitaj sur manĝebla aperitivaĵkulero en balzama siropo
Vegetara: Freŝa mango kun bazilio kaj
freŝe raspita malnova Roterdama fromaĝo
Antaŭplado
Karpaĉo el tinuso, prezentita kun ruĝa betosalato
kaj freŝa saŭco (pano kaj herb-oleo)
Vegetara: Leĝere amelita supo el akvokreso kun ravioloj el fungoj
Ĉefplado
Duo el bovolumbaĵo kaj kokinfileo
farĉita per ruĝa portersaŭco/morkelsaŭco
Sezonaj legomoj kaj terpoma garnaĵo
Vegetara: Frititaj kanelonioj farĉitaj
per kaprina fromaĝo kaj sunlandaj tomatoj
Deserto
Granda deserto
Trinkaĵoj
Gastrinkaĵoj, vino, biero, kafo kaj teo
Prezo: 75 EUR
reen al la enhavo