

14.07 La ekskurso komenciĝos ĉe la flughaveno Schiphol (ĉefa halo, rekontiĝloko) je la 10h30 matene. Ekveturo al la naturriĉa Frislando, provinco norde en Nederlando, konata por sia pejzaĝo plena je lagoj.
Dum la busveturado ni haltos en la nacia parko De Weerribben por lunĉi. En la nacia parko eblos mallonge boat-ekskursi. La ekskurso daŭros al la hotelo Holland Inn en Wolvega (adreso: Steenwijkerweg 52, NL-8471 LC Wolvega; tel. 0561 61 8847), kie ni alvenos fine de la posttagmezo. Tempo por malstreĉiĝi. Vespermanĝo.
15.07 Matenmanĝo kaj ekveturo al la fama Jopie Huisman-muzeo en la urbo Workum. Tiu ĉi estis propra muzeo de la artisto/pentristo kaj feraĵisto. Sekve ni iros al la urbo Sneek, kie ni navigos sur lago kun la sama nomo. Reveno al la hotelo. Vespermanĝo.
16.07 Post la matenmanĝo ni ekveturos al la insulo Texel, trairante la gigantan digon Afsluitdijk. Pramŝipo alportos nin al la plej granda Wadden-insulo de Nederlando, insulo kun aparta kaj abunda naturo.
Ni konatiĝos kun la insulo aŭtobuse, tamen kun sufiĉe da tempo por bone aprezi la tuton. La tagmanĝo estos servita en lunĉoskatolo. En la fino de la posttagmezo ni reiros al la hotelo. Vespermanĝo.
17.07 Matenmanĝo kaj ekveturo laŭ Stavoren, konata pro la "Virineto de Stavoren", al Hindeloopen, konata pro siaj bunte kolorigitaj lignaĵoj.
Vizito al la Frisa Sketmuzeo. Posttagmeze ni iros tra Workum al Sonnema Beerenburg-muzeo en Bolsward. Post belega diapozitiva prezento ni ricevos kafon aŭ regionan alkoholaĵon. Fine de la posttagmezo reveno al la hotelo tra la historia IJlst, laŭ la vojo de la malnovaj lignotranĉaj muelejoj.
18.07 Post la matenmanĝo ni vizitos la etosplenan havenurbon Harlingen.
Lunĉo en la hotelo kaj ekvojaĝo al la Orkideejo en Luttelgeest. Tie ĉi oni vidos pluv-arbaron, orientan ĝardenon, orkidebredejon ktp.
Adiaŭa vespermanĝo, transporto al la kongresejo kaj fino de la servoj.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 450 EUR, dulita 389 EUR. Ekstra nokto de la 13-a ĝis la 14-a de julio en Hotel Ibis Amsterdam Centre, Amsterdamo (Stationsplein 49, ĉe la centra stacidomo). Loko en ĉambro, sen matenmanĝo: unupersona 115 EUR, dulita 70 EUR.
14.07 La ekskurso komenciĝos ĉe la flughaveno Schiphol (ĉefa halo, rekontiĝloko) je la 10h30 matene. Ekveturo tra Brabanto al la unika Zelando, provinco kun diversaj vilaĝoj kun iliaj propraj kutimoj, dialektoj kaj pejzaĝoj. Halto en Ulvenhout por lunĉo kaj daŭrigo al Middelburg, belega urbo kun diversaj vidindaĵoj. La glaciaĵoj estas aparte bongustaj en Middelburg. Post konatiĝo kun la urbo, veturo al la hotelo Holland Inn Wemeldinge (adreso: Noordelijke Achterweg 62, NL-4424 EG Wemeldinge; ĵ0113 62 1551), kie du ventomuelejoj, Aeolus kaj Hoop, beligas la vidaĵon. Vespermanĝo.
15.07 Post matenmanĝo vizito al la Zelanda Muzeo en Vlissingen, kie vi konatiĝos kun la riĉa zelanda marhistorio. Tagmanĝo el lunĉoskatolo. Posttagmeze ni vizitos Portaal van Vlaanderen (Pordego al Flandrio) en Terneuzen, kie ni konatiĝos kun la funkciado de la plej uzataj kluzoj en la mondo. Reveno al la hotelo. Vespermanĝo.
16.07 Post la matenmanĝo ni iros al la plej granda allogaĵo de Zelando: Waterland Neeltje Jans. La parko havas belegan fok-spektaklon, kompletajn klarigojn pri la Deltawerken (sudnederlanda dig-sistemo, konstruita por eviti similajn inundojn kiel tiu de 1953), kaj promenadon ene de la barilego kontraŭ marinundoj (stormvloedkering). Posttagmeze ŝipveturo el Neeltje Jans. Reveno al la hotelo. Vespermanĝo.
17.07 Matenmanĝo kaj veturo al la limregiono inter Nederlando kaj Belgio.
Halto en la fascina Bruĝo, kie vi povos laŭ bontrovo konatiĝi kun la urbo. Posttagmeze ni iros al la naturrezervejo Zwin. La loko estas konata pro la bela naturo, diversspecaj birdoj, kaj amaso da promenvojetoj, taŭgaj ankaŭ por rulseĝuloj. Reveno al la hotelo. Vespermanĝo.
18.07 Matenmanĝo kaj ekveturo al la plej granda papiliejo de Eŭropo: De Berkenhof apud la urbo Goes. Lunĉo kaj veturo al Breda, ĉarmega urbo bone konata en Nederlando. Vespermanĝo, transporto al la kongresejo kaj fino de la servoj.
Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 440 EUR, dulita 389 EUR. Ekstra nokto de la 13-a ĝis la 14-a de julio en Hotel Ibis Amsterdam Centre, Amsterdamo (Stationsplein 49, ĉe la centra stacidomo). Loko en ĉambro, sen matenmanĝo: unupersona 115 EUR, dulita 70 EUR.