Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2007dua bulteno › vizitotaj urboj

92-a Universala Kongreso de Esperanto

Jokohamo, Japanio 4 - 11 de aŭgusto 2007



DUA BULTENO

Vizitotaj urboj kaj vidaĵoj

Kiyomizu-Templo estas unu el la plej famaj temploj en Kioto, fondita en 807 kaj rekonstruita en 1633. El ĝiaj larĝaj lignaj fenestroj eblas havi panoraman vidon sur la urbo. Ĝi estas la origino de la japana proverbo "salti el Kiyomizu-verando", kiu signifas, ke oni decidas ekfari ion.

Kyoto Studio-Parko. Toei Uzumasa Eigamura estas tema parko dediĉita al la konservo kaj disvolviĝo de la japana kinkulturo. Ĝiaj spektakloj kaj vidindaĵoj estas tre popularaj inter japanaj kaj eksterlandaj turistoj.

Todaiji-Templo, Daibutsuden kaj Nigatsu-do-Halo. Todaiji (Granda Orienta-Templo) estas unu el la plej famaj kaj historie gravaj temploj en Japanio kaj simbolo de la urbo Nara. Ĝi estis konstruita en 752 kiel ĉeftemplo de ĉiuj provincaj budhaj temploj.

Todaiji ne nur enhavas la plej grandan budhan statuon en Japanio sed estas la plej granda ligna konstruaĵo en la mondo. Imagu ke la nuna konstruaĵo, el 1692, estas nur du trionoj de la originala templo. Nigatsu-do-Halo estis nomumita japana nacia trezoro en decembro 2005. Ĝia nomo devenas el tradicia ceremonio okazigata en la halo en februaro.

Wakakusayama-Montoj. La Wakakusayama, vulkanŝtonaj montoj ĉe malnova vulkano, altas ĉirkaŭ 342 m. La rondaj tri montopintoj kovritaj de herboj ĉarmas la homojn jam de multaj jaroj. Ĉe la pinto de Wakakusa-yama estis konstruita la malnova tombo Uguisuduka en la 5-a jarcento. La vidaĵo el la monto al Nara estas neforgesebla.

Kasuga-Sanktejo. Kasuga Taisha estas la plej renoma sanktejo en la urbo Nara. Ĝi estis konstruita samtempe kiam la ĉefurbo estis konstruita kaj dediĉita al la diaĵo protektanta la urbon. Kasuga Taisha estis ankaŭ la protekta sanktejo de Fujiwara, la plej pova japana klano de la Nara- kaj Heian-periodoj.

Kinkakuji-Templo (Ora Pavilono) estas Zen-templo antaŭe konata kiel Rokuonji. En 1397 oni ekkonstruis la Oran Pavilonon kiel parton de nova domo por la emerita ŝoguno Ashikaga Yoshimitsu. Post lia morto en 1408 la loko iĝis Zen-templo. La loko, kovrita de oraj folioj, funkcias kiel sanktejo kaj havas sanktajn relikvojn de Budho.

Ginkakuji-Templo (Arĝenta Pavilono), antaŭe konata kiel Tozan Jishoji, estas Zen-templo ĉe la bazo de Higashiyama (orientaj montoj). En 1482 ŝoguno Ashikaga Yoshimasa konstruis sian emeritan domon sur la grundo de la nuna templo. Kelkajn jarojn poste estis konstruita la Arĝenta Pavilono laŭ la modelo de la Ora Pavilono, sed la kovrado de muroj per arĝento neniam realiĝis.

Tenryuji-Templo estas Zen-templo konstruita en 1339 kaj poste elektita la unua inter la kvin plej gravaj Zen-temploj en Kioto. La nuna konstruaĵo estas de la Meiji-periodo. La unika ĝardeno estas konsiderata la plej malnova de sia speco. En 1995 Unesko deklaris Tenryuji monda heredaĵo.

Arashiyama estas ĉarma turisma distrikto apud Kioto. La ĉefaj vidindaĵoj estas la fama ligna (nun parte betona) ponto Togetsukyo kaj la arbaro de la monto Arashiyama en la fono.

La Pacmemor-Parko estis konstruita por celebri la falon de la atombombo super Hiroŝimo en la 6-a de aŭgusto 1945 kaj por instigi pacan mondon. Ĝi situas apud la epicentro de kie falis la bombon. Inter la multaj monumentoj rilate al tiu evento tie troviĝas ankaŭ la Pacmemor-Muzeo.

La Pacmemor-Muzeo montras la hororan efikon, kiun la atombombo kaŭzis al la urbo kaj ĝiaj enloĝantojn. La vizito certe ne estas gaja evento. Tie ankaŭ videblas la militarisma pasinteco de Japanio kaj la tuta proceso kiu kulminis en la bombardo de la urbo.

Miyajima-Insulo estas konsiderata sankta insulo (ĝia nomo signifas tion) kaj loko kun unu el la tri plej belaj vidaĵoj en Japanio. Ĝi estas plej fama pro la Itsukushima-Sanktejo, konstruita en la 6-a jarcento, kiu kune kun sia larĝa ligna pordego restas super la oceana akvo dum altaj tajdoj. Ĝi estis la ĉefa sanktejo de la pova Taira-klano. Cervoj moviĝas tute liberaj sur la insulo kaj simioj same faras sur la supro de la plej alta monto, Misen.

Korakuen-Parko estas konsiderata unu el la tri plej belaj ĝardenoj en Japanio. Ĝi estis konstruita en la 17-a jarcento ordone de lokaj feŭdaj estroj, kaj havas lagetojn, te-domojn, pavilonojn, lignaĵojn, artefaritan monteton, diversajn etajn sanktejojn kaj ampleksajn herbejojn. Apud la parko troviĝas la Okayama Kastelo.

Himeji-Kastelo estas konsiderata la plej bela kastelo en Japanio. Male ol la aliaj japanaj kasteloj, Himeji-Kastelo neniam estis detruita dum militoj, tertremo aŭ fajroj kaj restas laŭ sia origina formo. Ĝi estas kaj nacia monumento kaj Uneska monda heredaĵo. En la 14-a jarcento estis konstruita fortikaĵo ĉirkaŭ la kastelo, kiu pligrandiĝis laŭ la jarcentoj fare de la diversaj klanoj kiuj regis en la regiono. La fascina kastelo-komplekso, kun la nuna formo, estis finfarita en 1609.

Otani (Ooya) Kannon-Templo estis konstruita en 810. Laŭ onidiroj ĝi estis fondita de Kukai, historie grava pastro de la Heian-erao. La templo famas ankaŭ pro la granda Budho (26,93 m) kiu estis konstruita post la Dua Mondmilito por celebri pacon. El ĝia brusto, kie estas rigardejo, eblas havi panoraman vidon sur la urbo Utsunomiya.

Toshogu-Sanktejo estas maŭzoleo de Tokugawa Ieyasu, la fondinto de la Tokugawa ŝoguna dinastio, kiu regis Japanion pli ol 250 jarojn ĝis 1868. Origine modesta, la Toshogu-Maŭzoleo estis pligrandigita dum la 17-a jarcento ĝis la impresa komplekso kun dekoj da ŝintoaj kaj budhistaj temploj situantaj ene de belega arbaro.

Kegon-Akvofalo estas la plej fama akvofalo inter la 48 ekzistantaj en Nikko. La akvo falas 97 metrojn ĉirkaŭita de belega naturo. Ĝi estas unu el la tri plej belaj akvofaloj en Japanio.

Rin-Noji-Templo estas la plej grava templo en Nikko. Ĝi estis fondita de Shodo Shonin, la budha monaOo kiu enkondukis budhismon en Nikko.

Chuzenji-Lago (Chuzenjiko) estas bela arbara lago ĉe la bazo de la sankta vulkano Nantai-Monto en la Nacia Parko de Nikko.

Nikko-Edo-Mirlando estas tema parko, ankaŭ uzata por surscenigo de antikvaj dramoj kaj filmado de historiaj filmoj. Krom la ekscitaj spektakloj ankaŭ eblas mem produkti malnovstilajn ludilojn kaj manĝi tiuepokajn manĝaĵojn. Por tiuj kiuj volas, eblas lui malnovajn kostumojn.

Ryuokyo estas eksterordinara valo formita pro la erozio de la Kinugawa-Rivera akvo en la vulkanaj rokoj. La valo memorigas al moviĝanta drako ĉe la riverbordoj.

Edo-Tokio-Muzeo estas la loko kie la vizitantoj povas lerni pri la historio kaj kulturo de Tokio, ekkompreni la nuntempan urbon, kaj vidi la projektojn pri la estonto de la metropolo. Tie troviĝas diversaj artaĵoj, manlaboriloj kaj aliaj objektoj de diversaj epokoj, kelkaj originaloj, kelkaj perfektaj reproduktaĵoj.

Sensoji (Asakusa-Kanonn-Templo) estas budhista templo en la centro de la kvartalo Shitamachi (Malalta Urbo), fama pro la fakto ke la statuo de diino Kannon, trovita de du frataj fiŝistoj en 628 en la rivero Sumida, eĉ post oftaj reĵetoj en la riverajn akvojn daŭre revenis al ili. La templo, la plej malnova en Tokio, estis finkonstruita en 645.

Kaminarimon (Kaminari-Pordego) estas la unua de du pordegoj ĉe la eniro de la Sensoji-Templo. Konstruita antaŭ pli ol 1000 jaroj ĝi estas la simbolo de Asakusa.

Ameyoko-Aĉetstrato estas vigla komerca strato en Tokio. La bazarstila strato estis loko de nigra merkato tuj post la Dua Mondmilito. Ameyoko estas mallongigo de Ameya Yokocho (dolĉaĵeja strato), ĉar tie vendiĝis multe da tia varo.

Meiji-Ŝinto-Sanktejo estas dediĉita al la spiritoj de la imperiestro Meiji kaj lia edzino, la imperiestrino Shoken. La ejo estis konstruita en 1920 kaj rekonstruita post sia detruo dum la Dua Mondmilito. Ĝi situas apud la bela parko Yoyogi kaj dum la tuta jaro okazas en ĝi diversaj festoj.

Mashikoyaki-ceramikaĵoj. Mashiko estas konata pro siaj ceramikaĵoj nomataj Mashikoyaki. Fruaj ceramikaĵoj en Mashiko estas de la Jomon- kaj Yayoi-periodoj. Malgraŭ la kutima penso ke la ceramikaĵoj de Mashiko estas ĉefe brunaj kaj havas rustikan dezajnon, la nuntempaj estas en diversaj stiloj, koloroj kaj en tre kreivaj manieroj faritaj.

Tokio-Turo estas 333-metra, 9 metrojn pli alta ol ĝia modelo la Eiffel-Turo en Parizo, kaj ĝi ankaŭ estas la plej granda ŝtala turo sen aparta apogo krom la propraj bazoj. Ĝi estis finkonstruita en 1958 kiel simbolo de la ekonomia renaskiĝo de Japanio kaj uzata de televid- kaj radistacioj por dissendi siajn programojn, krom ankaŭ esti turisma allogaĵo de Tokio.

Kairakuen-Parko estas konsiderata unu el la tri plej belaj ĝardenoj en Japanio, ĉefe dank" al siaj pli ol tri mil prunarboj. Ĝi estas relative nova, konstruita en 1841 laŭ mendo de la loka reganto Tokugawa Nariaki. Male ol la aliaj du plej belaj parkoj en Japanio (Korakuen kaj Kenrokuen), Kairakuen dekomence estis malferma ne nur al la regantoj sed ankaŭ al la tuta popolo. Ĝia nomo signifas "parko por esti ĝuata komune".

La sidejo de la Nacia Dieto (Parlamento) estas la loko kie la du leĝdonaj ĉambroj kunsidas. Ĝi estis finkonstruita en 1936 kaj plene farita el nur japanaj materialoj.

Nijubashi, la duobla ponto, estas la ĉefa enirejo al la imperiestra palaco kaj malfermiĝas nur en tre gravaj okazoj, kiel ekzemple dum la imperiestra naskiĝtago kaj novjaro. Ĝi estas tre vizitata loko en Tokio.

Akihabara (mallonge: Akiba) estas strato konata pro siaj elektronikaj vendejoj. En la lastaj jaroj la regiono famiĝis ankaŭ pro tio, ke ĝi iĝis centro de vendado de Mangaj-historioj, komputilludoj kaj animadaj filmoj.

Asakusa estas la centro de Shitamachi, laŭlitere "malalta urbo", unu el la malmultaj kvartaloj de Tokio kiu konservis apartan etoson de la malnova Tokio. Ĝi estas facile vizitata piede, sed se vi deziras, vi povas ankaŭ lui iun ĵinrikŝon (veturilon tiratan de homo).

Ginza estas la plej fama altklasa aĉet- kaj manĝloko en Tokio, kie abundas diversaj aĉetmagazenoj, vestaĵvendejoj, artgalerioj, restoracioj, noktaj kluboj kaj kafejoj.

Reen al la enhavlisto