Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2007dua bulteno › utilaj informoj

92-a Universala Kongreso de Esperanto

Jokohamo, Japanio
4 - 11 de aŭgusto 2007



DUA BULTENO

Utilaj informoj pri Japanio kaj Jokohamo

Situo: La japana insularo situas oriente de la eŭrazia kontinento: proksimume de 122 ĝis 154 gradoj Or., de 20 ĝis 46 gradoj No. La tuta areo estas 378 000 km2 (la 60-a en la mondo). Jokohamo, kun areo de 435 km2, troviĝas en la meza parto de la insulego Honŝuu; 35 gradoj Or., 139 gradoj No. Ĝi najbaras al la ĉefurbo Tokio, sude.

Loĝantaro: En la lando vivas ĉirkaŭ 128 000 000 loĝantoj (10-a en la mondo; 49% estas viroj, kaj 51% virinoj). En Jokohamo loĝas ĉirkaŭ 3 600 000 homoj (2,8% de la tuta loĝantaro) Meza vivdaŭro en jaroj: 78,6 viroj, 85,6 virinoj.

Loĝateco: Tiu de Japanio estas 337 homoj/km2. Tiu de Jokohamo estas 8 289 homoj/km2.

Klimato: Averaĝa temperaturo en aŭgusto, 23,9-29,8 gradoj celsiaj. La vetero estas plej ofte suna, kaj tre humida. La kongresejoj kaj aliaj konstruaĵoj estas agrable klimatizitaj. Averaĝa kvanto de pluvo en aŭgusto: 158,7 mm.

Lingvoj: La japana estas la sola oficiala lingvo, kvankam en la lando loĝas ne nur japanoj sed ankaŭ koreoj kaj ajnuoj (praloĝantoj en la norda parto de la japana insularo) ktp. Preskaŭ ĉiuj japanoj lernas la anglan 3 aŭ 6 jarojn en lernejo, sed la kapablo komuniki en la angla estas malalta. Pro lastatempa multiĝo de gastlaboristoj precipe el Brazilo, Koreio (suda) kaj Ĉinio, kelkaj guberniaj kaj urbaj oficejoj ofertas servojn en la lingvoj portugala, korea kaj ĉina.

Utilaj frazoj en la japana: Kon-niĉiŭa (Bonan tagon), Arigatoo (Dankon), Jokohama-ni-jukitai (Mi volas iri al Jokohamo), Paŝifiko-jokohama-ŭa-doko-desuka (Kie estas Pacifiko-Jokohamo?), Esuperanto-no-taikai-ni-sanka-ŝimasu (Mi partoprenos en UK).

Mono: La oficiala mono estas la eno. Moneroj: 1, 5, 10, 50, 100, 500 enoj. Monbiletoj: 1 000, 2 000, 5 000, 10 000 enoj. Unu eŭro proksimume egalas al 150 enoj; unu dolaro al 120 enoj. Ĉiuj hoteloj, restoracioj, vendejoj (krom la malgrandaj) akceptas kreditkartojn, ekzemple VISA, MasterCard, JCB, American Express. El tiuj VISA estas la plej uzata.

Monŝanĝado okazas laŭ reguloj de libera merkato. Plejparto el la japanaj bankoj kaj vendejoj ne ekipas sin per mona aŭtomato (ATM), de kie eblas preni kontantan monon uzante eksterlandajn debetkartojn kaj/aŭ kreditkartojn. Dume multaj poŝtoficejoj jes ekipas sin per tia aŭtomato. Plejparto el la japanaj bankoj akceptas monŝanĝon al japana eno el, ekzemple, eŭro aŭ usona dolaro. La labortempo de la bankoj estas de la 9h00 ĝis la 15h00. Rekomendinde por eksterjapaniaj kongresanoj estas ŝanĝi monon: (1) en flughaveno, ĉefe por tiuj, kiuj alvenas al la lando vendrede posttagmeze kaj semajnfine, (2) per ATM ĉe poŝtoficejo, (3) en bankoj semajntage, aŭ (4) en hoteloj (laŭ iom malavantaĝa kurzo).

Loka tempo: UTC +9 horoj. Ne estas somera horŝanĝo.

Trinkakvo: La akvo estas ĝenerale bonkvalita. Oni povas eĉ trinki akvon el neceseja krano, kvankam tio ne estas tre rekomendinda. En restoracioj akvo aŭ teo estas senpage servata. En la kongresejoj malvarma akvo estas senpage trinkebla.

Vendejoj funkcias proksimume de la 10-a ĝis la 20-a horo. La specialaj vendejoj, nomataj "oportunaj", funkcias de la 7-a ĝis la 23-a horo. Eĉ troviĝas oportun(eg)aj vendejoj kiuj funkcias 24 horojn tage kaj la tutan jaron.

Elektraj tensio kaj frekvenco: 100V kaj 50Hz. (La frekvenco estas 60Hz en la okcidenta parto de Japanio.) La formo de la elektra konektilo estas tiel nomata "Formo A", plata kaj dupolusa, kiel en Usono. Al eŭropanoj estas rekomendite kunporti adaptilon.

Trafika regulo: Aŭtoj iras sur la maldekstra flanko de vojo, kaj homoj piediras dekstre, same kiel en Britio kaj Aŭstralio.

Transporto: La plejparto de la hoteloj troviĝas en piedira distanco de la kongresejoj. En Jokohamo funkcias urbaj busoj kaj metrooj. Se vi volas ekskursi ekster la kadro de la kongresa programo, konsultu japanan kongresanon.

Taksioj: Por la unuaj 2km-oj 660 enoj, kun aldono de 80 enoj por ĉiu distanco de 250-300 metroj. Varia laŭ kompanio kaj grandeco de taksio. Ekde la 23-a horo ĝis la 5-a matene, oni devas aldoni 30 procentojn pli. Proksime de stacidomoj kaj hoteloj troviĝas atendejo de taksioj.

Medikamentoj: Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina, angla aŭ germana lingvo.

Sanservoj: Eksterlandanoj havu konfirmilon pri sanasekuro. Por eniri Japanion ne estas necesa vakcinado.

Telefonado: Prefikso por telefoni de ekster Japanio: +81 kaj kompleta telefonnumero minus la unua nulo de la regiona kodo. Prefikso por telefoni de Japanio eksteren: 001 + 010 + landa prefikso (001 estas kodo de firmao KDDI; vi povas uzi ankaŭ 0030, 0037 k.a.). Telefonbudoj ne estas multaj en Japanio. Rekomendinda estas telefonado en hoteloj kaj domoj. Telefonnumeroj por urĝaĵoj: Polico: 110. Ambulanco kaj fajrobrigado: 119. Aŭto-paneoj (aŭtomobila klubo JAF): 0570-00-8139 aŭ #8139.

Interreto: Page (100 enoj por 15 minutoj, ekzemple) aŭ senpage uzeblaj komputiloj ligitaj al Interreto troviĝas en preskaŭ ĉiuj hoteloj.

Sekureco: Kvankam Jokohamo estas unu el la grandaj urboj en la mondo, ĝi fieras pri sia sekureco. Vi vidos junajn virinojn promenantajn nokte sur stratoj. Konsilindas tamen ordinara singardemo kontraŭ poŝo- kaj mansako-ŝteloj precipe en vagonoj kaj stacidomoj. Rekomendindas havi vojaĝasekuron. LKK kaj UEA ne respondecas pri asekuro de la kongresanoj.

Memoraĵoj: Aparte menciindas meti-artaĵoj kaj elektronikaj produktaĵoj. En grandaj bazaroj de elektr(onik)aj aparatoj, ekzemple tiu en Akihabara (Tokio), troviĝas vendejoj senimpostaj por eksterjapaniaj turistoj.

Trinkmono: En restoracioj kaj hoteloj oni ne bezonas aldone pagi trinkmonon. Pagu nur la sumon fakturitan.

Imposto: La proporcio de aldonvalora imposto estas 5%. Plejofte la prezo indikita sur la varo inkluzivas la imposton, sed fojfoje ne.

Reen al la enhavlisto