Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2007dua bulteno › loĝado en florenco

92-a Universala Kongreso de Esperanto

Jokohamo, Japanio
4 - 11 de aŭgusto 2007



DUA BULTENO

Loĝado en Jokohamo

Ĝeneralaj kondiĉoj de mendoj. La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj plurloke en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Estas konsilinde legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon.

Loĝdatoj. Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).

Eniro kaj eliro. Principe, eblas okupi ĉambrojn post la tagmezo de la mendita dato, kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la tagmezo de la lasta tago. Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni kutime nuligas la rezervon, kaj vi perdas la plenan pagitan sumon por la tuta restadperiodo!

Dulitaj ĉambroj kaj hazarda kunloĝigo. La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio dulitajn ĉambrojn oni disponigas nur al duopoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tago(j). Por faciligi al homoj kiuj nepre volas loĝi en dulitaj (aŭ plurlitaj) ĉambroj sed ne havas kunloĝanton, ĉe la retpaĝo de la kongreso (thttp://www.uea.org/kongresoj/uk_2007.html) troveblas anonctabulo por tiu celo.

Frueco de la mendo kaj alternativaj mendoj. Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe ĉar la kongreso okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue, kaj ne eblas garantii la plenumon de la originala mendo ĉiam laŭ la preciza deziro de la mendanto. Tial ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn. En la retpaĝo de la kongreso eblas scii, kiuj hoteloj jam estas plenaj.

Malfacilaĵo mendi tranoktojn ekde la 12-a de aŭgusto. Ni rekomendas al tiuj kongresanoj, kiuj devas/volas mendi tranoktojn ekde la 12-a de aŭgusto (eĉ se temas nur pri plilongigo de la normala kongressemajna mendo) fari tion tre frue, ĉar je la 12-a de aŭgusto komenciĝas la japana feriperiodo. La mendo de hotelĉambroj fariĝas tre malfacila kaj UEA ne garantias lokojn en hoteloj ekde tiu dato.

Pagoj. La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Ofertataj servoj. La ĉambroj de la menciitaj hoteloj (ne de la gastejoj/studentejoj) havas telefonon, televidilon, klimatizilon, duŝejon (kelkaj ankaŭ bankuvon) kaj necesejon.

Limdatoj. La limdato por fari mendojn estas la 1-a de majo 2007. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ aparta krompago (40 eŭroj). Pri malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo.

Loĝkonfirmo. Minimume unu monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.

La prezoj estas en eŭroj (EUR) por unu persono por unu nokto.

Reen al la enhavlisto