Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2007dua bulteno › kiu kongresos kiam kaj kie?

92-a Universala Kongreso de Esperanto

Jokohamo, Japanio
4 - 11 de aŭgusto 2007



DUA BULTENO

Kiu kongresos kiam kaj kie?

38-a Internacia Infana Kongreseto (IIK), 4-11 aŭgusto 2007, en Jacugatake, 170 km okcidente de Tokio. Ni invitas infanojn kaj junulojn kun bona rego de Esperanto al neforgesebla semajno. La 38-a IIK okazos en la komforta kaj moderna Esperanto-domo de Jacugatake (Yatsugatake), rande de urbeto kaj arbaro, ĉe samnoma ok-pinta montoĉeno. Ĉirkaŭ la Esperanto-Domo estas muzeo, planetario, naĝejo kaj aliaj vizitindaĵoj, kaj de tie oni povas vidi la monton Fuĵi. Por ĉiu grupo de kvin infanoj ĉeestos unu plenkreskulo. Pliaj informoj kaj aliĝilo troveblas en la retpaĝo de IIK: http://bertosch.free.fr/iik2007 aŭ ĉe la IIK-administranto: Bert Schumann, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sevigne, Francio; bert.schumann&64;free.fr.

40-a ILEI-Konferenco okazos de la 11-a ĝis la 19-a de aŭgusto 2007 en Ranzan kaj estas proponata kiel unu el la postkongresaj eblecoj por tiuj, kiuj ŝatas ligi kelkajn E-aranĝojn en unu vojaĝo. Temo de la konferenco: "Virinoj en Esperanto-kulturo". La konferenco sesios en la Ŝtata Eduka-Centro por Virinoj en kvieta kvartalo je 15 minutoj piede de la stacio Musaŝiranzan. Alveno post UK: De la plej proksima stacio de UK-kongresejo Pacifiko Jokohamo al la stacio Musaŝiranzan, kie troviĝas la ILEI-konferencejo, kostas nuntempe 1500 enoj (ĉirkaŭ 10,5 EUR). Necesas ŝanĝi trajnojn dufoje. La aliĝkotizo varias inter 15 kaj 80 EUR depende de la kategorio kaj loĝlando de la aliĝanto. Por mendoj atingantaj ILEI post la 1-a de majo 2007 oni devas aldone pagi 40 EUR. Post la 1-a de junio 2007 la organizantoj ne plu povos mendi tranoktejon por vi. Prezoj por tranoktoj en la konferencejo estas vere modestaj - inter 17 EUR kaj 20 EUR. En la konferencejo eblas, kaj ni forte rekomendas, mendi manĝojn: matenmanĝo kaj tagmanĝo kontraŭ 6,5 EUR kaj vespermanĝo kontraŭ 8,5 EUR. Oni antaŭvidas dupartan konferencon: la 11-an - 14-an de aŭgusto por ĝenerala programo, kaj la 15-an - 19-an de aŭgusto por kultura ekskursa programo. Por la konferenco oni antaŭvidas: inaŭguron, unutagan simpozion laŭ la konferenca temo (la 12-an de aŭgusto - tutan tagon), lingvan festivalon (la 13-an de aŭgusto posttagmeze), komitatkunsidojn (la 13-an kaj 14-an antaŭtagmeze), paralele proponitajn prelegojn de niaj samideanoj kaj invititaj gastoj, paralela(j)n seminario(j)n, aparte pagendan bankedon (mardon la 14-an de aŭgusto - komunan vespermanĝon en bona japanstila restoracio kun lukseca etoso, 50 EUR por A-landanoj kaj 30 EUR por B-landanoj), ILEI/UEA-ekzamenojn, kaj ekskursojn (TT: Nikko, merkredon la 15-an de aŭgusto, 65 EUR; DT1: Kawagoe, ĵaŭdon la 16-an de aŭgusto, 20 EUR; DT2: piede tra Ranzan, vendredon la 17-an de aŭgusto. 5 EUR; DT3: Ogawa, sabaton la 18-an de aŭgusto, 21 EUR). Informoj pri la konferenco haveblas en la hejmpaĝo de ILEI http://www.ilei.info kaj ĉe la ILEI-estrarano pri konferencoj Aida Ĉizikaite, Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio; aidute@mail.lt. Aliĝilo ĉe http://ilei.info/konferenco/alighilo2007a.php.

62-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). La IJK okazos en Hanojo, Vietnamio, de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 2007. Aliĝoj kaj informoj ĉe TEJO/IJK, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; v+31 10 436 1044, f+31 10 436 1751; oficejo@tejo.org. Vizitu ankaŭ la TTT-ejon http://aktivulo.com/ijk/hanojo.htm.

Reen al la enhavlisto