Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2007dua bulteno › por eniri la landon

92-a Universala Kongreso de Esperanto

Jokohamo, Japanio
4 - 11 de aŭgusto 2007



DUA BULTENO

Kiel atingi la kongresejon

La ĉefkongresejo kie troviĝas la kongresaj giĉetoj: 4-a kaj 5-a etaĝoj de Pacifiko-Jokohamo (Pacifico Yokohama); 1-1-1, Minato Mirai, Nishi-ku, Yokohama 220-0012, Japanio. (Bv. neniam skribi al la kongresejo.)

De la internacia flughaveno Narita al la urbo Jokohamo (Yokohama) estas kvar opcioj:

1) Per limuzina buso, vojaĝodaŭro ĉ. 90 minutojn, prezo 3 500 enoj. Iras je 7h20, 14h40, 15h40, 17h00, 18h00, 20h00 rekte al la ĉefkongresejo Pacifiko-Jokohamo; aliaj iras al la stacio JR-Jokohamo. La giĉeto por aĉeti bileton troviĝas en la flughavena halo, tuj antaŭ la elirejo de la kontrolata areo.

2) Per ekspresa trajno "Narita Express", ĉ. 90 minutojn, 4 180 enoj. Duono el tiuj ĉi iras al JR-Jokohamo ĉiuhore.

En ambaŭ supraj opcioj sidloko rezervendas en la flughaveno.

3) Per trajnoj de JR "Rapid Service", ĉ. 120 minutojn, 1 890 enoj.

4) Per trajno de Keisei "Skyliner". Vd. retejon de LKK por detaloj.

De la stacidomo Jokohamo al la ĉef-kongresejo:

1) Per metroo 5 minutojn ĝis la stacio Minato-Mirai, 180 enoj. De Minato-Mirai piede 4 minutojn ĝis la kongresejo.

2) Per JR 3 minutojn ĝis la stacio Sakuragicho, 130 enoj. De Sakuragicho piede 12 minutojn ĝis la kongresejo.

3) Per taksio 10 minutojn, proksimume 740 enoj.

Por pli detalaj informoj konsultu la retpaĝaron de LKK: http://www.k4.dion.ne.jp/~uk2007/espe/gheneralo.htm.

Reen al la enhavlisto