
92-a
Universala Kongreso de EsperantoJapanio estas granda lando, sed, bonŝance, la plej belaj kaj interesaj vizitindaj lokoj troviĝas bone ligitaj kaj kun rapidaj konektoj al Jokohamo. Niaj proponoj de tri antaŭ- kaj du postkongresaj ekskursoj estis zorge faritaj pensante pri la komunaj interesoj de la ekskursanoj, pri belecoj de la lokoj vizitotaj, kaj pri servoj ekonomiaj kaj kvalitaj.
La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj inkluzivas:
- restadon en kvalitaj hoteloj similaj al 3- aŭ 4-stelaj;
- matenmanĝojn en la hoteloj;
- tagmanĝojn kaj, nur se indikita ĉe la ekskurspriskribo, ankaŭ vespermanĝojn;
- transporton dum la ekskurso en altkvalitaj klimatizitaj aŭtobusoj;
- enirbiletojn por la vizitotaj lokoj;
- Esperantajn ĉiĉeronojn.
La ekskursoj ne inkluzivas:
- ekstrajn elspezojn en la hoteloj, ekz. telefonvokojn;
- trinkaĵojn dum la manĝoj;
- transporton de/al la flughavenoj (krom kiam la ekskurso ekstartas en la flughaveno; en kazo de alveno al la urbo tago(j)n antaŭ la ekskurso, la homoj mem devas zorgi pri transporto de la hotelo al la flughaveno por renkontiĝi kun la grupo);
- san-/vojaĝasekuron.
Ĉiuj ekskursoj devas havi minimume 30 partoprenantojn. Se estos malpli ol 30 partoprenantoj en iuj ekskursoj, tiam la prezoj altiĝos aŭ la koncernaj ekskursoj estos nuligitaj. En tiaj okazoj la partoprenontoj estos ĝustatempe informitaj pri tio kaj povos ŝanĝi al alia aŭ entute nuligi la ekskurson.
Ĉiuj ekskursoj povas havi maksimume 45 partoprenantojn. Bv. frue mendi por garantii vian lokon en la ekskurso.