Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2007dua bulteno › duontagaj ekskursoj

92-a Universala Kongreso de Esperanto

Jokohamo, Japanio 4 - 11 de aŭgusto 2007



DUA BULTENO

Duontagaj ekskursoj

D1 Kirin-bierfarejo

Mardo kaj ĵaŭdo posttagmeze (14h00-17h30)
Prezo: 39 EUR

Jen ekskurso al unu el la plej konataj bierfarejoj en Japanio, Kirin. Dum la ekskurso vi povos sekvi la tutan proceduron por fari bieron kaj eĉ gustumi kelkajn el la diversspecaj bieroj produktataj en la fabriko.

D2 Souji-ji-Templo kaj meditado

Lundo posttagmeze (13h30-17h30) kaj mardo matene (08h30-12h30)
Prezo: 51 EUR

La Souji-ji-Templo estas unu el la du centraj temploj de la Zen-budhisma skolo Soto. Ĝi grandas je 500 000 m2 (inkluzive de 1000-tatamo-ĉambro Daisodo). La vastan lokon okupas multaj haloj kaj abundas diversaj Budhaj statuoj kaj malnovaj kulturaj valoraĵoj. Dum la ekskurso vi povos partopreni en Zazen (sid-meditado) dum 30 minutoj.

D3 Zoorasia

Lundo kaj ĵaŭdo matene (08h30-12h30)
Prezo: 43 EUR

Jen unu el la plej bestamikaj bestoĝardenoj en la mondo. La Zoorasia bestoĝardeno estas, krom enorma (53 hektaroj), ankaŭ la plej infanamika en Japanio. Ĝi enhavas pli ol 1500 bestojn de pli ol 150 specioj el diversaj mondopartoj. Alia impresa afero estas la zorgo loĝigi la bestojn en lokoj tre similaj al iliaj naturaj habitatoj.

La subaj ekskursoj organizitaj de LKK parte okazas piede, parte uzas publikajn transportilojn!

D4 Minato-Mirai 21

Sabato kaj lundo posttagmeze (13h30-16h00), ĵaŭdo matene (9h30-12h00)
Prezo: 22 EUR

La Kvartalo MM21 estas la nova kaj daŭre kreskanta centro de Jokohamo, kie troviĝas du el niaj kongresejoj. La kvartalo plenumas aktivan rolon kiel centro de komerco, internacia komunikado, kulturo, turismo ktp. La natura beleco kaj ampleksaj konstruaĵoj sendube ĉarmos vin ne nur tage sed ankaŭ vespere pro la lumigita pejzaĝo. Ni transpasos unue la Internacian Ponton kaj marŝos laŭ la 500-metra antikva fervoja trako. Poste ni vizitos la Pormemor-Parkon de la Velŝipo Nipponmaru, alinome "Cigno de Pacifiko". Ĝi estis konstruita en 1930 kiel trejnŝipo kaj navigadis 1 830 000 kilometrojn ĝis 1984. Laste ni vizitos la Simbolan Turon, kiu estas 70-etaĝa kompleksa konstruaĵo kaj la plej alta en Japanio (296 m). Ĝi estas la simbolo de Jokohamo kaj havas hotelon, oficejojn, butikojn, restoraciojn kaj komunan spacon. Ni supreniros al la rigardejo sur la 69-a etaĝo per la plej rapida lifto en Japanio. De tie ni povos rigardi panoramon de la mirinda pejzaĝo de Jokohamo kaj, kun vetera bonŝanco, ankaŭ la Fuĵi-Monton.

D5 Jamaŝita, Ĉina Kvartalo kaj Jokohama Haveno

Dimanĉo kaj ĵaŭdo posttagmeze (13h30-16h00), mardo matene (9h30-12h00)
Prezo: 17 EUR

De la kongresejo al la Parko de Jamaŝita ni prenos 20-minutan regulan boaton: Marbuso. La parko etendiĝas unu kilometron laŭlonge de la marbordo kaj ampleksas 74 000 kvadratajn metrojn. Ĝuante la havenan pejzaĝon, ni povas admiri kelkajn statuojn kaj monumentojn kiel Diinon de Akvo, Hindan Akvoturon kaj Knabinon kun Ruĝaj Ŝuoj. Majeste pozas la ankrita ŝipo Hikaŭa-maru jam de 1961, iama pasaĝerŝipo nomata Reĝino de Pacifiko. Poste ni vizitos la Muzeon de Pupoj, kiu entenas ĉ.10 mil pupojn el 138 landoj. El ili ĉ.1700 pupoj estas ekspoziciataj; japaneskaj kaj fremdaj pupoj en siaj nacikostumoj troviĝas en tri etaĝoj, kaj, en la 4-a etaĝo, ni povos spekti pupteatran prezenton. Plue ni iros al unu el la plej grandaj ĉinaj kvartaloj en la mondo. Pli ol 500 ĉinaj restoracioj kaj butikoj troviĝas ĉe la stratoj kaj flankaj vojetoj. Ni vizitos grandiozajn sanktejojn, t.e. Kantei-Bjoo (Guan Di Miao, dio de komerco ) kaj Maso-Bjoo (Ma Zu Miao, diino de la maro). Revenante ni promenos tra la pordegojn Zenrin kaj Genbu ĝis la stacio Nihon-oodoori (Linio de Minato-Mirai) por reveni al la kongresejo.

D6 Sanktejo de Isejama kaj Noo-teatro

Dimanĉo kaj mardo posttagmeze (13h30-16h00), vendredo matene (9h30-12h00)
Prezo: 5 EUR

Jen ekskurso por esplori la japanajn kulturon kaj tradiciojn. Unue ni vizitos piede la Parkon de Kamon-jama, fama pro la printempaj sakurfloroj. La parko, memore al Ii Naosuke, unu el la ĉefministroj en la fina etapo de la Tokugaŭa dinastio (1603-1868), estas populara ripozejo por la urbanoj. Due, ankoraŭ en la parko, ni vizitos la Noo-teatron. Depende de tio, se ne estos iu prezento dum la vizito, ni povos eniri en la internon de la teatro kaj spekti la scenejon kaj la ekspozicion de pompaj kostumoj, instrumentoj k.a. La sekva celo estos la Sanktejo Isejama, la loka protektejo kaj religia filio de Ise-Ĵinguu por tennooj, situanta en la gubernio Mie. Tie okazas grandiozaj diservoj en ĉiu dua jaro. Sur la tereno staras multaj sakuroj, kaj okazas fojfoje geedziĝa ceremonio aŭ preĝado por bona kreskado de infanoj ktp. Laste ni revenos al la kongresejo tra la dekliva vojo Momiĵi-zaka, kaj tra la Reĝina Placo konsistanta el bazaro kun diversaj vendejoj, unika magazeno kaj hotelo.

D7 Ĝardeno Sankeien kaj havenparko-areo

Lundo matene (9h30-12h00) kaj vendredo posttagmeze (13h30-16h00)
Prezo: 25 EUR

Perbuse ni atingos la ĝardenon Sankeien. La vasta japaneska ĝardeno kun areo de 180 000 m2 estis konstruita en 1906 de Hara Sankei, silka komercisto kaj granda mecenato de japaneska arto. Karakterizas la ĝardenon rafinitaj aranĝoj de kelkaj konstruaĵoj translokitaj el diversaj lokoj, kiel ekzemple Kioto, Nara kaj Kamakura. En la ĝardeno troviĝas domo de te-ceremonio konstruita en la 17-a jarcento, trietaĝa pagodo pli ol 500-jara, malnova farmodomo ktp. Sankeien estas vizitinda loko ankaŭ pro belaj floroj de umearboj, ĉerizarboj kaj azalearboj. Poste ni veturos al la Monteta Parko Fronte al la Haveno, kie ni promenados ĝuante la panoramon de la Haveno de Jokohamo, Granda Kajo, Kvartalo Minato-Mirai 21, Hikaŭa-maru, Lumturo, Golfponto de Jokohamo ktp. En la ĉirkaŭaĵo troviĝas la Memordomo de iama verkisto Osaragi Ĵiroo, la Muzeo de Moderna Literaturo Kanagaŭa, la Tombejo de Alilandanoj, Eŭropstilaj Domoj ktp.

Reen al la enhavlisto