Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2006dua bulteno › kiu kongresos kiam kaj kie?

91-a Universala Kongreso de Esperanto

Florenco, Italio
29 de julio - 5 de aŭgusto 2006



DUA BULTENO

Kiu kongresos kiam kaj kie?

62-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), en urbo Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino), 6-13 aŭgusto 2006. Aliĝoj kaj informoj ĉe TEJO/IJK, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; tel. +31 10 436 1044, f+31 10 436 1751; oficejo@tejo.org. Vizitu ankaŭ la TTT-ejon: www.tejo.org/ijk.

39-a ILEI-Konferenco. La 39-a ILEI-Konferenco okazos de la 25-a ĝis la 29-a de julio 2006 en Parma, Italio kaj estas proponata kiel unu el la antaŭkongresaj eblecoj. Temo de la konferenco: "Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj". La konferenco sesios en la Instituto Salesiano San Benedetto. Estas diversnivelaj tranokteblecoj en la konferencejo mem kaj en ties ĉirkaŭaĵo. La prezoj varias inter 21,00 EUR kaj 75,00 EUR (en tendo aŭ ruldomo 6,00 EUR, en amasloĝejo 3,00 EUR kaj memzorgado).

Aliĝkotizo varias inter 15,00 EUR kaj 70,00 EUR, depende de la kategorio kaj loĝlando de la aliĝanto. Por mendoj atingantaj nin post la 1-a de majo 2006 oni devas aldone pagi 40,00 EUR. Post la 1-a de junio 2006 ni ne plu povos por vi mendi tranoktejon. Kadre de la konferenco oni traktos temojn kiel ekzemple: lingvaj rajtoj en la lernejoj, edukmodeloj en pluretnaj socioj, modeloj kaj ekzemploj de interkultura edukado, kvalitaj lingvoinstruistoj por kvalita lingvolernado, instruado de lingvoj kiel formo de sociigo, Esperanto en lernejoj, kaj interkultura komunikado. Okazos scienca simpozio kune kun universitatanoj ne-esperantistoj, lingva festivalo kaj, interalie, sesio de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA. Oni planas komunan vojaĝon al UK post la konferenco. Informoj pri la konferenco kaj aliĝilo estas haveblaj en la hejmpaĝo de ILEI, www.ilei.info, kaj ĉe la ILEI-estrarano pri konferencoj Aida Čižikaitė, Zamenhofo 5, LT-44287 Kaunas, Litovio; aiduteCHEmail.lt.

72-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj estos tute integrita en la UK. Ĉi-foje, kaj unuafoje, la kongresanoj renkontos multajn blindulojn kaj havos la eblecon interkonatiĝi kun ili. La aparta programo de la blindulkongreso estos enkadrigita en la ĝenerala programo de la UK. La kongrestemo jenas: "Vidi per manoj: kiel blinduloj ĝuas arton". La temon prezentos A. Grassini, P. L. Da Costa kaj O. Prytz en la kadro de la Kleriga Tago. Okazos ankaŭ referato pri la sociala situacio de blinduloj en Italio fare de la Nacia Prezidanto de Itala Blindul-Unuiĝo Tommaso Daniele (kun traduko), du kunsidoj de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj kaj, kunlige kun la kongrestemo kaj nur por la blindaj kongresanoj, tuttaga ekskurso al Ancona por viziti Nacian Palpsensan Muzeon Homero kaj pogrupaj vizitoj al Museo Dell'Opera del Duomo, Museo Horne kaj Palazzo Medici Riccardi (ĉiuj en Florenco) kun la ebleco por la nevidantoj tuŝesplori la proponatajn artaĵojn.

37-a Internacia Infana Kongreseto (IIK), en urbo Prato (20 km norde de Florenco), 29 julio - 5 aŭgusto 2006. Ni invitas infanojn inter 6- kaj 13-jaraj kun bona rego de Esperanto al neforgesebla semajno. La 37-a IIK okazos en belega, komforta kaj moderna domo, meze de parko kaj apud Centro de Naturaj Sciencoj, kie oni prizorgas ekzotikajn bestojn kaj lernas pri astronomio en ĝia Astronomia Observatorio. En la urbo Prato mem estas tre interesaj ekskursceloj, kiujn ni vizitos, kaj ankaŭ la urban naĝejon kaj parkon pri Pinokjo. Por ĉiu grupo de kvin infanoj estos almenaŭ unu plenkreska helpanto. Pliaj informoj kaj aliĝiloj troveblas en la retpaĝo de IIK bertosch.free.fr/iik2006/, en la retpaĝo de la UK, kaj ĉe la IIK-administranto, Bert Schumann, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sevigne, Francio; bert.schumannCHEfree.fr.

Reen al la enhavlisto