Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2005 › ABC-kotizoj

90-a Universala Kongreso de Esperanto

Vilno, Litovio
23-30 julio 2005



Kotizoj por kategorioj A, B, C

Konstanta adreso:

90-a UK de Esperanto
Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam
Nederlando

La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto, laŭ la jena grupigo:

A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj menciitaj ĉi-sekve sub B kaj C;

B: Ĉiuj landoj de Latina Ameriko, Afriko kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.);
iamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo (escepte de tiuj de kategorio C);

C: Litovio kaj aliaj landoj de eksa Sovetio.

La kotizoj estas pagendaj al la konstanta adreso aŭ al landa peranto. La CO en Roterdamo akceptas aliĝilojn ĝis la 15-a de junio 2005. Post tiam, oni aliĝu surloke dum la UK.

POR ELEKTI LA ĜUSTAN KOTIZON BV. ATENTE LEGI LA ĈI-PAĜAJN KLARIGOJN.

Validaj kongreskotizoj por UK-90

KONGRESKOTIZOJ VALIDAJ:
(ĉiuj en eŭroj)
ĝis 31 dec. 04
1-a periodo
ĝis 31 marto 05
2-a periodo
ekde 01 aprilo 05
3-a periodo
Aliĝkategorio
A B C A B C A B C
1. individua membro de UEA (ne inkluzivas MG):
150 115 75 190 140 95 230 170 115
2. ne individua membro de UEA
190 140 95 235 175 120 280 210 140
3. komitatano / kunulo / junulo / handikapulo,
mem individua membro de UEA
75 60 40 85 70 45 115 85 60
4. kunulo / junulo / handikapulo, ne individua membro de UEA
115 85 60 140 105 70 170 130 85


DIFINOJ

Individua membro de UEA: Dumviva Membro (DM), Membro kun Jarlibro (MJ aŭ MJ-T), Membro-Abonanto (MA aŭ MA-T). Ne temas pri Aligitaj Membroj kaj ne inkluzivas Membrojn kun Gvidlibro (MG).
Komitatano: Tiu, kiu estas membro aŭ observanto en la Komitato de UEA en la momento de aliĝo.
Kunulo: Tiu, kiu loĝas samadrese kun la ĉefaliĝinto. Ĉefaliĝinto oni konsideras personon, kiu pagas kotizon en kategorio 1 aŭ 2.
Junulo: Tiu, kiu naskiĝis inter 75 01 01 kaj 84 12 31 (inkluzive). Oni nepre notu la naskiĝdaton sur la aliĝilo.
Handikapulo: Tiu, kies handikapo nepre postulas akompananton (ekzemple blindulo), kaj kiu pruvis tion per kuracista aŭ simila atestilo, kiu klare indikas la tipon de handikapo.

Senpage aliĝas:

La kotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo, eĉ se la Kongreso ne okazas, aŭ okazas en alia urbo.

La kotizo ne inkluzivas loĝadon, ekskursojn, bankedon kaj eventuale aliajn aparte pagendajn aferojn pri kiuj informoj kaj mendiloj aperas en la Dua Bulteno. La kotizo inkluzivas nenian asekuron.

Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono.

Por la limdatoj kaj aliaj kondiĉoj validas la dato de ricevo de la pago en la CO aŭ ĉe peranto. Aliĝilon sen kompleta pago oni ne traktos.

Kongresa Regularo (ekstrakto): "8. Kongresanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Kongresan Regularon, aŭ malutilas al la UK, kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas la UK."

Kiu subskribas ĉi tiun aliĝilon, konfirmas sian respekton al la Kongresa Regularo kaj la laŭstatuta neŭtraleco de UEA, kiu organizas kaj aŭspicias la Universalajn Kongresojn.

Se vi pagas al peranto, bonvolu sendi ankaŭ la aliĝilon al tiu. Se vi pagas rekte al konto de UEA, sendu la aliĝilon al Roterdamo.

 

Lasta ŝanĝo:
2004-09-02
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2005/kotizoj.html