Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2004dua bulteno › postkongresoj

Kongresoj

89-a Universala Kongreso de Esperanto

DUA BULTENO

Postkongresaj ekskursoj

P1 Pekino - Xi`an - Guilin
01-04 aŭgusto 2004
3 noktoj kaj 4 tagoj

Dimanĉo, 01/08 Flugo de Pekino al Xi`an. Antaŭ enhoteliĝo vizito al Dayanpagodo kaj antikva urbomuro. En vespero rigardo al kortega varieteo de Tang-dinastio.

Lundo, 02/08 Vizito al la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kaj ruino Banpo.

Mardo, 03/08 Flugo de Xi`an al Guilin. Vizito al Ludi-kaverno kaj Diecaimontoj. Enloĝiĝo en 3-stela hotelo.

Merkredo, 04/08 Tuttaga ekskurso. Sur Lijiang-rivero ĝis Yangshuo ŝipe, vizito al la Monto Elefanta Rostro kaj reveno al Guilin aŭtobuse. Vespere transporto al la flughaveno kaj fino de la ekskurso.

Noto: Guilin havas regionajn flugojn al Honkongo kaj Makao kaj internaciajn flugojn al Seulo kaj Fukuoka. Se vi flugas al/el Ĉinio tra Honkongo tiu ĉi ekskurso povas taŭgi al vi.

Prezoj: Loko en ĉambro: unulita 555 EUR, dulita 495 EUR.


P2 Pekino - Xi`an - Dunhuang - Turpan - Urumqi - Pekino
01-09 aŭgusto 2004
8 noktoj kaj 9 tagoj

Dimanĉo, 01/08 Flugo de Pekino al Xi`an en frua mateno. Vizito al Dayanpagodo kaj la antikva urbomuro en posttagmezo. Vespermanĝo kun spektado al Tang-dinastia spektaklo. Tranokto en 4-stela Xi`an-hotelo.

Lundo, 02/08 Vizito al la Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kaj la ruino Banpo. En vespero, kortega varieteo de Tang-dinastio.

Mardo, 03/08 Flugo de Xi`an al Dunhuang en frua mateno. Vizito al la Sonanta Sablomonto kaj al la Duonluna lago. Tranokto en 4-stela Taiyang Grand Hotel.

Merkredo, 04/08 Vizito al Mogao-kavernaro. Trajnveturado al Turpan dum la nokto kaj atingo al Turpan en la sekva mateno.

Ĵaŭdo, 05/08 Vizito al la Milbudha Kaverno, ruino de antikva urbo de Gaochang-regno kaj antikva tombejo de Astana. Tranokto en la 3-stela Silk Road Oasis Hotel.

Vendredo, 06/08 Vizito al la ruino de antikva urbo Jiaohe, subtera puto, Fajra Monto kaj Vinbera Valo. Aŭtobusa veturado al Urumqi en posttagmezo. Alveno kaj tranokto en 5-stela Hongfu-hotelo.

Sabato, 07/08 Vizito al la Ĉiela Lago kaj Nanshan-paŝtejo.

Dimanĉo, 08/08 Flugo al Pekino. Enhoteliĝo en 3-stela Catic Plaza Hotel. Libera tago.

Lundo, 09/08 Ĉiĉerona servo finiĝos post matenmanĝo en la hotelo. La ekskursanoj mem zorgas pri siaj veturoj al flughaveno laŭ propraj deziro kaj konveno.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 1245 EUR, dulita 1095 EUR.


P3 Pekino - Chengdu - Chongqing - La Tri Gorĝoj de Yangzi-rivero - Yichang - Ŝanhajo
01-07 aŭgusto 2004
6 noktoj kaj 7 tagoj

Dimanĉo, 01/08 Matena flugo de Pekino al Chengdu. Vizito al la antikva akvoreguliga konstruaĵo Dujiangyan. Tranokto en 4-stela Minshan-hotelo.

Lundo, 02/08 Flugo de Chengdu al Chongqing. Vizito al la Gravurita Valo de Dazhu. Tranokto en krozŝipo sur Yangzi-rivero. Sur la ŝipo ne eblas havi unulitan ĉambron. Esceptoj devas esti aranĝitaj surloke rekte kun la ŝipestro. Homoj kiuj mendas unulitajn hotelĉambrojn devas dividi la ĉambron en la ŝipo kun alia persono.

Mardo, 03/08 Krozo de Chongqing laŭ Yangzi-rivero tra la Tri Gorĝoj komenciĝas en tiu ĉi mateno.

Merkredo, 04/08 Krozo: vizito al la akvobaraĵo de la akvorezervejo de la Hidroelektra Centralo Sanxia en posttagmezo.

Ĵaŭdo, 05/08 Elŝipiĝo ĉe urbo Yichang en mateno kaj ekskurso en la urbo. Flugo al Ŝanhajo en posttagmezo. Tranokto en 3-stela Swan-hotelo.

Vendredo, 06/08 Vizito al la Templo de Jada Budho, Yuyuan-ĝardeno, Bordo-promenejo ĉe Huangpu-rivero; vespera programo de akrobataĵoj.

Sabato, 07/08 Post matenmanĝo en la hotelo la ekskurso finiĝas. Ĉiuj mem zorgas pri veturo al flughaveno.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 1050 EUR, dulita 990 EUR.


P4 Pekino - Chengdu - Lhasa - Chengdu
01-07 aŭgusto 2004
6 noktoj kaj 7 tagoj

Dimanĉo, 01/08 Flugo de Pekino al Chengdu. Vizito al antikva akvoreguliga konstruaĵo Dujiangyan. Tranokto en 4-stela Minshan-hotelo.

Lundo, 02/08 Flugo al Lhasa matene. Ripozo tutan tagon en la hotelo por alkutimiĝi al la klimato de la altebenaĵo. Tranokto en 4-stela Lhasa-hotelo.

Mardo, 03/08 Lhasa: Vizito al Potala-palaco, Jokhang-monaÍejo kaj Barkhon-strato.

Merkredo, 04/08 Lhasa: Vizito al la monaÍejoj Drepung kaj Sera kaj al tapiŝofabriko.

Ĵaŭdo, 05/08 Lhasa: Vizito al parko Norbu Lingka, hospitalo de tibeta medicino kaj Gandain-monaÍejo.

Vendredo, 06/08 Reflugo al Chengdu, vizito al Panda Esplorcentro kaj la Provinca Muzeo. Tranokto en 4-stela Minshan-hotelo.

Sabato, 07/08 Post matenmanĝo en la hotelo finiĝas la ekskurso. Ĉiuj zorgas mem pri transporto al la flughaveno.

Sugesto: UEA/CITS povas helpi aranĝi flugon al Honkongo aŭ aliaj urboj en Ĉinio post la fino de la ekskurso en Chengdu, se vi mendas frue! Bv. kontakti la Centran Oficejon de UEA.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 1485 EUR, dulita 1195 EUR.

Lasta ŝanĝo:
2004-02-21
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2004/postkongresoj.html