Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2004dua bulteno › kiu kongresos kaj kie?

Kongresoj

89-a Universala Kongreso de Esperanto

DUA BULTENO

Kiu kongresos, kiam kaj kie?

60-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), apud urbo Kovrov (Rusio), 10-17 julio 2004. Aliĝoj kaj informoj ĉe TEJO/IJK, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam; +31 (0)10 436 1044, f+31 (0)10 436 1751; oficejo@tejo.org. Vizitu ankaŭ la TTT-ejon: http://www.tejo.org/ijk.

37-a ILEI-Konferenco. Ĝi okazos de la 1-a ĝis la 6-a de aŭgusto en la urbo Shashi. Temo: "Kultura kaj lingva diverseco en edukado". La aliĝkotizo, kiu inkluzivas nur la programon (do, ne la loĝadon aŭ manĝadon) varias inter 15,00 EUR kaj 55,00 EUR, laŭ la loĝlando kaj dato de aliĝo.

Loĝado kaj manĝoj estas aparte pagendaj. La aliĝilo troveblas ĉe http://ikso.net/ilei/dok/aligxilo.doc. Pliaj infomoj ĉe http://ikso.net/ilei/agado/konferenco_2004.php?lingvo=eo, kaj ĉe A. Orellana Rojas, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando; iei001@tiscali.nl.

Internacia Infana Kongreseto ne okazos ĉi-jare, sed ja estos infanvartejo en la kongresejo. Gepatroj estas petataj volontuli; bv. sinanonci.

Lasta ŝanĝo:
2004-02-21
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2004/kiu_kie.html