
Riĉenhava oferto de diverskategoria loĝigo, interesaj ekskursoj, alogaj antaŭ- kaj postkongresoj: fine de januaro eksurvojos al la jam aliĝintaj kongresanoj, perantoj kaj landaj asocioj. Ekde februaro vi povos konsulti ĝin ankaŭ sur niaj retpaĝoj.
Kiel ĉiujare, oni ofertas vastan gamon da loĝeblecoj, inkluzive de la tre konvenprezaj; do laŭ ĉies gusto, komforto kaj buĝeto. Aparte abunda estas la oferto de moderkostaj loĝejoj, kaj la prezoj ne estas tiel altaj kiel oni eventuale supozis, konsiderante la ĝeneralan multekostecon de la lando.
La ekskursa oferto inkluzivas fakte ĉion vidindan en tiu ĉi vizitinda regiono kaj en Svedio entute. Aparte interesaj estas la programoj de antaŭkongresoj (Stokholmo, Smolando) kaj postkongresoj (Suda mindistrikto, Norvegio) . Pli da informoj ĉe la CO kaj en la Dua Bulteno mem.
La plej granda novumo en Gotenburgo estos ke la Solena Inaŭguro okazos lunde, kaj ne dimanĉe, kiel tradiciis ĝis nun. Aliflanke la tuta dimanĉo estos novmaniere programumita, ĉefe en la signo de klerigado kaj edukado de kongresanoj, aktivuloj kaj la loka loĝantaro. Interesitoj povas ricevi pli da informoj pri la dimanĉaj programoj de la konstanta adreso.
La kongresa glumarko estas ideala surgluaĵo por viaj kovertoj, dum tiu ĉi gotenburga jaro. Mendeblaj ĉe la Libroservo de UEA (1 folio kun 12 markoj) kontraŭ 1,2 EUR (plus la sendokostoj).
Okazos en kabanaro, en bela apudlaga loko, meze de naturo sed ja proksime
de Gotenburgo. Infanoj E-parolantaj, 3-13 jaraj, estas bonvenaj. Detalaj
informoj kaj aliĝoj ĉe: Stefan MacGill, Bethlen G. u.2, HU-2030
Erd
(Stefan.MacGill @ galamb.net). Retaj informoj
Ĝis la fino de la jaro aliĝis ĉ. 600 personoj el 50 landoj. Plej multnombraj estas la kongresanoj el: Svedio, Francio, Germanio, Japanio, Nederlando, Danio kaj Finnlando.
Ĝis la fino de marto (parenteze sumoj por B-landoj):
Pri la pagmanieroj kaj difinoj de la kategorioj bv. konsulti informojn en la Jarlibro aŭ en la TTT-paĝoj.