Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2003 › iku-anonco

Kongresoj

88-a Universala Kongreso de Esperanto

Gotenburga simbolo

Gotenburgo, Svedio, 26 julio - 2 aŭgusto 2003

Internacia Kongresa Universitato

En Gotenburgo okazos la 56-a sesio de IKU, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko. Ili estas invitataj prezenti siajn prelegproponojn (prefere per retpoŝta aldonaĵo aŭ papere en kvar kopioj) al la sekretario de IKU-komisiono, prof. d-ro H.M. Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, maitzen @ astro.univie.ac.at) kaj unu kopio al la Centra Oficejo de UEA, retpoŝte aŭ papere (kongresoj @ co.uea.org).

La propono enhavu: koncizan resumon de la prelego (ĉ. 200 vortoj maksimume) en Esperanto kaj en la angla aŭ franca (laŭ elekto) kaj laŭeble en la sveda; koncizan biografion kaj personan bibliografion. Necesas aldoni ankaŭ foton taŭgan por publikigo.

La prelegoj prefere (ne devige) rilatu al la kongresa temo "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj". La elektotaj prelegantoj ricevos modestan honorarion, sed ne repagon de iliaj kostoj. Ĉiuj prelegantoj devas esti kongresanoj kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj aŭ tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en IKU.

Limdato por kandidatiĝo: 15-a de januaro 2003.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2003/iku.html