Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresoj uk 2003 duabulteno

Kongresoj

Dua Bulteno

Enhavo

Loka Kongresa Komitato

Roland Lindblom – prezidanto
Christer Lörnemark – vicprezidanto, informado
Andreas Nordström – sekretario, kongresejo, loĝigo
Ali Khoshmashraban – kasisto
Britta Rehm – vickasisto, ekskursoj
Anita Dagmarsdotter – ekskursoj
Siv Burell – infana kongreseto, nacia vespero
Aino Åberg – infana kongreseto
Lovisa Gustafsson – amasloĝejo, junularaj aranĝoj
Anna Lena Eriksson – junularaj aranĝoj
Keiko Snarberg – junularaj aranĝoj
Franko Luin – informado
Christer Kiselman – sciencaj aranĝoj (rektoro de IKU)
Kaisa Hansen – kongresejo
Inga Johanson – diversaj taskoj

Por eniri la landon

Ĝenerale. Bonvolu noti, ke la reguloj pri vizdonado malsamas laŭ landoj, kaj ke ili konstante ŝanĝiĝas. Tial bv. nepre mem kontroli ĉe la plej proksima kongreslanda diplomatia reprezentejo (bv. mem trovi ties adreson en via ĉefurbo aŭ najbara lando), ĉu vi devas havi vizon, kaj sub kiuj kondiĉoj. UEA kaj LKK ne povos helpi pri vizpetoj faritaj post la 1-a de majo 2003, kaj principe ne povos respondi al tiuj petoj. Se vi vizitas aliajn landojn bv. kontroli ankaŭ pri la vizoj por tiuj landoj.

Vizoj. Bv. memori ke Svedio apartenas al t.n. Schengen-landaro, kio signifas ke akiro de sveda vizo rajtigas je eniro en aliajn Schengen-landojn kaj inverse: vizo de iu alia Schengen-lando validas ankaŭ por Svedio.

La kongresanoj mem devas zorgi pri la akiro de vizoj. En escepte komplikaj kazoj oni povas peti helpon de UEA kaj LKK.

Datoj. Bv. noti, ke la invitletero povas teksti nur por la periodo de la oficiala kongresdaŭro (26 julio - 2 aŭgusto, eventuale plus daŭro de menditaj antaŭkaj/ aŭ postkongresoj). Se vi bezonas pli longan restadon, tion vi devas aranĝi private.

Konfirmiloj kaj invitleteroj. Normale la kongresa konfirmilo devus sufiĉi por pruvi la kongresanecon al la vizdona instanco. La konsulejoj povas postuli oficialan invitleteron, kiun UEA sendos se oni petas ĝin, al aliĝintaj kongresanoj el vizbezonaj landoj. Al nealiĝintoj oni ne povas sendi invitleterojn nek aliajn konfirmaĵojn. Bv. konscii, ke nek UEA nek LKK povas influi la decidojn de la konsulejoj.

Mongarantioj. Senkonsidere ĉu oni havas aŭ ne la vizon, necesas pruvi ĉe la eniro en la landon, ke oni posedas sufiĉajn monrimedojn por la restado. Al kongresanoj kiuj mendis kaj pagis loĝadon pere de UEA (aŭ venas je aparta invito de UEA), oni povas sendi, se necese kaj laŭ peto, konfirmon pri pagitaj servoj. Tio povas parte kompensi la postulon pri posedo de sufiĉaj monrimedoj. UEA kaj LKK ne donas financajn garantiojn al kongresanoj el nepagipovaj landoj. Kongresano mem devas pruvi al la vizdona instanco posedon de sufiĉaj rimedoj por restado en la kongresa lando.

Asekuroj. Unu el la postuloj por ricevi vizon estas akiro de asekuro, pri kio la kongresanoj zorgu mem. Ofte tute taŭga asekuro estas aĉetebla ĉe flughavenoj.

Utilaj informoj pri Svedio kaj Gotenburgo

Kongresejo. Svenska Mässan, Mässans gata, SE-412 94 Göteborg, Svedio. Por korespondado, bv. uzi la adreson de UEA.

Klimato. Skandinava; dum la somero povas esti inter 20 kaj 30 gradoj. Kutime seke, sed en la regiono de Gotenburgo pluvoj estas oftaj kaj povus okazi ankaŭ en la kongresa semajno.

Elektro. 230 V, 50-herca. Kontaktiloj dupolusaj, plataj kaj rondaj.

Telefonado. Svedio +46, urba prefikso por Gotenburgo 031. Se vi telefonas el eksterlando la urba prefikso estas 31. Por voki eksterlande unue elektu: 00.

Mono. Sveda krono (SEK).

Monŝanĝo. Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en la kongresejo mem (ĉe la hotela akceptejo) kaj en bankoj, memstaraj monŝanĝejoj kaj iuj hoteloj.

Alveno. Gotenburgo estas atingebla per trajno, buso, aŭto, pramŝipo kaj aviadilo. De flughaveno Landvetter iras buso kiu haltas ĉe la kongresejo. Troviĝas pramŝipaj linioj de Britio (DFDS Seaways), Germanio kaj Danlando (Stena Line).

Prezoj. Prezoj en la vendejoj enhavas ankaŭ la aldonvaloran imposton (6-25%). Civitanoj ekster Eŭropa Unio povas rericevi la impostan pagon petante repagan ĉekon ĉe vendejoj kun signo "tax-free shopping". La mono estas repagata ĉe oficejoj de Global Refund (la plej proksima troviĝas en flughaveno Landvetter).

Tempo. Unu horon post GMT.

Lingvoj. La oficiala lingvo estas la sveda, kaj la plej ofte konataj fremdaj lingvoj estas la angla kaj la germana. Ofte oni komprenas ankaŭ la norvegan kaj danan.

Medikamentoj. Se vi uzas preskribitan medikamenton, bonvolu kunporti kuracistan recepton en la latina.

Sanservoj. Medicinaj servoj de pluraj landoj havas kun Svedio kontraktojn, surbaze de kiuj eksterlandanoj povas uzi la samajn servojn kiel enlandaj loĝantoj. Bv. mem kontroli ĉu viaj lando kaj asekuro havas tian kontrakton kaj sub kiuj kondiĉoj. Eksterlandanoj havu konfirmilon pri sanasekuro. LKK kaj UEA ne respondecas pri asekuro de kongresanoj.

Trafiko kaj parkado

Tramoj kaj busoj estas la kutimaj publikaj veturiloj en Gotenburgo. Ekzistas dek unu tramlinioj kaj kvar el ili proksime al la kongresejo, samkiel tri busoj. Eblas aĉeti unufojan bileton en tramoj kaj busoj, sed kostas malpli se vi aĉetas karton por pluraj veturoj (kiu kostis 100 kronojn en la tempo de finredakto de la Dua Bulteno). La karton oni stampas per la aŭtomato en la veturilo.

Se via veturo okazas ene de la urbo, vi devas premi la butonon kun la cifero 2. Tio signifas ke la aŭtomato deprenos 12 kronojn de via karto. Nun via kartstampo validas dum 90 minutoj. Se vi dum la veturo volas ŝanĝi al alia linio, vi devas stampi la karton denove en la nova veturilo premante la butonon byte (ŝanĝo). Tio ne kostas al vi plian monon, se vi faras la ŝanĝon ene de la 90 minutoj. La puno por senbileta veturo estas 600 SEK!

Tuttaga bileto. Se vi iun tagon volas traveturi la tutan urbon kaj tiel fari propran ekskurson por viziti diversajn lokojn, vi povas aĉeti tuttagan bileton kontraŭ 50 SEK. Tiu ĉi bileto tamen ne validas por la periodo 00h00-06h00, kiam trafikas noktaj busoj kaj tramoj kun apartaj tarifoj.

Speciala karto: Gotenburg-passet. La "Gotenburga Pasporto" kostas 275 kronojn kaj estas fakte multe pli ol trafikbileto, kiu estas nur parto el pluraj favoraĵoj kiujn ĝi donas. Per tiu karto, valida dum tri tagoj, vi rajtas uzi busojn kaj tramojn, kaj enestas ankaŭ rabatkupono de 50 kronoj por veturo per taksio. La karto funkcias ankaŭ kiel enirbileto por la granda amuzparko Liseberg (kontraŭflanke de la kongresejo), je valoro de 40 kronoj. Ĝi validas ankaŭ en kelkaj urbaj muzeoj. Kelkloke ĝi rajtigas je 50%-a rabato. Iuj butikoj donas diversajn rabatojn je montro de la karto. Vi povas aĉeti ĝin pere de la mendilo aŭ ĉe la informejo en la kongresejo.

Informoj por tiuj kiuj venas per propraj aŭtoj. En Gotenburgo ofte estas densa trafiko, tiel ke vi devas bone scii kiun vojon vi volas veturi. Parkejoj kostas normale 4 SEK hore. Se vi intencas halti sur parkloko surstrate, ne ŝokiĝu se tio kostos eĉ 20 SEK hore. Stratetoj en loĝkvartaloj permesas nur duhoran parkadon. Proksime al la kongresejo estas parkdomoj kie eblas uzi lokojn dum tuta semajno, kio kostas ĉ. 350 SEK.

Loĝado en Gotenburgo

Ĝeneralaj kondiĉoj de mendoj. La kondiĉoj de mendoj kaj malmendoj estas priskribitaj dorsflanke de la mendilo kaj plurloke en la Dua Bulteno. Mendante, ĉiu kongresano akceptas tiujn kondiĉojn. Estas konsilinde legi ilin antaŭ ol plenigi kaj sendi vian mendilon.

Loĝdatoj. Kiel unuan loĝdaton oni kalkulas la daton de la alveno al la hotelo (ekloĝo); se oni venas iam post noktomezo, kalkuliĝas la dato de la antaŭa tago. Kiel lastan daton oni kalkulas la daton de la forlaso de la hotelo (foriro; do, la daton de la lasta mateno en la hotelo).

Eniro kaj eliro. Principe eblas okupi ĉambrojn post la tagmezo de la mendita dato kaj necesas forlasi la ĉambrojn ĝis la tagmezo de la lasta tago. Hoteloj estas normale flekseblaj pri tio. Se vi ne okupas ĉambron dum la unua mendita tago, oni kutime nuligas la rezervon, kaj vi perdas la pagitan sumon.

Dulitaj ĉambroj kaj hazarda kunloĝigo. La loĝiga servo ne povas aranĝi hazardan kunloĝigon de nekonatoj, pro kio dulitajn ĉambrojn oni disponigas nur al duopoj kiuj anticipe interkonsentis pri kunloĝado kaj menciis tion sur siaj mendiloj. Oni ĉiam fakturas la koston de plena ĉambro, do eĉ se la kunloĝanto forestas dum iu(j) tago(j).

Frueco de la mendo kaj alternativaj mendoj. Ĉar la mendeblaj kapacitoj ne estas senlimaj, kaj precipe pro tio ke la kongreso okazas dum la turisma sezono, gravas mendi kiel eble plej frue, kaj ne eblas garantii la plenumon de la originala mendo ĉiam laŭ la preciza deziro de la mendanto. Tial ĉe ĉiu mendo oni nepre menciu ankaŭ alternativajn loĝvariantojn.

Pago. La mendojn oni traktos nur post la ricevo de la koncerna pago.

Ofertataj servoj. La ĉambroj de la menciitaj hoteloj (ne nepre ankaŭ la studentejoj kaj aliaj pli modestaj loĝejoj) havas telefonon, televidilon, duŝejon (kelkaj ankaŭ bankuvon) kaj necesejon. La prezo inkluzivas la matenmanĝon, krom se menciite alie. En la retpaĝoj de UEA (http://www.uea.org/esperanto_p/servoj/kongresoj/2003/hoteloj.html), vi povas trovi ankaŭ retpaĝojn de diversaj loĝejoj en Gotenburgo.

Limdatoj. La limdato por fari mendojn estas la 1-a de majo 2003. Mendojn post tiu dato oni plenumos nur escepte, ĝis la 1-a de junio, kaj nepre kontraŭ aparta krompago (40 eŭroj). Pri malmendaj reguloj konsultu la dorsflankon de la mendilo.

Loĝkonfirmoj. Minimume monaton antaŭ la UK vi ricevos konfirmon pri via loĝado, kun detalaj informoj pri via hotelo kaj aliaj kongresaj gravaĵoj.

Prezoj estas en eŭroj (EUR) por unu persono por unu nokto.

Hoteloj

En la proksimeco de la kongresejo troviĝas en Gotenburgo pluraj hoteloj, sed ĉefe multekostaj. Ni celis rezervi kiel eble plej multajn malmultekostajn sed bonkvalitajn lokojn por niaj kongresanoj. Tial kelkaj hoteloj situas iom diste, sed Gotenburgo ja havas densan reton de tram- kaj buslinioj, tiel ke eblas sufiĉe rapide iri inter la hotelo kaj la kongresejo. En ĉiu hotelo la plejmulto de la ĉambroj estas por nefumantoj; kelkaj eĉ havas ĉambrojn por alergiuloj. Ĝenerale, la ĉambroj estas por unu aŭ du personoj, sed eblas mendi ankaŭ plurlitajn ĉambrojn aŭ mendi kromliton.

Ĉiuj ĉambroj havas telefonon kaj banejon/duŝejon kun necesejo. La prezoj ĉiam inkluzivas matenmanĝon. Se (pantalon)gladilo kaj harsekigilo ne estas menciitaj sube, oni ĉiam povas prunti ilin en la hoteloj. Pluraj hoteloj (pli ol menciite sube), havas ĉambrojn konvenajn por handikapuloj, sed ni mencias nur tiujn kiuj estas atingeblaj per rulseĝo sen trapasi ŝtuparojn. Se vi deziras tian ĉambron, aŭ ĉambron por alergiulo, bv. mendi frue, ĉar ni ne aparte antaŭrezervis ilin.

1. Hotel Gothia Towers (4) Mässans gata 24

Gothia kun siaj du turoj estas la plej granda hotelo en la nordiaj landoj kaj situas en la sama konstruaĵo kiel la kongresejo. La hotelo estas moderna kaj ĉiuj ĉambroj estas unuaklasaj, de la normaltipaj sur la unuaj etaĝoj ĝis la luksaj sur la supraj etaĝoj. Oni havas vastan vidaĵon al la urbo, precipe de restoracio Heaven 23 en la 23-a etaĝo. Stratnivele troviĝas restoracio Incontro. Ĉiuj el la normaltipaj ĉambroj estas klimatizitaj, havas kablan televidon, minibaron, gladilon, pantalongladilon kaj akvoboligilon, kaj la plejmulto havas ankaŭ gardokeston. En la pli luksaj ĉambroj estas eĉ pli da servoj inkluzivigitaj. Saŭno, ŝlosita parkejo kaj ĉambroj por gastoj kun rulseĝo. Loko en ĉambro: unupersona 93 EUR, dulita 54 EUR.

2. Tidbloms Hotel (4), Olskroksgatan 23

Malgranda unuaklasa hotelo de klasika angla stilo en trankvila strato, 3,5 km de la kongresejo, proksime al pluraj tram- kaj buslinioj. La bele ekipitaj ĉambroj havas televidon kun filmkanaloj, minibaron kaj skribtablon, kelkaj havas balkonon. La hotelo havas je dispono bibliotekon, pitoreskan saŭnon, kaj faman restoracion en originala medio de volb-arka kelo. La senkosta parkejo estas ŝlosita nokte. Loko en ĉambro: unupersona 91 EUR, dulita 57 EUR.

3. First Express Hotel Viktoria (3), St. Badhusgatan 28 B

Hejmeca renovigita hotelo apud placo Esperantoplatsen(!), 3 km de la kongresejo kaj proksime al bushaltejo. La plejmulto de la ĉambroj estas por nefumantoj; troviĝas ankaŭ ĉambroj por alergiuloj. Ĉiuj ĉambroj havas kablan televidon kaj harsekigilon. Somere oni povas ĝui la bufedon subĉiele sur la interna korto. Proksima surstrata parkado. Loko en ĉambro: unupersona 86 EUR, dulita 56 EUR.

4. Best Western Hotel Eggers (4), Drottningtorget

Kulture protektata, sed singarde renovigita hotelo en klasika stilo (vidu dekstre) kun kristalaj lustroj, lignaj paneloj kaj tapetoj de orita ledo. Ĝi situas 1,8 km de la kongresejo en la urbocentro apud multaj tram- kaj buslinioj. La ĉambroj havas kablan televidon kaj harsekigilon. Parkado en proksima parkdomo. Loko en ĉambro: unupersona 85 EUR.

5. Hotel Royal (3), Drottninggatan 67

La plej malnova hotelo de Gotenburgo, establita en 1852 sed renovigita kun sia tre ĉarma, klasika stilo konservita.

Ĝi situas 1,9 km de la kongresejo urbocentre, proksime al multaj tram- kaj buslinioj. La hejmecaj ĉambroj havas kablan televidon, harsekigilon kaj skribtablon. Oni regalas per kafo aŭ teo ĉe la enskribiĝo, kaj ĉe bona vetero oni povas ĝui la matenmanĝon sur interna korto. Parkdomo troviĝas proksime. Loko en ĉambro: unupersona 83 EUR, dulita 57 EUR.

6. Hotel Vasa (3), Viktoriagatan 6

Renovigita familieca hotelo kun eksteraĵo restaŭrita laŭ sia origina aspekto de la jaro 1907. Ĝi situas 1,9 km de la kongresejo proksime al tramhaltejo. La ĉambroj havas kablan televidon kaj harsekigilon. Je dispono 7 de la gastoj troviĝas saŭno kaj komputilo kun rapida interreta konekto. La matenmanĝan bufedon oni servas en la ĉarma interna korto ĉe bona vetero. Troviĝas kelkaj parklokoj en parkdomo, alie parkado proksime surstrate. Loko en ĉambro: unupersona 72 EUR, dulita 49 EUR.

7. Hotel Lorensberg (3), Berzeliigatan 15

Hotelo en klasika stilo en promena distanco (0,3 km) de la kongresejo. La ĉambroj estas ekipitaj per kabla televido kaj harsekigilo. Por malgranda pago dispono de saŭno kaj sunumejo. Endoma parkejo proksime. Loko en ĉambro: unupersona 67 EUR, dulita 55 EUR.

8. Apple Hotel & Konferens (3), Torpavallsgatan 6

Moderna hotelo situanta iom for de la kongresejo, 5,5 km, sed per tramo kaj buso oni atingas la kongresejon en ĉ. 25 min. Ĝi ankaŭ estas facile atingebla per aŭto, ĉar ĝi situas ĉe la granda ŝoseo al Stokholmo. Oni regalas la gastojn per kafo/teo, kaj la ĉambroj estas ekipitaj per kabla televido. La hotelo havas trejnĉambron, saŭnon kaj eksterdoman basenon je dispono. Troviĝas du ĉambroj por gastoj kun rulseĝo. Senkosta ŝlosita parkejo eksterdoma. Loko en ĉambro: unupersona 64 EUR, dulita 40 EUR.

9. Spar Hotel Gårda (3), Norra Kustbanegatan 15-17

La hotelo situas 1,3 km de la kongresejo, proksime al tramhaltejo. La ĉambroj havas kablan televidon. La hotelo havas restoracieton kaj saŭnon, kaj kelkajn senkostajn lokojn en endoma parkejo, alie parkado en la korto. Loko en ĉambro: unupersona 62 EUR, dulita 41 EUR.

10. Spar Hotel Majorna (3), Karl Johansgatan 66-70

La hotelo situas 5,2 km de la kongresejo, sed apud tramhaltejo. La ĉambroj havas kablan televidon. Saŭno je dispono. Kelkaj senkostaj lokoj en endoma parkejo. Loko en ĉambro: unupersona 62 EUR, dulita 41 EUR.

11. Hotel Opera (3), Norra Hamngatan 38

Renovigita hotelo situanta 1,9 km de la kongresejo en la urbocentro apud multaj tram- kaj buslinioj. La ĉambroj havas kablan televidon kaj en la hotelo troviĝas malstreĉejo, kie la saŭno kaj ĵakuzo estas senkostaj por hotelgastoj (se liberaj; alie, oni devas mendi la uzon kontraŭ malalta pago). La hotelo havas restoracion/bierejon. Parkado en proksima parkdomo. Troviĝas ĉambroj por gastoj kun rulseĝo. Loko en ĉambro: unupersona 61 EUR, dulita 50 EUR.

12. Hotel Örgryte (3), Danska vägen 68-70

Hotelo kun familia etoso situanta 3 km de la kongresejo, proksime al bushaltejo. La ĉambroj havas kablan televidon, harsekigilon, gladilon kaj pantalongladilon. Saŭno, sunumejo kaj vaporbano je dispono. Senkosta parkado subĉiele, pagata parkejo endome. Loko en ĉambro: unupersona 58 EUR, dulita 39 EUR.

13. Hotel Excelsior (3), Karl Gustavsgatan 7-9

Malnova hotelo en angla stilo, renovigita, sed kun konservita etoso de la tempo kiam la stelulinoj Greta Garbo kaj Ingrid Bergman gastis en la hotelo. Ĝi situas 2 km de la kongresejo, proksime al tramhaltejo. La ĉambroj havas kablan televidon, kaj en la kelo troviĝas populara restoracio. Parkado en la korto (nur kelkaj lokoj). Loko en ĉambro: unupersona 54 EUR, dulita 42 EUR.

Aliaj loĝebloj

14. Studenta hejmo SGS Veckobostäder, Utlandagatan 24

Unu- kaj dulitaj studentĉambroj, freŝaj kaj modernaj, kun duŝejo kaj necesejo en ĉiu ĉambro. Litaĵoj kaj ĉambropurigado unufoje semajne inkluzivigitaj. Matenmanĝo ne inkluzivigita, sed troviĝas komunaj plene ekipitaj kuirejoj kie oni mem povas kuiri. Situas 1,7 km de la kongresejo, do je promena distanco sed ankaŭ proksime al bushaltejo. Endoma parkejo. Loko en ĉambro: unupersona 34 EUR, dulita 21 EUR.

15. Vandrarhem Linné, Vegagatan 22

En sveda "gastejo" (vandrarhem, kiel tiu ĉi kaj n-ro 16 sube) oni loĝas plurope en sama ĉambro, sed kompreneble nur viroj aŭ nur virinoj en sama ĉambro. La gastejoj en Svedio estas de bona kvalito. Oni kunportas proprajn littukojn (suban, supran kaj kusenan) aŭ luas kontraŭ pago surloke; oni ne rajtas uzi propran dormsakon. Se vi volas lui littukojn, ni petas vin indiki tion en la mendilo, por ebligi al la gastejoj stoki sufiĉan kvanton. Matenmanĝo ne inkluzivigita, sed estas aparte mendebla. La gastejoj estas senfumaj.

Vandrarhem Linné estas moderna kaj freŝa gastejo 3,5 km de la kongresejo, apud bushaltejo, kun 3- ĝis 6-litaj ĉambroj. Duŝejoj kaj necesejoj en la koridoro. Matenmanĝa bufedo en apuda kafejo (nur se vi mendis per la mendilo). Je dispono granda manĝosalono kaj kuirejo, salono kun televido.

Matenmanĝo 39 SEK (rezervu kontraŭ eventuala altigo de la prezo). Loko en ĉambro plurlita 20 EUR.

16. STF Vandrarhem Stigbergsliden, Stigbergsliden 10

Freŝa gastejo en renovigita kulturprotektita domo (iam marista hejmo) 4 km de la kongresejo, proksime al tramhaltejo, kun 2- ĝis 6-litaj ĉambroj. Lavpelvo en ĉiu ĉambro, duŝejoj kaj necesejoj en la koridoro. Matenmanĝa bufedo (nur se vi mendis per la mendilo). Kuirejo je dispono en ĉiu etaĝo, kun manĝosalono kaj saloneto kun televido. Troviĝas ŝirmita ĝardenkorto kaj eblo de vestlavado. La gastejo estas kontraŭalergie pura kaj havas eblojn 9 akcepti gastojn kun rulseĝo. Loko en ĉambro: dulita 18 EUR, plurlita 15 EUR. Matenmanĝo 40 SEK (rezervu kontraŭ eventuala altigo de la prezo).

17. Amasloĝejo A, Skånegatan 14

18. Amasloĝejo B, Skånegatan 14

La amasloĝejo – por gejunuloj kaj aliaj similsentaj – troviĝas 0,6 km norde de la kongresejo, en lernejo Katrinelundsgymnasiet. Ĝi estas dividita en bruema (A, n-ro 17) kaj malbruema (B, n-ro 18) partoj. La unua estas ĉefe por nokte aktivaj, kaj la dua por tage aktivaj partoprenantoj. Oni dormas surplanke en klasĉambroj 20-ope, do necesas nepre kunporti proprajn dormosakojn kaj/aŭ litaĵojn.

Ekzistas aparta ŝlosebla ĉambro por valoraĵoj. Eblas lui aermatracon. Viraj kaj virinaj duŝejoj (varma akvo) kaj sportejo estas en aparta konstruaĵo. La ĉefa konstruaĵo estas adaptita por handikapitaj, sed la sportejo malpli. Atentu ke povas esti problemoj iri inter amasloĝejo kaj kongresejo per rulseĝo, ĉar oni planas rekonstruadon en la urbo.

"Gufujo" estos, sed verŝajne ne diskoteko. Tamen troviĝas pluraj urbaj diskotekoj kaj trinkejoj proksime – aĝlimo minimume 18 jaroj. Nepre kunportu pasporton aŭ similan dokumenton por pruvi vian aĝon! Pro svedaj leĝoj oni ne rajtas vendi alkoholaĵojn en la amasloĝejo.

Ĉirkaŭe troviĝas ebloj i.a. por butikumado; promenado en arbaro, urbo aŭ parko; kaj naĝado en subĉiela baseno. Kaj nepre ne maltrafu la grandan amuzparkon Liseberg! Krome troviĝas proksime poŝtejo, banko, urbobiblioteko (kun eblo retumi senkoste) kaj restoracioj (lunĉo kontraŭ ĉ. 5-7 eŭroj), muzeoj kaj kinejo.

En la tempo de finredakto de la Dua Bulteno oni ankoraŭ ne sciis ĉu eblos mendi manĝojn en la amasloĝejo. Memzorgantoj rajtas kunporti proprajn kuirejetojn kaj kuiri ekstere. Eblas lavi la manĝilojn.

Pri sportebloj, uzo de telefonlinio kaj aliaj demandoj: kontaktu LOG (Loka Organiza Grupo) pere de lovisa@tejo.org, paperpoŝte al la adreso de la CO (vd. p. 32), kun indiko UK-Lovisa.

Prezo: 49 EUR por la semajno.

19. Kampadejoj Kärralund Camping kaj Delsjö Camping, Olbersgatan 1/ Brudaremossen

Kampadejoj por ruldomoj kaj tendoj situas 4 km de la kongresejo, 1 km/ 2 km de tramhaltejo. En Kärralund troviĝas ankaŭ lueblaj dometoj, hotelo kaj gastejo. Por la dometoj kaj gastejo oni kunportas proprajn littukojn (suban, supran kaj kusenan) aŭ luas kontraŭ pago surloke. Komunaj duŝejoj, necesejoj kaj kuirejoj.

Mendu mem per telefonnumero +46 31 840 200 (enlande: 031-840 200). La personaro parolas svede kaj angle.


Antaŭkongresoj

A1 oficiala antaŭkongreso: la suna flanko de suda svedio

22-25 julio 2003


Mardo, 22/07

Vi loĝos en Kalmar, la plej elstara sveda urbo el la Hansa-alianco, komerca ligo ĉirkaŭ la Balta Maro dum la mezepoko. Kalmar ricevis eŭropan premion por modele protektata urba arkitekturo. Vi loĝos en la centro de tiu urbo najbare al unu el la maloftaj renesancaj kasteloj en Svedio. Kalmar konkursas kun Stokholmo pri savita malnova ŝipo el la deksepa jarcento: en Kalmar estas muzeo pri la ŝipo Kronan, en Stokholmo temas pri la ŝipo Wasa. Tiuj kiuj alvenos en Kalmar povos partopreni viziton en la muzeo de la ŝipo Kronan kaj promenon en la urbo. Post tio libera tempo. Filmo kaj interparolo pri Astrid Lindgren vespere en la hotelo. La ekskurso komenciĝos en hotelo Söderport, Slottsvillan 1, Kalmar, je la 14-a horo la 22-an de julio.

Merkredo, 23/07


Tutan tagon vi ĝuos la vivon sur Öland, la "insulo de la suno kaj la ventoj".

Sur Öland troviĝas ĉio, sed oni devas elekti. Vi povas ĉirkaŭpromeni en 11 rekonstruita vikinga vilaĝo kaj senti la etoson en la hejmoj de tiuj bone konataj skandinavoj kiuj antaŭ mil jaroj "travojaĝis" Eŭropon. Dumiljaraj pratomboj en formo de ŝipoj tipaj de kelkaj regionoj de Svedio. Runŝtonoj, dokumentoj de la vikingoj skribitaj per speciala alfabeto. "Alvar"-stepo, kiu ĵus elektiĝis "mondheredaĵo de Unesko". Vi povas vidi ŝtonmuzeon en malnova kastela ruino, aŭ vidi la parkon de la somerkastelo de la reganta reĝo Karlo Gustavo XVI. Nur senti la puran aeron sur Öland estas travivaĵo kiun vi ne forgesos.

Ĵaŭdo, 24/07


Orienta Smolando povas regali vin per multaj interesaj kaj neatenditaj aferoj.

Dum tiu ĉi antaŭkongreso oni volas inviti vin al kelkaj el tiuj. Vi povas pasigi tutan tagon en la lando kie vivis la figuroj en la libroj de la mondkonata verkistino Astrid Lindgren, kies libroj estas legataj de milionoj da infanoj en multaj landoj. Íiaj libroj plenas je ŝia amo al Smolando. Venu mem vidi ŝian landon. Ni montras videofilmon pri la vivo de Astrid Lindgren, kiu mortis en 2002. Vi povas gustumi kazean flanon: la plej bona manĝaĵo en la mondo, laŭ diraĵo de Emilo el Smolando. Via gvidanto estos la tradukintino de la libroj Emilo en Smolando kaj Fratoj Leonkoro en Esperanton. Vi gustumos specialan smolandan manĝaĵon. Vi vizitos malnovajn lignopreĝejojn kun interne murpentraĵoj, da kiaj restas nur kelkaj en Svedio.

Vendredo, 25/07


Ni iras diagonale tra la suda parto de Svedio de Kalmar al la kongresa urbo Gotenburgo. Survoje ni vizitos la mondkonatan vitrofarejon Orrefors, kie oni povas aĉeti la famajn vitraĵojn pli favorpreze ol en la butikoj de viaj hejmurboj. Ni paŭzos ĉe la suda pinto de la lago Vättern por manĝi kaj viziti muzeon pri alumetoj – la famaj svedaj "sekur-alumetoj". Dum la paŭzo ni renkontos ankaŭ trolojn. Ĉirkaŭ la 19h00 ni alvenos al la kongresejo en Gotenburgo, kaj enhoteliĝos tie jam laŭ viaj mendoj. Vi loĝos en studentdomo, sed kun modernaj kaj komfortaj ĉambroj: dupersonaj, kaj kelkaj unupersonaj. Por du ĉambroj duŝejo, necesejo, kuirejo en kvazaŭ eta apartamento. La ekskurso estas relative taŭga por handikapitoj kaj malrapide marŝantaj homoj, se ili povas ricevi helpon de kunulo kaj povas iom movi sin. Ne eblas enigi rulseĝon en la aŭtobuson. Ne estos tre longaj aŭ malfacilaj promenadoj ekstere.

La prezo inkluzivas loĝadon en dupersona ĉambro tri noktojn, ekskursojn dum tri tagoj, enirkostojn al muzeoj kaj lokoj vizitotaj, lunĉojn kun senalkoholaj trinkaĵoj (aŭ sveda biero 2%-a), kaj vojaĝon per moderna turisma aŭtobuso al Gotenburgo kun vizitoj survoje. Ne inkluzivigitaj estas vespermanĝoj en la urbo kie oni tranoktas, ĉar ekzistas multaj divers-specaj manĝejoj tie, laŭ diversaj gustoj kaj prezoj, proksime al la loĝejo kaj ankaŭ en la loĝejo mem. Depende de la nombro de aliĝintoj, la prezo eventuale 12 povus plialtiĝi (se oni ne atingos la organizan minimumon de personoj), pri kio la ekskursa servo informos vin ĝustatempe. Eblas mendi ekstran nokton en Kalmar, se vi alvenos pli frue ol 22/07. Bonvenon al la regiono Smolando!

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 395 EUR, dulita 345 EUR.


A2 stokholmo kaj uppsala

21-26 julio


Lundo, 21/07

Akcepto en la flughaveno Arlanda. Kune per buso al la centro de Stokholmo, kaj pluen al la hotelo.

Alveno al la hotelo kaj enskribiĝo.

Mardo, 22/07


Post matenmanĝo, per trajno aŭ buso al la kultura urbo Uppsala. Mondfama botanikisto Carl von Linne (1741-83) faris siajn epokfarajn eltrovojn i.a. en Uppsala. Ni vidos lian hejmon Hammarby ekster la urbo, kaj eble la botanikan ĝardenon, kiun li estris, en la urbo. Proksime al Hammarby situas Mora Stenar, kie estis elektitaj la svedaj reĝoj en la 14-a kaj 15-a jarcentoj, antaŭ la epoko de heredaj reĝoj, kiuj poste kroniĝis en Gamla Uppsala. Ni ankaŭ iros tien por vidi la famajn tombaltaĵojn de la antikvaj reĝoj. La grandegaj supertombejaj tumuloj de la 6-a jarcento evidentigas ke la urbo estis la centro de la sveonaj antaŭuloj, kiuj adoris Odinon, Toron kaj la aliajn ĝermanajn diojn ĝis la epoko de la vikingoj. Ĉi tie ni ankaŭ vidos la unuan preĝejon de ĉefepiskopo en Uppsala. Se estos okazo, ni povos ankaŭ ĝui la medon, la preferatan trinkaĵon de la vikingoj, en apuda restoracio. En la centro de Uppsala ni ankaŭ vizitos la katedralon, la plej grandan preĝejon de la nordiaj landoj. Oni ekkonstruis ĝin jam en la 13-a jarcento, kaj ĝi havas gotikan stilon. En ĝi troviĝas i.a. la relikvujo de Sankta Eriko kaj la pompa tombo de Gustavo Vasa, la reĝo kiu unuigis la landon en la 16-a jarcento. Ni ankaŭ vidos la amfiteatran anatomi-teatron, la unua sveda anatomi-sekcejo, konstruita de Olof Rudbeck en 1662-63, kaj muzeon. Komuna lunĉo en la urbo.

Merkredo, 23/07


Al Mariefred per malnova vaporŝipo trans la lagegon Mälaren. Ĉi tie ni eniros la reĝan kastelon, Gripsholm. Ĝi estis konstruita en la 13-a jarcento, sed rekonstruiĝis en la 16-a jarcento dum la regado de Gustavo Vasa. La kvar angulaj turoj kaj la dikaj muroj donas al ĝi aspekton de mezepoka kastelo. Dum la 18-a jarcento la kastelo vekis fortan senton de nacieco kaj oni traktis ĝin kiel nacian monumenton. Tie oni vidas unikajn meblojn kaj artaĵojn de la 15-a ĝis 18-a jarcento. Ĝi havas ankaŭ unikan portret-kolekton monde faman, unu el la plej malnovaj kaj plej grandaj de la tuta mondo.

Ekster la kastelo ni povas studi la surskribon de runŝtonoj de la vikinga epoko. Vi ankaŭ povas skribi vian nomon en la runskribo. Mariefred estas pitoreska urbeto kun ligna urbodomo de 1784. Komuna lunĉo. Reveno al Stokholmo, libera promenado en la urbo.

Ĵaŭdo, 24/07


La urbodomo de Stokholmo estis planita de arkitekto Ragnar Östberg por arkitekt-konkurso en 1903. La konstruaĵo signifas renaskiĝon de malnova metio i.a. pro siaj progresintaj arkaĵ-specoj. Östberg volis krei monumentan festan konstruaĵon por la lando, kio estas esprimita per blazono (tri kronoj sur pinto de la turo). La blua salono tute ne havas bluan koloron. Tie ni esploru la interesan kialon. Ĉiujare okazas Nobel-festo en la Blua Salono.

Poste per boato al la kastelo Drottningholm, kiu estas monda kulturheredaĵo de Unesko, kaj kie loĝas la nuna reĝa familio. Ĝi estis konstruita laŭ la 14 modelo de la franca palaco Versailles. Plej fama estas la teatro de 1766, kun scendekoracio kaj maŝinaro de tiu tempo. Tie ni ankaŭ vidos la plej grandan kolekton en la mondo de skulptaĵoj de la nederlanda skulptisto Adriaen de Vries (1556-1626). Tre konata estas ankaŭ la ĉina kasteleto kaj la ĝardeno.

Post lunĉo la ripozejo Nackareservatet, arbaro nur kvaronhoron de la centro de Stokholmo. Belaj lagoj je promendistanco de metroaj stacioj. Ni vidos florojn, birdojn, eble kapreolojn ktp.

Vendredo, 25/07


Malnova Stokholmo, Gamla Stan, alinome "la urbo inter la pontoj", la plej malnova parto de la ĉefurbo, kiu en 2002 celebris sian 750-jariĝon. Ĝi estas insuleto kiu en sia tuto estas simila al granda muzeo. Ĉi tie ni vidos la reĝan kastelon de 1754, konstruitan sur la loko de la unua kastelo de la 13-a jarcento, "Tri Kronoj". Ni vidos ankaŭ i.a. la kastelan preĝejon, Storkyrkan, kun famaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj. Sur apuda insuleto troviĝas la preĝejo de la jaro 1300, Riddarholmskyrkan, kun pluraj reĝaj tombokapeloj. Per boato ni iros al la muzeo de la mondfama reĝa ŝipo Vasa de 1628. Proksime situas Skansen, kiu fariĝis internacia modelo de eksterdomaj folkloraj muzeoj, kaj ankaŭ montras la svedan faŭnon. Poste ni veturos suden de la centro al Skogskyrkoga, monda kulturheredaĵo kie i.a. fama aktorino Greta Garbo dormas poreterne. La arkitekturo de kapeloj kaj kremaciejo de Asplund kaj Lewerentz harmonias kun la konifera arbaro de la tombejo.

Sabato, 26/07


Post matenmanĝo, veturo al Gotenburgo per moderna rapidtrajno.

Gravaj informoj: Oni nepre menciu pri vegetaraneco en la aliĝilo. Kontrolu vian fizikan forton antaŭ aliĝo, ĉar longa promenado kaj ŝtuparo-irado okazos. La prezo inkluzivas kostojn de hotelĉambro kun matenmanĝo, tri lunĉojn, veturadon en la urbo – buso, metroo, tramo, naveta trajno, boato –, enirbiletojn de muzeoj, ekskurson al Uppsala kun lunĉo, kaj transporton al Gotenburgo per trajno aŭ buso. Depende de la nombro de aliĝintoj, la prezo eventuale povus plialtiĝi (se oni ne atingos la organizan minimumon de personoj), pri kio la ekskursa servo informos vin ĝustatempe. La prezo inkluzivas: ĉiujn transportojn dumekskurse, kaj ĉiujn enirbiletojn por lokoj menciitaj en la priskribo. Eblas mendi ekstran nokton en Stokholmo, se vi venas pli frue.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 695 EUR, dulita 589 EUR.


Postkongresoj

P1 oficiala postkongreso: fero, kupro, arĝento

03-07 aŭgusto 2003


Tiu ĉi ekskurso kombinas vizitojn al famaj lokoj de la sveda historio (kelkaj el ili sub la alta protekto de Unesko) kaj tipaj svedaj urboj kaj pejzaĝoj, interesajn lecionojn pri specifa aspekto de la historio (produktado de fero kaj aliaj metaloj), kaj viziton al grava Esperanto-loko de Svedio. Vojaĝi, sciprofiti, lerni, plezuri, naturumi kaj esperantumi – ĉio en unu pakaĵo.

Post tiu ĉi ekskurso oni certe pli bone komprenos la gastigantan landon.

Oni vojaĝos tra arbar- kaj lago-riĉa regiono kun kelkloke admirindaj panoramoj. Dalarna kaj Värmland altiras ĉiam multajn turistojn. Eble la naturo en tiu regiono influis la fakton, ke ege multaj verkistoj kaj pentristoj venis de tie. La revojaĝo tra regiono enloĝata dum pluraj jarmiloj montras, ke en Svedio troviĝas ankaŭ ebenaĵoj kaj agrikulturo.

De Gotenburgo oni iros laŭlonge de tradiciaj akvovojoj kaj tra arbaroj por viziti la guberniojn Vermlando (Värmland), Dalekarlio (Dalarna) kaj Vestmanlando (Västmanland). Tiuj tri gubernioj de la sudaj mindistriktoj ludis gravan rolon en la sveda historio por financi militojn kaj ĝeneralan evoluon. Militojn, jes. Paca nacio dum jarcentoj, Svedio fervore partoprenis eŭropajn militojn dum pli fruaj jarcentoj. Parte tio eblis pro ekspluato de kupro kaj arĝento, ĉefe dum la 17-a jarcento. La fero ĉiam estis kaj restas grava produkto de Svedio.

En Vermlando ni vizitos lokojn ligitajn al fero, interalie Långban, kun la plej multaj mineraloj en sama loko de la tuta mondo, kaj Mårbacka, la hejmon de la nobelpremiita verkistino Selma Lagerlöf. Tranoktado en Esperanto-Gården, Lesjöfors.

En Dalarna ni faros vizitojn al la iama kuprominejo en Falun – monda heredaĵo de Unesko – kaj al Avesta, urbo mondkonata pro ŝtalo sed kreita pro kupro.

En Vestmanlando troviĝis la plej valora arĝentminejo de Svedio, ekspluatata de la 1400-aj ĝis komence de la 1900-aj jaroj. Ni vizitos ankaŭ Engelsberg, iaman feruzinon kiu hodiaŭ estas monda heredaĵo de Unesko.

Reirante al Gotenburgo oni haltos en Skara, la unua diocezo de Svedio, kun granda katedralo.

Vojaĝo per moderna turisma aŭtobuso, ekipita per komfortaj seĝoj, necesejo, video-aparato kaj klimatizilo. Entute oni vojaĝos ĉ. 1500 kilometrojn dum kvin riĉe programitaj tagoj. Loĝado en dulitaj ĉambroj en Esperanto-Gården (kun lavujoj, unulitaj ĉambroj je limigita kvanto en alia gastigejo), Lesjöfors, kun grandaj kaj helaj ĉambroj (ne ĉiuj kun necesejo kaj duŝejo enĉambre, sed ja koridore) kaj en mezklasa hotelo Star, Avesta. Ĉar temas pri malnovaj konstruaĵoj, kelkaj lokoj estas relative netaŭgaj por handikapitoj aŭ homoj kun marŝproblemoj (la kluzoj en Trollhättan en Nordmark kaj eble en Kopparberget, Falun). Ĝenerale netaŭga por rulseĝoj.

Dimanĉo, 03/08


Matene: forvojaĝo de Gotenburgo, vizito al Trollhättan kaj Håverud survoje al Esperanto-Gården en Lesjöfors.

Lundo, 04/08


Vizitoj al Mårbacka kaj Långban.

Mardo, 05/08


Tra bela arbara regiono al Engelsberg, monda heredaĵo de Unesko, kaj Avesta, kies historio estas tute ligita al kupro kaj ŝtalo.

Merkredo, 06/08


Vizitoj al iamaj arĝenta minejo en Sala kaj kupra minejo en Falun, monda heredaĵo de Unesko (komuna aĉeto de fruktoj anstataŭ la manĝeto).

Ĵaŭdo, 07/08


Post tranokto en Esperanto-Gården, revojaĝo al Gotenburgo kun alveno ĉ. la 15 h. post vizito al la katedralo de Skara survoje.

Depende de la nombro de aliĝintoj, la prezo eventuale povus plialtiĝi (se oni ne atingos la organizan minimumon de personoj), pri kio la ekskursa servo informos vin ĝustatempe. La prezo inkluzivas: ĉiujn transportojn dumekskurse, ĉiujn enirbiletojn por lokoj menciitaj en la priskribo, tri manĝojn tage (ekde lunĉo 03/08 ĝis lunĉo 07/08). Eblas mendi ekstran nokton en Gotenburgo, se vi forvojaĝos vendredon, 08/08.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 625 EUR, dulita 565 EUR.


P2 stokholmo kaj uppsala

2-7 aŭgusto

La programo de tiu ĉi postkongresa ekskurso estas identa al la programo de la antaŭkongreso A2. Pro tio ni ne ripetos ĉi tie la tagajn programdetalojn, kiujn oni vidu ĉe la koncernaj paĝoj de la antaŭkongreso.

Sabato, 02/08. Veturo al Stokholmo tuj post la Solena Fermo. Alveno al la hotelo kaj enskribiĝo.

Dimanĉo, 03/08. Vd. paĝon 13 (mardo, 22/07).

Lundo, 04/08. Vd. paĝon 14 (merkredo, 23/07).

Mardo, 05/08. Vd. paĝojn 14-15 (ĵaŭdo, 24/07).

Merkredo, 06/08. Vd. paĝon 15 (vendredo, 25/07).

ĵaŭdo, 07/08. Post matenmanĝo, reveturo hejmen.

Gravaj informoj: Vd. paĝon 15.

Prezoj: Loko en ĉambro: unupersona 639 EUR, dulita 589 EUR.


Dumkongresaj ekskursoj

Kiel mendi ekskursojn?

Bonvolu atente tralegi la priskribojn kaj elekti. Post la elekto, plenigu klare kaj atente (preslitere) la koncernan parton de la mendilo, kaj sendu ĝin samtempe kun via pago al Roterdamo (svedoj al la sveda peranto). Se en via lando estas kongresa peranto, vian mendon kaj pagon vi povas sendi al tiu.

Por malmendoj validas la kondiĉoj presitaj dorsflanke sur la mendilo. Bv. ĉiam sendi la mendilon kaj pagon al la sama adreso.

Ĝeneralaj kondiĉoj

Ĉar ĉiuj ekskursoj dependas de minimumo da partoprenantoj, la organizanto rezervas al si la rajton eventuale nuligi iujn ekskursojn, pri kio ni klopodos averti vin kiel eble plej frue antaŭ la kongreso, kun propono de eblaj alternativoj.

Ĉiuj ekskursoj startas de la kongresejo, kaj revenas tien. Klopodu veni dek minutojn antaŭ la indikita starthoro de la ekskurso. Ĉiujn ekskursojn akompanos E-lingvaj interpretistoj. Ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur bonvolaj helpantoj. Bv. indulgi ilin per pacienco kaj samideana komprenemo. Ili faros sian plejeblon por bone servi al vi.

Kun la kongresaj dokumentoj, ĉe la aliĝo ĉiuj mendintoj ricevos koverton kun la menditaj kongresaj biletoj. Sur la biletoj estos bazaj informoj pri la ekskurso (dato, horo, buso), kiuj eventuale povos malsami ol tiuj presitaj en la Dua Bulteno. Kaze de malsameco validas la informoj sur la biletoj. Ne forgesu preni ŝirmilojn kontraŭ suno kaj varmo! Bv. noti ke la tereno en kelkaj ekskursoj povas esti netaŭga por homoj kun marŝhandikapoj. La priskriboj de la ekskursoj kutime mencias tion.

Tuttagaj ekskursoj

La tuttagaj ekskursoj okazas merkredon, la 30-an de julio, kaj ankaŭ en aliaj tagoj de la semajno, laŭ la ekskurso (vidu la skemon sur paĝo 25). La prezoj inkluzivas tagmanĝon. Ĉiuj busoj estas altnivelaj kaj kun atesto pri mediamika funkciado.


E1 bohuslando kaj tanum dum la bronza epoko

Ekiro: 09h00 Reveno: ĉ. 19h00

Prezo: 69 EUR

En Uddevalla, urbo fondita en 1498 je unuhora veturo norden de Gotenburgo, oni vizitos Bohuslandan provincan muzeon. Sekvos vizito al Skalbanksmuseet, unika loko kiu estas monde konata geologia fenomeno. Tie troviĝas la plej grandaj nature formitaj konkobenkoj de la mondo, restaĵoj de la glacia tempo antaŭ 11 000 jaroj. La regiono ankaŭ abundas je diversaj florspecioj kiuj altiras multajn papiliojn. Pluvojaĝo al Tanum, vilaĝo en norda Bohuslando, kies rokĉizaĵoj de la bronzepoko estas parto de la monda heredaĵo de Unesko.

Oni faris ilin antaŭ 3000 jaroj kaj temas pri la plej granda koncentriĝo da ili en Eŭropo. Tie estas muzeo kun bronzepoka bieneto kaj domoj, kio ebligas imagi kiel aspektis la vivo kaj domoj de niaj prapatroj en tiu tempo. Do, du mondaj famaĵoj en unu ekskurso, kaj belega naturo ĉie survoje. Manĝoj: antaŭtagmeza kafo, lunĉo. Okazas marde kaj merkrede.


E2 kastelo läckö kun boatovojaĝo sur vänern

Ekiro: 08h30 Reveno: ĉ. 19h00

Prezo: 85 EUR

Survoje al la kastelo Läckö vi haltos por la matena kafopaŭzo en unu el la plej malnovaj kafejoj en la lando "La Norda Poluso". La kastelo estas unu el la plej famaj barokaj kasteloj de Svedio, gajninto en arkitektura konkurso en 2001 pri la plej bela konstruaĵo de Svedio. La kastelo situas sur insulo en la lago kaj estas fajne ornamita interne. La plej konata posedinto de la kastelo estas Magnus Gabriel de la Gardie, potenca nobelo en la 17-a jarcento. Post la kastela vizito okazos duhora krozado sur la ondoj de Vänern, la plej granda lago de Svedio. Manĝo: antaŭtagmeza kafo kun sandviĉo, lunĉo en la boato sur Vänern. Okazas merkrede, ĵaŭde kaj vendrede.


E3 vilaĝo äskhult kaj kastelo gunnebo

Ekiro: 08h00 Reveno: ĉ. 17h00

Prezo: 68 EUR

Antaŭ ol atingi Äskhult oni haltos por admiri restaĵojn de la iama glaĉero Fjärås Bräcka, ĉe la okcidenta flanko de la lago Lygnern, kiu distingiĝas per kvarkilometra frontmoreno kreita dum la lasta granda glaciepoko. Ĉe unu flanko oni vidas la belan lagon, kaj ĉe la alia la maron fore. Äskhult estas kampara vilaĝo en stilo ordinara por la 18-a jarcento. Ĝi montras al ni la ĉiutagan vivon en la malnova sveda kamparo. Poste ni vizitos la farmbienon 20 Öströö por spekti duonhoran prezentadon pri la vivo en ŝafa farmo. La ekskurso pluiros al la palaco de Gunnebo, kiu estas unu el la plej bone konservitaj palacoj de la 18-a jarcento.

La parko kaj la legom- ĝardeno estas rekonstruitaj en la origina stilo. Ekstre riĉa laŭenhave, tiu ĉi ekskurso donas eblon konatiĝi kun malnova vilaĝa vivo, ŝafbreda kulturo kaj vivstilo de la iamaj riĉuloj. Manĝo: lunĉo en la farmejo de Öströö (nur ŝafviando aŭ vegetara). Okazas merkrede kaj vendrede.


E4 historio en vestrogotio

Ekiro: 08h00 Reveno ĉ. 18h45

Prezo: 67 EUR

Vestrogotio (Västergötland), estas, laŭ iuj, la plej malnova provinco de Svedio. La pejzaĝo estas riĉe dotita per restaĵoj el antikvaj tempoj. Ni trinkos antaŭtagmezan kafon kun froma ĝa bufedo ĉe la fromaĝofarejo de la urbo Falköping.

Poste ni vizitos Åsle tå, kabanaro por malriĉuloj de la 18-a jarcento. Ni pluveturos al la monaÕeja preĝejo de Varnhem, konstruita de la cisterciana monaÕa ordeno en la 12-a jarcento. En la preĝejo estas i.a. la tombo de Birger Jarl (mortis en 1260), la fondinto de Svedio.

En la urbo Skara ni vizitos la tiean katedralon, la plej malnova en Svedio (inaŭgurita en 1150). Manĝo: antaŭtagmeza kafo, lunĉo en Skara. Okazas merkrede kaj ĵaŭde.


E5 lysekil kaj la domo de la maro

Ekiro: 08h00 Reveno ĉ. 17h45

Prezo: 65 EUR

Lysekil estas urbeto ĉe la marbordo de norda Bohuslando (Bohuslän), ĉe la komenco de Gullmarn, la sola fjordo de Svedio. Rondvojaĝo en Lysekil. Vizito al la mara muzeo Havets Hus (la Domo de la Maro), kun pli ol 100 specioj de enmaraj estaĵoj en pluraj akvarioj. En la plej granda akvario vi povas iri en vitra tunelo ĉirkaŭita de 140 000 litroj da akvo. Manĝo: antaŭtagmeza kafo, lunĉo. Okazas marde kaj merkrede.


Duontagaj ekskursoj

D1 urba rondveturo en gotenburgo

Prezo: 24 EUR

Nemalhavebla en via ekskursa programo, se vi vere volas konatiĝi kun la kongresa urbo. Ĝi fakte havas multe pli por montri ol unuavide povus aspekti. Tiu ĉi bone planita ekskurso, gvidata de veraj konantoj, povas helpi vin taŭge kaj detale konatiĝi kun tiu ĉi ĉarma sveda urbo kaj kvazaŭ preterfluge vidi ĉion vidindan en la urbo mem. Okazas en sabato kaj lundo posttagmeze (14h00-16h00); dimanĉe kaj marde matene (09h00-11h00).


D2 suda vestrogotio (västergötland): anten–alingsås–hedared

Prezo: 54 EUR

Unue ni veturos al la lago Anten, laŭ kiu iras 12- kilometra muzea fervojo kun vaportrajno. La vapora trajno haltos ĉe Gräfsnäs, ruino de kastelo el la 16-a jarcento. Poste ni vizitos la urbon Alingsås, fama pro siaj kafejoj. La lasta ekskursocelo estas la kapelo de Hedared, la sola restanta Stavkyrka (ligna preĝejo kun vertikala ĉarpentaĵo) en Svedio, kiu estis konstruita en la 13-a jarcento. Manĝo: lunĉo. Okazas dimanĉe (09h00-15h00); marde kaj ĵaŭde (13h00-19h00).


D3 la insuloj tjörn kaj orust

Prezo: 36 EUR

Busa vojaĝo sur la du plej grandaj insuloj de okcidenta Svedio. Vi spertos la unikan kombinon de la verdaj arbaroj de Bohuslando, la senkreskaĵaj rokoj kaj ŝeroj kaj la blua, sala Skagerako. Ni vizitos kelkajn fiŝistajn vilaĝojn por ke vi povu ekkoni la pitoreskan fiŝistan kulturon laŭ la okcidenta marbordo. Tre komforta vojaĝo. Manĝo: antaŭtagmeza kafo kun sandviĉo.

Okazas dimanĉe (13h00-19h00), marde kaj ĵaŭde (09h00-15h00).


D4 la suda arkipelago de gotenburgo

Prezo: 25 EUR

Trihora krozado tra la bela suda insularo, kiu ornamas la maran aliron al Gotenburgo, kaj estas inter la plej preferataj celoj de vizitantoj de tiu ĉi regiono. Interalie, oni preterpasos la fortikaĵon Nya Elfsborgs Fästning, kiu iam estis la plej okcidenta fortikaĵo de Svedio kiam la apudaj provincoj apartenis al Danio. Okazas marde, ĵaŭde kaj vendrede (09h00-15h00).


D5 arbara promeno al lapona tradicia domo

Prezo: 23 EUR

Proksime al Gotenburgo troviĝas tradicia domo de la laponoj, la indiĝena popolo de norda Skandinavio. Ni iros per buso 25 km norde de la urbo en vastan arbaran regionon. De tie ni promenos 0,5 km al lageto, kie la membroj de la gotenburga lapona klubo konstruis laponan tradician dometon. Ni havos laponan ĉiĉeronon, kiu rakontos pri la lapona kulturo kaj la situacio de la laponoj hodiaŭ. Oni regalos la partoprenantojn per senpretenda manĝaĵo rostita super fajro. Tiuj kiuj promenemas povas reiri al la buso alian vojon 2 km tra la arbaro, la aliaj reiros la 0,5 km-an vojon. Ban-eblo en la lageto. Bone notu, ke ni promenos tra sufiĉe malfacila tereno, do portu ŝuojn konvenajn por tia medio. La ekskurso ne estas taŭga por personoj, kiuj ne facile povas promeni en arbara tereno. Manĝo: senpretenda manĝaĵo rostita super fajro. Por tiu ĉi ekskurso ekzistas limo de maksimume 30 partoprenantoj. Malfruaj mendantoj riskas ne ricevi lokon. Okazas lunde kaj marde (13h00-17h30).


D6 marstrand

Prezo: 39 EUR Norde de Gotenburgo situas Marstrand, urbeto sur insulo kun fortikaĵo Carlstens Fästning, el la 14-a jarcento. Promeno en la unika urbeto. Laŭplaĉe supreniru al la fortikaĵo aŭ promenu en la urbo. De la kastela turo estas belega panoramo de la arkipelago. Manĝo: kafo kun sandviĉo.

Okazas dimanĉe, ĵaŭde kaj vendrede (09h00-14h30).

Semajna skemo de ekskursoj

  sabato dimanĉo lundo mardo merkredo ĵaŭdo vendredo prezo
E1Uddevalla-Tanum       09h00 09h00     69 EUR
E2 Kastelo Läckö         08h30 08h30 08h30 85 EUR
E3 Äskhult/Gunnebo         08h00   08h00 68 EUR
E4 Historio Vestrogotia         08h00 08h00   67 EUR
E5 Lysekil/D. de Maro       08h00 08h00     65 EUR
D1 Gotenburgo 14h00 09h00 14h00 09h00       24 EUR
D2 Suda Vestrogotio   09h00   13h00   13h00   54 EUR
D3 Tjörn kaj Orust   13h00   09h00   09h00   36 EUR
D4 Suda Arkipelago       09h00   09h00 09h00 25 EUR
D5 Lapona domo     13h00 13h00       23 EUR
D6 Marstrand   09h00       09h00 09h00 39 EUR

 


Bankedo

La bankedo estos, laŭ la principo de t.n. sveda tablo, do, bufeda, kaj ofertos belan varion da lokaj delicaĵoj, el inter kiuj ĉiu bankedano povos mem krei la propran pladon. Vegetaranoj ricevos taŭgajn alternativojn al viando kaj fiŝaĵoj. Alkoholaĵoj ne estas inkluzivigitaj en la prezo. Oni povas mendi ilin surloke laŭplaĉe, tamen memorante la skandinavian kuntekston pri la alkoholo: glaso da vino povas kosti ĉ. 6 eŭrojn. La prezo inkluzivas mineralan akvon, sukojn kaj malfortan svedan bieron (2% da alkoholo).

ANTAŬMANĜOJ

Romia salato kun parmezano, krutonoj kaj
Cezara saŭco
Nudela salato kun bazilia vinagra saŭco

UNUA PLADO

Salikokoj de la okcidenta marbordo kun karea kremo
Citronguste spicitaj
Nori-rulaĵoj kun krabviando

DUA PLADO

Rubusa salmo kun terpomsalato kaj miel-vinagra saŭco
Oranĝgusta fumaĵita kokidaĵo sur sternaĵo de rukola salato

DESERTO

Glaceita manga pastramio
Pano kaj butero
Kafo kaj teo

Prezo: 55 EUR


Provizora programo

Ĉi tie aperas nur la plej gravaj programeroj. La Estraro de UEA rezervas al si la rajton fari ŝanĝojn.

Sabato, 26 julio.

Dimanĉo, 27 julio.

Lundo, 28 julio.

Mardo, 29 julio. Tago de la lernejo.

Merkredo, 30 julio.

Tuttagaj ekskursoj.

Ĵaŭdo, 31 julio. Tago de la libro.

Vendredo, 1 aŭgusto.

Sabato, 2 aŭgusto.


Programeroj dum UK

Cseh-kurso kaj Cseh-Seminario.

"Zamenhof kreis la lingvon kaj Cseh la metodon por instrui ĝin", oni kutime diras en Esperantio. Jen, do, ŝanco konatiĝi kun la fama metodo iniciatita de Andreo Cseh kaj uzita de elstaraj instruistoj de nia E-historio kiel Hendrik Seppik, Julio Baghy, Sigismundo Pragano, Lidja Zamenhof ktp. La kurso estas destinita al komencantoj, kaj la seminario al instruistoj kiuj deziras lerni la metodon aŭ akiri ateston pri ĝi. La seminarianoj devas havi la libron Baza Cseh-Kurso (aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA) kaj ankaŭ observi la kurson. La kurson gvidos Ed Borsboom el Nederlando, kaj la seminarion Atilio Orellana Rojas. La partopreno en ambaŭ aranĝoj estas aparte pagenda. La kotizo por la kurso kaj la seminario estas 50,00 EUR por enloĝantoj en landoj de A-kategorio, por B-landanoj 37,50 EUR. La kotizo por la seminario inkluzivas la observadon de la kurso. Detalaj informoj kaj aliĝiloj estas riceveblaj ĉe la organizantoj: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando, iei001@tiscali.nl.

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA.

Dum la UK okazos la Internaciaj Ekzamenoj pri Esperanto je elementa kaj meza niveloj. La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antaŭtesto, skriba parto kaj parola parto.

Nur sukcesintoj en la gramatika antaŭtesto rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj, la parolan parton. Pro praktikaj kialoj maksimume 24 kandidatoj povos ekzameniĝi. Pro tio, anticipa sinanonco estas konsilinda. Anoncu vin, prefere antaŭ la 15-a de junio 2003, ĉe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), P.O. Box 36, Powhatan VA 23139 Usono; tel. +1 804 598 3050, fakso: +1 804 598 5608, bmaxey@visi.net (aŭ maxy@uea.org), kaj samtempe pagu la speciale favoran ekzamenkotizon (40% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato) al UEA-konto ilek-a aŭ rekte al la kasisto de IEK: Boo Mee Kim-Lindblom, Stenbockens gata 102, SE-136 62 Haninge, Svedio, poŝtĝirkonto 682117-7 (Stockholm). Kaze de neprezentiĝo aŭ nesukceso en la antaŭtesto, oni rericevos 50% de la pagita kotizo. Se la maksimuma nombro de ekzamenotoj ne jam estos atingita, eblos sin anonci surloke, ĉe la ILEI-budo en dimanĉo. Tiam la ekzamenkotizo estos 60% de la MA-kotizo en la loĝlando de la kandidato.

Oni aparte atentigas UEA-delegitojn pri la rekomendo de la Estraro de UEA, ke la delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno". Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA-ekzameno pri instrukapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA". Detalajn informojn pri la ekzamenoj, inkluzive de specimenaj testoj, oni trovas en la gvidilo Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (2-a eld.), 34p., 3 eŭroj, mendebla ĉe UEA. Bazaj informoj pri la ekzamenoj troviĝas ankaŭ ĉe http://www.edukado.net/ekzamenoj.jsp.

Konversaciaj rondoj.

Kongresanoj ankoraŭ ne sufiĉe spertaj kaj fluaj en la lingvo povas kapti la okazon paroli la lingvon kun kongresanoj el la tuta mondo, gvidate de spertaj instruistoj. Estas konsilinde anticipe anonci la deziron partopreni kaj indiki la nivelon (komencanto, bazulo, mezulo, progresanto).

Sveda eksprese.

Dum tri lecionoj la lektoro donos bazajn informojn pri la nacia lingvo de Svedio. La kurson gvidos Roland Lindblom, kiu aliros la svedan el la vidpunkto de Esperanto-parolanto.


Kiu kongresos kiam kaj kie?

59-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). Aliĝoj kaj informoj ĉe: TEJO/IJK, Nwe. Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam; tel. +31 (0)10 436 1044, fakso +31 (0)10 436 1751, oficejo@tejo.org. Vizitu ankaŭ la ttt-ejon: http:// www.tejo.org/ijk/2003/.

36-a Internacia Infana Kongreseto (IIK). Lerum, 26 julio – 2 aŭgusto. Du jarojn post la grandega Infana Kongreseto en Zagrebo, okazos denove IIK.

Ĝi realiĝos en apudlaga feria centro Knappekulla, en la komunumo Lerum, 18 kilometrojn oriente de Gotenburgo. Loĝigo okazos en seso da lignaj dometoj, en ĉambroj kun inter 1 kaj 8 litoj. Aparta domo provizas manĝsalonon kaj kunvenejon. Ĉiuj domoj estas apudaj, kaj situas nur cent metrojn for de la lago Lilla Stamsjöm (Eta Balbut-lago), kie eblas naĝi. La lago havas sablan fundon kaj puregan akvon. Apude estas arbaro, kie eblas trovi kaj pluki bongustajn mirtelojn kaj diversajn fungojn (kantarelojn).

Apude troviĝas farmbienoj kun ĉevaloj. Estas ekstere tabloj, benkoj, kradrostejo kaj sporta tereno. Temas pri trankvila loko, sed ne tute izolita.

La loĝigo estos konvena sed modesta. Infanoj devos kunporti proprajn littukojn kaj ban-tukojn. Ekskursplanoj estas en preparo. Inter eblaj programeroj estas manlaboroj, muzikado, kukbakado, paperfaldado, kvizoj kaj skeĉumado, dum ekstere estos sportoj, promenoj kaj akvo-ludoj. Estos konvenaj gvidantoj (ni celas unu por ĉiu kvino da infanoj, kun almenaŭ unu sveda lokulo). En la kuirado eblos atenti la dietajn bezonojn/dezirojn de la infanoj. La kotizo kovras la kostojn de transporto, restado, tri manĝoj tage, kaj programo de la vespero de la 26-a de julio ĝis la mateno de la 2-a de aŭgusto. Ĝi inkluzivas neniun asekuron, kiun la gepatroj mem devas prizorgi, liverante pruvilon pri tio. Aliĝo ekestos definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de minimuma antaŭpago de 149 EUR al la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA); la alvendato de tiu antaŭpago determinas la plenan sumon pagendan. La cetero estos pagenda al la kasisto de UEA plej laste komence de la Universala Kongreso. Oni akceptas nur infanojn kiuj jam komprenas kaj parolas Esperanton; tiuj povas veni el Efamilioj aŭ lernejaj klasoj. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj ricevas aŭtomatan kaj senpagan aliĝon al la UK. Estas je dispono nur kvardek lokoj. Pri ceteraj kondiĉoj de aliĝo, aliaj novaĵoj kaj listo de partoprenontoj, bv. vidi la hejmpaĝon de IIK, ĉe la paĝaro de UEA: http://www.uea.org/esperanto/ index_kongres.html. Pliaj informoj kaj aliĝoj ĉe: Stefan MacGill, Pannonia u. 30 / I / 6, HU-1136 Budapest, Hungario; stefan.macgill@galamb.net.

Ĝeneralaj informoj

Disdonado de propagandiloj kaj informiloj.

Universala Kongreso estas la plej bona okazo por informi la movadan publikon pri iu nova iniciato, pri specialaj agadoj de via faka asocio, por reklami novan eldonaĵon aŭ revuon, fari donacon al ĉiuj kongresanoj, por anonci iun renkontiĝon, kursaron, varon. La plej efika maniero estas enmeti la informilon en dokumentujon kiun ricevas ĉiu kongresano. Tiu servo estas aparte pagenda (275 EUR), kaj necesas peti permeson de la Estraro de UEA por disdonado. Neniu dokumento rajtas esti distribuata en la kongresejo sen permeso de la Estraro.

Salonmendoj kaj standoj (budoj).

Ĉiuj fakaj asocioj konataj al UEA ricevis mendilon por havi salonon por sia kunveno dum la UK, se ili tion bezonas.

Salonmendoj devas atingi la Centran Oficejon ĝis la 1-a de marto de la kongresa jaro. Malfruajn mendojn oni traktas malprioritate kaj eblas postuli por ili ekstran lupagon. Salonon por kunveno ne povas mendi individuo (ekz. por prelego), sed nur asocioj. Se via asocio ankoraŭ ne ricevis la mendilon, bv. peti ĝin ĉe la konstanta adreso. Asocioj, movadoj, firmaoj, eldonejoj, revuoj aŭ grupoj kiuj volas aparte efike informi kongresanojn, disdoni broŝurojn, kolekti kotizojn k.s., povas mendi standon dum la kongreso (320 EUR). Tiujn budojn oni ne rajtas uzi por komercaj celoj (vendado de libroj, insignoj k.s.), sed jes por kolekti mendojn.

Kongresa Libroservo.

Universala Kongreso estas okazo ankaŭ por aktualigi vian bibliotekon, aĉetante en la plej riĉa E-vendejo de la jaro: la kongresa libroservo. Multaj novaj libroj, interalie el la kongreslando mem, estos unuafoje lanĉitaj en la kongresa libroservo, en kiu plurajn titolojn eblos aĉeti ankaŭ kun speciala rabato. La kongresa libroservo havas ekskluzivan rajton vendi librojn kaj aliajn esperantaĵojn dum la UK. Se vi aŭ via asocio volas vendigi viajn eldonaĵojn, necesas ke vi ofertu ilin al la Libroservo de UEA en la Centra Oficejo minimume du monatojn antaŭ la Kongreso.

Bazaro.

La kongresa libroservo vendas ankaŭ kasedojn, muzikdiskojn, monerojn kaj filatelaĵojn, sed principe ne pretas vendi aliajn esperantaĵojn kiel ekz. Tĉemizoj, medaloj k.s. Por tiaj varoj oni foje organizas kongresan bazaron.

Interesitoj kontaktu la Centran Oficejon por peti pliajn detalojn. Ekster la libroservo kaj la bazaro oni ne rajtas vendi aŭ kolekti monon por iu ajn celo.

Pagmanieroj.

Estas diversaj kontoj kaj manieroj per kiuj oni povas pagi siajn kongresajn mendojn. Elektu tiun kiu estas por vi la plej oportuna kaj plej malkara. Tamen bv. noti ke la plej sekura kaj rapida vojo estas poŝta aŭ banka monĝiro. Se vi mendas proksime al la limdatoj, bv. noti ankaŭ ke pagoj al poŝtaj kontoj ekster Nederlando (Germanio, Svedio k.s.) povas foje daŭri eĉ unu monaton. Nepre konsideru malfermon de konstanta konto 31 ĉe UEA, ĉar tio havas plurajn avantaĝojn. Bonvolu ĉiam sendi pagojn kaj rilatajn mendilojn al la sama instanco. Kotizojn kaj donacojn al la bonfaraj kasoj oni prefere pagu al la landa peranto (vidu la liston de la oficialaj perantoj sur la interna dorskovrilo).

Pagojn por loĝigo, ekskursoj, bankedo kaj flugbileto faru rekte al Universala Kongreso de Esperanto en unu el la jenaj manieroj:

– poŝta ĝirkonto: nederlanda konto 62 73 37 (ĝiroficejo Den Haag) je la nomo de Universala Kongreso de Esperanto en Rotterdam; IBAN-numero: NL38PSTB0000627337; SWIFT-kodo: PSTBNL21.

– banko: per banka ĝiro al konto 42.69.01.444 je la nomo de Universala Kongreso de Esperanto ĉe ABN-AmRo Bank, Rotterdam.

– poŝtmandatoj: sendu internacian aŭ nederlandan poŝtmandaton rekte al la konstanta adreso.

– UEA-konto: personoj kun sufiĉa bonhavo ĉe UEA povas sendi mendilojn kaj peti debeton al sia persona konto.

– monbiletoj: oni povas sendi monbiletojn (en eŭroj aŭ valuto ŝanĝebla al eŭroj) al la konstanta adreso, prefere en registrita koverto.

– al la poŝtokonto en la nomo de Universala Esperanto-Asocio en Belgio: 000-1631831-97 / Germanio: Köln 3182.91.509 BLZ 370 100 50 / Svedio: 74374-0 / Svislando: Bulle 12-2310-0.

Se vi pagos per banka ĉeko, sendu ĝin al la konstanta adreso (vidu paĝon 32). La ĉeko estu en eŭroj. Pagante per banka ĝiro aŭ ĉeko de ekster Nederlando, nepre aldonu 9,50 eŭrojn por la bankkostoj. Prefere ne sendu ĉekojn kiuj ne estas titolitaj al unu el la bankoj en Nederlando. Kostoj por ili povas esti tre altaj. Ne forgesu ĉiam klare indiki la celon de via pago. Loĝantoj de la kongresa lando sendu mendilojn kaj pagojn al la kasisto de LKK.

N.B. UEA havas ankaŭ aliajn bankkontojn, je dispono de la Asocio, do ne de la Kongresa Administracio (vd. Jarlibron 2002, p. 32-33). Prefere ne sendu kongrescelajn pagojn al tiuj kontoj, ĉar la traktado povas daŭri pli longe.

Kreditkartoj.

Eblas pagi ankaŭ per kreditkartoj Visa, Eurocard, Mastercard, Access kaj American Express, indikante la numeron de la karto, la daton ĝis kiam ĝi validas, kaj la CVC-numeron (tri ciferoj dorsflanke de la karto; ne necesa por American Express). En tiu kazo la pagata sumo tamen devas esti plialtigita per 5% pro administraj kostoj, tiel ke por grandaj sumoj estas konsilinde uzi alian pagmanieron.

Asekuro.

La kongreskotizo ne inkluzivas asekuron kontraŭ akcidento aŭ malsano de aliĝinto dum la kongreso. Necesas do, ke ĉiu aliĝinto zorgu mem pri taŭga asekuro. La Kongreso mem ne repagas mendojn (ekz. por loĝado, ekskursoj, bankedo), se la malmendo venas post la difinita limdato. Ĉar temas pri relative grandaj monsumoj, estas konsilinde asekuri sin kontraŭ eventuala nepartopreno. Pri tio konsultu vian kutiman asekuriston.

Donacoj.

La kongreso bonvenigas donacojn por la ĉi-subaj celoj:

– Adoptaj Gepatroj: subvencias partoprenon en la Internacia Infana Kongreseto de infanoj el landoj kun transpagaj problemoj.

– Fondaĵo Canuto: helpas membrigon al UEA de esperantistoj el landoj kun transpagaj problemoj.

– Triamonda Kaso: helpas al kongresanoj el triamondaj landoj.

– Blindula Kaso: helpas al blindaj kongresanoj.

– Volontula Fondaĵo: subtenas volontulan servon ĉe la Centra Oficejo.

– Ĝenerala Kaso: por la ĝenerala subteno al la organizado de la UK.

Mencio pri ĉiu donacinto aperos en la Kongresa Libro kaj en la revuo Esperanto.

Kontaktinformoj

Centra Oficejo de UEA, Kongresa Administracio: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam; +31 (0)10 436 1044, f+31 (0)10 436 1751; mendoj@co.uea.org.

Kongresaj perantoj

N.B. Pri ĉiuj aferoj bv. korespondi nur kun la CO kaj neniam skribi al LKK. LKK-anoj ne povas trakti individuajn petojn kaj leterojn kaj ne respondos ilin. Retpaĝoj: http://www.uea.org/kongresoj.

 

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2003/duabulteno.html