Via retumilo malbone traktas stilfoliojn. Tial vi ne povas vidi la ĝustan aspekton de tiu ĉi paĝo.
enirpagho enhavo kontakto
Universala Esperanto-Asocio
starta paĝokongresojuk 2002kuriero3
La Bela songho de l'Omaro
La Bela Sonĝo
de l'Omaro

N-ro
3

Kongresa Kuriero de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto - Fortalezo, Brazilo
Mardo, la 6-an de Aŭgusto 2002.

TAGO DE LA LERNEJO hodiaŭ

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj bonvenigas ĉiujn kongresanojn kaj informas, ke oni dum la kuranta UK dediĉos apartan atenton je la problemoj de instruado de Esperanto en la tradiciaj lernejoj kaj per la komputila reto. Oni prelegos kaj diskutos speciale hodiaŭ ne maltrafu!

Kongresa Temo

En dimanĉo okazis la unua kunsido pri la kongresa temo, Diverseco ŝanco, ne minaco. Ĉeestis pli ol cent homoj. En la komenco de la kunsido, Jose Carlos Morales respondis al demandoj pri lia prezento dum la inaŭguro de la UK kaj s-ro Patrick Gallaud, de Unesko, faris mallongan paroladon pri la starpunkto de tiu Organizo koncerne la diversecon. La dua duono de la kunsido estis dediĉita, sub gvido de la reĝisoroj pri la kongresa temo d-rino Jane Edwards kaj d-ro Humphrey Tonkin, al diskutado pri la kongresa temo en malgrandaj grupoj.

La partoprenantoj konstatis, ke estas kaj bonaj kaj malbonaj aspektoj de la tielnomata "globaliĝa" procedo, kaj ke ili ofte estas du flankoj de la sama fenomeno. Do, novaj teknologioj alportas siajn bonajn rezultojn: pli da informoj pri la mondo ĝenerale, alproksimigo de la homoj kaj facila komunikado. Tamen kelkaj landoj ankaŭ spertas pro la novaj komunikiloj hegemonian dominadon de la amasmedioj, fare de eksterstarantoj, kaj la trudon de fremdaj kulturaj produktoj. Tutmonda ekonomia sistemo alportas kaj eblecojn por evoluo kaj disvolviĝon (kune kun la avantaĝoj de grandskala produktado), sed pli kaj pli la grandaj entreprenoj, ignorante la landlimojn kaj la potencon de la registaroj, faras gravajn sociajn decidojn kaj trudas tiujn decidojn elekestere. La sano de la homaro pliboniĝas; sed kiu regas la prezon de la necesaj medikamentoj? Kun ekonomia hegemonio povas veni lingva hegemonio, kaj novaj eblecoj de edukado povas akceli la malaperon de tradiciaj kaj lokaj kulturoj. Mondmilito estas eble pli facile evitebla, pro la komercaj ligoj inter la landoj, sed la fortaj landoj pli facile manipulas la malfortajn.

En la dua kunsido pri la kongresa temo, kiu okazos hodiaŭ (mardon) je la 16h00 en salono Hodler, la ĉeestantoj turnos sian atenton al respondo al demandoj 2, 3 kaj 4 sur la 32-a paĝo de la Kongresa Libro. Eĉ se vi ne partoprenis la unuan kunsidon, vi estas tre bonvena partopreni la duan kaj kunporti viajn opiniojn al tiu ĉi tre grava demando.

Tria kunsido pri la kongresa temo okazos ĵaŭdon, kaj post tio estos ellaboritaj kelkaj konkludoj kaj konstatoj, kiuj formos bazon por la estonta agado. Via opinio gravas! Venu do al la venonta kunsido pri la kongresa temo!

D-ro Humphrey Tonkin, Usono, vicprezidanto de UEA (KN 14)

junularo!

Nepre kandidatiĝu por la Oratora Konkurso de UEA! Ĝi okazos ĵaŭde, je la 11h30, en salono Hodler. La premioj estas tre valoraj libroj. Anoncu sin hodiaŭ al la prezidanto de la Juĝkomisiono, Adonis SALIBA SILVA, ĉe la Informejo. Pliaj informoj troveblas en la Kongresa Libro, paĝo 44.

faka ekskurso al hospitalo kaj al laboratorio hodiaŭ

La 6-an de Aŭgusto, medicinistoj, asistantoj kaj aliaj interesatoj vizitos la hospitalon kaj laboratorion per mikrobuso (23 personoj). Ankoraŭ estas liberaj lokoj! Ekveturo je la 13h00 antaŭ la kongresejo. Reveturo ĉ. la 16h00. D-ro I. Ferenczy, Hungario (KN 344)


Unesko

En salono Harabagiu, je la 17h00 de 5amdo, okazos prelego de s-ro Patrick Gallaud pri Unesko kaj Neregistaraj Organizoj (NRO-j)

ŝanĝetoj en la Programo...

- TADEN, la faka asocio de ne-fumantoj, okazigos sian kunvenon en ĵaŭdo (anstataŭ la anoncita vendreda posttagmezo), de la 10h15 ĝis la 11h00, en salono Harabagiu.

Rob Moerbeek, Nederlando (KN 64)

Amtoraj Duonhoroj, ĉe la Libroservo

Marde (matene): Gilbert LEDON (posttagmeze): Geraldo MATTOS kaj Amri WANDEL

Ĵaŭde (matene): Amri WANDEL (posttagmeze): José CALIXTO

La Knabo Frenezeta

Dum la 87-a UK okazos inaŭguro de retversio de la libro La Knabo Frenezeta, verkita de Ziraldo (famega brazila desegnisto) kaj esperantigita de Kristoĉjo Rezende, tiam 9-jaraĝa.

Vizitu http://www.utopia.com.br/esperanto/ziraldo

eĥoj de antaŭaj vesperoj...

NACIA VESPERO - Jorge das NEVES,
Brazilo (KN 1125)

PINGO DE FORTALEZO, la aŭroro
Marakatu', etoso de sunbrilo,
Verva muziko, ĉarmo kaj furoro,
Simbolo de la stelo de Brazilo.
Gejunuloj, infanoj kun talento,
Roso brazila, Ordo kaj Progreso,
Vi estas de la artoj fundamento
Kaj vin gratulas tuta la Kongreso.

junulara programo

Hieraŭ posttagmeze tre senteblis la vervo, la bruado kaj la ŝvito de la junularo. Unue, interkonatiĝaj ludoj gvidataj de Ísis OKABE PITON tre amuzis kaj ridigis la gejunulojn. Tuj poste komenciĝis dancado: Rozinjo MATTOS kaj Mateo FIRMINO instruis la t. n. cirklajn dancojn (kiuj furoris dum la pasintjara Brazila Kongreso de Esperanto). Fine, Antônio MOREIRA liveris bazajn instruojn pri la afrikbrazila ludodanco kapoejro, kio okazos ankaŭ hodiaŭ je la 16h00, en Placo Espero.

Rafael LINS, Brazilo (KN 298)

junaj eksteraj vizitantoj

Hodiaŭ ni ricevas la viziton de lernejanoj el la Baza kaj Meza Lernejo "Rotary Club São Miguel", inter la 14-a kaj 16-a horo. Ĉiuj estas lernantoj de la portugala lingvo pere de instruistino Iraneide LOPES (LKK-anino, KN 1160).

Rondo Kato

Tridekon da kat-amantoj gastigis la kunsido de Rondo Kato. Ĝiaj partoprenantoj, gvide de Franĉjo Veuthey, diskutis pri teritoriposedo, malbonaj rilatoj inter virkatoj samdomaj kaj bremsado al la instinkta ĉasemo de katoj en lokoj kun endanĝerigitaj besto-specioj.

Rondo Kato estas faka asocio por kat-ŝatantoj. "Folioj de Kat-amikaro", ĝia bulteno, aperas 3-foje jare. Vi povas peti provekzempleron ĉe Nwe. Binnenweg 70-I-R, NL-3015 BC Rotterdam, Nederlando.

landa agado

La koncerna UEA-estraranino Michela LIPARI klarigis pri la strukturo, ecoj kaj taskoj de tiu fako. Ĝi celas i.a. kolekti pli da informoj pri la surlokaj agadoj. Ŝi prezentis la diversajn Komisionojn kaj Fondaĵojn de UEA ligitajn al Landa Agado. I.a. oni eksciis pri la projekto Flugiloj de Facila Vento, laŭ kiu UEA, kunlabore kun TEJO, sendos junajn instruistojn al landoj, kie tiuj mankas. La publiko petis informojn pri la temo "ĝemelaj urboj" kaj estis pluraj intervenoj pri spertoj de kunlaboro, ekzemple inter Ĉinio kaj Japanio, inter Flandra kaj Kuba Esperanto-Asocioj, kaj pri ĝemeliĝo inter landoj por negocoj.

Josias BARBOSA, Brazilo (KN 716) kaj Maritza GUTIÉRREZ, Kubo (KN 1149)

delegita reto (DR)

La kunsidon de DR gvidis Michela LIPARI, estrarano pri Landa Agado, kun ĉeesto de Delegitoj el Finnlando, Usono, Nederlando, Japanio, Brazilo, Estonio kaj Francio. El la diversaj demandoj, sugestoj kaj informoj, notindas la sciigo pri enkondukebleco rete de la Jarlibro, ankoraŭ en provo sub la zorgoj de estrarano pri informado. Dezirindas kontaktoj inter la landoj kaj informoj por kaj pri Delegitoj laŭ BR-DR. Estis ankaŭ analizataj la eblecoj de pli ampleksa komunikad-sistemoj por komuna kunlaborado.

Symilde SCHENK LEDON, Brazilo (KN 247)

fervojistoj

Lunde kunvenis 16 gekolegoj el 7 landoj. Prezidis inĝ. István Gulyás, vicprezidanto de IFEF. Li konigis la historion de IFEF kaj raportis pri la 54-a IFEF-Kongreso okazinta en urbo Plovdiv, Bulgario. Li parolis pri la fervojista E-movado kaj pri la venontaj IFEF-kongresoj. La ĉeestantoj interesiĝis aparte pri la IFEF-kongreso okazonta en Ĉinio 2006. Iuj proponis disvastigi la fervojistan E-movadon kunlabore kun alitrafikaj E-istoj kaj kun aliaj fakaj organizaĵoj.

István Gulyás, Hungario (KN 315)

samseksamaj geesperantistoj

Al novalvenintoj, LSG prezentis aron de numeroj de sia revuo, "Forumo" kaj informis pri la decido plibonigi sian TTT-paĝon. La ĝenerala kunveno reelektis la estraron kun aldono de unu estrarano el la kongreslando Brazilo. Estis proponoj pri grupa vizitado al lokaj vidindaĵoj. Oni omaĝis forpasintajn LSG-anojn per unuminuta silento.

Arnold VICTOR, Usono (KN 138)

korespondemuloj

Se vi volas trovi korespondanton en Brazilo, lasu vian anonceton en la Budo de Brazila E-Ligo por publikigo en la revuo Brazila Esperantisto.

skoltoj

La membroj de Skolta Esperanto-Ligo renkontiĝos hodiaŭ je la 12h15 en la restoracio. Vi rekonos ilin pere de SEL-simbolo kaj ekzempleroj de La Skolta Mondo surtable.

Roberto VIEIRA RESENDE, Brazilo (KN 448)

oni preparu la E-movadon por estontaj idaroj!

Kiel instrui Esperanton al infanoj? Kiujn instruhelpilojn vi povas uzi? Per kiu metodo? Se vi interesiĝas pri la temo, vizitu la budon de Brazila Esperanto-Ligo dum la Kongreso (de la 10h00 ĝis la 17h00) kaj parolu al Alcione KORITZKY aŭ Celso LIMA. Post la Kongreso, skribu al Tv. da Floresta, 32 casa 1 Sepetiba, BR-23545-400 - Rio de Janeiro-RJ.

arte UALE

Universala Artista Ligo de Esperantisto, fake ligita al UEA, organizis dumkongresan artekspozicion pri pentroarto dum la 87-a UK. Ĝi troviĝas en la Placo Fundamento kaj ĝin partoprenas sep artistoj kongresantaj: Renaud HETMANEK (Rio de Janeiro), Aparecida LUCAS (São Paulo), Nilza RASZL (Bebedouro), Cleide CENEDESI, Eneide BASTOS kaj Marija ALMADA (Santos). La Juĝkomisiono konsistas el kvar membroj (el Oceanio, Afriko, Nordameriko kaj Eŭropo).

Marija ALMADA, Brazilo (KN 157)

amikaro de Bruno Gröning

Trifoje estos la ebleco ekscii pri la "saniĝo per spiritaj fortoj" kaj praktiki la akcepton de la saniga forto laŭ instruoj de Bruno Gröning. Do la prelego de Detlef Meier ne estas nur por aŭskulti sed ĉefe por mem sperti kaj tiel konvinkiĝi. Ankaŭ saniĝintoj raportos pri siaj spertoj. La prelego okazos en mardo kun ripeto en ĵaŭdo kaj vendredo, je la 12h30 en salono Lorenz.

spiritistoj

Ĵaŭde, en ĉambro Lapenna (teretaĝo B), je la 11h00 oni lanĉos la libron Nova Aŭroro. Estos ankaŭ prelego pri reproduktado (natura, envitra, klonoj) kaj La Genezo.

Robinson MATTOS, Brazilo (KN 749)

ateistoj

La jarkunveno de ATEO en dimanĉo estis okazo por interŝanĝi ideojn pri ateismo, pri la funkcio de la fakbulteno kaj pri la rolo de tiu asocio. Elektiĝis nova estraro Claude NOURMONT, prez., Neil BLONSTEIN, vic-prez., Dieter ROOKE, kasisto kaj redaktoro Jesus de LAS HERAS. Oni pretigis la skemon de kunsido pri "Ateismo nuntempe", kiu okazos kun intervenoj de Orlando RAOLA (Usono), José LUNAZZI (Brazilo), Anna LÖWENSTEIN (Britio) kaj Gabriel ZEEVI (Israelo).

Claude NOURMONT, Luksemburgio (KN 515)

E-filatelistoj kaj esperantaĵ-kolektantoj

La membroj de ELF-AREK, la Esperanto-Ligo Filatelista, invitas diverstemajn kolektantojn kunveni en vendredo, je la 17h00, ĉe la tabloj proksimaj de la benkoj en la mezo de Placo Fundamento. Kontaktu ankaŭ la redaktanton, se vi ne konas alian ELF-AREK-anon.

Elda DÖRFLER, Italio (KN 523)

nemenciitaj en la Kongresa Libro pro teknika eraro...

Se ankaŭ via nomo kaj adreso mankas, kontaktu la redaktantojn de la Kongresa Kuriero

laste aliĝis...

(KN) 
1397 Tron OGRIM, Norvegio 
1398 Ellen AABØ, Norvegio 
1399 Allana B. FARIAS LESSA, Vit. da Conquista, Brazilo 
1400 Juliana LESSA OLIVEIRA, Vitória da Conquista, Brazilo 
1401 Mayana Lessa OLIVEIRA, Vitória da Conquista, Brazilo 
1402 Joaquim João MARIANO, Goiânia, Brazilo 
1403 Dalva Maria ALVES, Goiânia, Brazilo
1404 Soraia SOUZA, Cabula, Brazilo 
1405 Hildemar Oliveira SOUZA, Candeias, Brazilo
1406 Josenilton NASCIMENTO, Bomfim Salvador, Brazilo 
1407 Juliano Paiva JUNHO, Bomfim Salvador, Brazilo
1408 Judismar MELADO, Cuiabá, Brazilo 
1409 Lívia PESSANHA PESSOA, Leme, Brazilo 
1410 Giselle PESSANHA PESOA, Leme, Brazilo 
1411 Marta Eugenia ALONSO GUTIÉRREZ, Kubo 
1412 José F. O. BARBOSA, Brasília, Brazilo 
1413 Aparecida de Lurdes LUCAS, São Paulo, Brazilo 
1414 Hanne WELLING, Germanio 
1415 Hans WELLING, Germanio 
1416 Adeni MAIA, Contagem, Brazilo 
1417 Luiz Marcio ASSUNÇÃO, Olinda, Brazilo
1418 Eluizio B. RODRIGUES, Sorocaba, Brazilo 
1419 Manoel Blaz GARCIA, Sorocaba, Brazilo 
1420 Angela RODRIGUES, Sorocaba, Brazilo 
1421 Manoel Borges dos SANTOS Filho., Muritiba, Brazilo 
1422 Alael Kardec BORGES, Santo Estêvão, Brazilo
1423 Tania de Santana BORGES, Santo Estêvão, Brazilo 
1424 Denise MARINELLI, Leme, Brazilo 
1425 Alberto CUROPOS, Catete, Brazilo 
1426 Ronilson M. Mota, Federação Salvador, Brazilo 
1427 Damir MALKOC, Kroatio 
1428 Cida TUON, São Paulo, Brazilo 
1429 Carlos A. ARAGÓN ESPERANZA, Meksiko 
1430 Aurora GARCIA RODRIGUEZ, Meksiko 
1431 Eréndira ARAGÓN SÁNCHEZ, Meksiko 
1432 José de Paula SANTOS, Rio de Janeiro, Brazilo

Pliaj sekvos. Ni jam atingis 1483 aliĝintojn!


La Bela Sonĝo de l 'Omaro

87-a Universala Kongreso de Esperanto
Respondeca redaktanto James Rezende Piton (KN 191)
Kunredaktantoj Isis Climany Okabe Piton (KN 235)
Jimes Vasco Milanez (KN 224)
Mauricio Signorini P. de Almeida (KN 688)

kuriero87uk@bol.com.br

Lasta ŝanĝo:
2003-03-15
Adreso:
http://uea.org/kongresoj/2002/kuriero3.html