

Hieraŭ matene okazis la Solena Malfermo de nia Kongreso, kun la ĉeesto i.a. de la guberniestro de ŝtato Ceará, Beni Veras, kaj de reprezentanto de la Brazila prezidento, Ministro Alberto Cardoso. Ĉi-lasta legis siajn multajn salutvortojn en tre bona Esperanto-parolo, kiu estis tre aplaŭdita. S-ro Patrick Gallaud, reprezentanto de Unesko, legis mesaĝon de Asista Direktoro de Unesko por Edukado, John Daniel. En muzika paŭzo, Alvarus Moreno, tenoro el Fortaleza, dufoje kantis la konatan "Akvarelo de Brazil'" esperantigitan de LKK-ano Tarcísio Lima. Tiu kantado partoprenigis la plenplenan salonon.
Carlos Morales (Kostariko), legigis sian rezonadon pri la kongrueco de nia kongresa temo kun la ideoj de la porindiĝena movado. Vicprezidanto de UEA, Humphrey Tonkin, prezentis la temon ("Diverseco: ŝanco, ne minaco") kaj invitis ĉiujn partopreni la dumsemajnajn debatojn. UEA-prezidanto Renato Corsetti, kiu kunordigis la tutan solenaĵon, parolis pri la nuna stato de la E-movado. Ĝenerala Sekretario de UEA Ivo Osibov anoncis la nomumon de kvar novaj Honoraj Membroj (v. sube) kaj faris specialan omaĝon al loka pioniro prof-ro Paulo Amorim Cardoso, vicprezidanto de LKK, kaj s-ino Lúcia Dummar.
La Malfermo finiĝis per la tradicia saluto de reprezentantoj de pli ol 50 landoj kaj per 1300-voĉa koruso kantanta la himnon "La Espero".
Anonciĝis kvar novaj Honoraj Membroj de UEA, kies biografiojn oni legos en la revuo Esperanto. La Komitato distingis per tiu titolo la jenajn geesperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda E-movado: Evaldo Pauli (Brazilo), Kathleen Hall (Britio), Kyotaro Deguĉi (Japanio) kaj Hans Bakker (Nederlando).
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj bonvenigas ĉiujn kongresanojn kaj informas, ke oni dum la kuranta UK dediĉos apartan atenton je la problemoj de instruado de Esperanto en la tradiciaj lernejoj kaj per la komputila reto. Oni prelegos kaj diskutos speciale dum la Tago de la Lernejo marde, je la 10h00 (ne je la 10h30 kiel mispresite).
Ekde hodiaŭ (lundo), je la 14h00, funkcios ĉiun tagon la Afrika Budo. Ĉiaspeca helpo kaj monsubteno estas bonvenaj kaj oni donu ilin nur al tiu Budo de UEA.
La prezidanto de UMEA (Universala Medicina Esperanto-Asocio) faris jarraporton
al 23 ĉeestantoj, el 10 landoj. La Asocio kunlaboras kun fervojistoj
(IFEF) kaj naturkuracistoj (INA). UMEA deziras fari pliajn kunlaborajn kontraktojn
kun aliaj E-organizoj. Venontjare en urbo Oradea (Rumanio) okazos la 14-a
Internacia Medicinista E-Konferenco. D-ro S. YAMAZOE (Japanio) verkas E-anglan
medicinan terminaron kaj laŭ la planoj ĝi aperos ĉi-jare.
D-ro Imre FERENCZY, Hungario (KN 344)
Multnombraj interesatoj ĉeestis. Anstataŭ s-ro SAIONJI (Japanio), Yumeiho-terapeŭtoj parolis pri siaj rezultoj, pri la teorio mem de la masaĝo, menciinte la efikon de tiu terapio, kiu estas preventa kaj terapeŭta metodo kontraŭ malsanoj kaj suferoj. Katarina FARAGÓ, Hungario (KN 903)
Ĉiuj kandidatoj al la elementa kaj meza niveloj devas prezenti
sin ĉe la pordo de salono Lorenz (1-a etaĝo), hodiaŭ (lunde
la 5-an de aŭgusto), je la 15h00 (tria horo posttagmeze).
Mireille GROSJEAN, Svislando (KN 449)
La kunveno de IKEK (Internacia Komunista Esperantista Kolektivo) diskutis
pri la socipolitika situacio en Latinameriko kaj speciale en Brazilo antaŭ
la balotoj de la jaro 2002 (la progresemaj fortoj en Brazilo, kion faras la
komunistoj ktp.) Kvin ĉeestantaj brazilanoj klarigis la politike ĥaosan
situacion en Brazilo: ne ekzistas nur du komunistaj partioj, sed eĉ deko
da, kun diversaj sintenoj vide al la balotoj. Ne ekzistas partio aŭ persono
en la nuna situacio kun socialisma aŭ progresema programo kapabla veki
entuziasmon kaj optimismon inter la laboristoj aŭ eĉ inter progresemaj
homoj. IKEK proponas sin kiel forumo por ĉiu E-isto kiu difinas sin mem
kiel komunisto laŭ la plej larĝa senco kaj alvokas ĉiujn aliĝi
al la reta diskutlisto ikek@yahoogroups.com.
Dieter ROOKE, Svislando (KN 124)
Pri tio tre klare prelegis hieraŭ D-ro César Barros Leal, profesoro pri juro kaj membro i. a. de la Nacia Konsilantaro pri Kriminala kaj Prizona Politiko. La preleginto proponis virtualan vojaĝon al prizonoj kaj tion li faris montrante kelkajn filmojn, kiuj ebligis al la spektantoj konstati la teruran situacion de la brazilaj prizonoj. D-ro César ankaŭ rakontis pri sperto en Meksiko: en la vizitata prizono loĝis ankaŭ la familianoj de la prizonuloj; la infanoj eliras cele al lernejoj kaj poste reiras al sia hejmo: la prizono!
Poste la preleginto prezentis la alternativajn punojn (ekz. malpermeson viziti kelkajn lokojn), pli bonajn kaj malpli multekostajn. Li ankaŭ klarigis, ke tio ne temas pri nepuneco kaj ke la enprizonigo devas esti nur la lasta rimedo por puni (kiam temas pri perfortaj krimoj). Ĉeestantaj viro, kiu iam estis enkarcerigita, kaj virino, kiu plenumis alternativan punon, iomete rakontis pri siaj spertoj; la virino devis labori en oficejo kaj ŝatis la lokon: inkluzive tie ŝi dumtempe restis post la punplenumo, pruvante la efikecon de la alternativaj punoj. Ankaŭ menciindas, ke la preleganto estas la aŭtoro de la esperantigita libro "Enprizonigo Krepusko de Erao", de li donacita al ĉiu aliĝinta kongresano de la 87-a UK.
Estas ja kutime dum la UK spekti profesian teatraĵon, sed en Fortalezo
estas la malofta ebleco vidi profesian teatraĵon "La Domo, kiu
Timigis". Jes, ja! Ĉiuj geaktoroj estas junuloj el Pato Branco,
kiuj vere flue parolas Esperanton. Mi ĉeestis la prezentaĵon dum
la ĵus pasinta IJK kaj ili vere impresis min. Ne maltrafu la eblecon
vidi tion marde, je la 10h00. Vi certe ridos kaj... nur iomete
timos.
Normand Fleury, Kebekio (KN 158)
Preterpasas la Kongresejon Centro de Convenções [prononcu: sentru ĝi konvensojns´] la jenaj buslinioj:
021 Jardim das Oliveiras/Luciano Cavalcante (1 kaj 2)La kunvenon partoprenis 30 homoj kaj ĝin gvidis Renée TRIOLLE,
eksestrarano de UEA pri Afrika Agado, pro foresto de estrarano GBEGLO Koffi.
Intervenis diversaj homoj pri siaj spertoj, agrablaj aŭ malagrablaj:
venigo de Koffi al Flandrio, kiu kreis ŝokon ĉe la lernejanoj kaj
novan interkulturon en la urbo, partopreno en afrikaj Kongresoj ktp. La Afrika
Fondaĵo bezonas monon sed Afrika Agado bezonas pli: interŝanĝo
de spertoj, ĝemeliĝoj, subteno al lokaj iniciatoj k.s.. Michela
Lipari raportis pri la Oficejo de UEA en Lomé (Togolando), de kie UEA
sendas cirkulerojn. Daŭru la helpo de la pli fortaj LA ĉefe pere
de informiloj en la ekskoloniaj lingvoj (franca, angla, portugala). Broŝureto
estos disponebla ĉe la Afrika Budo, ekde lunde, ĉiutage de la 14h00
ĝis 18h00.
Renée TRIOLLE, Francio (KN 311)
Amri WANDEL, Komisiito de UEA, parolis pri la sperto eduki proprajn infanojn en Esperanto kaj ĉefe pri la maniero konservi ĉe la infanoj la entuziasmon kaj pluan intereson pri la lingvo kaj ĝiaj eblecoj. Li emfazis la gravecon de naciaj kaj internaciaj renkontiĝoj por ŝtopi la breĉojn, kiuj en diversaj jaĝoj plejofte forigas homojn de E-komunumo.
...tute inda por la unua tago de nia Universala Kongreso. Tiam, oni prezentis
la popolan kulturon de Brazilo, starigante la esencon de ĝia kulturhistorio,
granda miksado el multaj gentoj. Unue prezentiĝis senĉesa serio
de popolaj dancoj kaj kantoj, kiuj montris mirindaĵojn el multaj partoj
de Brazilo. Laŭ la sono de diversaj afrik-brazilaj muzikiloj, la publiko
akompanis atente ĉiujn plurajn scenojn. Kapoejro kaj legendoj, "frevo"-danco
kaj infanaj ludoj, tamburoj kaj flutoj distris la spektantaron, kiu plurfoje
gratulis per tondraj aplaŭdoj, krioj kaj fajfegoj. Poste, marakatuo sonis
en la salonego Zamenhof, kaj la brilega duopo Pingo kaj Tarcísio Lima
saltigis la homojn el la seĝoj. Multaj ne sukcesis teni siajn korpojn
kaj dance akompanis la personojn sur la podio. Ili plurkolore dancis elegante,
memorigante la tradician feston devenan el Portugalio, kiu fariĝis la
karnavalo de la brazilaj manifestiĝoj. La aŭskultantaro, post tiuj
neforgeseblaj brazilaĵoj, foriris ankoraŭ dancante, kaj, kiel oni
diris dum la solena malfermo, "Brazilo fariĝis la mondo, kaj la
mondo fariĝis Brazilo".
Mateo Artioli Firmino, Brazilo (KN 290)
866 José Antonio VERGARA, Ĉilio 1314 A. Barbara PIETRZAK, Pollando
1367 Delmont RIBEIRO, Fortaleza, Brazilo 1368 Fabrício RODRIGUES VALLE, Brasília, Brazilo 1369 Carlos Lincoln Brasil MESQUITA, Brazilo 1370 Roberto O. BARROS Fo., Brazilo 1371 Laís SILVA, Brazilo 1372 Clelia KOZLOWSKI, Tijuca R Janeiro, Brazilo 1373 Stefan SLAK, Usono 1374 Marcos Zlóv ZLOTOWICZ, São Paulo, Brazilo 1375 Robert SWENSON, Usono 1376 Telma RIBEIRO, Rio de Janeiro, Brazilo 1377 Argos MADEIRA, Brasília, Brazilo 1378 Gabriela REYES ZARATE, Oaxaca, Meksiko 1379 Gersi Alfredo BAYS, Chapecó, Brazilo 1380 Ivan BUDINOV, Bulgario 1381 Rumjana BUDINOVA, Bulgario 1382 Márcia Robênia S. CASTRO, Fortaleza, Brazilo 1383 Jim DROEGE, Usono 1384 Francisco D. SOARES, Fortaleza, Brazilo 1385 Sally LAWTON, Usono 1386 Ivanildo SAMPAIO, Recife, Brazilo 1387 Francisco Rusthynes Lima REGO, Fortaleza, Brazilo 1388 Patrícia Lima REGO, Fortaleza, Brazilo 1389 Carlos Alberto Barros de SOUZA, S. J. dos Campos, Brazilo 1390 Eni Alvim de OLIVEIRA, São José dos Campos, Brazilo 1391 Manoel ROCHA NETO, Foz do Iguaçu, Brazilo 1392 Peter Pal DENKE, Törökbalint, Hungario 1393 José Souza MELO, Brasília, Brazilo 1394 Sergio Luiz CAMPOS, A. Paraíso de Goiás, Brazilo 1395 Osmar Casagrande CAMPOS, Palmas, Brazilo 1396 José Edvaldo ANTUNES Jr., Samambaia, Brazilo
La
Bela Sonĝo de l 'Omaro 87-a Universala Kongreso de Esperanto
Respondeca redaktanto James Rezende Piton (KN 191)
Kunredaktantoj Isis Climany Okabe Piton (KN 235)
Jimes Vasco Milanez (KN 224)
Mauricio Signorini P. de Almeida (KN 688)